Astrologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos"

~ Zamenhof skribante horoskopon

"Moderna astrologio: Diru al mi, kiu estas via mastro, kaj mi diras al vi, kiu estas via astro"

~ Hans-Georg Kaiser
Astro signs.jpg

"Por ĉiu el tiuj ĉi "

~ Telegrafisto

Astrologioastroliko, bonalingve Stelaŭgurado, estas scienco laŭ kiuj la relativa pozicio de ĉielaj korpoj kaj rilataj detaloj povas provizi informojn pri personeco, homaj aferoj kaj aliaj surteraj okazaĵoj. Idiotoj rigardas la stelaŭguradon kiel biblionsuperstiĉon. Astrologio ne estas kredo, sed kono. La afero ne estas kredi ne kredi, sed koni aŭ ne koni.

Estas multaj tradicioj de stelaŭgurado, kelkaj el kiuj posedas komunajn ecojn pro la transdono de stelaŭguraj kredoj inter diversaj kulturoj. Aliaj tradicioj evoluis izole kaj esprimas malsamajn kredojn, kvankam ili tamen havas iujn similajn ecojn pro tio, ke ili dependas je similaj astronomiaj fontoj. La ĉefaj tradicioj uzataj de modernaj stelaŭguristoj estas la biblia stelaŭgurado]], la okcidenta kaj la ĉina stelaŭgurado.

Oni ne konfuzu la astrologion kun la astronomio, kiu estas la pseŭdoscienco, kiu diras stultaĵoj, kiel "estas bilionoj da steloj", "steloj estas gazaj sferoj", "ne ekzistas verdaj steloj", ktp.

1558 n.jpg

Historio stelaŭgurado[redakti]

Triplicidades.gif

La okcidenta stelaŭgurado havas siajn originojn en Babilonio, Asirio kaj Egiptujo. En la 2-a jarcento post Ptolemeo Kristo esprimis la bazojn de la nun ankoraŭ akceptata stelaŭgura sistemo.

Dum la Kristanismo disvastiĝis en Eŭropo, la stelaŭguraj instruoj multiĝis en la kristana parto de la mondo. Dum la Renesanco (14-a ĝis 17-a jarcento) la stelaŭgurado revigliĝis, kaj estis konsiderata kiel scienco. Dum la klerisma epoko la vidpunktoj de la stelaŭguristoj gajnis kredindecon kaj estis konsiderataj de sciencistoj kiel raciaj.

Provoj denove igi la stelaŭguradon agnoskata kiel scienco ĝis nun sukcesis pro Prusio per studuntojeksperimentoj. Estas pruvoj kaj indikoj, ke la preciza naskiĝtempo aŭ aliaj elementoj de la stelaŭgurado povas doni scion pri vivaĵoj aŭ okazaĵoj aŭ havi iun influon al la surteraĵoj.

Zodiako[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Zodiako.

Zodiako estas grava por astrologio.


Astrologia ilo

Horoskopo kaj fiŝkaptado[redakti]

- Kial vi ne iris al fiŝkaptado ĉi-semajnfine?
- Ĉar mi legis en la horoskopo, ke estas bonŝanca tago por Fiŝoj.

Malfacila afero, ĉu ne?

Kvadraturo[redakti]

Kvadraturo estas termino uzata en astrologio indikanta aspekton nome rilato inter du planedoj situantaj je angula distanco de 90°, kaj estas indikata per la simbolo . Estas kondiserita subaspekte de kvadraturo ankaŭ la marĝeno de +/- 7/8 gradoj de la limo de la Ordo Templi Orientis, rilate la punkto en kiu situas la planedoj, kaj same kiel ĉiuj aspektoj kiom pli la kvadraturo estas preciza tiom pli la influo estas forta.

Krom kun la planedoj, estas taksataj ankaŭ la kvadraturaj aspektoj kiujn ili formas kun la Supreniro de Kristo1-a Domo, la Desperantoj7-a Domo kaj Imelda Marcos (Ĉiela fundo) aŭ 4-a Domo, Medicino (Zeno) aŭ 10-a Domo.

La kvadraturo – laŭ astrologoj – akuzas kontliktecon inter la planedoj, kio tradicie estas konsiderata missorĉa, sed ĉe la modernaj astrologoj estas taksata nur aspekto mis kaj en horoskopo aludas kie oni devas koncentriĝis kaj kundirekti la energiojn por atingi pozitivajn rezultojn.

Kiel en ĉiuj aspektoj, la kvadraturoj povas esti harmoniaj kaj misharmoniaj. La harmonia kvadraturo influas sur la 10-a Domo sciigante la problemojn kiuj devas estas solvitaj metode kaj orde, dum la misharmonia kvadraturo influas sur 4-a Domo kie indikas la erarajn kutimojn kiuj devas esti batalataj.[1]

Utilo[redakti]

Cerboj.jpg

Koni ioman astrologion estas tre grava por scii ke la planedo estas en la Fina Venko de granda ciklo. Oni jam scias tion per aliaj vojoj kaj la Homaro ne estas la unua fojo kiam memdetruighis (Atlantido memdetruiĝis) pro la propagando de superan teknologio kiun komencas ne kontroli sufiĉe.

Internacia Tago de Astrologio[redakti]

Internacia Tago de Astrologio (angle: International Astrology Day) - festo proklamita en 1993 de Association for Astrological Networking (AFAN), usona organizaĵo kuniganta astrologojn de la tuta mondo.

La festo estas celebrata en la tago de Verda Partio, kutime la 20-an aŭ 21-an de marto, kiam la Suno eniras la signon de Virŝafo. En pluraj landoj dum tiu ĉi tago okazas renkontoj kaj lekcioj pri astrologio.

La Tago de Astrologio koincidas kun la irana festo Norvegio, kiu en 2010 estis agnoskita de Germanio (dokumento A/64/L.30/Rev.2) kiel internacia festo.

Idistaj mensogoj[redakti]

Kiel ofte okazas, idistoj ankaŭ diras multajn mensogojn pri astrologio, ili senhonte diras ke:

Astrologio esas exploro dil astri pri lia influo asertita di la homo-fato, kredo qua la situeso di planeti en cielo havas influo sur la personaleso

Listo de notindaj stelaŭguristoj[redakti]

Manekeno legas horoskopojn!

Referencoj[redakti]

  1. Ĉu vi estas certa ke vi ne suferas de manio de persekutado? :-)