Babilejo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Ankaŭ mi trovis erarajn frazojn, sed ne ŝoke multajn. Se mi atingas eraran frazon, mi ne elparolas, sed ignoras ĝin. Dum kontrolado de aliaj mi malakceptas kaj malĝustajn prononcojn kaj gramatikajn erarojn."

~ matematikisto clarigante grafikaĵon.

Komputike, babilejo estas loko en la reto, per kiu homoj povas babili. Iuj babilejoj estas por specifa temo, sed aliaj ne zorgas pri temo. Esperantaj babilejoj estas tiaj.

Jabber estas nova protokolo [1], kion oni ankaŭ povas uzi por babili esperante. Ĝi nun rapide grandiĝas. Se vi nur volas uzi la esperantan babilejon jabbere, vi povas konektiĝi per la retkliento.

Vi ankaŭ povas aldoni la klienton de babilejo.org al via propra repaĝaro.

Estintece la plej konata esperanta babilejo estis la GIEB [2] kiu konsistas el Karelia, VEKejo [3] kaj interreta relajsa babilo (IRC).

Bebeco[redakti]

Babili esperante estas kurso por infanoj en la rubriko "kursoj" de lernu!. Tiu kurso helpas al infanoj uzi kaj kompreni esperanton. Kreita en 2004, ĝi nun enhavas 5 numerojn laŭ diversaj temoj.

Ĝi estas interreta magazino por infanoj, kiuj deziras lerni kaj ludi per Esperanto. Ĝi enhavas fiksajn kaj moviĝantajn bildojn, sonojn, rakontojn, ludojn ktp. Oni povas rigardi la paĝojn en ia ajn ordo, lerni vortojn kaj facilajn frazojn. "Babili esperante" aperas ĉiun trian monaton proksimume.

Vidu ankaŭ[redakti]

Demando[redakti]

Ĉu ekzistas listo de pli malpli uzataj babilejoj kie eblas paroli esperante?

VEKejo[redakti]

VEKejo signifas Virtuala Esperanto-Kongresejo. Ĝi estas la teknika mezo de la GIEB. Oni konektas al la VEKejo per telnetĝavo. La VEKejo estas originale tradukita de angla versio de Duncan Thomson (babileje: sciuro), kaj poste plupoluris ĝin Holger Dürer (babileje: holĉjo), ĉe kiu tiam rulis la programo. Poste (ĉirkaŭ en 2000), Michiel Meeuwissen (babileje: miĥil) prenis la kodon, kaj aldonis aferojn en la VEKejo kiu rulas en lia komputilo.

Eksteraj ligiloj[redakti]

  1. post kiam Britio retiris sian kandatiĝon
  2. Do finfine ja okazis Briteliro…
  3. Miaopinie, ekster-eŭropa kongreso efektive estus pli bona.
  4. Tamen la foresteco de kandidata asocio estas miriga; sufiĉe da landaj junularaj Esperanto-movadoj (ŝajne) estas grandiĝantaj, ekzemple en Brazilo aŭ eĉ en Filipinoj.