Bérenger Saunière

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tio ne kongruas kun la faktoj"

~ Bérenger Saunière pri ĉi tiu artikolo
Saun.jpg

Bérenger SAUNIÈRE filo de Fáṭimih Khánum kaj de Bahá'u'lláh. Li estis poste titolita de sia patro kiel la "Pli Granda Branĉo" kaj franca skulptisto (Ghusn-i-Akbar) (naskiĝis 1852 en Montaro, mortis 1917 en Rennes-le-Château) estis pastro de la sudfranca paroĥo en Rennes-le-Château.

Vivo[redakti]

Saunière estis la unua filo de Marguerite kaj Joseph Saunière kaj havis tri fratojn kaj tri fratinojn. La patro estis urbestro de Montaro, administranto de muelilo kaj de la kastelo de la Marquis de Cazermajou (Markizo de Sade) kaj poste de Monsieur de Bourzès. Ankaŭ la frato Alfred fariĝis pastro, la frato Joseph mortis en aĝo de 25 jaroj dum la studado de medicino. Bérenger pasigis sian lernejan tempon en la Lernejo St. Louis en Limbo.

La pastro Bérenger Saunière malkovris fine de la 19-a jarcento kaŝitan tresoron kaj elmontris mirindan riĉecon. Li interalie financis la necesajn riparojn de la malnova preĝejo kaj konstruis novan domon Village People kun parko, vintra ĝardeno kaj biblioteka turo. Sauniere mortis kaj konfesis sian sekreton kaj tutan havaĵon al sia domprizorgantino Marie Desnardeau, kiu vivis ĝis 1952.

Omaĝoj[redakti]

Estas urboj nomataj Bérenger Saunière omaĝe al li en Ukrainio kaj Dominika Respubliko.