Balzako

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Balzack.jpg

"Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas"

~ Zamenhof pri Balzako

"Me certe ne konsentas!"

~ idisto pri ĉi tiu artikolo

"Eĉ pli strange"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
250px-HBalzac.jpg

Honoro de Balzako (france Honoré de BALZAC), fama demono kaj ano de Brazila Beletristika Akademio, estis hispana pentristo, kiu naskiĝis la 20-an de majo, 1599 kaj mortis la 18-an de aŭgusto, 1850. Li ankaŭ estis irlanda kaj franca verkisto. La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Balzako.

Balzako kaj mono[redakti]

Balzako neniam havis monon. En sia skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono; sed tiu ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent frankojn kune. Li havis ŝuldojn. Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj.

Alie[redakti]

Tute senrilata bildo

Iam Balzako kun sia amiko intencis verki teatraĵon. El tiu verko estis skribita eĉ ne unu sola linio, sed Balzako jam elkalkuladis la tantiemojn, kiujn li de la teatraĵo atendis.

-Ni certe povas kalkuli pri cent kvindek prezentaĵoj por la enirbiletoj. El tio ni ricevos dek procentojn, alivorte okdek mil. Sed tio ne estas ĉio. Nur niaj libroj alportos pluajn kvin milojn. Kaj krom tio la honorario por la libro, de kiu vendiĝos minimume tridek mil ekzempleroj pro tri frankoj.

Lia amiko aŭskultis tion atente kaj senvorte, sed nun li akkuraĝis aŭdigi:

-Estas grandioze! Tio estas bonegaj perspektivoj. Sed ĉu vi ne donos al mi intertempe tri frankojn da antaŭpago… ?

Balzako kaj virinoj[redakti]

En malforta momento Balzako decidis, ke li ĝojigos sian plej ŝatatan amikinon. Li pensis, ke sufiĉos sprita komplimento, do li gvidis ŝin antaŭ sian domon kaj teatrece diris:

-Mia plej kara, sur tiun ĉi domon mi per grandaj literoj skribigos vian nomon!

Sed al la damo tiu ĉi komplimento ne sufiĉis. Ŝi atendis pli multe, do ŝi kontestis kun eta sopirĝemo:

-Por ke mi estu sincera, majstro, se vi fakte volas ĝojigi min, ne skribgu per grandaj literoj mian nomon sur vian domon, sed prefere transskribigu per tute malgrandaj literoj vian domon al mia nomo…
2693.jpg

Katolikismo[redakti]

Li estis kontraŭpapo.

Balzako kaj kafo[redakti]

La franca verkisto Balzako estis granda ŝatanto de kafo. El diversaj vendejoj li alportadis por si tri diversajn specojn de kafo. Tiu ĉi trinkaĵo, kiun li mem kun granda zorgo preparadis, onidire havis tute fabelan guston.
Elektitaj amikoj rajtis iam-tiam akompani la verkiston ĉe la kaf-aĉetado. Kiam foje unu el ili ekveis pri la longeco de la paŝado, Balzako kontestis:

-Mia kafo valoras unu paron da laciĝintaj piedoj!