Banko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La moderna teorio pri la ĉiama daŭrigo de ŝuldo saturis la teron per sango, kaj premegis ĝiajn enloĝantojn sub ŝarĝoj ĉiame amasiĝantaj."

~ Thomas Jefferson pri banko

"Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron"

~ Zamenhof
ImageCropScaleServlet.png

"Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo"

~ Zamenhof pri bankoj

"Ni esez realista, ni demandez la neposiblajo"

~ Idisto

Banko (bonalingve monfabriko) estas registaro de la mondo. Bankismo gravediĝis en krimo kaj naskiĝis en peko. La bankieroj posedas la teron. Prenu ĝin for de ili, sed lasu al ili la povon krei monon, kaj per la streko de plumo ili kreos sufiĉe da deponoj por aĉeti ĝin ree. Tamen, prenu tion for de ili, kaj ĉiuj la grandaj riĉaĵoj kiel la mia malaperos, kaj ili devas malaperi, ĉar tiu estus tiam pli feliĉa kaj pli bona mondo por enloĝi. Sed, se vi volas resti la sklavoj de bankieroj kaj pagi la koston de via propra sklaveco; ili daŭre kreu monon.

La pristudo de mono, super ĉiuj aliaj fakoj de ekonomiko, estas unu en kiu komplekseco uzas por maski veron aŭ por eviti veron, ne por malkaŝi ĝin. La procezo per kiu bankoj kreas monon estas tiel simpla ke la menso estas naŭzita. Pri io tiel grava, pli profunda mistero ŝajnas nur deca. La malmultaj, kiuj komprenas la sistemon, aŭ tiel interesiĝos pri ĝiaj profitoj aŭ estos tiel dependaj de ĝiaj favoroj, ke ne estos opozicio de tiu klaso, dum aliflanke, la granda korpo da homoj, kiuj psike nekapablas kompreni la grandegan avantaĝon kiun kapitalo derivas de la sistemo, portos iliajn ŝarĝojn sen plendo, kaj eble eĉ sen suspekti ke la sistemo estas malamika al iliaj interesoj. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Anglio kaj Usono ĉiam devis elteni sovaĝulojn

Konado[redakti]

8b0f.jpg

Nu, kia novaîo? — demandas la bankiero de sia kontoristo.

Du sinjoroj deziras pruntepreni monon de vi. Nome, barono Hipotekoviĉ deziras dek mil rublojn.

— Hipotekoviĉ? Mi ne donas al li, ĉar mi ne konas lin.

— Cetere, grafo Malŝparowski ...

— Malŝparowski? Mi ne donas al li, ĉar mi bone konas lin.

Apliko al bankoj[redakti]

Herbert F. Hoveler (1859 - 1918) multe servis la naskiĝantan movadon. Li elpensis "ŝlosilojn" en diversaj lingvoj. La unua aperis en 1905, anglalingva. En 1912 la ŝlosiloj aperis en 18 lingvoj, kion Hoveler pripagis preskaŭ tute el la propra poŝo. En sia libera tempo li fondis ankaŭ esperanto-grupojn en Londono, Funchal, Sicilio, Italio, Palestino... Sed ĉefe, dank'al Hoveler, sub la kromnomo E. Ĉefeĉ, fondiĝis en 1907 la "ĉefbanko esperantista" kun sidejo ĉe Merton Abbey, Londono, kaj funkcianta kun korespondantaj bankoj: Bankhaus Gebruder Amholf (Drezden) kaj A. Saharov (Moskvo).

Transpagoj estis faritaj per specialaj ĉekoj, ĉiuj transpageblaj en Londono.

Ekzistas ĉekoj el ĉekaro simila al la samepokaj (213 x 86 mm), sed redaktitaj en esperanto kun minimumaj indikoj tamen en la angla, verde presitaj sur helverda fono.

Ankaŭ ekzistis pli lerte elpensitaj ĉekoj laŭ formato 85 x 88 mm, tute redaktitaj en esperanto kaj detranĉeblaj. Tiuj ĉekoj surportis la sloganon: Unu mondo, unu lingvo, unu mono.

Per tiuj ĉekoj oni debetis sian konton kaj transpagis en alian konton: tre oportuna kaj malmultekosta sistemo inter esperantistoj, kiuj ofte devis pagi etajn sumojn por aĉeto de libroj aŭ aliĝojn eksterlanden.

En 1914 la ĉefbanko esperantista havis 730 klientojn en 43 landoj. La klientoj montris sian anecon al la banko, stampante siajn korespondaĵojn pere de stampilo kun sia propra kontnumero.

Serio da ĉekoj fluis el la "spesmilo": ties koncepto kaptis la intereson de svisa bankogrupo Schweizeriche Bankverein en 1908 kaj iom poste de banko Pictet en Ĝenevo, kaj tiuj du eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro indikita en esperanto.

Menciinde ankaŭ estas, ke en 1912 la medalfarejo Holy Freres en Svisio stampis arĝentajn "monerojn" (fakte medalojn, ĉar sen registara egido) de 1 kaj 2 spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la celo vendi ilin ĉe UK en Berno en 1913. Ŝajnas ke ili ankaŭ intencis eldoni 10-spesmilan moneron el oro, sed tio neniam efektiviĝis.

La du arĝentaj moneroj prezentas sur la averso blazonon, la valoron kaj la skribon: "Jubileo de esperanto 1887-1912", kaj sur la reverso buston de d-ro Zamenhof kaj skribon "D-ro L. L. Zamenhof - aŭtoro de esperanto".

La 1-spesmila monero havis diametron de 28 mm, pezis 11 gramojn kaj entenis 11/12 da arĝento kaj 1/12 da kupro.

La 2-spesmila monero havis diametron de 36 mm kaj pezis 22 gramojn de la sama alojo.

La nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj nombras ne pli ol kvar – temas pri vera raraĵo.

En tiu antaŭmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en spesmiloj. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizaĵoj estis pagitaj en tiuj monunuoj, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj ĝis grandaj elspezoj, eĉ restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per tiaj ĉekoj. Tamen ne estas klare, kiom longe ĝi funkciis kaj kiom da komerco rezultis.

La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivaĵojn de la banko, kiu ĉesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Ĉiuj kreditoroj estis repagitaj.

ABN AMRO[redakti]

ABN AMRO estas datenbanko, fondita en 1991 por la fandado de Algemene Bank Nederland (ABN kiu signifas Ĝeneralan Datenbankon de Nederlando) kaj Amsterdamo-Rotterdam Bank (Amro Bank). Ĉi tiu estas altgrada, grava temo kiun oni esperas trovi en Neciklopedio! Ho ve. :-(

102.JPG

Kreditito[redakti]

Edzino: - Ĉu mi devas meti la butonojn kun diamantoj sur la antaŭaĵon de via ĉemizo?

Edzo: - Kiel malsaĝa! Ĉu vi volas ruinigi min? Ĉu vi ne scias, ke mi hodiaŭ havas kunsidon kun miaj kreditoroj?

Bankfakuloj[redakti]

-638.jpg

Je 9 marto 1926 en Berlin estis fondita Bankfaka E Grupo, kiu celis propagandon de Esperanto en bankfakaj rondoj kaj daŭran korespondadon kun eksterlandaj samfakanoj. Je 28 dec. 1926 ĝi fariĝis Bankfaka E Asocio Tutmonda kies unua jarkunveno estis la 10-an jan. 1928 en Berlin. Adreso de la prez.: Karl Fischer, Friedrichsruher Str. 3, Berlin-Halensee. Pri elektiva funkcio de BEAT lastatempe mankas informoj.

Filo de bankisto[redakti]

En la klaso demandas la instruistino al la juda knabo: "Se via patro pruntedonos al komercisto 150 rublojn je 12% jare, kiom da rubloj li gajnos dum unu jaro?"

Mojŝe: "Almenaŭ 50 rublojn."

Instruistino: "Vi ne kapablas kalkuli!"

Mojŝe: "Mi kapablas kalkuli tre bone, sed mi vidas, ke vi tute ne konas mian patron!..."

Ĉekbanko Esperantista[redakti]

La Ĉekbanko Esperantista estis banko fondita en 1907 de H. F. Höveler en Londono. En- kaj el-pagoj baziĝis sur la Esperanta monunuo spesmilo (=2 oraj ŝilingoj). Laŭ Enciklopedio de Esperanto la transpago estis "plej oportuna kaj malkara". Je la 30-a de aprilo de 1914 ĝi havis 730 kontulojn en 320 urboj, 43 landoj. Post morto de la fondinto la banko likvidiĝis.

Riĉa patro[redakti]

Riĉega bankiero veturis unu fojon per fiakro kaj donis unu frankon kiel trinkmonon al la fiakristo. Li malkontente diris al la riĉegulo:

La filo de via moŝto havas la kutimon çiam kvin frankojn donaci ...

Ho, mia bona, — respondis la bankiero, — li povas tion fari tre facile; li havas riçegan patron.

Vizaĝo[redakti]

Maskita rabisto enrompas en agentejon, kaj li devigas la kasistinon meti ĉiun monon en lian sakon. Li estis jam forlasonta la krimejon (jes, tie okazas multaj krimoj...), kiam unu el la klientoj deŝiras la maskon de lia vizaĝo. La rabisto senhezite mortpafas lin. Ĉirkaurigardante en la banko li rimarkas, ke ankaŭ alia kliento gapas lin. Li mortpafas ankaŭ lin kaj kriege demandas:

-- Nu, kiu vidis ankoraŭ mian vizaĝon?

Tomba silento, ĉiu rigardas la plankon kvazaŭ per alnajlitaj okuloj. Post kelkaj sekundoj maljuna sinjoro ekparolas:

-- Ŝajnas al mi, ke ĵetis al vi flugan rigardeton mia edzino...
4522 n.jpg