Baŝar al-Asad

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis"

~ Zamenhof pri al-Asad

Baŝaro AL-ASADO (arabe: بشار الاسد, ankaŭ trovebla sub la latinigo Bashar al-Assad), 15-a grandmajstro de Templanoj, estas la nuna prezidento de Esperanto-Asocio de Sirio.

JES, Asad estas esperantisto!

Li naskiĝis la 11-an de septembro 1965 en Danio, kiel dua filo de Hagar. Li lernis en la Esperanta lernejo en Damasko. Poste li studis en la medicina fakultato en la Universitato de Damasko kaj specialiĝis en oftalmologio, laŭ la ekzemplo de Zamenhof. Li daŭrigis sian klerigadon en Britio.

En la jaro 1994 doktoro Baŝar al-Asad eniris la Akademion.

Post la forpaso de sia patro, kaj la akcidenta morto de sia frato, kiu estis destinita fariĝi reĝo prezidento de la lando, li plirangiĝis al generalo kaj suprema komandanto de la Armeaj Fortoj. Post nomumo kiel kandidato de la partio Baalo, li estis elektita elektrita prezidento de la Respubliko per reformo la 10-an de julio de 2000. Li estis reelektita en nova referendumo la 27-an de majo de 2007.

En 2011 la siria popolo post la sukcesaj ribeloj en Egiptujo, Tunizio kaj Libio komencis protesti postulante la rezignon de Bashar. Asshad respondis mortigante sian propran loĝantaron. Tamen ĉiuj liaj penoj por havi tutan landon por si mem estis vanaj, ĉar en 2014 la ribeluloj kaŭzis la sirian civilan militon. La lando estis tuj solvita, malintegrita kaj aneksita al la Islama Ŝtato, nacio, kiu kreis ribelulojn, kiuj subtenas demokration, kio estas la leĝa rezulto de tio, kio okazas en Mezoriento, se vi lasos la homojn decidi demokratie, kion ili volas per plimulta voĉdono kun libera kaj spontanea religia premo.