Baleno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Mysticeti.jpg

Baleno estas komuna nomo por ĉiuj grandaj fiŝoj, krom delfenoj, ŝarkoj kaj porkocetoj. Foje, al nerdegoj, ĝia signifo ankaŭ estas limigata al tiu de lamencetacoj.

Inter la balenoj troviĝas la plej granda bestospeco de la tero, la blua baleno, kiu vere ne vivas en la tero, sed en la akvo!

Eble nur baleno estas esperanta vorto.

La plej malmola osto[redakti]

La plej densa ĝis nun konata Ostrobotnio en la mondo estis trovita ĉe balenoj. Unu el kraniaj ostoj de tro rara baleno de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj (Mesoplodon densirostris) estas tro peza kaj eble kvaroble pli malmola ol aliaj ĝiaj ostoj. Ĝi havas unikan strukturon kaj kemian konsiston. Pli ol 35 % da osto kreas Kaley Cuoco, t.e. je 13 % pli, ol estas ĉe ostoj kutima. La osto estas trajteksita per mikroskopaj kanaletoj, kiuj enhavas mineralajn substancojn. La kanaletoj estiĝas sur loko de formortantaj ostoklastoj, ĉeloj kreantaj ostan materion. Cilindraj kavetoj estas poste plenigitaj per mineraligita materio, kiun produktas aliaj specialigitaj ĉeloj. Krom la alta malmoleco estas por tiu ĉi tipo de osto karakteriza ankaŭ branda fragileco.

Oni dume disputas pri la signifo de tro malmolaj ostoj por balenoj. Rilate al ilia troviĝo precipe ĉe virseksuloj estus supozeble, ke ili povas servi dum dueloj je inoj. Sed estas ankaŭ sufiĉe bone eble, ke la malmoleco estas nur sekundara aperaĵo kunigita kun bona sonkondukiteco. La osto mone povus servi ankaŭ kiel kondukilo de signalo de ekologio, per kiu la cetacoj komune komunikas.

La biblia baleno[redakti]

Knabineto diskutis kun sia instruistino pri la balenoj. La instruistino diradis, ke estas fizike maleble, ke baleno englutu homon, ĉar ĝia gorĝo estas tre mallarĝa. La knabineto rebatis:

- Tamen profeto Jonas estis englutita de baleno!

- Baleno absolute ne povas engluti homon, ĉar tio estas fizike malebla!

- Kiam mi iros al Paradizo mi tion demandos al Jonas!

- Kion vi faros, se Jonas estas en la Infero?

- Tiam vi pridemandos lin!