Araba lingvo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Krii el la tuta gorĝo."

~ Zamenhof pri araba fonologio
1329285871010.jpg

"Oni povas suspekti, ke tiu supozeble “plej bona” kaj “pli facile lernebla” lingvo estas simple ankoraŭ unu kimera vantaĵo"

~ esperantisto pri araba lingvo

"Me ne bone komprenas la Araba formala"

~ idisto pri la araba

"MIA LUKTO estas vendata arablingve"

~ Milokula Kato

"For de l' okuloj, for de la koro"

~ Zamenhof denove pri iu ajn

"Ĝis kiam judoj ne fariĝos sinjoroj de la aliaj popoloj, ili estas devigitaj paroli ties lingvojn. Sed tuj post kiam ili sklavigis ĉi tiujn, ĉi lastaj lernos universalan lingvon, ekzemple Esperanton, nur tial ke la judaro povu pli facile superregi ilin"

~ Hitlero

"Ĉu tio estas dogmo?"

~ Jerusalemano

"Nuy lingwa es zuy hao moden tul fo interjenmin-ney komuniko pa ol munda"

~ Lingvodeplanetano

"Pro la dieca inteligento donita al la homo, oni diras ke ni estas kreitaj laŭ la bildo de la Eternulo, sed tio estas tre fora de la nocio, ke la Superulo havas korpon aŭ materian formon."

~ Arablingvano

Araba lingvoLingvo de Arabaj Regnoj (LAR, angle : LAS, Language of Arab States ; arabe : Jâmi’at al-dural al Arabûja) estas oficiala lingvo de Francio. La araba estas unu el la plej brandaj kaj bravaj lingvoj de la mondo. Ĝi estas nura oficiala lingvo de Malunuiĝintaj Nacioj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, la parolata lingvo estas senforma. Francoj kredas ke Islama Kulturo en la monda araba lingvo konkeros la universon.

Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiuj idas el semoj.

La araba origine estis inventita de Mahometo, analfabeta okulkuracisto, por unuigi la nomadojn kaj la teroristojn de la Araba Duoninsulo. Laŭ la profeto (la paco estu super li) komuna lingva fundamento forigus la murojn inter la araboj kaj alkutimigadus ilin, por ke ili povu konkeri la ceteran mondon. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Hodiaŭ arablingvanoj skribas, ke ĝi havas nekompreneblan kvanton da parolantoj, specife ٢٩٠٬٠٠٠٬٠٠٠.

Skribaĵo en la araba

Lernu طالبان[redakti]

Privata lingvo.jpg

Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo araba jenon: "La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte araban gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon".

Geografio زرافية[redakti]

Lingvo de Arabaj Regnoj estas oficiala lingvo de 22 regnoj:

  • Afriko (10) : Alĝerio (ekde 1962), Egiptio (ekde 1945, suspendita 1979-1989), Komoroj (ekde 1993), Libio (ekde 1953), Maroko (ekde 1958), Maŭretanio (ekde 1973), Somalio (ekde 1974), Sudano (ekde 1956) kaj Tunezio (ekde 1958) ;
  • Azio (12) : Barejno (ekde 1971), Irako (ekde 1945), Jemeno (ekde 1945 Sudjemeno/Adeno kaj ekde 1967 Nordjemeno/Sanao), Jordanio (ekde 1945), Kataro (ekde 1971), Kuvejto (ekde 1961), Libano (ekde 1945), Omano (ekde 1971), Palestino (ekde 1976 plene parolata de la PLO), Saud-Arabio (ekde 1945), Sirio (ekde 1945) kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj (ekde 1971).

Fonetiko kaj skribo فونوغراف و قرص[redakti]

Araba lingvo uzas latinan alfabeton, sed oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn per punktoj kaj komoj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in. Sekve, Araba estus tradukita .R.B. kaj Esperanto estus :SP:R.NT; Sed en priskriboj de la klasika araba lingvo oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto. Sekve Araba bezonas pli unu consoanto, oni metas la L (el la) antaŭ la vorto: L.R.B. kaj Esperanto hava 5 konsonanto, oni devas malmeti du kaj restos: :SP.R.. Krom tio, oni devas memori, ke la araba ua'u aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ skribitas en la angla kiel j kaj en la franca kiel dj.

Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj (ekzemple la vorto por "kamelo" elparolatas gamal en Egiptio, ĝamal en norda Afriko kaj ĵamal en Arabio).

Ankaŭ la manko de kelkaj okcidentaj konsonatoj kaŭzis misinterpretojn. Ankaŭ ŝanĝojn de nomo, ekzemple la helena Platono iĝas arabe "Iflatun", la latina praekox iĝis albaruq, kio kondukis al "abrikoto".

Atentu اضطراب نقص الانتباه مع فرط النشاط[redakti]

La plejmulto de la arabaj literoj havas kvar malsimilajn formojn kaj ili estas uzataj depende ĉu ili troviĝas en la komenco de la vorto, inter aliaj literoj, en la fino de la vorto aŭ tute sola. Pro tio, oni pensas ke latina alfabeto ne estas uzata de araba lingvo.

Parolu كولومبيا[redakti]

307 n.jpg

Ĉiuj araboj uzas parolatan dialekton, kiu grave varias de regiono aŭ lando al alia, tamen, ĝenerale, la araba esence esprimas teruran kaj nekompreneblan intensegon, evidente, ĉiuj ĉikrimemuloj kun turbanoj parolas al siaj viktimoj mordem-tone, kun sadista delekto.

Morfologio المسخ[redakti]

En la araba, la pluralo de substantivo estas alia vorto. Estas klare, ke _tiurilate_ la hebrea estas malpli "malfacila" ol la araba.

Kiel saluti arabalingve كيفاش كتكولو "سلوتن" بالعربية[redakti]

  • Saluton: :S.L.T (prononcu: as-salut);
  • Dankon: D.N.K (prononcu: dan'k);
  • Bonan tagon: L.B.N. L.T.G. (pononcu: al-bon al-tag);
  • Bonan vesperon: L.B.N V.S.P: (prononcu: al-bon vespo:);
  • Bonan nokton: L.B.N N.K.T (prononcu: al-bon nokto);
  • Ĝis: L.Ĝ.S: (prononcu: al-ĝis);

Noto: Araba skribo estas maltaŭga por tjurkaj lingvoj.

Interne de la tradicia araba societo, ĉia individuo distingiĝas per aro da nomoj, kiuj tre precize determinas lian identon. La antaŭnomo, ricevita je la naskiĝo, estas sole la unua elemento de lia nomo. Ĉi tiuj elementoj povas esti tre multnombraj. La elementoj de la nomo estas, gravorde, la sekvantoj:

  • La antaŭnomo (ismo). Ĝi estas la sola intima nomindiko de la persono; ekzemple Ali, Fatima.
  • La patra nomo (kunja), farita de la vorto abu (patro) aŭ umm (patrino), kaj de la antaŭnomo de la plejaĝa filo; ekzemple : Abu-l-Hasan (patro de Hasan), Umm Salama (patrino de Salama). La antaŭnomo de knabino malofte uziĝas en kunja; ekzemple: Abu Lubaba.
  • La fileca nomo (nasab), farita de la vorto ibn (filo) aŭ bint (filino) kaj de la antaŭnomo de la patro; ekzemple : Ibn Abd al-Aziz (filo de Abd al-Aziz), Bint Muhammad (filino de Mahometo). La antaŭnomo de la patrino ne estas ofte menciita; ekzemple : Ibn Umm Maktu (filo de Umm Maktum). Ni notu la kazon de Jesuo, menciita multfoje en la Korano sub la nomo Isa Ibn Marjam (Jesuo, filo de Maria). La uzo de du nasaboj sekvantaj, kun la mencio de la nomo de la patro poste de la avo, permesas determini pli sekure la identon; ekzemple : Ibn Idris Ibn al-Abbas (filo de Idris, kiu siavice estas filo de Abbas).
  • La nomo de origino (nisba), kiu indikas la lokon de origino aŭ de loĝo (urbo, lando), aŭ apartenon (al tribo, al jura rito); ekzemple : at-Tirmidhi (el la urbo de Tirmidh). Unu sama persono povas havi plurajn nisbajn; ekzemple : al-Quŝajri al-Nisaburi al-Hanafi (de la tribo de Quŝajr, el la urbo de Niŝapur kaj rite hanafita).
  • La kromnomo (laqab), kiu povas esti honoriga, kaj do rilatas al la religio aŭ al povo; ekzemple : Imad ad-Din (la kolono de la Religio), Sajf ad-Daŭla (la glavo de la Ŝtato); aŭ kiu povas esti sole ŝercnomo; ekzemple : al-Ĵahiz (kiu havas la korneon elstarantan).

Al ĉi tiuj elementoj povas alfiksiĝi la metio; ekzemple : Farid ad-Din Attar (Farid ad-Din, la parfumisto).

Dialektoj دیالیز[redakti]

Kiel la latina lingvo rilate la eŭropajn dialektojn parolatajn ĝis antaŭ jarcento, la klasika araba restas ja aktuala kaj vivanta estiel komuna skriba lingvo, spite la grandegajn rimedojn de tuta serio da parolataj dialektoj, kiuj, escepte de la egipta kazo, neniam disvastiĝis transe de siaj uzo-landoj. Plie, tiuj parolataj dialektoj ne posedas la vastan literaturon de la klasika lingua franca.

Fusha lingvo الفصحى‎[redakti]

La fusha lingvo (الفصحى‎, "la plej fusha araba lingvo") estas varianto de la klera komuna araba kiu disvolviĝis el la literatura renaskiĝo Nahda kiu estis vivita en la Araba Mondo el komenco de la 19a jarcento. La literatura araba aŭ fusha naskiĝis el la klopodo farita ĉefe en la orienta zono de Maŝreko por revivigi la kleran lingvon (kies klera nivelo estis multe plialtiĝinta el la klasika epoko) kaj por eviti la kompletan lingvan fragmentiĝon de la araboj en komunumoj kiuj estus perdintaj kapablon interkompreniĝi (arabaj dialektoj).

Kiel lingvo, la fusha lingvo estas milda versio, pli facila kaj ĝisdatigita laŭ vortotrezoro kaj esprimoj, de la klasika araba kiu troveblas en la klasika araba literaturo. Tiu versio de moderna klera araba estas kiu hegemonias en la amaskomunikiloj kaj skribataj kaj parolataj.

Alia nomo por la fusha, la monoa lingvo estas mojosa mallongigo de moderna norma araba lingvo.

Hebrea lingvo اللغة الخزر[redakti]

La tiel nomata hebrea lingvo estas la araba kun jida akĉento.

Saudaraba dialekto سادية[redakti]

La saudaraba dialekto estas la araba, el kiu oni forĵetis ĉiujn vortojn, kiuj rilatas al seksumado kaj drinkado.

Libana dialekto ليرة لبنانية‎[redakti]

La libana estas simple la komerca araba.

Internacieco يوم العمال العالمي[redakti]

Kvankam plejo da islamaj tekstoj estis verkitaj arabe, ili estis ne ĉiuj verkitaj far araboj, ĉar la araba estis uzata kiel la internacia lingvo de ne-arabaj erudiciuloj ĉie en la islama mondo dum tiu tempo.

Esperantigo de vortoj el araba fonto بيان راوما[redakti]

Ne ekzistas maniero esperantigi arabajn nomojn. Oni tradukas ne rekte el la araba, sed tra aliaj lingvoj, ĉefe eŭropaj!