Biblioteko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras"

~ Zamenhof pri siaj libroj
1923-uea-bib.jpg

"Ĉiuokaze, temas pri speciala sufiĉe interesa socia fenomeno kun longa historio."

~ Pejno Simono pri la supra diraĵo

"Kiam mi pripensas mian gigantan bibliotekon, taŭgas poemo de esperantista poeto"

~ Ralph Dumain pri sia giganta biblioteko

"La mondo-fino proximeskas"

~ idisto

"Ĝisnereveno!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Hodie est le primo die del resto de tu vita"

~ Malesperantisto

"Ĉe la libroŝrankoj traspertu travivi la kulturscio!"

~ Bibliotekisto

La biblioteko estas biblioteko. En la biblioteko troviĝas ĉiuj penseblaj libroj kaj ĉiuj tiuj libroj estas de sama formato kaj grandeco. La libroj estas ordigitaj hazarde, aŭ sen ordo, kaj la biblioteko per si mem antaŭas la homaron kaj estas senfina.

Precizaj parametroj[redakti]

7766 n.jpg

Ĉiu libro havas 410 paĝojn, sur ĉiu paĝo estas 40 linioj kaj en ĉiu linio troviĝas 80 signoj. La teksto estas skribita sole per 22 diversaj literoj, al kiuj aldoniĝas ankoraŭ la G-punkto, la komo kaj la spaceto, tiel ke la nombro de diversaj signoj uzataj en la libroj estas sume 25.

Historio[redakti]

Svisa epoko 1908-1960[redakti]

La unua kerno de la biblioteko estis Svisa Esperanto-Biblioteko, kiun Svisa Esperanto-Societo fondis en decembro 1908. Ĝi transiris al Hector Hodler en 1912 kaj en 1920, post lia morto do, al UEA.

Biblioteko de UEA en Ĝenevo, ĉ. 1923

La "Biblioteko de UEA" akompanis la Asocion al diversaj adresoj en Ĝenevo, en 1919-1920 ankaŭ al Berno. Je la Skismo en la esperanto-movado estis disputo ĉu donaci la bibliotekon al IEM. La biblioteko travivis la skismon kaj la militon en la kelo de palaco Wilson en Ĝenevo, prizorgate de Hans Jakob.

Je la kunfandiĝo en 1947 la biblioteko ricevis la nomon "Biblioteko Hector Hodler".

Unua instalo en Roterdamo kaj poste 1960-2003[redakti]

BHH en ĉambro Kanado, 1963

En 1960/1962 la plej granda parto translokiĝis de Ĝenevo al Roterdamo. Krom tio, venis libroj kaj aliaj materialoj el multaj aliaj fontoj. Unue la kolekto okupis nove aranĝitan ĉambron Kanado, sed en la 1970aj jaroj la kolekto kreskis tiel ke ankaŭ la ĉambroj Saft kaj Aŭstralio estis ekokupataj.

Depost 1962 okupiĝis pri la biblioteko Victor Sadler, kiu estis redaktoro de la revuo kaj (ekde 1968) Direktoro de la Centra Oficejo de UEA. Alia prizorgantoj menciendaj estas Robert Moerbeek kaj Simo Milojeviĉ.

Dua instalo ekde 2003[redakti]

De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk, kiu okupiĝis pri la nuna stato kaj eventualaj estontecoj por ordigo, konservado kaj uzebligo de BHH. Estis publikigitaj interalie la kompaktdiska serio Tiel sonis... kaj la verko Sed homoj kun homoj kun materialoj el la kolekto. Alia faritaĵo estis la aranĝo de la Arkivo de UEA.

BHH okupis longan tempon en la Centra Oficejo de UEA tri ĉambrojn, cetere oni arkivigis UEA-dokumentojn en la ĉambroj Albert kaj Arabio kaj utiligis spacon ankaŭ en aliaj ĉambroj. En 2006 oni translokis la enhavon de la ĝistiamaj ĉambroj al nove aranĝita Salono Zamenhof en la teretaĝo. Helpas al la biblioteko diversaj oficistoj kaj la volontulo Robert Moerbeek. En 2006/2007, kun franca kaj ESF-stipendioj, tie esploradis Christian Lavarenne por doktora tezo en historio pri la Interna ideo, sukcese defendita en 2012 ĉe "Université Paris 13 - Sorbonne Paris Cité".

Biblioteko de la Lingvo internacia[redakti]

Biblioteko de la Lingvo Internacia. Fondita en 1894 laŭ propono de Zamenhof (en la gazeto La Esperantisto, 1894, n-ro 3[1]), estis la unua kolekto de Esperantaj literaturaj verkoj; ĝi estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel kaj ĝia eldonado daŭris ĝis 1898.

"La biblioteko, redaktita kun plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem, aperadis laŭ formato 14x21. Ĝi enhavis pleje verkojn de rusaj aŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ lernilojn en diversaj lingvoj. Netakseble valoraj estas por ĉiuj veraj Esperantistoj tiuj ĉi kajeroj kun verdaj kovriloj." (El artikolo de K. Steier, represita en Mobusz: Dokumentoj de Esperanto, p. 33.)

Listo de eldonaĵoj[redakti]

1894

1895

  • Iliado, Kanto I-IV, trad. Abram Kofman, (76)
  • Meĵdnarodni jazik Esperanto. Polni uĉebnik s predisloviem i dvmja slovarjami [lernilo kun antaŭparolo kaj du vortaroj por rusoj], (77)
  • Esperanto-eesti sõnastik [Vortaro Esperanto-esta] de W. Waher, (78)
  • Aŝik-Kerib : turka rakonteto de Lermontov, (79)
  • Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas: vera estintaĵo, Lev Tolstoj, Trad. Ivan Markoviĉ Lojko, (80)
  • La literaturisto kaj lia fianĉino de Emilie Flygare-Carlén, trad. Otto W. Zeidlitz, (81)
  • Polen uĉebnik po vsemirnij jezik Esperanto [lernilo kun du vortaroj por bulgaroj], (82)
  • Adresaro de Esperantistoj Serio XVI, (83)
  • La ŝtona gasto de Puŝkin, trad. Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Folioj 31 kaj 32. (84)
  • Kratkia svjedenia o meĵdnarodnom jazikje Esperanto de Zamenhof, (85)
  • Petite brochure sur la langue internationale "Esperanto" trad. Beaufront, (86)
  • Fantomoj de Vladimir Korolenko, trad. Vladimir Gernet, (87)
  • O języku międzynarodowym "Esperanto" de Zamenhof, (88)
  • Kurze Mittheilung über die internationale Sprache "Esperanto", de W. H. Trompeter, (89)

1896

  • Recueil d'exercices Esperanto. Traduko de la Ekzercaro, fare de L. de Beaufront. (90)
  • Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano : komedio de Tolstoj, Trad. A. Burenkov, (92)
  • Kain de Byron, trad Abram Kofman, (94)
  • Korte brochure over de internationale taal Esperanto : vertaald uit het Esperanto, (97)
  • Kvar tagoj kaj Attalea princeps de Vsevolod Garŝin, tradukis Nikolaj Kazi-Girej, paĝoj 452-475
  • Nevola mortiginto : rakonto en versoj de Devjatnin, paĝoj 476-482, (101)
  • El la Vivo de Esperantistoj de V. Stankiević, paĝoj 563–589

1897

1898

  • Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago : kvinakta komedio de Beaumarchais, trad. A. Kofman, (110)
  • En la brikejo. Jozefo Wasniewski, (116)
  • Du mirrakontoj de Otto W. Zeidlitz, (La knabo, kiu volis farigi verkisto kaj Sinjoro Polydoctus), (117)
  • La slavoj : tri artikoloj de Pavel Miljukov, trad. V. Laskin, (118)

Utilo[redakti]

Ĉe la libroŝrankoj traspertu travivi la kulturscion!

Utilo al religio[redakti]

La pretendoj de la religioj variis geografie kaj tempe. Laŭ konata Leĝo de Murphy, ĥalifo kiu ordonis forbruligi la Aleksandrian bibliotekon (kiu fakte jam delonge estis forbrulinta sub la kristanaj imperiestroj), rezonis tiel:

"Se ĝi entenas la plenon da veroj de Korano, ĝi estas superflua; se ĝi entenas instruojn aliajn, ĝi estas malutila".

Verkoj al kiuj helpis la biblioteko[redakti]

Elekto:

Privata biblioteko[redakti]

Verda biblio.jpg

Vizitanto: „Kiel eblas, ke vi havas en biblioteko nur unu libron?“

„Tio estas katalogo de libroj, kiujn mi pruntis al konatoj.“

Biblioteko Hector Hodler[redakti]

BHH en ĉambro "Zamenhof", 2006

Biblioteko Hector Hodler (mallonge BHH) estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj. Ĝi situas en Roterdamo en la Centra Oficejo de UEA kaj enhavas proksimume 30.000 librojn, cetere periodaĵojn, manuskriptojn, fotojn, sondiskojn kaj aliajn kolektaĵojn. Ĝisdata katalogo ne ekzistas, sed en la bretoj estas sekvata ordo alfabeta (titoloj de libroj) aŭ jara (jarkolektoj de revuoj).

Populara Esperanto-Biblioteko[redakti]

Populara Esperanto-Biblioteko estas fondita en Amsterdam 1933 de neesperantistoj. Ĝi celis doni ĉiumonate bonan romanon malkare al abonantoj. Ĝi aperigis kvin numerojn, kaj poste ĉesigis la eldonon.

Severa bibliotekisto[redakti]

Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn ĉi, la leŭtenanto ricevos tion, kion li deziras.

Helpo[redakti]

Viro alproksimiĝas kaj demandas bibliotekistinon: Fraŭlino, kie estas la libro "Viro, perfekta estulo"?

Kaj ŝi respondas: En la fono, en la kategorio de sciencfikcio.

Universitata Biblioteko[redakti]

Sapofilme.jpg

Jiří Kořínek

Miloj kaj miloj en plej diversa vesto
kuŝas sur bretoj, zorgeme registritaj,
pretaj regali vin, pretaj por digesto,
sennombraj pensoj profundaj, grandaj, spritaj.
Kiom da horoj pasintaj en kreado,
kiom da sento, da scio, da ekkono,
kiom da amo la nigropresa svato
al vi elmetas ĉi tie por dispono.
Eĉ se vi povus jarmilojn pluajn vivi,
vi ne elĉerpus ĉi maron ĝis la fundo,
eĉ se mil vivojn vi povus inkluzivi,
vane vi luktus kun libra verk­abundo.
Darfas nur kelkajn posedi ni dorlote,
frandi nur kelkajn el kvanto senmezura,
mar’ plua kuŝos neniam eklegote,
kaj la plej multaj eĉ sen ekkono nura.
Lingvo kaj libro, miraklaj donoj Diaj,
en via mez’ ni spirhalte stari devus,
riĉojn apertas la blankaj paĝoj viaj,
kvazaŭ kurteno de trezorej’ sin levus.

Vidu ankaŭ[redakti]

Literaturo[redakti]

  1. En la origina ĉinlingvo ne ekzistis "ŝi" kaj "li", nur estis neŭtralaj pronomoj homo(他) kaj besto(它).