Arkitekturo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Khajuraho5.jpg

"En la mondo, ekzistas ankoraŭ multe da perforto, sed ni ne rajtas lasi, ke mortu la vibrado de espero, kiu tenas la korojn kunigitaj."

~ Angel Dark

"Tio igas nin konkludi, ke Protagoro (480-410 a.K.), greka filozofo en la sofisma skolo, ne atingis la universalan vastecon de la homo, kiam li asertis, ke “la homo estas la mezuro de ĉio”."

~ haŭtovienano

"Nu, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, ni do praktiku Bonfaradon, ĉar la tempo plu pasados."

~ Limoĝanoj

"Che la UEA-estrara prezento mi simple protestis kontraux la pretendo de UEA ekskludi altnivelan organizajhon; kiu ne kredas je ghia altnivleco iru al la de ghi organizataj kunvenoj, simpozioj, semiarioj, atelieroj; cxies bonaj kontribuoj estas larghe akceptataj, sed ne pri tiu organizo estis la demando (kiun oni povus trakti en alia interveno); ghi estis pri la monopola sinteno de UEA, che UEA-sinprezento, do tute lautema."

~ Blake Lively

"Ernest Renan, franca filozofo, historiisto kaj liberpensulo, pricitita de Humberto de Campos, en letero al Gastão Penalva, lia kolego en la Brazila Akademio de Beletro, asertis, ke “cerbo ardanta per rezonado soifas pri simpleco, kiel dezerto soifas pri pura akvo”."

~ Majenano

"Jen la plej antisemita afero, kiun mi iam vidis."

~ Meghan McCain pri ĉi tiu artikolo

Arkitekturo esas la projeto e desegno di konstrukturi. La persono qua laboras pri arkitekturo recevas la nomo arkitekto. Arkitekturo esas sucesinta komploto vendar konstrukturi per falsa artala legitimigo.

En la Spirito de la Konstanta Kristnasko de Jesuo, krom abunda tablo kaj ĝoja ĉeesto de familianoj kaj amikoj, ni kundividu, ĉiun tagon dum la jaro, la panon de la Bona Novaĵo de la Dia Majstro, kiu nutras korojn per Paco kaj Ekumena Frateco, nome sekuraj padoj laŭ kiuj ni emas iradi.

En la staltrogo, ekestis lumo, kiu kreskis sur Golgoto por prilumi la surteran konsciencon. Tiu Dia Heleco gloris la homan destinon en la Resurekto kaj plenigis per espero la mondon, kiam Jesuo suprenvenis la Ĉielon kaj Anĝeloj anoncis al galileanoj, emociitaj kaj mirantaj, ke per la sama maniero la Kristo revenos sur la Teron.

Indiferenteco[redakti]

Himeji Castle gargoyle.jpg

La indiferenteco rilate al Arkitekturo prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Historio kaj arkitekturo[redakti]

La urbo evoluis ĉe la orienta deklivo de la Marteno-konvento. La Mario-kirkon fondis la konventanoj estinte longan tempon ligitaj al ĝi. Romanika antaŭula ejo ŝajne originas el la 12a jarcento kiun anstataŭigis ekde 1300 la altkvalita gotika novkonstruaĵo; konstruo pasis tra diversaj etapoj.

La plej malnova parto estas masiva okcidenta bloko kun surmetitaj okangulaj turoj tute el bunta sabloŝtono. La riĉa portalo kun ornamgablo havas hodiaŭ novgotikan ornamripon. La longa navo, trinava halo kun kruconervura volbo, finitis en la kuro de la 14a jarcento. La efektoj de grandeco ankoraŭ pligrandiĝis danke al plietendiĝo en la direkto de la altarejo. Figuraj kapiteloj, ŝlosoŝtonoj kaj konzoloj donas al la internon vere festan karakteron.

La trinavera altarejo kun multangula finiĝo konsekritis en 1420; aliiĝo estiĝis en 1715 kaj en 1886 oni plialtigas la tuton supre la longan navon. Firstotureto maldika kronas la lokon.

Arkitekturo kaj arto[redakti]

Aperaĵo de la eniro de kristanoj en Jerusalemon el psalmaro de Mesalinda
Bildigo de Preĝejo de Sankta tombo en Jerusalemo post alikonstruo fare de krucistoj en la jaro 1149

Plimulto de konstrua agado de la okcidentaj konkerintoj en Oriento koncentriĝis precipe al fortikaĵoj kaj burgoj: Krak de la Moabitoj en Kerak kaj Krak de Montréal en Transjordanio, Belvoir proksime de Tiberias en hodiaŭa norda Israelo, burgo Ibelin proksime de Jafo, templana fortikaĵo La Roche Guillaume en Turkio kaj precipe fama burgo de ordeno de johanitoj Krak des Chevaliers en hodiaŭa Sirio kaj multaj pluaj fortikaĵoj.

Sed la krucistoj ne konstruis nur armean teknikon, sed ili celiĝis ankaŭ al preĝejoj, en kies konstruado krom aliaj partoprenis ankaŭ araboj kaj la loka loĝantaro. En Jerusalemo estis da preĝejoj dudek sep, en Tiro dek du kaj en Akko kvardek.

Dum la regado de krucistoj okazis alikonstruado kaj ampleksigo de Baziliko de Sankta tombo. Tiu ĉi alikonstruo arkitektone eliras el tiama franca kaj mediteranea arkitekturo kaj ĝi estas sintezo de malfrue romanika kaj frue gotikaj elementoj. La alikonstruo kunigis ĉiujn en tiun tempon apartigitajn altarojn kaj ĝi estis finigita en la jaro 1149.

La krucista arto kaj arkitekturo kombinis okcidentan gotikon kun bizanca stilo kaj islama arkitekturo. La grandaj urboj havis kutime banlokojn, kiuj estis similaj al la turkaj aŭ al antikvaj romiaj banlokoj. Virinoj vizitis la banlokojn same ofte kiel viroj, do dufoje ĝis trifoje dumsemajne kaj ili baniĝis aparte de la viroj. En la domoj ne mankis progresite solvita sociaj ekipaĵoj, kiuj mankis en plimulto de tiamaj urboj en la mondo.

Unu el la plej fruaj ekzemploj de la krucista arto estas psalmaro de Mesalinda, iluminita manuskripto farita inter la jaroj 1135 - 1143, kiu hodiaŭ estas lokigita en Brita biblioteko. Sed polimulto da manuskriptoj el la krucista Palestino ne konserviĝis kaj se jes, do poste plimulte el la 13-a jarcento.

Ekzemplo[redakti]

La restaĵoj de la monaĥejo inkludas la 13-jarcentan gotikan kirkon; ĝi estas krucvolba, kolona baziliko kun eksterordinare longa navo, nekutima okcidenta fasado, kaj malfrua romanikstila, dunava klostro. La restaĵoj de la origina konstruaĵo (1137-40) estas en la romanika stilo, dum la intertempe restaŭritaj partoj (1251-1268) apartenas al la frua gotiko.

Aliaj konstruaĵoj nun estas utiligitaj kiel dormejoj kaj aŭditorioj. Ekzistas ankaŭ la Fürstenhaus, princa-domo konstruita en 1573.

Schulpforta estis unu el la tri Princaj lernejoj / Fürstenschulen fonditaj en 1543 fare de princelektisto Maŭrico (tiun tempon ankoraŭ duko), la du aliaj troviĝis en Grimma kaj en Meißen (hodiaŭa nomo: Landesgymnasium St. Afra).

Gargojlo[redakti]

Gargojlo sur katedralo Sacre Coeur, Parizo (akvo-kanalo bone videbla)

Gargojloj (laŭ la franca lingvo; vd. malsupren) aŭ akvosputiloj (laŭ la germana Wasserspeier) estas finaĵoj de akvo-defluilo, kondukantaj akvon foren de la tegmentaj defluiloj, ofte timige skulptitaj por forpeli la demonojn for de preĝejoj. Trans ĝia simbola signifo, ĝi estas nun aparte ŝatita kiel arkitektura kuriozaĵo.

Priskribo[redakti]

Gargojloj de la Katedralo de Sieno.

La funkcio de gargojlo estas forkonduki pluvakvon laŭeble for de la konstruaĵa fundamento. Laŭ PIV gargojlo estas Elstaranta kanaleto, ofte skulptita en formo de vomanta besto aŭ homo, el kiu la akvo de tegmentoj falas eksteren, distance de la muroj. Kaj de tie oni markas sinonimojn defluilo, vomtubo amike.

La nomo devenas la franca gargouille, origine signifanta gorĝo, komparu la latinajn gurgulio, gula, kaj similaj vortoj derivataj de la radiko gar = gluti, reprezenti la sonon de akvo. Laŭ Francisko Azorín gargojlogargolo (!) estas Elstaranta tegmenta kanaleto.[1] Li indikas etimologion el latina gargula (gorĝo) se tio povas doni ideojn.

Plej ofte, Gargojloj estas figuraĵoj groteskaj. Sanktan Romanon ("Romain") (631-641), la eksan kancelieron de Clotaire la 2-a, oni igis episkopo de Rouen. Malnova legendo de tie rakontas pri kiel li liberigis la regionon ĉirkaŭ Rouen de monstro nomata Gargouille.

La esprimo Gargojlo pli precipe aplikatas pri mezepokaj verkaĵoj, sed similaj troviĝas en ĉiuj epokoj. En Egiptio estas gargojloj por elĵeti la akvon uzatan dum la lavo de sanktaj kruĉoj; en helenaj temploj, la akvo de la tegmento fluis tra la buŝoj de leonoj. En Pompejo, granda kvanto da gargojloj terakotaj estis trovataj, formitaj laŭ la formo de diversaj bestoj.

Ĥimeroj[redakti]

Notre Dame, Parizo: Galerie des Chimières (ne gargojlo)

Gargojloj sen akvoforgvidaĵo - do, pli ĝuste ĥimeroj - estis uzataj kiel dekoraĵoj en konstruaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj en urboj kiel Novjorko (kie famas la aluminaj gargojloj sur la Chrysler Building), Ĉikago ktp. La ĥimero de Notre Dame ne estas gargojlo, nur imagu kiel ĝi kapablu forfluigi akvon. La misuzo de la vorto (anstataŭ ĥimero, monstro, drako) estas anglismo.

Gaudi[redakti]

Gaudi estis fama kataluna arkitekto, kiu jam mortis.

Domo Batlló[redakti]

La Casa Batlló estas konstruaĵa verko de la arkitekto Antoni Gaudí, plej grava reprezentanto de la Kataluna modernismo. Temas pri integra redesegnado de ekzistinta konstruaĵo, verko de la arkitekto Emilio Sala Cortés. Estas en la numero 43 de la bulvardo Passeig de Gràcia de Barcelono, nome larĝa avenuo kiu trapasas la distrikto Eixample (Eixample), en la nomata Diskorda Dombloko, ĉar ĝi estas hejmo de tiu konstruaĵo kaj de kromaj aliaj verkoj de arkitektoj de la kataluna modernismo: nome la Casa Amatller, kiu limas kun tiu de Gaudí, verko de Josep Puig i Cadafalch; la Casa Lleó Morera, verko de Lluís Domènech i Montaner; la Casa Mulleras, de Enric Sagnier; kaj la Casa Josefina Bonet, de Marceliano Coquillat. La konstruado okazis inter 1904 kaj 1906. Vilhelmo proponas la linion.

La Casa Batlló estas elstara montro de la arta pinto de Gaudí: ĝi apartenas al lia naturalisma etapo (1900-aj jaroj), periodo en kiu la arkitekto perfektigis sian personan stilon, inspirite en la biologiaj formoj de la naturo, por kio li praktikis serion de novaj strukturaj solvoj originitaj en profundaj analizoj faritaj de Gaudí pri la regula geometrio. Al tio la kataluna artisto aldonis grandan kreivan liberecon kaj imagipovan ornamemon: elirinte el ia barokismo liaj verkoj montras grandan strukturan riĉon, kaj de formoj kaj de volumoj senigitaj el la rigideco de la raciisma tendenco aŭ de ajnaj klasikaj elementoj.[2]

Priskribo[redakti]

La Casa Batlló okupas totalon de 4300 m2, kun po 450 m2 de areo por ĉiu etaĝo. Ĝi havas 32 metrojn de alto kaj 14,5 de larĝo, kio konsiderinde pliigis la iamajn proporciojn de la konstruaĵo: nome 21 metroj de alto kaj 3100 m2. La domo havas ok etaĝojn: sub la strata nivelo estas kelo, planita por karbostokejo kaj fortenejoj; la teretaĝo estis uzita dekomence kiel aŭtejo kaj poste kiel stokejo, kaj ĉe la alirejo al la loĝejoj estis vendejo, unue de entrepreno de fotografio Lumière, poste de la kinproduktorejo Pathé Frères kaj poste de la Galerio Syra; la unua etaĝo estis okupita tute de la familio Batlló, kaj ĝi enhavas krome grandan korton en la malantaŭ parto de la konstruaĵo; aliaj kvar etaĝoj estis planitaj por luado, kun po du loĝejoj; fine estas subtegmento, planita kiel servistejo, ŝirmita de la teraso la pli etaj je ĉirkaŭ 200 vojaĝantoj.

Fasado[redakti]
Volbo de la fasado.

La fasado estas el sabloŝtono el Montjuïc, ĉizita laŭ regulaj surfacoj en kurbiĝintaj formoj. La kolonoj havas formon de osto, kun vegetalaj linioj. Kiel ili nomi en esperanto? La ĉarpentado estas same de kurvaj surfacoj, kaj la fenestroj estas el koloraj vitroj kun cirklaj formoj. Gaudí konservis la formon ortangulan de la balkonoj de la iama konstruaĵo, aldonis balustradon el fero kun formo de masko, kaj donis al la cetero de la fasado ondecan formon kun ascenda direkto. Krome li vestigis la fasadon pere de ceramikaĵoj kaj vitraĵoj el variaj koloroj (nome la fama stilo trencadís), kiujn Gaudí akiris el la rubo de la vitrovendejo Pelegrí, kaj kies lokigon li mem estris persone el la bulvardo Passeig de Gracia.[3] Por ties desegno la arkitekto faris diversajn makedojn el gipso, kiujn li modelis per siaj propraj manoj ĝis atingi la formon kiun li estis serĉanta, kio iel similas al la ondaro de la Mediteranea Maro aŭ al la ondecaj formoj de la montaro Montserrat. Kaj estas bezono distingi.

El la aro de la fasado elstaras la tribuno de la ĉefa etaĝo — nome tiu de la familio Batlló —, kiu etendiĝas tra la flankoj ĝis la unua etaĝo, nome ĝis 10 metrojn alte. Ĝi montras kvin embrazurojn kovritajn per multkoloraj vitraĵoj, subtenitajn per ok kolonoj kun formo de osto. Por ties konstruo Gaudí detruis la tutan teretaĝan parton de la fasado, subtenante la ceteron per lignaj fostoj, per tiom danĝera ekvilibro ke la konstruisto, Josep Bayó, tieis ties falon dum la kvar tagoj de tiu laboro. La friso de la tribuno estas finigita per skulptaj elementoj kun vegetala formo, kvankam en la ara formo de la tribuno kelkaj fakuloj deziras vidi la formon de vesperto.

Iom rigardinte mi dirus, ke ŝipo estas la baza vorto, kaj sekve alia karaktera trajto de la fasado estas ties ŝirmo pere de vitro kaj ceramiko kolorbuntaj, kiuj havigas diversajn vidajn efektojn laŭ la venanta lumo. Por ties konstruado, Gaudí ordonis forigi la iaman muron kaj kovris ĝn pere de mortero el kalko, sur kiu li metis vitrerojn el la ateliero Pelegrí, kombinitaj laŭ diversaj nuancoj; sur tiuj vitraĵoj li dise surmetis laŭlonge de la fasado serion de diskoj el ceramiko (totale 330) fabrikitajn mane en la ateliero de Sebastià Ribó —escepte pri la kruco, farita en la Fábrica La Raqueta de Majorko—, faritaj el argilo pere de diversaj koloroj de naturaj oksidoj, fabrikitaj en kvar grandoj: nome 15, 21, 27 kaj 35 cm.[4]

Kruco de la fasado.

Alia el la partikularaĵoj de la fasado estas ties balkonoj, faritaj el fero fandita kaj farbitaj per ceruso por eviti ties oksidiĝon, kio havigas al ili eburecan koloron. Ili estas metitaj sur os sobre piedestaloj el ŝtono kun formo de mar-konko. Estas totalo de naŭ balkonoj, krom la kvar terasoj super la tribuno. Ties formo iel memorigas pri masko — kvankam kelkaj vidas la supra parton de kranio —, escepte pri la balkono de la subtegmento, kiu havas formon de floro aŭ de vegetala bulbo, simila al tiu de tulipojartiŝokoj. Krome, la sinua profilo de tiuj balkonoj memorigas pri la formo de pergameno.[5]

Estas pinto de la fasado volbo formita de katenaj arkoj kovritaj per du tavoloj da brikoj, rekovritaj per vitra ceramiko kun formo de skvamoj — farita en la entrepreno Talleres Sebastià Ribó —, kun ruĝaj, verdaj kaj bluaj nuancoj, kiuj memorigas la dorson de drako. En la maldekstra parto estas cilindra turo kun formo de bulbo — simila al ajlo —, ornamita per la anagramoj de Jesuo (IHS), Maria (M kun duka krono) kaj Jozefo (JHP), pintigia per la tipa gaudia kruco kvarbranĉa, orientita al la kvar kompasdirektoj. Vilhelmo proponas la linion. Unu el la simbolaj interpretoj por tiu fasado estas tiu de Sankta Georgo luktanta kontraŭ la drako, kies viktimoj estas en la fasado reprezentataj per la kolonoj kun formo de osto kaj la balkonoj kun formo de kranio. Tiel, la kvarbranĉa kruco estus la glavo metita en la dorso de la animalo, el kiu eliras sango, nome la ruĝa ceramiko de tiu parto de la ŝirmejo. Nu, la Akademio de Esperanto verŝajne ne konsentis kaj tial oficialigis la radikon "sesi".

La konstruaĵo montras malantaŭn fasadon alireble al la interno de la dombloko, same ondeca kaj ŝirmita per la sama trencadís el ceramiko. La teretaĝo havas korton kiu elstaras el la ĉefa korpuso de la konstruaĵo, al kiu oni venas tra la manĝosalono de la loĝejo kiu estis de la sinjoroj Batlló. La ceteraj etaĝoj havas terasojn kiuj aliras al tiu malantaŭa parto de la konstruaĵo, ŝirmitaj per balustradoj de metalaj kradoj. La plej elstara parto estas tiu de la subtegmentejo, farita per buntkolora ceramiko, kun motivoj de floroj kaj geometriaj elementoj. Vilhelmo proponas, ke ni havu liniojn pri ĉi tio [el PIV].

Malantaŭa fasado.
Interno[redakti]
Interna korto de la konstruaĵo.

Por la interno de la domo Gaudí desegnis alirejojn en la teretaĝo tre bone diferencitaj, kun tri pordegoj: unu de aliro al la loĝejoj, alia por la vendejo kaj alia por aŭtejo, nome la unua el fero kaj vitro kaj la aliaj el ligno. La teretaĝo havas 735 m2, de kies areo 60 % estas planita por vendejo kaj aŭtejo, dum la cetero dividiĝas en du vestbloj — nome unu por la luloĝantoj kaj alia privata por la domposedantoj —, la akceptejo, zono de deponejo kaj la centra korto, kie estas la lifto kaj la porserva ŝtuparo. La vestiblo de aliro havas ortangulan formon kaj kurvajn plafonojn, kun planko el marmoro kaj dekoracio el blua ceramiko en la malsupra parto de la muro kaj el stuko en la supra. Tiu zono estis reformita en la 1990-aj jaroj, kiam oni konvertis la aŭtejon en multuza spaco por kunsidoj kaj kunvenoj.[6]Vilhelmo proponas la linion. La lifto estis adaptita al la valida regularo en 1999 konservante la originan aspekton. Reformita de Juan Bassegoda Nonell kun la kunlaboro de Bibiana Sciortino kaj Mario Andruet.

Salono de la familio Batlló (1927).

En la centra parto de la konstruaĵo estas interna korto, kiu estis pliampleksigita de Gaudí por akiri pli efikajn kaj lumigon kaj aerumadon: ĝi havas 13 metrojn de longo por 4 de larĝo kaj 26 de alto, kun totalo de 54 m2 de areo. Tiu korto estis ŝirmita pere de vitra luko subtenita pere de fera strukturo kun formo de duobla T, kiu apogas sin en serio de katenaj arkoj, survestita pere de azuleĥoj, kun ingenia gradigo de koloroj el blua de la supra parto ĝis la blanka de la malsupra, por pli bona profito el la lumo, kio havigas senton esti ene de submara kaverno. Ĝi havas totalon de 32 fenestroj, kun duobla desegno, nome supra parto por alveno de lumo kaj malsupraj fendoj por aerumado. Kaj la ĉefa etaĝo kaj la du unuaj havas terasojn, ŝirmitaj per balustradoj de metala reto. Aliflanke, la ŝtuparo por luloĝantoj estas ŝirmita nur per svagaj vitroj kiuj ebligas pli ampleksan lumigon de la ŝtupar-haltejoj.[7]

Fenestraro de la ĉefa etaĝo.

La sistemo de etaĝoj de la konstruaĵo eliras el la kelo, destinita al zonoj de servoj kaj fortenejoj, same kiel por hejtilfontoj kaj karbodeponejoj. Ĝi disponas el aro de dek subtenantaj kolonoj, kiuj kun la ŝarĝomuroj subtenas la tutan konstruaĵon. Ankaŭ tiu ejo estis pliampleksigita de Gaudí, kiu duoblis ties areon. Dum tiu pliampleksigo oni malkovris malgrandan kavokelon kiu eble utilis kiel manĝotenejo aŭ fridejo de la iama kampardomo kiu ekzistis sur la loko de la nuna domo, kaj kiu Gaudí decidis konservi. Reformita inter 1989 kaj 1995, aktuale la kelo estas uzata por sociaj kaj kulturaj eventoj.[8]

La ceteraj etaĝoj, destinitaj al loĝejoj, estis dezajnitaj de Gaudí samzorge kiel la ekstera parto de la konstruaĵo, kombinante la diversajn industriajn kaj ornamartojn (skulptarto, forĝarto, vitraloj, meblarto, ceramiko) por atingi aron kaj harmonian kaj estetikajn, en kiu, kiel en la cetero de la konstruaĵo, hegemonias la kurbaj linioj. La ĉefa etaĝo — tiu de la familio Batlló — estis la plej granda, kun areo de 400 m2 (730 inkludante la malantaŭn korton). La ornamado estis prilaborita tute de Gaudí mem, kiu dezajnis kaj la meblaron kaj la diversajn ornamelementojn de la loĝejo. La plej elstara ejo estis la ĉefa salono, kun plafono kun formoj por la subplafono de helicaj bildoj en reliefo, kaj kie elstaras la granda fenestraro de la tribuno al la Promenejo Gracia, dekoraciita pere de vitraloj kun formo de disko de diversaj koloroj. Tiu salono inkludis oratorion, dekorita pere de retablo de la Sankta Familio de Josep Llimona (aktuale konservita en la kripto de la Sankta Familio), Kristo el bronzo de Carles Mani kaj kandelabroj de Josep Maria Jujol. La originala meblaro de Gaudí estas konservata aktuale en la Muzeo-Domo Gaudí de la Parko Güell. Vilhelmo proponas linion pri 'pesticido'.

Detalo de la subtegmentejo.
Fotelo de la Casa Batlló, nun en muzeo.

Aliaj rimarkindaj lokoj de la ĉefa etaĝo estas la jenaj: la akceptejo, al kiu oni aliras tra la privata vestiblo de la teretaĝo pere de ŝtuparo kies formo iel similas al tiu de vertebraro de animalo, kaj kiun kelkaj fakuloj interpretis kiel la vosto de la drako de la fasado; la kamensalono, uzita kiel laborĉambro fare de la sinjoro Batlló, konektas la akceptejon kun la ĉefa salono, kaj enhavas kamenejon en truo kun formo de fungo ŝirmita de kaheloj de materialo refrakta, kun benkoj flanke inspirite en la tradicia kataluna domo, dum la muro de la salono estas ornamita per orfolio; kaj la manĝoĉambro, en la malantaŭa zono ĉe la malantaŭa korto, kie elstaras ampleksaj fenestraroj, kun duobla kolono inspirita en la kolonaro de la Leonkorto de la Alhambro de Granado, ŝirmitaj de trencadís de diversaj koloroj, dum en la plafono rimarkindas subplafono kun formo de akvogutoj. Alia grava elemento estas la malantaŭa korto, de 230 m2, same dezajnita tute de Gaudí mem alternante la trencadís kaj la ceramikajn diskojn, same kiel en la fasado. La aktuala pavimo de la korto ne estas la origina, kiu eluziĝis kaj oni devis anstataŭigi ĝin; dum tiu de Gaudí estis kontraŭkva mozaiko de abstraktaj formoj, tiel ke la aktuala montras desegnojn de friso, kun brunecaj nuancoj. Menciindas ankaŭ la plantujojn, triangulajn kaj kovritajn pere de trencadís, kun nova gaudia desegno.[9]

Pri la ceteraj etaĝoj, destinitaj al luloĝado, Gaudí nur redistribuis la spacon, sen modifi ties strukturon. Estis totalo de ok loĝejoj de ĉirkaŭ 200 m2, distribuitaj en kvar etaĝoj, kiuj disponis el ĉiaj antaŭenpaŝoj kaj komfortaĵoj tiutempaj, el hejtinstalaĵo kaj varma akvo ĝis elektro, sen preterigi la dezajnon kaj la estetikon. Ĉiu loĝejo havis po unu terason al la korto de la dombloko, krom po unu fordeponejon kaj po unu lavejon en la subtegmentejo. Aktuale restas unu loĝata loĝejo (en la tria etaĝo), kaj la cetero estas dediĉita al oficejoj kaj kunvenejoj. Kiel ni solvu tion?

La lasta etaĝo estas la subtegmentejo, de 460 m2, kie estis la lavejoj, fordeponejoj kaj aliaj komunaj zonoj por servoj. Tiu zono funkcias krome kiel izolejo por la loĝejoj, protektante ilin el la riguro de la vetero, kiel en la mansardoj de la senjordomoj katalunaj. Pro tio ĝi estas planita kun strukturo apartigita el la cetero de la konstruaĵo, kun serio de katenarkoj faritaj el briko ŝirmitaj per gipso, kiu subtenas sistemon de parabolaj volboj sur kiu kuŝas la terason, nome solvo kiun la arkitekto uzis denove tuj poste por la nomita Casa Milà. Tiu sistemo havas similecojn kun la riparo de animalo, pro kio kelkaj fakuloj interpretas, ke tio estus la interno de la drako de la teraso. En la centra parto central de la subtegmentejo, nome tiu koresponda al la lumkorto, estas la granda luko kiu protektas la internon de la konstruaĵo. La subtegmentejo estis restaŭrita en 2004, kaj tie oni instalis serion de hologramoj kaj ekspoziciaj elementoj pri la vivo kaj verko de Gaudí, kiel oftas en informaj ekspozicioj.[10]

Teraso[redakti]

La pinto de la konstruaĵo estas la teraso, de 300 m2, al kiu oni alvenas el la subtegmentejo pere de helika ŝtuparo. Gaudí planis tiun areon praktikcele, por situi la elirejoj de fumo kaj aerumado, sed ankaŭ estetike, ĉar ties elementoj estas prilaboritaj manarte pere de plastika skulptarto. Por la arkitekto de Reus, la terasoj de la konstruaĵoj estas kiel la ĉapeloj de la personoj, kiuj montras personecon, pro kio li ĉiam desegnis ilin detale, kiel aperas en la Palaco Güell kaj la Casa Milà. En la teraso estas dua subtegmentejo pli malgranda ol tiu de la malsupra etaĝo, nome sur la dorso de la drako, kiu enhavas la akvostokejon por la tuta domo. Krome, sur la kornico de la ŝirmejo estas gvatokoridoro, al kiu oni venas el la ŝtuparo de la turo de la dompinto, elemento same uzata en la Casa Milà. En la komplekso de la teraso elstaras la pintoj de la kamentuboj — nome totalo de 27, dismetitaj en kvar grupoj, de 6,10 metroj de alto —, de formoj helicecaj kaj pintigitaj pere de ĉapeletoj konusformaj; tiuj estas kovritaj per travidebla vitro en ties centra parto kaj per ceramiko en la supra, kaj pintigitaj per vitraj buloj travideblaj plenigitaj je sablo diverskolora. La pavimo estis farita el la neuzitaj mozaikoj de la antaŭa konstruaĵo, dismetitaj la ŭla sistemo trencadís, sed poste tio estis anstataŭita. La teraso, same kiel la subtegmentejo, estis restaŭrita en 2004 kaj malfermigita por la publiko por lasta maratona kurso en la franca E-centro Grésillon ☼ Aliĝu nun!

Bildaro[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. nulmaĉo, nulpartio, senvenko, egalo.
  2. Urbaj motoraj ŝipetoj en Venecio.
  3. Mi estas pretiganta traduko de softvaro pri horaro.
  4. sesio.
  5. Sanatorio.
  6. regreso.
  7. pato.
  8. nulmaĉo, nulpartio, senvenko, egalo.
  9. pato (en ŝakludo) -> ?
  10. la germana listo montras