Bill Gates

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kion ni havas, por ni ne valoras, -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras"

~ Zamenhof pri IBM

"Bill Gates (Bil Geyc) ne esas milioniero usana per votado publika o per promoco kom funcionero"

~ idisto

Vilĉjo Gejco, barbaralingve William Henry GATES la 3.1-a, pli konata kiel Bill Gates estas ano de Brazila Beletristika Akademio kaj unu el avataroj de Viŝnu. Li estas patro de Polipa dio, kreanto de MS-DOS, Office kaj Vindozo, fundanto de Mikrosofto kaj la ĉefa nerdo en historio. Tiu ĉi estas la bazo de lia enorma riĉaĵo.

BillGates1.jpg

GRANDA DIFERENCO[redakti]

Ĵurnalisto: Kio estas la diferenco inter 'Microsoft' kaj 'Jurassic Park'?
Bill Gates: Unu estas parko de miliardulo kie monstregoj voregas chion kion ili povas. Kaj la alia estas nur kinofilmo...

NORMADO[redakti]

8233 n.jpg

Kiel Mikrosofta inĝeniero enŝraŭbas lumampolon?
Tute ne! Bill Gates simple deklaras malhelon la nova normo!

KOMENCO[redakti]

Homo kaptis oran fiŝeton sorĉan kaj petas:
- Faru min la plej riĉa en la mondo!
Fiŝo: - Bone, sed nur tiamaniere: vi devas ion inventi-entrepreni, kaj mi faros tiel ke vi de tio supergajnos.
Junulo en malcerto: - Mi eĉ ne scias.. estas ĉe mi nenio ekskluziva...
F: - ne maltrankviliĝu. Mi devigos ĉiujn tion aĉeti. Do adiaŭ! Kio estas via nomo?
- Bill Gates.

PRI LINGVOJ[redakti]

Aperis angla raporto pri la prelego de Bill Gates, kiu argumentas, i.a., ke la angla restos la lingvo de la reto malgraŭ iu raporto, ke Ĉinio havos la plej grandan retan komunumon post 10 jaroj. gates diris, ke la komputilaj klasoj limigos la kreskon de aziaj lingvoj sur la reto, kaj, ke oni devas atendi la evoluon de pli bonaj voĉ-rekoniloj.

Hall.jpg

Interlingvao[redakti]

Se Vilĉjo Gejco morgaŭ faletis el sia lito kaj pro kapbato ekdecidus inkludi Interlingvon en Vindozo, ni povus simple forgesi pri Esperanto.

Kristnaska deziro[redakti]

Patro Kristnasko demandas al Bill Gates, kion tiu deziras je Kristnasko. Gates pripensas la aferon kaj poste diras: „Jen mapo kun la krizaj areoj de la Tero. Mi volus, ke ĉie tie regu paco.“

Patro Kristnasko prenas la mapon, ĝemas kaj diras: „Tio estas simple tro. Centoj de militoj... Mi estas ja nur simpla Nikolao, tion ĉion mi ne tuj povus reordigi. Ĉu vi ne havas ankoraŭ alian deziron?“

„Mi havus ankoraŭ alian deziron. Mi volus, ke ĉiuj krudaj eraroj el Windows Xp malaperu.“

Nun diras kun ĝemego Patro Kristnasko: „Montru ankoraŭfoje la mapon!“

LASTAJ VORTOJ[redakti]

Jes, mi jam subskribis la testamenton, kial vi demandas?