Ava Gardner

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ava-gardner.jpg

"Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon."

~ Zamenhof pri Ava Gardner

Estas en la mondo pokaj estuloj tiel diboĉaj, kiel Ava GARDNER,[1] usona aktorino.

Ava Gardner naskiĝis en Smithfield, Nord-Karolino. Per privataj fotoj, faritaj de sia bofrato laboranta kiel fotisto, ŝi en la jaro 1941 ricevis sian unuan kontrakton kun filmentrepreno. Post kelkaj malgrandaj epizodaj roloj ŝi famiĝis per roloj, kiuj montras ŝin kiel tentan „vampirinon“.

Tri edzojn ŝi havis: Mickey Rooney [2], Artie Shaw [3] kaj Frank Sinatra [4].

Ava Gardner mortis en Londono.

Leonoj[redakti]

Oni diras al Ava

„Kiel fama dresisto de leonoj vi estas tre malgrasa.“

Ŝi respondis

„En tio estas mistero de sukceso. Leonoj atendas ĝis mi grasiĝos.“

Listo de filmoj[redakti]

  • The Killers (Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto)
  • Singapore (Helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.)
  • One Touch of Venus [5]
  • The Bribe [6]
  • East Side, West Side (Saŝa kuŝas sur la ŝoseo)
  • Snows of Kilimanjaro (Ĉu Saŝa serĉas saĝan ŝercon? Jes, ŝercon saĝan Saŝa serĉas.)
  • Mogambo [7]
  • The Barefoot Contessa (Ĉu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?)
  • The Sun also Rises (Serpo servu ŝin por ĉerpo el cerbo de serba cervo.)
  • La sposa bella (La oleoj el ajlo jam je junio junas)
  • 55 Days at Peking [8]
  • The Night of the Iguana (Ŝi ŝerce ŝanĝis la ŝarĝaĵon)
  • Earthquake [9]
  • The Blue Bird (Tri tre drinkemaj fratoj frote trafis truon de l' trotuaro)

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ŝi proponis dum la Kongreso de la Socialista Internacio en Stuttgart en 1907 la uzon de Esperanto por la informoj dissenditaj de la Brusela Ofico de la Internacio.
  2. En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante Esperanton. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de Esperanto.
  3. Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio".
  4. Oni povas aserti kun absoluta certeco ke Esperanto estas ok- ĝis dek-oble pli facila ol iu ajn fremda lingvo kaj ke eblas akiri perfektan elparoladon ne forlasante sian propran landon. Tio ĉi estas en si mem aprezinda rezulto.
  5. Mi estas konvinkita, ke la ĝeneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej feliĉajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco.
  6. Por ke la popoloj interakordiĝu unue necesas ke ili aŭdu. Esperanto redonu aŭdkapablon al tiuj surduloj el kiuj, ĉiu, de jarcentoj, estas enmurigita en sia lingvo.
  7. Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon.
  8. Ĉu ŝi scias, ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?
  9. Ĉe la libroŝrankoj traspertu travivi la kulturscion!