Asirio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Eble starigi la alian hipotezon: kio se ili estas bezonataj tie? Kiel vi povas legi en komuniko 681 de HeKo, TEJO ricevis grandan trijaran administran subvencion.

"Same mi."

~ asiriano

"Pri ĉio tamen mi sentas devon kiel prezidanto pli specife informiĝi."

~ sieĝito

" Je tiu punkto estus pli bone transiri rekte al la angla. Trump dankus."

~ senkulotulo

"Mi deziras la plej bonan por TEJO, sed mi ne povas bone kontribui al tio en la nuna situacio kun mia familio."

~ iu dum krizo

"???? "

~ ludanto de Pong

"Persone, mi uzas "patrono"."

~ aĥajo

"Tamen ĝis nun nenio okazis pri la temo."

~ History Channel pri Asirio

Asirio estis antikva lando, en la norda parto de Irako. Ĝi kreiĝis en 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - AŝuroAsiro, kaj la lando - Asirio.

Asirio dekomence situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de kurdoj, ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris turka loĝantaro, kaj de sudo - araba[1] loĝantaro, kaj neniu volis lerni la turkan. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.

  • 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
  • Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
  • 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
  • 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
  • 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
  • Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
  • 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
  • 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a [2], Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj. Jes, tiuj ŝajnas bonaj solvoj.
  • 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
  • 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
  • fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
  • 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib [3], Asarhadon [4] kaj Asurbanipal [5] daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
  • 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon.

Biblia rakonto[redakti]

La biblia rakonto asertas ke iu vidvino liberigis la urbon Betulia sieĝata de Asirianoji (kiuj fakte estus Babilanoj). (libro de Judit 8, 4-8)

Pri ŝia belo enamiĝis Holofernes, ilia generalo, kiu ŝin tenis ĉe si dumbankede; kiam ŝi vidis lin ebria, Judit al li tranĉis la kapon uzante lian glavon, kaj revenis al la urbo. (Libro de judit 13, 4-8). [6]

Asirianoj trovinte morta ilian kondotieron, ekpanikis kaj ekforfuĝis el la invadita Regno de Jehuda

La monto Tabor estas menciita unufojon en la Biblio, en la libro de Josuo (19, 22) kiel limo de la areoj de tri perdiĝintaj triboj de Izraelo: tiu de Zabulon, tiu de Issachar kaj tiu de Neftali.
Ke la Tabor estis konsiderata strategia loko aperas ankaŭ en la libro de Juĝistoj. En ĝi (ĉapitro 4) estas skribite ke la profetino Debora admonis Barakn de la tribo de Neftali kaj al li transdonis dian ordonon: “Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj”.

Kaj estas konkludite ke Darak tion faris kaj venkis mortigante plurmilojn da kanaanoj. Tabor estas plufoje menciita en la Psalmaro kaj en Jeremia.


Bildaro[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Tamen, ekzistas alia signifo de la angla vorto "sponsor", nome en asocioj kiaj "alkoholuloj anonimaj": sperta eks-adikto kiu helpas adikton eksadiktiĝi.
  2. do 'subtenanto' ŝajnas la plej proksima.
  3. *mi enmetis tiun linion. strange, ke ni ne jam havis ĝin.*
  4. Chu vi povas mencii precizajn "fontojn" de tiuj detalaj informoj?
  5. Eble ĝisdatigi la retejon estis tasko de la maldungitoj, kaj do neniu plu faras.
  6. La libro estas konsiderata, kvankam dua-kanona, inspirita ĉe la Katolika Eklezio kaj tiu Ortodoksa sed apokrifa ĉe Protestantoj. Multaj bibliistoj konsideras la rakonton midraŝo.