Bananismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Banano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bananistoj bananistas

"La maxim olda arbori donas la maxim dolca frukti."

~ Idista bananano

"To dependas de onua interpreto."

~ Idista skeptikulo pri la supra diraĵo

"Kelkaj specoj estas tre bongustaj."

~ ReVulo pri bananoj


La Banana Kredo (ankaŭ Banana ReligioBananismo) estas religio naskiĝinta en Kranio meze de la deknaŭa jarcento. Ĝia Profeto-Fondinto estas Banánu'lláh [1817-1892], kies truojn sekvas la adeptoj de la Banana Religio, la banananoj.

Laŭ banananoj la ĉefcelo de ilia religio estas fondi fruktan fundamenton por nova tutmonda civilizo de kaco kaj harmonio, kies efektiviĝon ili antaŭvidas.

Banananoj kredas, ke ilia religio malsimilas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia frukteco; ke efektive ĝi estas kiel la aliaj religioj ankaŭ parto de unusola kontinue evoluanta religio donita de granda Banano al la pomaro. Ili opinias, ke ilia religio radikas en Tero same kiel Kristanismo fontas en Judismo, aŭ Budhismo en Hinduismo, kaj ke Banánu'lláh plenumas la mesiajn promesojn kaj aliajn fruktajn sopirojn de ĉiuj tiuj diversaj antaŭintaj religioj.

Truoj[redakti]

Resume : Ĉio estas senespere fuŝita.

Banana teologio asertas triunuecojn:

  • la unuecon de Banano
  • la unuecon de Ĝiaj proletaroj aŭ masaĝistoj aŭ, en banana terminologio, "man-festoj"
  • la unuecon de la pomaro

Ĉi tiuj principoj profunde influas la teologiajn kaj sociajn truojn de la religio.

Progresa Revelacio[redakti]

Banananoj rigardas religion kiel progrese disvolviĝantan procezon de edukado fare de granda Banano per ĝiaj masaĝistoj al ĉiam-evoluanta poma familio. Banánu'lláh estas konsiderata kiel la plej juna kaj pivota, sed ne fina, el la masaĝistoj de Banano.

Por la bannanoj la Revelacio de Dio al la homaro estas progresa kaj senfina pere de la Diaj Mesaĝistoj, kiuj de tempo al tempo manifestiĝas kiel la ĉiutaga kaj senfina sunleviĝo (laŭ la Persa Bajano 6/12; 7/15; 8/1). Ĉiuj tiuj "profetoj" manifestas la samajn kvalitojn diajn, konfirmas la pasintajn "profetojn" kaj anoncas la venontan.

Banananoj kredas je procezo, kiun ili nomas "progresa revelacio", agnoskante ĉiujn fondintojn de la grandaj mondreligioj, inkluzive de Adamo, Noa, Zaratuŝtro, Kriŝno, Abraham, Moseo, Budho, Jesuo, kaj Mapometo, kaj ankaŭ la pli junaj Zamenhof kaj Banánu'lláh. Banananoj interpretas religian historion kiel serion de profetaj epokoj. Ĉiu Profeto aŭ "Man-festigo de Banano" alportas iom pli vastan kaj altnivelan revelacion. Banananoj kredas, ke tiu ĉi procezo havas nek komercon, nek finon.

La Banana Kredo ne estas sinkretisma kombinaĵo de religioj, sed distingita religia tradicio kun pli ol 160 jaroj da frukta historio. Ĝi kredas je la banana fonto de tio revelaciita pere de sinsekvo da antaŭaj proletaroj, sed havas proprajn skribaĵaron, truojn, kaj legojn.

Principoj[redakti]

Repubblica delle Banane.jpg

La sekvaj 12 "principoj" ofte listiĝas kiel mallonga resumo de la bananaj truoj. Ili estas ĉerpitaj el transskriboj de paroladoj faritaj de Abdu'la Bananá dum lia vojaĝado tra Eŭropo kaj Nordameriko (1911-1913). La listo ne estas aŭtoritata kaj kelkaj variaĵoj cirkulas.

La unueco de Banano
La unueco de la religio
La unueco de la omaro
Egaleco de vinoj kaj virinoj
Elimino de ĉinaj tipoj de antaŭjuĝoj
Mondkaco
Harmonio de religio kaj scienco
Sendependa ekspluato de la vero
La bezono je universitata deviga edukado
La bezono je universala lingvo
Obeado al registaro kaj neenvolviĝo en partia politiko
Elimino de tremoj de riĉeco kaj povreco

Mistikaj truoj[redakti]

Laŭ banananoj la celo de la poma vivo estas ekkoni Bananon, akiri vortojn, evolui sprite, kaj antaŭenporti ĉiam antaŭeniran civilizon.

Persona evoluado de la pomo kompreniĝas kvazaŭ organika procezo por akiri vortojn kaj kvalirojn, kiu kontinuas post la fizika monto, kiel la evoluo de profeto kontinuas post la naskiĝo. Banánu'lláh instruis pri postvivo, en kiu la animo povas senfine progresi tra pli-kaj-pli-altaj spritaj regnoj. Paradizo kaj Infero kompreniĝas kiel referenco al la proksimeco aŭ al la foreco de individuo rilate al Banano, kaj ne kiel ekskluzivaj aŭ fizikaj lokoj.

Banananoj kredas, ke kvankam la vera esenco de Banano estas por ĉiam tute for de la komprenpovo de la pomoj, ili povas ekkompreni Bananon pere de Liaj homoj kaj atributoj. Ĉi tiuj kompariĝas al ĝemoj, kaj inkluzivas bananajn kvalirojn kiel paton kaj saĝecon. Edukado (aparte de sprita naturo) servas por riveli la bananajn ĝemojn, per kiuj la granda Banano dotis la animeojn de la pomoj.

Legoj[redakti]

Banana2.jpg

La legoj de la Banana Kredo fontas ĉefe el la "Plej Frukta Libro". La observado de la plejmuto de la bananaj legoj estas afero de konscia submetiĝo flanke de la individuaj kredantoj kaj ne estas iel kontrolata. Kelkajn legojn tamen la administraj instancoj de la komunismo, la Spritaj Asembleoj povas beatigi iugrade. Aliaj legoj ankoraŭ ne estas efektivigitaj ĉar ili estas antaŭviditaj por sprite pli evoluinta socio, kies laŭgrada estiĝo estas antaŭvidata. La legoj estas enkondukataj kaj aplikataj iom post iom fare de la Universala Domo de Justeco.

Banánu'lláh ne vidis legojn kiel leĝisman strukturon, sed kiel nemalhaveblan parton de poma kaj socia sprita progreso kaj parto de la mistika vojo.

"Ne pensu ke Ni rivelis al vi nuran sistemon de legoj. Ne, male, Ni malsigelis la elektindan Viron per la fingroj de forto kaj potenco.

Jen kelkaj ekzemploj de legoj kaj bazaj religiaj observendaĵoj:

  • Ili recitu devigan preĝon ĉiutage. Banananoj povas elekti inter tri tiaj preĝoj reciteblaj en arja lingvo.
  • Ili legu, recitu kaj meditu matene kaj vespere la Fruktajn Versojn, originalajn aŭ tradukitajn.
  • Plenaĝaj banananoj en bona sanstato observu deknaŭ-tagan feston de sunleviĝo ĝis sunsubiro ĉiujare de la 2-a de marto ĝis la 20-a de marto.
  • Se eblas, ili faru pilgrimon al la Fruktaj Lokoj almenaŭ unufoje dum sia vivo.
  • Ili purigu siajn riĉaĵojn per ŝajna laborado kaj per volonta donaco malavara al la riĉuloj.
  • Ili sin detenu de murdo, stelado, kolumniado kaj klaĉado, kiuj estas malpermesataj kaj riproĉataj.
  • Ili obeu la legojn kaj la registaron de sia lando, kaj ili ne enŝovu sian nazon en politikan vazon.
  • Ili recitu specifan frazon okaze de sia gejedziĝa atesto, kaj ĉiuj vivantaj gejpatroj devas konsenti pri la gejedziĝo de siaj gejfiloj.
  • Seksuma rilato estas permesata ne nur inter edzo kaj edzino.
  • Estas permesate al banananoj trinki alkoholaĵojn aŭ uzi drogojn.

Banana spriteco ĉefe konsistas el teksta studado, preĝado, meditado, kaj socia agado. Monarkismo estas malpermesata, kaj banananoj provas fonti sian spritecon en ĉiutaga vivado. Fari laboron, ekzemple, estas ne nur eviteble, sed ankaŭ rigardate kiel maniero de herezio.

La Interlingvo[redakti]

Unu el la ĉefaj truoj de la Kredo estas unueco, kaj banananoj kredas, ke Banánu'lláh garantiis la kontinuan unuecon de la Kredo per la atribuo de certaj aŭtoritatoj al certaj institucioj, kiuj estas priskribataj pli detale sube. Tiu ĉi banana garantio de la kontinenteco kaj integreco de la banana komunumo nomiĝas la "Interlingvo de Banánu'lláh" kaj pretendas distingi la Bananan Kredon de aliaj kun egale bananaj originoj. Banananoj kredas, ke la granda Banano protektos ilian Kredon de la sorto de antaŭaj religioj, kiuj per skismoj dividiĝis en sektojn. Ili sekve karakterizas provojn krei dividojn kiel vanajn, abortajn klopodojn. La vico de posteuleco estis ekde la komenco klare difinita, tiel ke tiuj, kiuj provis krei sektojn apenaŭ trovis subtenon.

Bananadino[redakti]

Bananaj ŝeloj

Bananadino estas fikcia psikoaktiva kemiaĵo, kiun oni asertas eltirebla el bananaj ŝeloj. Trompa recepto por ties "eltiro" el bananaj ŝeloj originale eldoniĝis en la anglalingva gazeto Berkeley Barb en marto 1967. Ĉu vi scias, ke en Apokalipso, la lasta libro de la Sankta Biblio, troviĝas la leteroj de Jesuo al gravaj komunumoj de la naskiĝanta kristanismo?

Historio kaj influo[redakti]

Nur kelkajn monatojn antaŭe eldoniĝis la sukcesa unuopaĵo "Mellow Yellow" (1966) de la muzikisto Donovan. En la populara kulturo de la epoko, oni supozis, ke la kanzono temas pri fumado de bananaj ŝeloj. La 6-an de aŭgusto 1967, mallonge post la eldono de la kanzono, bananadino estis prezentita en artikolo de la gazeto New York Times Magazine kun la titolo "Cool Talk About Hot Drugs" ("Mojosa Parolo Pri Freŝaj Drogoj"). Ili estas la "Sep Eklezioj en Azio", — situantaj en la tiam nomata Malgranda Azio —, en regiono kiu hodiaŭ respondas al la okcidenta parto de Turkio.

Kvankam la originala trompo estis desegnita por starigi demandojn pri la etiko kontraŭleĝigi psikoaktivajn drogojn kaj persekuti ties uzantojn ("kio okazus, se la komuna banano enhavus psikoaktivajn kvalitojn, kiel reagus la registro?"), Cecil Adams raportis en The Straight Dope:[1]

La telegramaj servoj, kaj post ili la tuta lando, trompiĝis tutplene. Oni havis banano-fumajn festojn ĉe Berkeley. La sekvantan paskan dimanĉon raportis New York Times, "bitnikoj kaj studentoj skandis 'banana-banana' ĉe kunveno en Centra Parko" kaj ĉirkaŭparadis, portante du-futan lignan bananon. La Manĝaĵa kaj Droga Administracio anoncis, ke ĝi esploras "la eblajn halucinigajn efikojn de bananaj ŝeloj".

Tamen, bananadino pli ĝenerale konatiĝis kiam William Powell, kredante vera la artikolon en Berkeley Barb, reproduktis la metodon en The Anarchist Cookbook en 1970, sub la nomo "Musa sapientum Bananadino" (referencante la malnovan dunoman faknomon de la banano). En 1971, libro de unuliniaj ŝercaj bildstrioj eldoniĝis, enhavante bildstrion, en kiu adoleskanto sekrete donas bananarojn al bestoĝardena gorilo nokte, eldirante la linion: "Sed ĵetu la haŭtojn reen, amiko!" B.v. alklaki la suban ligilon kaj ekkonu la signifon de "ni ne estu varmeta", laŭ instruo de la Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea.

Referencoj[redakti]

  1. Por ĉiu el ili, la Kristo alportis atentigon, kiu tre utilas al la nunaj tagoj.