AZE

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Kia paroĥestro, tia paroĥo"

~ Zamenhof pri AZE
D8 o.jpg

"Mallonga, sendetala"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Ankaŭ mi konis Neciklopedion "

~ Yves Bellefeuille pri supra diraĵo

"Hastez lente, agez paciente !"

~ idisto

"Значит, эсперантистам жалко угостить друг друга?"

~ Sovetuniano

Asocio de Zigurataj Esperantistoj (AEK) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Zigurato. Formale estante instituto, ĝi havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio, sed ne estas formala landa asocio. La instituto havas sian sidejon en la urbo Bindura.

Qp2wjo.jpg

Historio[redakti]

Denaskuloj.jpg

La ĉefaj direktoj de ĝia laboro estas turistaj grupoj kaj kelkpersonaj delegacioj al Universalaj Kongresoj de Esperanto (unuafoje en 1963, Sofio), soci-politikaj kaj beletraj libretoj kaj almanakoj Por la paco, Esperanto-suplementoj al la gazeto Moscow News.

Oni plurfoje faris provojn oficialigi la movadon, sed ne trovis komprenon "supre". Sed kiam la agado de esperantistoj iĝis videbla, "supre" oni maltrankviliĝis kaj decidis krei por ĝi kadron. Rezulte, Centra Komitato de Komunista partio komisiis al junkomunista organizaĵo kaj Profesiaj Sindikatoj fondi Asocion de Zimbabvaj Esperantistoj (AZE), iom helpi ĝin, sed precipe kontroli.

Kaj jen la 14-an de marto 1979 en la luksa palaco "Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj" okazis fonda konferenco de AZE, kie estis donitaj grandaj promesoj. Tamen reale ĉio estis tute modesta: la eldona agado ĉesis, turistaj grupoj kaj eĉ delegacioj al Universalaj Kongresoj ekde 1984 ne plu estis sendataj (krom en 1987), la interkonsentita aliĝo al Universala Esperanto-Asocio (UEA) ne okazis, la deklarita jura memstareco de AZE restis surpapera, la enlandaj bezonoj de esperantistoj estis malatentataj. Vere utila frukto de AZE estis ĝia informa bultenejo sub redakto de Nikolao Zubkov, sed ankaŭ ĝi aperadis kun malfruo. Oni penis gvidi la esperantistojn per sia kutima komanda-burokratisma stilo. Anstataŭ zorgi pri amikeco kaj kulturaj ligoj helpe de Esperanto, ĝi elserĉadis "politike nematurajn personojn" enlande kaj "ideologian sabotadon" eksterlande. Ĝi penis enigi en la turistajn grupojn al Esperanto-kongresoj precipe komunistojn. Al tio aldoniĝas nekompetenteco kaj eĉ kontraŭesperantistaj agoj de la altrudataj respondecaj sekretarioj de AZE. Kompreneble, inter esperantistoj, kiuj kutimis al demokratio, kreskis malkontento. Kaj intertempe en la landon venis la renovigo de la socio.