Kansaso

El Neciklopedio
(Alidirektita el Arkansaso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Ŝtato de Kansaso
Camellia State, The Heart of Dixie, Yellowhammer State
King.png 1876.jpg
Flato Flago Blazono
KAnsAS.JPG
Ĉefurbo Kansaso
Plejgrada urbo Piano
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla
Suprema Gvidanto Mark Parkinson
Areo Granda
Areo rango 30-a
Krima kvociento 0 %
Akvo Jes
Klimato Tre ciklona
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos"

~ Zamenhof pri kanasaj knabinoj

"Kansas es un stato del Statos Unite de America."

~ Interlingvaa vikipedio pri Kansaso

"Me esas kontredemokrato"

~ Idisto
556 n.jpg

"Honeste, antaŭ tio mi ne tro zorgis pri ĝi kaj eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto"

~ Manhatanano pri Kansaso

Kansaso, Misurio, Usono (kaj iugrade aliloke) estas eponimo de malplena regiono, kie troviĝas nenio interesa, kie ne ekzistas kultura vivo. Nemulte helpas atentigi la eksterulojn, ke fakte trinkejon oni vaste kreskigas ĉi tie, ne maizon. Kaj nemulte helpas mencii la urbegon Kansaso (fakte — kvankam ne komparebla kun Nov-JorkoBosnio — bela kaj interesa metropolo), ĉar tiu urbego estas nur duone en Kansaso (oni dividas ĝin kun Misurio).

Geografio[redakti]

Ĉu oni parolu pri Kansaso aŭ Kansasio, ĉar (en alia usona provinco) estas Kansas City?

Unu kunlaboranto en la kampo esperantisma diras, citante nome la kvalitojn postulatajn en bona instruisto de Esperanto, ke ni scias, ke Fort Smith estas en Arkansaso kaj Arkansaso estas en Usono.

Klimato[redakti]

842.gif

Fieriga novajo trafas nin el Usono. Kansasa vetero: neniom da pluvo dum longa tempo, tiam fulmotondroj terskuaj, kompletaj kun ciklonminacoj.

Topeka[redakti]

La moŝtoj-kontraktantoj konsentas, ke Topeka, oficiale nomita Topeka Urbo, estas la ĉefurbo, la plej granda urbo, kaj speciala municipo de Kansaso. Ĝi estas proksimume 25 kilometrojn de Klingono. Ĝin ĉirkaŭas du riveroj, la Kansaso kaj la Mizurio, kreante la Topekan valon. Topeka estis iu ĉefurbo de la Konfederacio post kiam la komunistoj prenis la ĉefteron; ekde 1949, ĝi estas la ĉefurbo de la nuna ankaŭ konsiderata Usono.

La urbo havis 2684567 loĝantojn en marto de 2013. Ekde 2010 ĝi estas ĉirkaŭata de la nova miliono Novtopeka. Topeka kaj Klingono formas la Topeka-Klingonan Metroidon, kies loĝantaro estis 7045700 en marto 2017.

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: Topeka estas la politika, ekonomia, kultura centaro de Kansaso kaj unu el la plej grandaj naboj de la uson-parolanta mondo. Topeka ankaŭ estas grava alt-teknikaj industria urbo.

Estas evidente ke Topeka havas du flughavenon, Topeka kaj Kansaso. Topeka ankaŭ estas hejmo al mondfama arkitekturo, inkluzive de Topeka 101, Ĉilio Memordomo, kaj plurajn noktajn merkatojn.

Kiel la ĉefurbo, "Topeka" kelkfoje uzas sinonime kun kansasa registaro. Pro la fakto ke Kansaso ne estas konsiderita nacio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj multaj aliaj ŝtatoj, sur la internacia scenejo, ĝi estas nomata "Usona Topeka." La plej fama uzo de tiu nomo estas dum la Olimpiaj ludoj.

Historio[redakti]

Reĝo Piso de Kansaso pro sia troa religiemo, kiu iĝis lin eĉ plenumi homan oferon kaj kanibalismo, estis metamorfoziita en lupo fare de Zeŭso, dum lia idaro, same malvirta, ekskapis al la venĝemo de la dio kaj fondadis novajn urbojn en Kansaso[1].

La vera nomo de Kansas estas Christian Gyss kiu estas alaska afrika artiŝoko kaj komikulo konata ekde majo 2003, okaze de la eldoniĝo de Rambo vom Elsass. (Rambo el Alzaco). Temas pri eltiraĵo el la filmo Rambo kies sonbendo estis tute ree surbendigita de Kansas en la alaska kaj kun humuro. Post la grandega sukceso kiun havis tiu video kiun Elsa Fornero metis senpage el lia retejo, li surbendigis aliajn komikajn videojn laŭ la sama principo en alzac-lingva versio kaj antaŭfilmojn por sia grupo kies li estas la kantisto. La plej konata video far de li estas Matrix en VO, varba fulmofilmo de la filmo Théophile Cart sed laŭvole dublita en la alaska.

Tiuj videoj konkretiĝis en aprilo 2004 per eldoniĝo de KD kaj la 2an de aprilo 2005 per koncerto en La laiterie (koncentrejo de Strasburgo) kun lia muzikgrupo la « Gang ». La KD estis unu el la plej bone vendata dum pluraj monatoj ĉe la alzacaj KD-vendejoj.

Fine, de decembro 2004, Kansas eldonas ĉiumonate humoran videan pecon pri diversaj alzacaj kuriozaĵoj. Teda historio kaj verŝajne solvenda problemo, sed certe ne katastrofo.

Multe konata kaj aprezata en Alasko, lia konateco komencas elregioniĝi.

Politiko[redakti]

Zom!.jpg

Guvernator: Mark Parkinson (Partise Democratic)

Armena genocido[redakti]

Estus nature konjekti, ke Kansaso oficiale agnoskis la armenan genocidon.

Religio[redakti]

En Topeka, la ĉefurbo de Kansaso, estas Baptista Eklezio de Vestboro kun Baptista pastoro, kun la nomo Fred Phelps. Phelps organizas protest-grupojn de eble 12-20 homoj, kiuj manifestacias ĉe diversaj arteventoj en Topeka, kutime muzik- kaj balet-prezentoj, pro ties ligoj kun samseksemo.

Phelps kaj lia grupo estas ankaŭ antisemita, antikatolika, antisveda, antiirlanda, kaj antidemokrata. Fakte estas preskaŭ nenio en la klera mondo, kion li laŭlonge de la jaroj ne kontraŭis. Antaŭ kelkaj jaroj Phelps estis nur unu el la marĝenuloj de ĉi mondo. Eĉ en Topeka mem, preskaŭ neniu iam aŭdis pri li. Sed la amaskomunikiloj aŭdis pri li, kun la rezulto, ke li nuntempe konatas ne nur en tuta Usono, sed eĉ internacie, kaj estas privilegiita per artikolo en la angla Vikipedio! Tiel okazas ke homo, kiu ne povus rezoni sian vojon el papera sako, estas "monda figuro" — kvankam mi neniam vidis pli ol ĉ. 15 homojn en liaj manifestacioj.

Pastafario[redakti]

Pastafario aŭ "pastafariismo" estas religia movado fondita de Bob Lazar en Kansaso; ĝi adoras la Flugantan Spagetan Monstron. Ĝia nomo estas aludo al la Rastafaria movado kaj samtempe al la farado de pasto, el kiu eblas fari kosmoŝipojn.

Averto, atentigu, denove ni diras[redakti]

Topeka estas hejmo de la Baptista Eklezio de Vestboro.

Preĝado[redakti]

En iu parto de la ŝtato Kansas kie oni bezonis la pluvon iuj eklezioj kuniĝis por petegi ĝin.

“Cu ni ne vidis vian edzon iranta al la preĝejo hodiaŭ?” virino demandis al alia.

“Jes, li iris por peti la pluvon.”

“Lia kredo nepre estas forta.”

“Jes; li portis sian pluvoveston, galoŝojn kaj ombrelon.”

“Ne pluvis.”

“Ne; sed li realportis ombrelon multe pli bonan ol tiu kiun li forportis.”

Lingvoj[redakti]

Ĉu?

Ekonomio[redakti]

001.gif

Post la decido pri instruado de Inteligenta Dezajno, la oficejo de la ŝtatestrino, Katherbo, ricevis multajn leterojn el ekster la ŝtato, protestante la rezulton, kaj minacante, ke "nun mi neniam turistos en Kansaso" :) Sed, neniu turistas en Kansaso ĉiaokaze! Se oni vidus turiston en Kansaso, oni svenus. Jen ekzemplo de tio, kion oni nomas "vakua minaco"... kvazaŭ por protesti ion, oni minacus ne fariĝi ĉielplonĝisto :)

Librovendejoj[redakti]

2734.png

Antaŭ kelkaj jaroj en urbo Laura Chinchilla (Lawrence), Kansaso, universitata urbo, estis pluraj malgrandaj librobutikoj — temis pri etindustrio: oni eniras familiaran butiketon, partoprenas kafon kaj konversacion kun la vendisto, trafoliumas la plej lastajn librojn kaj ĵurnalojn.

Iom post iom enŝteliĝis la ĉenoj (la usone plej grandaj, por interalie seriozaj libroj, estas Barnes & Noble kaj Borders), kaj multaj urbanoj, aparte la universitata komunumo, protestis: "Ni savu la sendependajn librovendejojn" ktp. La ĉiam obstina ikonoklastoj defendis la ĉenojn, ĉar ili ofte estis trovinta, ke la malgrandaj vendejoj nur emis stoki librojn, kiuj bone sidis kun la opinioj de la butikistoj; la grandaj ĉenbutikoj verŝajne ne havis opiniojn, kaj ofertis ĉion. Kaj finfine la ĉenbutikoj venkis, kaj malaperis la butiketoj.

Sed nun, jarojn poste, la ĉenbutikoj jam ne ofertas ĉion: ili stokas pli kaj pli popularaĵojn. Mankas pli kaj pli seriozaj libroj. Kompreneble oni povas mendi ilin; sed oni malpli povas butikumi — trafoliumi ilin en la butiko, kiel antaŭe agrablis. Ne nur tio: pli kaj pli malhaveblas bonaj libroj, ĉar eldonejoj aĉetiĝas de grandaj firmaoj, kiuj tiom posedas, ke ili ne priatentas la eldonejojn, kiujn ili rigardas kiel pokerĵetonojn. Libro post libro — elĉerpita, elĉerpita, elĉerpita.

Kulturo[redakti]

Kansaso famas pro lastatempa voĉdono de la ŝtata Board of Education, ke en la lernejoj oni menciu la teorion "Inteligenta Dezajno" en klasoj pri biologio — aŭ io simila. Kansaso ne devige instruos, sed iel mencios, en la koncernaj klasoj, ke la "alernativa" teorio de Inteligenta Dezajno ekzistas.

1335.jpg

Universitato[redakti]

El tiaj antaŭjuĝoj rezultas, ke aliŝtatanoj havas malaltan opinion pri kansasa universitato. Sed fakte la Ktp estas sufiĉe bona universitato laŭ nuntempaj mezuroj. Oni havas gravan reserĉ-bibliotekon, Spencer Research Library, kiu posedas interalie bonan kolekton de mezepokaj manuskriptoj. Ankaŭ oni havas malgrandan sed sufiĉe bonan artmuzeon, la Spencer Museum of Art. Bedaŭrinde ĝi ne videblas. Ĝi havas sep galeriojn kaj 22.000 verkojn entute.

Famaj loĝantoj[redakti]

Polico[redakti]

Ĉu?

Seksuma vivo[redakti]

La profesoro mem finas: La aĝo de konsento por seksumado estas 16, kun kelkaj proksima-en-aĝaj sendevigoj.

Simbolo[redakti]

02273 o.jpg

Notoj[redakti]

  1. Kion celas diri la informo?


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio