Bifobio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bisexual Pride Flag.svg

"Mi volas multe danki ĉiujn pro viaj subtenoj kaj kunlaboroj ĝis nun."

~ Artur Bernardes

"Qua ne kriminas, ta anke netimas."

~ malsanulo
Kongreso de la Esperanto-Ligo de Infero

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri alia afero

"Ripetata parolo pri la sama titolo"

~ Zamenhof

"Ne havu amikojn malsuperajn ol vi mem."

~ Konfuceo pri iEsperanto

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas."

~ Deklaracio de la unua universala kongreso pri infera esperantismo

"Ĉiam Kie Pura Sub Kie!"

~ William Shatner pri alia afero

"However most chapters of Part I "Esperanto Grammar" are available, as is all of Part II, the hundred-page listing of "Potentially Troublesome Words."

~ interreta propagandaĵo pri IEsperanto

"mi, dio lin defendu."

~ Roboto pri si mem

"Mi amas la grupon kaj mi lernas multajn vortojn. Dankon!"

~ Komencanto

Bifobio estas la fobio de, kaj diskriminacio kontraŭ, ambaŭseksemo kaj ambaŭseksemuloj. Homoj de iu ajn seksa orientiĝo povas sperti tian fobion. Bifobio estas fonto de diskriminacio kontraŭ ambaŭseksemuloj, kaj povas esti bazita je negativaj stereotipoj pri ambaŭseksemo aŭ je neracia timo.

Etimologio kaj uzado[redakti]

Ekzemplo de biofobio en antikvo.

Bifobio estas okcidenta kofrovorto laŭa de homofobio, kiu verŝajne originis en la angla. Ĝi deriviĝas de la novklasika prefikso bi- [1] kaj la radiko -fobio [2], kiu troviĝas en homofobio. Kune kun transfobio, homofobio kaj bifobio estas vortoj, uzataj kiam netolerado kaj diskriminacio estas celataj al GLAT-aj personoj, kiu senco estas plej parenca al ksenofobio.

Bifobio ne devas esti fobio kiel difinita en klinika psikologio. Alidirite, se oni skribas nacilingve garantias al ĉiuj nek la rajton kompreni, nek la rajton reagi. Tamen Kenji Yoshino argumentis, ke ĝi radikas, interalie, en anksio pri la stabilecoj de seksa orientiĝo kaj monogamio.[3] Shiri Eisner aldonis, ke ĝi radikas ankaŭ en anksio pri veneraj malsanoj, pri kies disvastiĝo bifobiuloj kulpas ambaŭseksemulojn, kaj en anksio pri fideleco kaj socia stabileco.[4]

La adjektiva formo, bifobia, priskribas aferojn aŭ kvalitojn rilate de bifobio, dum la vorto bifobobifobiulo estas etikedo por homoj, kiuj havas bifobion.

Komparo kun homofobio[redakti]

Kvankam bifobio kaj homofobioj estas apartaj fenomonoj, ili tamen havas komunajn trajtojn: ĉar allogo al onia propra sekso estas parto de ambaŭseksemo, la aliseksemisma vidpunkto, laŭ kiu aliseksemo estas la nura vera allogo, estas same aplikata al ambaŭseksemuloj kiel samseksemuloj.

Tamen, ambaŭseksemuloj estas ankaŭ alimaniere markataj per stigmato: ekzemple, ilia ekzisto estas neata de kaj aliseksemuloj, kaj samseksemuloj, kaj oni vidas ilin kiel suspektindaj kaj nefidelaj.

Neadismo kaj viŝado[redakti]

Macaulay culkin.jpg

La kredo, ke ambaŭseksemo ne ekzistas, radikas en duuma vidpunkto pri seksa orientiĝo, laŭ kiu oni estas aŭ plene samseksema [5] aŭ plene aliseksema [6], kaj ambaŭseksemuloj estas aŭ enŝrankaj gejoj, kiuj deziras aspekti aliseksemaj, aŭ eksperimentas pri sia sekseco. Laŭ tiu kredo, oni ne povas esti ambaŭseksema se oni ne estas egale tiom allogataj al viroj kiom al virinoj. La aforismo, "Ĉiu aŭ gejas, aŭ malgejas, aŭ mensogas" estas ekzemplo de tiu dikotomia vidpunkto pri seksaj orientiĝoj.

Ambaŭseksemuloj ofte alfrontas tian diskriminadon ne nur en la aliseksema komunumo sed ankaŭ en la GLAT-a komunumo, kaj samseksemuloj fojfoje havas nocion, ke ambaŭseksemuloj povas eskapi premadon de aliseksemuloj pro sia allogo al alia sekso. Tio lasas iujn ambaŭseksemulojn kiel "nesufiĉe unu nek la alia" aŭ "ne veraj ambaŭseksemuloj."

Rezultaj negativaj stereotipoj prezentas ambaŭseksemulojn kiel konfuzitaj, nedecidemaj, nekonfidentaj, diletantoj, eksperimentantoj, aŭ "simple pasigantaj fazon."

Unuseksemismo[redakti]

La termino unuseksemismo temas pri kredoj, sociaj strukturoj, kaj agoj, kiuj plivalorigas unuseksemon [7] kiel la nura valida aŭ prava seksa orientiĝo, malplivalorigante aŭ negante ambaŭseksemon kaj aliajn ne-unuseksemajn orientiĝojn. La termino estas analogia al bifobio kiel aliseksemismo al homofobio. La termino estas plejparte uzata en diskutoj pri seksa orientiĝo por nomi malemon al ĉiuj neunuseksemaj personoj kiel socia grupo aŭ kiel individuoj.

Oni povas atribui unuseksemismon al kredo, ke sekseco estas dikotomio. La nocio de seksemo kiel dikotomio ne estas nova. En la 1980-aj jaroj, enketoj pri sekseco estis dominataj de la ideo, ke aliseksemo kaj samseksemo estas la nuraj validaj seksaj orientiĝoj, kaj la enketoj traktis ambaŭseksemon kiel "duagrada samseksemo."

Efekto al psika kaj seksa sano[redakti]

Estas pluraj efektoj de bifobio al psika kaj seksa sano. Enketoj montras, ke ambaŭseksemuloj ofte sentas sin kapititaj inter la polusoj de aliseksemo kaj samseksemo, kio nevalidigas ilian seksan identon. Tio ofte kondukas al konataj indikaĵoj pri psikaj sanaj problemoj, kiaj malaltaj memestimo kaj memvaloro. Tiuj indikaĵoj, kaj premoj "elekti" seksan identon multakaze kondukas al deprimo pro tio, ke ili sentas sin kiel sia kulturo eĉ ne rekonas ilian ekziston.[8]

Enketo el Journal of Bisexuality [9] pri la seksaj tendencoj de virinoj, kiuj seksumas kun virinoj, konkludis, ke ambaŭseksemaj virinoj pli probable faros diversajn danĝerajn kondutojn kaj havas pli gravan riskon ricevi HIV-on kaj aliajn sekse transdoneblajn malsanojn.[10] Pro la bifobio kaj ambaŭseksema viŝado, la ambaŭseksema komunumo ricevas malpli multajn rimedojn por kombati tiajn problemojn kompare kun la samseksema komunumo. Oni atribuis tian konduton ankaŭ al la neprobableco, ke ambaŭseksemuloj diskutos sian seksecon kaj ĝustan protektadon kun san-profesiuloj pro timo pri juĝado aŭ diskriminado, lasante ilin nesciantaj.[11]

Vidu Ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Voĉdono ne nur estas rajto, sed ankaŭ demokratia devo.
  2. En la juro - kaj simile en la homrilatoj - estas du nepraj pricipoj: la unuformeco de la traktado kaj la reciprokeco de la traktado.
  3. Tiu ĉi situacio aperis pro pluraj kialoj, kiuj ofte rilatas al vivŝanĝaj eventoj.
  4. Ne ĉiuj homoj reagas same al tiaj eventoj...]
  5. Miapinie oni povus tion toleri aŭ esceptokaze aŭ kondiĉe ke, tiu kiu enmetas nacilingvan tekston aldonu resuman tradukon pri la enhavo.
  6. Aldoniĝas poste ke, kiam oni enmetas naciligvan mesaĝon, listanoj kutimas reagi per la sama nacia lingvo. Tiom ke ĉirkaŭ 40% de la mesaĝoj entenas nacilingvajn tekstojn.
  7. Kvankam krizo povas esti oportuno por ŝanĝo, ĝi ankaŭ riskas doni spacon al demagogaj kaj malprogresecaj sintenoj kaj tio estas evitenda.
  8. Per pli granda aktivularo, estos pli nature unue iĝi komitatano, komisionano aŭ komisiito antaŭ ol surpreni estraran respondecon.
  9. Fruktodona intergeneracia kunlaboro eblas multkampe kaj multnivele.
  10. Vi devas scii tion.
  11. La nombro de la stultuloj estas senfina ...