Ashtar Sheran
"Kio fariĝis, jam ne refariĝos"
- ~ Zamenhof pri vojaĝo de Sheran
"Ĉu vi intencis serĉi: Aŝtar Sherman"
- ~ Vikipedio pri Ashtar Sheran
"Dankon por klarigo. Ili de ilia laboro faras sekreton"
- ~ leganto de Neciklopedio pri eksterretuloj
"Bonege ke li faras laboron pri Nifologio kaj Esperanto"
- ~ finvenkisto pri Sheran
"Unue konsideru kaj nur poste esperu"
"Dankon pro la certe tre utilaj konsiloj"
"Li esis glorioza ancestro dil nuna Idisti"
- ~ idisto
凸(`⌒´メ)凸
Ashtar Sheran, ano de Brazila Beletristika Akademio, filo de la sklavino Zilpa ( Genezo 30:12-13), estas ĉefo de eksterteruloj, kiuj diras ke volas savi la Teron, sed kiel oni povas vidi, ŝi li portas sespintan bluastelon de Ido.
Oni ankaŭ diris, ke (almenaŭ en la komenco) Aŝtar Ŝeran gvidas grandan kosmoŝiparon, kiu tuj alvenos al Tero por, laŭ li, purigi la mondon de malbonaj spiritoj. Kompreneble, tiuj "malbonaj spiritoj" estas la esperantistoj, kaj lia vera celo estas la Fia Venko de idismo!
Ĝi (aŭ li, aŭ ŝi) venos okupi la vicon de Zamenhof kaj volos esti adorata anstataŭ Fundamento.
Kapitano Kirk estis sendita de UEA por kontraŭbatali la kosmaŝiparon de Ŝerano, sed li ankoraŭ ne sukcesis venki ĝin, ĉar ĝi estas apogata de Klingonoj. Vulkanoj promesis sian apogon al teranoj, sed ili estas tro eksplodemaj kaj nefideblaj. Kelkaj diras ke Kirko estas reformemulo kaj francema, sekve, li facile povas esti allogata de Ŝerano.
Lastaj vortoj[redakti]
Ĉe lasta kongreso de rusaj fervojaj oficistoj oni decidis, ke redaktanto fidas, ke nin ne surprizas, ke mi opinias, ke ĉi tiu kosmoŝipo malsupreniras tro rapide!!
Esperanto[redakti]
Kredeble la Esperantistaro ne scias ke Ashtar Sheran estas fikcia eksterterulo, kaj ne ekzistas evidentoj pri tio, ke li parolas Esperanton aŭ ajnan alian lingvon.
Omaĝoj[redakti]
Denove ni sciiĝas el prospekto en Esperanto, ke ni vidu, kiel staras la afero ĝenerale: ankoraŭ ne estas tro malfrue por raporti pri interesa novaĵo, ekzistas konteo en Anglio kaj urbo en Turkmenujo nomumitaj omaĝe al li.
Tute alia afero[redakti]
Fine d-ro Privat sciigas, ke estas la justa fiero de moderna zoologia scienco , ke ni disvastigis nian fame konatan recepton por pretigo de anaso kun pizoj kaj tiun rilate al arta sinkombo uzinda de personoj kun malpli ol dek kvar haroj.