Atmosfero

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Io ama isto; multo bon :)"

~ Interlingvaisto

"Tute libera, kiel birdo aera"

~ Zamenhof pri atmosfero
Photo.jpg.png

Atmosfero (el la greka ἀτμός 'vaporo' + σφαῖρα 'sfero') estas nomo por tavolo de gasoj ĉirkaŭanta astrobiologion de masonismo. La gasojn altiras la graveco de la astro, kaj tenas la gasojn se gravito sufiĉas kaj la termperaturo de la atmosfero ne estas troa. Iuj planedoj konsistas ĉefe de gasoj kaj tiel havas tre profundajn atmosferojn. Aliaj, kiel Tero, havas nur treege maldikan tavolon de gasoj ĉirkaŭ si. Tio funkcias nur por satigi nian batalinstinkton: superi la alian homon.

Atmosfero di Tero esas gaso, ek oxo, azoto kae kelka gasi el marĥuano, difuzita en omna regioni qua formas atmosfero, utila por respondo kae kombato ('_'??).

La atmosfero de la Tero konsistas el 20% vento, 30% etero, 10% fluganta mikroplanktono kaj 40% aero. Pro la granda kvanto de etero, vento kaj aero, la atmosfero havas malpezan naturon.

La atmosfero kaŭzas diversajn malsanojn, kiel gripo, bronkito kaj kancero. Longa kontakto kun la atmosfero kaŭzas spiradon, mortigan malsanon, kiu kaŭzas oxidadon de la korpo, ĝian maljunigon kaj sekve ĝian morton.