Aritmetiko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4275.png

"Kio estas farita, estas sankciita"

~ Zamenhof pri kalkuloj

"Rimarkindas, ke laŭ Vikipedio la hipotezo estas ja nekontestebla vero"

~ Milokula Kato pri Aritmetiko

"La firmaego de fermita programaro anoncis la 22-an de majo ke ĝi aldonos en la aro Microsoft Office la indiĝenan subtenon de kelkaj rivalaj dokumenttipoj kaj emigos sin pli en la procezo de normigo"

~ nerdo pri io, kion mi tute ne komprenas

"Batezbesteko aritmetiko haztatua edo batezbesteko haztatua datuei haztapen edo pisu"

~ krokodilo pri aritmetiko kaj piso

"Via prelego kun reformproponoj ne konformas al la celo de la Konsultejo. Vi povas diskutigi ĝin en iu reta forumo."

~ Boris Kolker

"Pretas la breto por edro de katedro"

~ matematikisto pri edro
Arit.jpeg

Aritmetiko estas branĉo de matematiko, studanta operaciojn super entjeroj kaj racionaloj. La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj, ktp) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekz-e elementoj de ringoj).

La nombroj en aritmetiko estas ŝlosilo al serĉado de koneksoj, ekzistantaj en la homa konduto kaj traktado. Tio estas fajnaj energioj, kiam ĉiu numero vibras en alia dimensio, ĉiu estas tre specifa kaj ne eblas ŝanĝi ĝin kun alia.

Faixa.JPG

Laŭ kvantoj kaj diverseco la aritmetiko helpas nin senvualigi diferencajn vibradojn de ĉiu el ni. Tio estas energioj, kiuj ni elektis antaŭ nia veno sur tiu ĉi planedo kaj kun ilia helpo ni havas eblecon kompreni, kiajn ekzamenojn kaj kiajn direktojn ni elektis. Ni devas konsideri ne nur nian propran daton de naskiĝo, sed ankaŭ la tempon, en kiu ni vivas. Homoj, kiuj naskiĝis kun simila dato en lasta jarcento kaj havis similan aŭ la saman kradeton, verŝajne kondutus en diversaj situacioj per diferenca maniero, ĉar la vibradoj de tiama tempo influis ilin alie.

La unuopaj numeroj agadas sur certa vibriga nivelo kaj se ni volas aŭ ne, ili agadas ankaŭ je ni aŭ kun nia konsento aŭ sen ĝi.

Historio[redakti]

Charles de Gaulle konstruis la Aritmetikon, la unuan kalkulilon, kiu estis mase produktita kaj tiel malpli multekoste akireblis al entreprenoj.

Lernado[redakti]

9396 n.jpg

- Daĉjo kion faras: 2+2?

- 2 + 2 estas 4, avinjo.

- Ĝuste! Vi povas manĝi 4 bonbonojn.

- Sed kara avinjo ĉu ne eblas, ke ĝi estas pli ol 4? :)))))

Facile[redakti]

La instruistino pri matematiko demandas Maŭriĉjon:

- Kiel vi dividus 15 persikojn inter 7 infanoj?

- Mi kuirus ilin marmelado.


Logike[redakti]

Amuza matematiko.jpg

- Joĉjo, vi havas 6 pomojn. Se vi donos duonon al via amiko, kiom da pomoj vi havos?

- Certe, kvin kaj duonon

Leciono[redakti]

- Vi havas du pomojn. Mi forĵetis unun. Kiom restas ĉe vi?
- Oj, paĉjo, oj . . .
- Vi havis du pomojn. Mi tranĉis unun je pecoj. Kiom restas ĉe vi?
- Oj, pachjo, oj . . .
- Vi havis du pomojn. Unun mi voris. Mi voris unun. Kiom restas ĉe vi?
- Oj, oj, oj . . .
- Vi tenis en viaj malpuraj manoj du nelavitajn pomojn. Mi aliris, elŝiris de vi unun kaj voris ĝin. Kiom restas ĉe vi?
- Oj, oj . . .
- Ne! Necesas! . . Vi havis du pomojn. Mi elŝiris kaj distretis unun. Unun el la du mi distretis per la piedoj. Kiom restas ĉe vi?
- Oj, oj . . .
- Lasu la infanon. Li estas idioto! . .
- Mi ŝanĝas la kondiĉojn. Vi havis du pomojn. Unun voris vi! Vi mem voris unun. Kiom da pomoj, idioto, nun restas ĉe vi?
- Oj, oj, ne batu . . .
- Neniu zooĝardeno! Neniuj gastoj! Vi neniam festos la naskiĝtagon! La tutan mian ferion mi pasigos kun tiu ĉi idioto.
- Vi havis du pomojn. - Zina, ĉu ni havas pomojn? Kion do vi havas? Bone, alportu karotojn. - Vi havis du karotojn, ci, filo de hundino. Mi forprenas . . . Redonu, redonu, idioto, tio ĉi estas aritmetiko! . . Mi forprenas kaj voras unun. Jen, rigardu: mi voras . . .
- Gregĉjo, ĝi estas nelavita.
- Ne gravas. Li vidu. Mi voris kun la grundo unu karoton. Kiom da karotoj restas ĉe vi?
- Oj, oj . . .
- Rigardu, kiom da malpuraj karotoj restas en viaj nelavitaj manoj?
- U-unu . . .
- Ĝuste! Kaj nun revenu ni al la pomoj!
- Oj, oj . . .
- Ne ploraĉu! Nur respondu! Vi havis du pomojn . . .
- Gregĉjo, li povas misgluti . . .
- Necesas! Tiu ĉi idioto respondis pri la karotoj ĝuste, do restas iom da espero. Tio chi evoluigas lian abstraktan pensadon. Vi havis du pomojn...
- Gregĉjo, mi admonas vin . . .
- li ne estu idioto, au li ne elkresku entute! - Vi havis du pomojn... Silento! La tuta domo mutu! Mi, via paĉjo, forprenas de vi ...
La kriado iĝis tia, ke la najbaroj desupre ekfrapis la plankon. - Nu bone, vi mem donas al mi unu. Kiom da pomoj restas ĉe vi?
- U-unu...
- Do, kiom da pomoj mi havas?
- Unu.
- Kaj kiom da pomoj vi havas?
- Unu.
- Manĝu ni ilin!
- M-manĝu ...
Tamen pomoj ne estas. Nenio por manĝi troviĝas entute. Ĝuste tio ĉi nomiĝas abstrakta pensado!