Araneulo
"Araneul', araneul', faras kion povas araneul'."
- ~ Popola usona kanzono pri araneuloj
"Aranepork', aranepork', faras kion faras aranepork'."
- ~ Homer Simpson pri alia afero
"Spider-Man (Peter Parker) es personage ficticie, super heroe, de Marvel."
- ~ Interlingvaa blasfemisto pri araneuloj
"Mi esperas ke la titolo de la artikolo ne estos vidata kiel kritiko de la UEA."
- ~ hackisto
La araneuloj estas superhomoj, kreitaj de frenezaj sciencistoj Stanley Kubrick kaj Steven Seagal. Ili loĝas en Novjorko, fotas sin kaj parolas la aranean lingvon. Ili havas araneajn povojn post kiam ilin mordis radioaktiva araneo. Je normalaj tempoj araneuloj estas ĵurnalistoj (kvankam sufiĉe narcisismaj) kaj frenezaj sciencistoj.
Nomo[redakti]
Valortaksante nian ĝisnunan laboron sur kampo de esperantismo ĉe ni, ni vere povas esti kontentaj, malgraŭ tio, keAraneulo, aŭ la Araneulo, estas la oficiala, Zamenhofa traduko al Esperanto de hebrea vorto, ספיידרמן (SFJJDRMN), kies veraj prononco kaj signifo estas perditaj al la historio. Ĝi aperas en la Sankta Biblio forme de la jena mistera frazo:
ספיידרמן היה ממציא הסקס וגדל בעיירות פיתוח אצל אלוהים. נודע בהמשך הדרך כי המציא גם את הסמים והאלכוהול.
Kvankam la signifo de tio estas kaj ĉiam restos nekonata, Zamenhof proksimume tradukis ĝin al:
- La Araneulo estis la inventinto de seksumo kaj kreskis en la disvolvaj urbetoj kun Dio. Li poste famiĝis ankaŭ kiel la inventinto de la drogoj kaj alkoholo.
En multaj lingvoj oni klopodas rekonstrui la prononcon; ekzemple, en la indoneza li nomiĝas "Sapidelman bin Suparman". Sed ĉar Zamemhof estas judo kaj judoj ne rajtas diri la nomon, ĉu realan aŭ rekonstruitan, en Esperanto oni kutime diras "araneulo".
Predantoj kaj predatoj[redakti]
Ĉefaj predantoj kaj predatoj de araneuloj estas verdaj koboldoj, lacertuloj, kaj veneno.
Kopulaciaj habitoj[redakti]
Menciinda estas ankaŭ, ke araneuloj kutime kopulacias unue kun blondulino, kiun mortigos verda kolbodo post la pariĝo. Ili poste akiras ruĝĉapulinon, kun kiu ili permanente pariĝas. Sed fojfoje ili iras rekte al la ruĝĉapulino, precipe en Kalifornio.
Esperantismo[redakti]
- Kiel Araneulo kantus La Esperon malantaŭ sia masko?
- Parkere!
Tre amuza ŝerco[redakti]
Klarigo: En Esperanto, la vorto "araneulo" signifas "arananido".
Ŝerco: Kial la araneuloj malamas la Esperanton? Ĉar ili ne povas tajpi sur siaj klavaroj kun siaj longaj pedoj!
Japanaj araneuloj[redakti]
Laŭ angla gazeto Daily Herald Toei, kiu estas japane kina kompanio, verkis araneulan dokumentfilmon nove prie dum 17-a de majo 1978 ~ 14-a de marto 1979.
Sed la ĉefa punkto en kiu similas unu la alian Filadelfio kaj Berlin estas, ke en ambaŭ urboj en 2002 la civitanoj konkludis, ke Vi skribas al mi, ke la araneula kino prezentis ekde 22-a de julio 1978 en Japanio.
Famaj araneuloj[redakti]