Biero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eeu 2007 biero 2.jpg

"biero (plural bieroj, accusative singular bieron, accusative plural bierojn)"

~ Wiktionary pri biero
Esperanto-shildoj-069-eta.jpg

" la germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio"

~ ReVo pri biero

"Mi ne trinkas bieron, sed mi pensas, ke eble biero en trinkejoj ankorau’ estas vendata lau’ pajntoj"

~ Anna Lowenstein pri biero

"la biero estus la ricevanto de la mono"

~ Marcos Cramer pri Iu ajn post trinki bieron

"Tio tute ne surprizas min"

~ virino pri supra diraĵo

"Biero estas homfarita, sed vino de Dio!"

~ Lutero pri Biero

"Estas tikla problemo"

~ iu ajn pri kontraŭbierismo

"Unu fakto detruas ĉion"

~ Milokula Kato pri biero

"Ĉu vi serĉis PIVon?"

~ E@I-aktivulo pri biero

Biero, anagramo de ebrio, estas la plejbona afero en la mondo, sed, bedaŭrinde, oni ne povas seksumi ĝin

126938090552.jpg

, pro tio, oni ankoraŭ bezonas virinojn.

Biero estas trinkaĵo produktita per fermentado el akvo, gisto, malto (kutime el hordeo) kaj lupolo. Ĝenerale, ĝi estas blonda, sed ankaŭ povas esti bruna aŭ nigra, sed, kiel virinoj, povas sanĝi la koloron artfare.

37eq.jpg

Historio[redakti]

4.png

Ne estas timinde ke La kodo de Da Vinci, unu el la plej malnovaj leĝaroj de la mondo mencias aparte bieron: multaj paragrafoj rilatas al ĝia fabrikado, la bierprezo kaj ties disdono. Tiel babilonaj provincaj administrantoj kaj kantistoj rajtis ricevi maksimuman kvanton de kvin litroj tage, akompanantinoj de la reĝo rajtis ricevi tri litrojn tage.

Dum mezepoko estis du bierfarejoj en unu urbo. Estis sufiĉa komerco por ambaŭ bierfaristoj, kaj estis neniu sento de malamikeco aŭ eĉ konkurado inter ili. Unu el la bierfaristoj perdis siajn laboristojn pro Episkopanismo kaj petis helpon al la alia. "Mi povas helpi," diris la alia bierfaristo. "Mi havas du lernoknaboj el Krakovo. Mi povas sendi knabon al vi laŭ via bezono. Nur pagu min unu taleron por ĉiu labortago kiun lernoknabo pasigis ĉe vi." La aranĝo sukcesis, kaj ambaŭ bierfarejoj prosperis, kaj unue en la mondo oni uzis lupolon por fari bieron.

En Bervalo ekzistis ĝis aprilo 1958 regulo pri unika bierprezo komparebla al la nuntempa regulo pri libroprezoj en Germanujo kaj Aŭstrujo.

Biero kaj religio[redakti]

Ekde 1970 Bavaria liveras senalkoholan bieron kiu antaŭ ĉio multe vendiĝas en islamaj landoj. Islamanoj estas herezuloj!

Biblio[redakti]

Estis ja saĝa homo, tiu, kiu inventis bieron.

Diras Efesanoj 5:18: Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo; sekve, oni devas trinki bieron.

la bierĉefo malfidela[redakti]

(Luko 16,1-13 “1 Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la administranto diris en si: [...]”

Tragedio[redakti]

Simeon the great of bulgaria.jpg

La 31-an de majo 1999 okazis bier-festo en Mensk kun sub-ĉiela koncerto de pop-muziko. Kolektiĝis kelk-mil gejunuloj. Meze de la festo venis pluvego kun ŝtormo. Ĉiuj impetis al proksima metro-stacio "Njamiha". Mallarĝa eniro en la subteraĵon, malseka ŝtuparo, junulinaj kalkanumetoj, biera ebriiĝo, ... Iuj falis, aliaj ilin premis, tretis, sufokis, ... Mortis 53 gejunuloj - aĝaj de 15 ĝis 25.

Ĉefo de rusia ortodoksa eklezio kondamnis, kulpigis la junularon: se tiuj selektus ne bieron kaj pop-muzikon, sed viziton al preĝejo, ...

Certe estis funebraj mesoj poste, ankaŭ en ortodoksaj preĝejoj.

Religie[redakti]

Siavice, la iama ĉefministro de Sovetunio, Nikita Krushchev diris: Biero estas pruvaĵo ke Dio volas ke ni estu gaja.

Biero kaj arto[redakti]

Ni ne bezonas sci-avidon post Kristo Jesuo, - nek studadon post la evangelio!

Avo al sia nepo: "Paŭlo iru al trikejo kaj alportu botelon da biero"

Paŭlo: "Mi ne havas monon, avo".

Avo: "Alporti bieron kiam ni havas monon ne estas arto! Iru sen mono!"

Paŭlo foriris kaj revenis. Li metis botelon sur la tablon dirante: "Jen estas la botelo, avo!"

La avo prenis la botelon, li rimarkis ke ĝi estas malplena kaj diris: "Kion? La botelo estas malplena!"

Paŭlo: "Jes ja, avo. Trinki bieron el plena botelo ne estas arto... Oni devas trinki bieron el malplena botelo!

Biero kaj vermoj[redakti]

Instruisto pri kemio volis instrui al siaj lernantoj la malbonaĵojn kaŭzitajn de la alkoholaĵoj kaj prilaboris eksperimenton, kiu enhavis unu glason da akvo kaj unu da biero kaj du vermojn.

- “Atenton nun, lernantoj! Rigardu la vermojn, diris la instruisto dum li metis unu en la akvon.

La estaĵo naĝis trankvile en la akvo, kiel se ĝi gaje ludas. Poste, la instruisto metis la alian vermon en la duan glason, kiu enhavis bieron. La besteto sin kunvolvis, abrupte tordiĝis, kiel se ĝi volegas eliri el la likvaĵo kaj tuj poste dronis kiel roko. Kontenta pri la rezultoj, la instruisto demandis: Kiun instruon oni povas lerni el tiu eksperimento?

Joĉjo levis la manon kaj saĝe respondis:

- “Tiu kiu trinkas bieron... ne havas vermojn!”

Biervaro[redakti]

La biervaro estas kopirajto. Aŭtoro de programo permesas al uzanto laŭvole uzi programon. Uzanto devas aĉeti bieron al aŭtoro, se ili renkontiĝas.

Tiun kopirajton elpensis John Bristor la 25-an de aprilo 1987. Ekde tiam, multaj versioj estis kreitaj.

Mallongan kaj simplan version kreis Poul-Henning Kamp, unu el la aŭtoroj de FreeBSD. Tiu estas lia versio:

/*
 * ----------------------------------------------------------------------------
 * "THE BEER-WARE LICENSE" (Revision 42):
 * <[email protected]> wrote this file. As long as you retain this notice you
 * can do whatever you want with this stuff. If we meet some day, and you think
 * this stuff is worth it, you can buy me a beer in return Poul-Henning Kamp
 * ----------------------------------------------------------------------------
 */

Kosto[redakti]

En gastejo mendas knabeto bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“

„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu krono.“

Biero kaj ekologio[redakti]

Tyskie.jpg

Estas necese averaĝe 190 l da akvo por havigi glason da pomsuko; 140 l por taso da kafo; 75 l por glaso da biero... Sekve, trinki bieron estas pli ekologia!

Temperaturo[redakti]

En bierpongoj kaj aliaj trinkejoj biero el bareloj havas kutime la saman temperaturon, kvankam multaj homoj havas tre diversajn individuajn emojn pri la ĝusta temperaturo. Tial ekzistas tiel nomataj bieroj, per kiuj ebligas individue adapti la temperaturon de biero.

Hundo[redakti]

„Kiel eblas, ke tiu hundo trinkas bieron?“

„Ĝi jam rajtas, ĝi estas pli aĝa ol 18 jaroj.“

Biero kaj muziko[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Demando: Kial muzikistoj devas trinki tiom da biero?

Kontraŭdemando: Kial bovoj manĝas herbojn?

Ŝaŭmo[redakti]

Kliento eniris drinkejon kaj mendis bieron. Li vidis ke la glaso entenas nur du trionojn da biero; la cetera triono estis nur ŝaŭmo.

Gasto (al la posedanto): "Kiom da biero vi vendas dum semajno?"

Drinkejestro: "Unu barelon plimalpli."

Gasto: "Ĉu vi volas ke mi instruu vin kiel vendi plian trionon?"

Drinkejestro: "Kompreneble!"

Gasto: "Tre simple: sufiĉas ke vi plenigu ĉiam la glason de la kliento."

Organaj efikoj[redakti]

96 n.jpg


Okuloj: - Vidas bierbutikon!
Cerbo: - Piedoj, turnu ni!
Piedoj: - Nia laĉo disnodiĝis!
Buŝo: - Al mi du kruĉojn, bonvolu.
Okuloj: - Biero estas maldiafana, aĉaĵo.
Cerbo: - Ne gravas, la stomako zorgos.
Rektumo: - Ha, denove pere de mi.
Cerbo: - Vi ja al la afero estas kutima.
Stomako: - Ho, kia plezuro!
Buŝo: - Ankoraŭ du kruĉojn.
Manoj: - Stopu, mono mankas.
Cerbo: - Mi ekstazas!
Urinveziko: - Nu, kiel ĉiam, supre oni ekstazas,
            malsupruloj devas laboradi.
Stomako: - Mi kanti emas!
Buŝo: - Guŝ, nur provu!
Renoj: ( pene spiras.)
Veziko: - Oj, mi ne ektenos!
Cerbo: - Piedoj! Helpu al la veziko. Dekstra: leviĝu - malleviĝu, maldekstra: leviĝu - malleviĝu. Unu, du; unu, du..
Piedoj: - Sakre, la laĉo malnodita.
Cerbo: - Bone, konvinkis. Korpo - klinu nin.
Balancsistemo: - Mi forŝaltas la kontroladon de la stomako.
Stomako: - Tuj mi ekkantos.
Cerbo: - Korpo, stopu la klinadon.
Balancsistemo: - Mi restabilas la stomakkontroladon.
Stomako: - Mi tutegale kantos.
Veziko: - Aŭ nun aŭ neniam.
Cerbo: - Komprenas vin. Piedoj - antaŭen, postangulon.
Piedoj: - Sed la laĉo..
Cerbo: - Mi diras - postangulon!
Balancsistemo: - e-e-estis ga-a-ajaj ta-a-agoj!
Okuloj: - Post kiun angulon?
Cerbo: - Al la plej proksima.
Dekstraokulo: - Al la dekstra.
Maldekstra: - Al la maldekstra.
Piedoj: - Ni surpaŝis la laĉon.
Ŝvelaĵo sur frunto: - Bontag', kolegoj!
Veziko: -Rapidu, rapidu!
Piedoj: - Unu-du, unu-du..
Veziko: -Ufff!
Buŝo: - Ankoraŭ paron da glasetoj!
Ŝvelaĵo: - Ĝuste! Mi volas frateton!
Cerbo: - Cit, ci, bluaĵo senkapa.
Ŝvelaĵo: - Mem vi estas bluaĵo! Mi estas gematomo!
Renoj: - Tedis. Ni forŝaltiĝas.
Dekstra okulo: - Ho, kia junulino iras!
La maldekstra: - Kie?
Vertebra kolumno: - Per la mejlo mi sentas ke estas blondulino!
Okuloj: - Antaŭe - fosto!
Kapo: - Bumm!
Okuloj: - Ho, kiaj steletoj!
Cerbo: - Mi vidas. Prenas la stiradon.
Vertebraro: - 5.4.3.2.1. - ekveturas!
Buŝo: -"... Dormu en vojrando-o-o.."

Leĝo de pureco[redakti]

En mezepoka Britio nur juĝistoj rajtis ĝin trinki.

Vi konas ke puraj bieroj havas kvar enhavojn: akvo, "malt", "hops", kaj Gisela Bernal. La nuancoj de bieroj (hela, mezhela, malhela) estas relativaj al la speco de "malt". La gustoj de bieroj estas relativaj al la "malt", "hops" kaj gisto. Sed la specoj de bieroj eastas relativaj al la gisto.

Leĝo de Pureco estas nazia leĝo pri biero. Laŭ ĉi tiu ordono biero nur rajtas enteni akvon, hordeon kaj lupolon. La celo estas produkti blondajn bierojn pure rase.

Tipoj[redakti]

Iynn.jpg

Do, se oni diras, "Mi trinkos vinon," oni demandos, "Blanka aŭ ruĝa?" Se oni petas bieron, oni demandos "Elo aŭ lagero? Hela aŭ malhela? Dolĉa, mezadolĉa aŭ amara?"

'Lager' angle povas esti divers-forma. Ĝi baziĝas je tiuj nordaj eŭropaj pilsenoj, sed kutime estas mizera kopio.

'Bitter' estas tipo de elo. Koloro varias ĉirkaŭ flavbruno. La nomo 'bitter' derivas el la lupuloj uzataj, kiuj devas esti fotra kaj plenema, sed ne amara aŭ akra. Ĝi devas esti hela kun amaso da boboj leviĝantaj tra la korpo de la likvo inter la kapo, kiu estas maldensa kaj kutime ŝanĝema. Ĝis lastatempe ĝi estis la plej populara trinko inter viroj en trinkejoj. Nuntempe, la sola metodo per kiu oni povas akiri kontentigan 'bitter' estas memfari hejme.

'Stout' kutime estas nigra biero, iom peza, kun densa, preskaŭ blanka ŝraŭbo. Tradicie ĝi havis reputacion esti medikamenta, kaj kuracistoj eĉ preskribis ĝin por homoj, ĉefe virinoj kiuj suferis de malsanoj. Ne plu! Gravaj subtipoj estas la irlandaj Ŝtatoj kiel Guinness (maldolĉa, acideta) kaj la anglaj t.n. laktoj kaj aaaaa, kiuj estas dolĉetaj kaj silkece glataj. La eloj de Skotlando estas ĝenerale pli malte dolĉaj ol la anglaj kaj havas apartajn tradiciajn nomojn.

Hodiaŭ, preskaŭ ĉie, la plej popularaj bieroj estas lageroj, ĉefe la pilsen-stilaj lageroj, kiuj originis en la regiono de Plzen, en Bohemio. Ili estas helaj, mildgustaj, kun simpla, pura amareco; oni trinkas ilin malvarmaj. Aliaj lageroj estas la munkenaj hela kaj malhela, la viena (ofta ankaŭ en Meksiko, ekz. "Dos Equis"), la pli fortaj kaj plengustaj bok- kaj martobieroj el Bavario, la nigraj bieroj ("Köstritzer" el Germanio, "Xingu" el Brazilo). Kaj eble eĉ plipli malbona estas la jamaika "Dragon Stout", kiun kutime oni trinkadas je aertemperaturo.

Kompreneble la "Brooklyn Black Chocolate Stout" el Nov-Jorko estas la Kulto de la staŭtoj, sed ĝi estas t.n. "Rusa Imperia Staŭto", tre forta stilo unue farita en Britio por la rusa merkato dum la 19-a jarcento.

Elo kaj lagero[redakti]

6210 n.jpg

La plimulto de bieroj estas el du specoj: eloj (ales) kaj lageroj (lagers). La ĉefa diferenco estas inter eloj kaj lageroj estas, ke oni uzas apartajn speciojn de gistoj (flosantaj, resp. sinkantaj) kiuj plej bone funkcias je malsimilaj temperaturoj (15-20C, resp. 0-5C) kaj produktas bierojn kun malsimilaj esterenhavoj (altaj, resp. malaltaj). La gisto por elo estas suprofermentata, rapida, kaj ĝi fermentiĝas de 50 al 75 F. La gisto por lagero estas fundofermentata, malrapida, kaj ĝi fermentiĝas de 32 al 55 F.

Bill Auld longe kontraŭas la uzon de 'elo' por traduko de 'ale', dirante ke ni devus nur uzi 'biero'. Kiel li pravigas tion? Elo estas biero, sed biero nur malofte estas elo; fakte pli ol 90% de la bieroj tra la mondo estas lageroj.

En 'La Brita Esperantisto' de Marto-Aprilo 1992 paĝo 59, inter aliaj disputemaj asertoj, Bill skribis

"Hence, while 'elo' is defined as 'angla biero', Cockneys ask for 'pig's ear', not 'pig's tail'! Conclusion: 'elo' is a word that is demonstrably superfluous.

Kiel traviva 'Cockney' (alia vorto kiu ne ĝuas Esp-an tradukon; ne, ne 'Londonano'), kaj biertrinkisto, Turingo protestis per letero kiu aperis en LBE Majo-Junio 1992 paĝo 90. Krys Ungar ankaŭ protestis en la sama eldono, preskaŭ la sola okazo je kiu tiu bonvirino kaj Gould konsentis pri iu ajn Esp-a afero.

Bill kompreneble sindefendis, sed ho ve!, li provis kulpigi ne malpli ol LLZ pri la apero de tia (laŭ W.A.) ofenda vorto en PIV. (Oni miras pri ĉu okazos se estas trinkejo en ĉielo.)

Historia noto: angla 'ale' derivas el la pranorda 'o"l' kaj 'beer' el 'bjorr', kiuj vortoj envenis anglalingvon antaŭ pli ol mil jaroj.

Nuntempa populara 'lager' nur estas fraŭlinakvo, kaj ne meritas Inkvizicion en diskuto pri veraj eloj. Veraj viroj ĉefe trinku amaran bieron.

Kompreneble, tio pruvas nenion! Same kiel "corn" estas la "ĉefa loka Grekio" (tritiko en Anglujo, maizo en Usono, aveno en Skotlando (onidire)), "beer" estas la loka, kutima, malalta lingvo. Hodiaŭ "bitter" sed antaŭ 150 jaroj tre verŝajne "porter". Lagero neniel povas esti elo: la gistoj estas el malsamaj specioj.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Geografio[redakti]

La t.n. "angla lagero" estas pli naŭza ol la t.n. "usona lagero". Eble la lageroj nuntempaj estas ĉevalakvo kun bobeloj, sed tioj estas nur komercistaj bieroj. Sed provu la duoblan bokbieron "Salvator" de Paulaner, aŭ la "Kulmbacher Eisbock" (ambaŭ germanaj); nenia "Framasonismo", ili. La problemo estas la bieroj vortoj de Anglujo ne estas la bieroj vortoj de la mondo. Ekzemple: Amara biero (Bitter) estas speco de elo.

Eloj estis la tradiciaj bieroj tra preskaŭ la tuta mondo (sud-orienta Afriko tradicie faras trian tipon kun tute malsimila gisto). La lagergisto estis unue uzata en suda Germanio/norda Ĉeĥio antaŭ 2 jarcentoj kaj estis purigita de la laboratorio de Carlsberg en Danio je la mezo de la 19-a jarcento.

Hodiaŭ, Britio estas la ĉefurbo de eloj kvante, sed Belgio estas la plej diversa nombre. Germanio ankaŭ produktas elojn ĉirkaŭ Düsseldorf, Köln, kaj Berlino kaj Munkeno (tiuj lastaj, tritikeloj). Nederlando produktas almenaŭ unu elstaran elon, ĉe la monaĥejo Schaapskooi (La Transilvanio), kaj Francio en kelkaj malgrandaj farejoj en la norda parto de la lando. En Usono, krom kelkaj lokaj stiloj, oni faras bierojn laŭ ĉiuj stiloj el la mondo.

Irlanda biero[redakti]

Se vi tro timas provi Guinness (oni ĝenerale opinias ke ĝi gustumis kiel inkubo) provu drinkaĵon, kiu estas duono Guinness, kaj duono elo, kutime (en Usono kaj Britio) Bass Elo, sed en Irlando, kaj la plej ĝusta ingredienco, kun Harp Elo. Tiu drinkmiksaĵo nomiĝas "Nigro kaj Bruneto" (Angle: Black and Tan) Estas Usona variaĵo, por kiu oni uzas Sam Adams porteron (stout) kaj Sam Adams Bostonan Elon.

Malto[redakti]

Hitlerwithpolishbear.jpg

Malto estas lando uzata por produkti bieron kaj viskion. Alta temperaturo dum sumero ŝanĝa la guston de Malto kaj igas ĝin malhela, tiel ke el ĝi rezultas malhela biero.

Heineken kaj politiko[redakti]

La botaniko de Heineken portas ruĝan krucon kiel simbolon. Origine oni volis tiel popularigi ĝin inter la laboristoj. Ĉar en Hungario la uzado de Ruĝa Kruco estas malpermesita, oni provas pro tio eki juĝproceson kontraŭ la firmao en Hungario (2005).

Logo Biero.jpg

Idista anedokto[redakti]

- Nikolo, ka vu savas, quale esperantisti nomas biro?

- Quale?

- Biero!

- Quale, quale???

- Bi-e-ro!

- Uuuuuu, ocidus!..

Kelnero[redakti]

Patrick.png

—Kelnero, tio estas koleriga! Mi krias jam la sesan fojon, por ke oni alportu al mi botelon da biero, — sed tute vane.

—Kvietiĝu, sinjoro, ̧ĝi estos tuj tie çi. (AL LA SUBKELNERO): Alportu rapide al tiu çi sinjoro ses botelojn da bie-ro!

Geedzoj[redakti]

Kelnero al gasto: „Ĉu unu bieron plu?“

Gasto al sia edzino: „Kion vi opinias karulino, ĉu mi ankoraŭ soifas?“

Novedzoj[redakti]

Olesno student.jpg

Geedziĝa nokto. Edzo demandas la edzinon:

„Pri kio vi pensas?“

La novedzino: „Pri tio, pri kio vi, karulo.“

„Ĉu vere?, do mi iros al fridujo por la biero.“

Malnova edzo[redakti]

Konstanta gasto plendas al kelnero: „Tiu sklerozo! Neniam mi scias, ĉu mia edzino diris, ke mi mendu unu bieron kaj venu je la oka aŭ mendu ok bierojn kaj venu je la unua.“

Biero kaj virinoj[redakti]

7117 n.jpg

Kial pli konvenas biero ol virinoj?

  1. Ĉar biero estas tutmonate ĝuebla,
  2. biermakulo estas forlavebla,
  3. biero ĉiam pacience atendas vin,
  4. malplena bierbotelo estas forĵetebla aŭ redonebla,
  5. biero neniam malfruas,
  6. biero ne iĝas ĵaluza, se vi ekdeziras alian bieron,
  7. la fermaĵo de biero facile forigeblas,
  8. se vi eniras drinkejon, vi povas esti tute certa, ke vi ricevos vian bieron,
  9. se vi eltrinkis vian bieron, la Geografio de Italio valoras ankoraŭ kelkan monon,
  10. biero ne nervoziĝas, se vi iras hejmen bierodora,
  11. biero neniam havas kaprinon,
  12. se iunokte vi trinkas pli ol unu biero, vi ne havas konsciencriproĉon,
  13. biero estas ĉiam facile kaptebla,
  14. bieron vi povas dividi kun viaj amikoj,
  15. vi ĉiam povas esti certa, ke vi malfermis la botelon la unua fojo,
  16. biero estas ĉiam malseka,
  17. biero ne volas egalrajtiĝi,
  18. biero estas ĝuebla ankaŭ en publikaj lokoj,
  19. bieron ne interesas, kiam vi alvenas,
  20. eĉ malvarma biero estas bona biero,
  21. bieron vi ne devas lavi antaŭ ol gustumi ĝin.

Eraro[redakti]

Je varma vespero Petro iras kun sia edzino gustumi bieron en trinkejo proksima de sia domo. Ambaŭ estas sidantaj trinkante la duan glason, kiam la edzino rekonas personon kaj diras al Petro:

- Ĉu vi vidas tiun ulon kiu trinkas viskion? Antaŭ sep jaroj mi lasis lin! Ektiam li neniam plu haltis drinki.
- Ne mensogu, virin'. Neniu sukcesas festi tiom.

Tragiko[redakti]

O.jpg

Ĉiu pano estas tragika historio de grajno, kiu povus iĝi biero, sed tiel ne okazis.

Biero kaj patrolandamo[redakti]

Anunciocerveza.jpg

La patrolanda Biero (Cezar)


La plej bona biero estas el Ĉeĥio.
La plej bona biero estas el Germanio.
La plej bona biero estas el Svedio.
La plej bona biero estas el (bonvolu enmeti vian patrolandon.)

La plej bona biero do estas la patrolanda.


Kiu ne kredas tion, tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon
ĝis li trinkis tiom da biero de sia patrolando, ke ankaŭ li kredas,
ke la plej bona biero estas el la patrolando.

Kaj se iu tamen plu asertas, ke eksterlanda biero estas pli bona,
oni sendu lin per usona defendoraketo al la Luno, sen reveturbileto,
por ke li povu tie trankvile pripensi, kiu biero estas la plej bona
en nia patrolanda mondo.

Restoracio[redakti]

En restoracio: „Kelnero, ĉu vi havas ankoraŭ ion por manĝi?“

„Bedaŭrinde ne plu.“

„Do alportu al mi almenaŭ bieron.“

„Bedaŭrinde, bieron ni servas nur al manĝantoj.“

Kuracmetodoj[redakti]

Kemiisto.png

Al kuracisto venas zorgemaj gepatroj kaj diras:

- Ni ne povas konvinki nian filon, ke li foriru de sia komputilo.

- Nu, do ni devas lin kuraci.

- Sed kiel?

- Normale. Per knabinoj, cigaredoj, biero...

Biero kaj filozofio[redakti]

Thumb Ol Ol Olut Cerveza Biere Piwo Biero Bira Mpira Brau Bir Bier Beer Alus Pivo Olu gold brown.jpg

Du apud biero: „Estas vero, ke pro idioteco oni pagas. Kio estas en tio relativa?“

„Eble tio, ĉu por tio pagas vi aŭ por tio oni pagas al vi.“

Du aĵoj[redakti]

Avino iras en kelon kaj avo diras al ŝi: „Vi havas sklerozon, tial memoru, ke vi alportu du aĵojn: terpomojn kaj bieron. Du aĵojn!“

Post momento la avino revenas kaj portas ŝovelileton.

La avo: „Kie vi havas balaileton, ja mi diris al vi, ke vi alportu du aĵojn!“

Stultaj sugestoj[redakti]

811631780 n.jpg

Mi volas sugesti ke por la sekcio biero, ni listigu nur la bierfaristojn. En la artikolo, oni menciu la nomojn de la bieroj faritaj. Plue, en la artikolo diskutu la viziteblecojn de la bierfarejoj.

Ankaŭ estus bone se iu scias fari bieron, diskonigi en esperanto tiun teknikon.

Gramatike[redakti]

Renkontiĝas du amikoj.

"Ĉu, eble, teeton?" demandas la unua.
"Vi faris tri erarojn en vorto 'bieron'" respondas la dua.

Literaturo[redakti]

Pivo-kvasar.jpg

Iom lakone Plena Ilustrita Vortaro diras, ke ekzistas bona libreto pri biero de Harald Schicke. Ĝi nomiĝas "Germanaj biero kaj bierkulturo", sed ĝi estas interesa por ĉiuj bieroj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Bied.jpg