Via Avo
"Ŝteli de ŝtelisto estas malfacile"
- ~ Zamenhof pri vi kaj via avo
"Sufiĉe evidenta estas tio, ke ĉio sekvanta estas antisemita taŭtologio"
"La rolo de TEJO ne estas konsciigi al mi mian nescion kaj neglektecon. "
- ~ administranto de elektrejo
Via avo estas aĉa idisto. Vi ne konas lin, ĉar oni tre hontas pri li. La maljunulon, kiun vi konas ne estas vere via avo.
Idistoj, kiuj bone konas lin diras:
Tua avo esas la transgenra genitoro di un de tua genitori. Lu evis 68 yari kande lu divorcigis tua altra avo e rezolvis vivar kom lu ipsa.
"Me ja satisfacis mea devo a la socio," dicis tua avo a tua amiki e kolegi. "Nun me vere povas esar me e ne sucios l'opinioni di irgu plus."
Helpemo[redakti]
Eta knabo vane provas atingi sonorileton. „Atendu, mi helpos al vi,“ diras unu maljunulo kaj premas la sonorileton.
„Bone, avo, kaj nun ni kuru.“
Poemeto[redakti]
Estas kompreneble, ke
Esti juna avo estas bone,
esti olda avo estos mave.
Bonalingve mi parolis juna,
mavalingve mi parolas ave.
Praave mi parolos certe prave,
ĉar denove gluglos mi malmave.
Blazio Vaha
Kiu estos unua?[redakti]
Geavoj Krukego sidas kune, diskutante.
Avo: Mi foje scivolas, kiu el ni iros unua?
Avino, firme: Vi!
Avo: Ĉu mi?
Avino: Mi volas ke vi iru unua, kaj estu rapide, ne hezitu.
Avo: En ordo. Se vi insistas.
Avino: Mi insistas. Kaj ne agu kiel bebo, ne ploru kaj ne ĝemu.
Kruko subaŭskultis tiun conversacion, kaj intervenas: Pardonu, sed mi ne povas kredi kion mi aŭdas! Kiel vi povas tiom senemocie paroli pri morto?
Avino: Sed kiu parolas pri morto? Ni parolas pri dentista rendevuo!
Avo kaj ido[redakti]
“Mamao! Mamao! Me tre volas ludari kun l’avulo. Ĉu me darfas?”
“Yes, filio, ludezu kun l’avulo, se vu deziras lon! Ma, pose, voluntezu enterigari lun itere.”
KARESOJ[redakti]
Geavoj Krukegoj sidas sur la kanapo. Avino legas, Avo karesas Bojboj, la hundon.
Avo: Ho, estas mirinde kiom la simpla ago karesi sian dombeston povas malaltigi la sangopremon
Li plu karesas la hundon: Hm, mi scivolas ĉu karesi sian edzinon havus la saman rezulton.
Li etendas la manon kaj ekkaresas la kapon de Avino.
Avino: Ĉesigu tion tuj!
Avo: Ne, ne havus.
Via prapraavo[redakti]
Kiam via prapraavo estis juna viro, li ekvojaĝis en la mondon. Unue li iris okcidenten; tie estis nur sablo. Poste li iris norden; tie estis nur neĝo. Poste li iris orienten; tie la montoj estis tro altaj kaj via prapravo ne povis grimpi ilin. Finfine li decidis vojaĝi suden, piede, ĉevale, ĉare kaj boate. En la sudo li vidis la plej grandan urbon en la tuta mondo.
ĈU VI DIRIS ION?[redakti]
Avo Krukego ripozas en sia komforta fotelo. Li subite laŭte vokas al la kuirejo: Kion? Neniu respondas.
Li ripetas: KION? Mi ne aŭdis vin.
El la kuirejo, avino Krukegino respondas: Mi nenion diris.
Avo Krukego: KION!?
Avino Krukegino: Mi diris ke MI NENION DIRIS!
Avo Krukego: Kial ne?
Avo[redakti]
Junulo: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie seksbombo tute nuda.“
Avo entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“
Grupo de avoj[redakti]
Cent avoj konsistigas realon.
LONGA NOKTO[redakti]
Avo Krukego alvenas matene. Li aspektas laca.
Kruko: Kial viaj okuloj estas tiom sangostriaj, paĉjo?
Krukego: Pro miaj dentoj.
Kruko: Viaj dentoj?
Krukego: Jes. Mi maldormis la tutan nokton serĉante ilin....
DISPEPSIO[redakti]
Avo Krukego parolas kun malnova amiko Henriko.
Henriko ruktas, grimacas, kaj frotas la ventron.
Avo Krukego: Kio estas ĉe vi, Henĉjo? Ĉu vi havas dispepsion?
Henriko: Jes ja! Mi malpli kaj malpli bone digestas. Ŝajnas ke finfine ĉiuj manĝaĵoj nun kaŭzas al mi dispepsion.
Li denove ruktas kaj grimacas: Eĉ mia kontraŭdispepsia medikamento kaŭzas al mi dispepsion!
Post multaj jaroj[redakti]
Avoj Banikego kaj Krukego sidas en parko, babilas, rememoras...
- Iam, se mi vidis belan junulinon, mi tuj sentis erektiĝon.
- Sed nun?
- Nun mi ne plu vidas tiajn belajn junulinojn.
KORPULENTA[redakti]
Eta Joĉjo: Panjo, kial Avo Krukego estas tiom dika?
Jozefino: Ho, ne diru ke via avo estas "dika"; tio estas ofenda. Diru prefere ke li estas iom "korpulenta".
Joĉjo: Sed kion signifas "korpulenta"?
Jozefino hezitas: Nu, ĝi signifas... he... "dika".
Konsilo de avo[redakti]
"Nepo, se vi edziĝos, tio estas kun bela, inteligenta kaj riĉa virino, kiu ĝenas same kiel malbela, stulta kaj malriĉa.
MISHUMORA[redakti]
Avo estas iom ofte mishumora. Li parolas al la edzino: Mi timas ke mi fariĝas mishumora en mia maljunaĝo.
Avino: Ne, vi malpravas, karuĉjo -- vi estis mishumora jam en via junaĝo!
GRANDIOZA EPOKO[redakti]
Avo Krukego ofte parolas al eta Joĉjo pri sia junaĝo en la jardeko 1970: Jes ja, Joĉj', tio estis grandioza epoko.
Joĉjo: Kio estis la plej bona afero en la jaroj 70?
Avo: Nu, ekzemple, ni neniam perdis nian telefonon!
Sekreto[redakti]
Demandas nepo la avon:
-Kiom aĝa vi estas?
-Mi estas 93 jaroj aĝa.
-Ja, kiu estas via sekreto , avĉjo?
-H , kiam mi estis junulo mi havis seksan sperton kun iu alia vira junulo .
-Ho ,avĉjo mi ne demandis vin pri tiu stultaĵo sed pri sekreto de via longa vivo.
-Ho , pardonu min. Kompreneble la respondo estas jena: multe da legomoj kaj fruktoj, kaj nepre unu glaseton da brando ĉiumatene!
BELA LOKO[redakti]
Avo promenas kun eta Joĉjo en la kvartalo.
Krukego: Joĉj', kiam mi estis viaaĝa, ĉi tie estis tre bela loko; ĝi estis arbaro. Ĉu vi vidas la picejon? Tie estis giganta arbo kie ni konstruis arbdomojn. Tie kie estas nun kukejo, ni konstruis svingilon per ŝnurego. Kaj eĉ fluis rojeto tie kie nun estas glaciaĵejo. Post momento, li diras: Ĉio tio igas mi trista.
Joĉjo: Ĉio tio igas min malsata!
EN ATENDADO[redakti]
Avo Krukego alvokas klientservon de granda firmao, sed la aparato diras: "Via alvoko tre gravas al ni. Agento respondos al vi post mallonga momento...." Kaj ĝi metas lin "en atendadon" kun muzikaĵo "Kvar sezonoj". Post preskaŭ duonhoro, Kruko venas: Ĉu vi ankoraŭ estas "en atendado"?
Avo Krukego: Jes. Sed mi ne havas elekton.
Kruko: Tamen, vi povus revoki ilin poste.
Krukego: Eble. Sed estas nur unu problemeto.
Kruko: ??
Krukego: Mi ne povas memori al kiu mi vokis.
GRUMBLEMA[redakti]
Avo Krukego babilas kun maljuna amiko Henriko.
Henriko: Sed kial via edzino koleras kontraŭ vi?
Krukego: Ho, mi diris al ŝi ke mi pensas ke maljunulinoj pli grumblemas ol maljunuloj.
Henriko: Ja, ankaŭ mi ĉiam kredis tion. Sed... mi neniam estis sufiĉe stulta por diri tion voĉe!
GRUMBLEMA (2)[redakti]
Avo Krukego parolas kun Avino Krukegino: Mi pardonpetas ke mi diris ke maljunulinoj pli grumblemas ol maljunuloj. Ĉiuj kredas ke la maljunuloj pli grumblemas, sed estas mito!
Avino: Ĉu?
Avo: Jes ja. Estis eĉ universitata studo kiu montras ke ju pli la virinoj maljuniĝas, des pli ili grumblemas.
Avino: Eble la maljunulinoj havas bonan kialon por grumblemi.
Avo: Ekzemple...?
Avino: Unuavice, ni ja devas elteni la maljunulojn!
MEMORKLASO[redakti]
Avo renkontas sian malnovan (kaj maljunan) amikon Henrikon.
Henriko: Hodiaŭ mi ĉeestis specialan klason por maljunuloj por plibonigi memorkapablon.
Krukego: Do, maljunul-memorklason?
Henriko: Jes ja, maljunul-memorklason.
Avo: Kia ĝi estis?
Henriko: Kia estis kio?
Forgesita celo[redakti]
Avo Krukego eniras butikon, sed perplekse rigardas ĉirkaŭe: Aĥ peĉ’! Denove okazis!
Viro en la butiko: Kio okazis?
Avo Krukego: Mi forgesis kial mi venis ĉi tien.
Viro: Tio ofte okazas al maljunuloj. Sed eble mi povas helpi al vi.
Avo Krukego: Kiel?
Viro: Nu, rigardu – ĉi tie estas frizejo, kaj mi tondas harojn. Ĉu tio helpas vian memoron...?
TRANSVIVI UTILECON[redakti]
Avo parolas al eta Joĉjo: Laŭ biologio, mi jam transvivis mian utilecon.
Joĉjo: ?
Avo: Mi patris kaj edukis mian idaron. Mi do plenumis mian celon sur ĉi tiu planedo. Mi ne plu estas bezonata.
Joĉjo saltas: Tio ne veras, avĉjo! Via celo estas dorloti vian nepon!
Ne same juna[redakti]
Avo sidas lace: Ho ve, mi ne estas same juna kiel mi antaŭe estis.
Eta Joĉjo provas komfortigi lin: Sed vidu, avĉjo -- vi ne estas same maljuna kiel vi poste estos!
Kunlaborulo[redakti]
Avo Krukego: Mi estas kontenta ke mi estas emerito. Tamen, al mi mankas la kunlaboruloj en la laborejo. Ili ĉiuj estis mirindaj homoj. Post momento, li aldonas: Krom unu malaminda misulo kiu fuŝis ĉion por ĉiuj.
Kruko: Kiu estis tiu, paĉjo?
Avo Krukego: Mi.