Aprilo
"Feliĉa aprilo!"
- ~ Reformemulo pri Aprilo
"Bonan tagon!"
- ~ Komencanto pri Aprilo
"Kiel diri 'Aprile'?"
- ~ Komencinto pri Aprilo
"Mi ne scias. Ĉu vi povas diri ĝin angle?"
- ~ Usonano pri la supra diraĵo
"Komenco Aprila -- trompo facila."
- ~ Zamenhof pri Aprilo
"Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo."
- ~ Vikipedio pri Aprilo
"Lando de la Monato aprilo en Vikipedio en Esperanto estas Malajzio. Kontribuu por plibonigi ĝin!"
- ~ Tonjo del Barrio pri Aprilo
"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"
- ~ mi
Aprilo O'NEIL (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estis plenkreska virino, kiu pasis sian libertempon en subtera Novjorko kun kvar adoleskaj viraj kanabemuloj.
Profesie ŝi estis ĵurnalisto, kiu ne povis enketi iun aktualaĵon sen kaptiĝi. Ŝiaj kaptiĝoj provizis multajn pikajn bildojn al iu esperantisto, kiam li estis nur knabo.
Omaĝe al ŝi Aprilo (latine: Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro, kiu enhavas 30 tagojn.
Astrologio[redakti]
Persone mi opinias ke signoj de la Zodiako de Aprilo estas Ŝafo (= Arieso) kaj Bovo.
Kuriozaĵoj[redakti]
Ĉi-okaze ni danke sciigas, ke
- Aprilo komenciĝas per la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superbazaro.
- Aprilo estas Zamenhofa monato same kiel decembro.
Ŝercoj[redakti]
Antaŭ kelkaj dekoj da jaroj la kuracistoj opiniis, ke ŝercoj de la unua de aprilo estas iom stulta, sed principe ne danĝera kutimo kiun kelkaj eŭropanoj klopodas enkonduki en la esperantan mikrosocion, kvankam ĉi tiu efektive bezonus aliajn, pli utilajn kutimojn.
Familio[redakti]
Estis knabino, kiu estis blinda ekde ŝia naskiĝo. Unu tagon, ŝiaj gepatroj anonci al ŝi grandan novaĵon: «Karulin'! Ni trovis medikamenton por kuri vin de via blinduleco! Estas pomado, vi metas ĝin sur viaj okuloj, vi dormas, kaj la postan tagon, vi finfine vidos la mondon!»
Tre ĝoje, la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj. Sed la matenon, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankoraŭ estis blinda... Plorante, ŝi kuris en la ĉambron de ŝiaj gepatroj. Vidante ŝin, ili ekkriis: «Bonan ŝercotagon!»
Tradicioj laŭ landoj[redakti]
En Francio, tradicie oni metas kaŝe paperan fiŝeton en la dorson de geamikoj, kaj oni kutime diras "aprilfiŝo (Poisson d'Avril)" kiam la ŝerco estas malkovrita.
Tiu tradicio ekzistas ankaŭ en Anglio (April Fools' Day), Belgio, Germanio, Italio, Pollando, Svislando, Kebeko, Usono, kaj eĉ Japanio.
Ŝerco[redakti]
Estis la unua de aprilo. Tial, Erik Deldo decidis ŝerce telefoni al iu juna vendistino, en viandejo.
"Hallo!" diris la vendistino, kiam sonoris la telefono.
"Hallo?", demandis Erik. "Kiu estas tie?"
"Ĉi tie estas la viando-vendejo Molmar", klarigis la vendistino. "Kion vi deziras?"
"Mi volus demandi ion, fraŭlino", daŭrigis Erik, kun mistera voĉo.
"Kion vi volus scii?", demandis la junulino.
"Mi volus scii", klarigis Erik, "ĉu - eble - vi havas porko-orelojn."
"Ho jes!", tuj respondis la servema servistino.
"Se vere", diris Erik malice, "bonvolu rapide sendi al mi ...fotaĵon de vi!"
Tre amuza ŝerco[redakti]
Jen ŝerco pri la monato Aprilo:
Kial la aprilo iris al la psikiatro?
Ĉar ĝi sentis sin malsaneta en la kapo, ĉiuj kredas ke ĝi estas la plej freneza monato!
Mensogoj[redakti]
Mensoge, laŭ idistoj, Aprilo esas quaresma monato di yaro en kalendario. Dum aprilo en norda hemisfero komencas printempo, en suda komencas autuno.
Averajala temperaturo[redakti]
Do se ni rigardas de eŭropcentra vidpunkto, ni supozas ke
Averajala longeso di dio[redakti]
- en Finlando: (en sudo) 14 hori 50 minuti
Gazetaro[redakti]
Ankaŭ radioj, televidoj, kaj Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso faras ŝercojn, tiutage, kiel ekzemple la retejo Ĝangalo, kiu anoncis en la 1-an de aprilo 2006, ke la tombo de Zamenhof estis detruita per bombeksplodo.
La 1-an de aprilo 2010 la ĵurnalo "Komsomolskaja Pravda" aperigis noticon ke fama ukraina boksisto Volodimir Kliĉko sekrete edziĝis en Japanio. Gazet-sekretario de fratoj Kliĉko en tiu tago finfine malŝaltis sian telefonon; unu televidkanalo, tamen, sukcesis krei videomaterialon kiu pridetalis la neekzistan eventon:)
Esperanto[redakti]
Mi ne scias ĉu intence aŭ nescie oni tion faris, sed mi devas diri al vi ke en apr. 1901, Generalo Sebert, ano de la Akademio de Sciencoj, prezentis al tiu Akademio E-n kaj tiamaniere havigis al E la subtenon de multaj scienculoj; tiu prezento naskis multajn favorajn notojn en la scienca gazetaro.
Volapukaĵo[redakti]
Prilul binon mul folid yela in Kaled hiela Gregorius. Labon delis kildeg.
Gravaj festotagoj en Aprilo[redakti]
- 1-a de aprilo: Tago de stultuloj (gratulon al vi!).
- 2-a de aprilo: Tago de atisma konscio.
- 8-a de aprilo: Tago de la ciganoj.
- 20-a de aprilo: Naskiĝtago de Hitlero.
- 22-a de aprilo: Tera Tago
- 23-a de aprilo: Tago por kontraŭstari la anglan.
- 30-a de aprilo: Tago de ĵazo.
Festivaloj[redakti]
En Odiseado (Ukrainio) la tago (1-a de aprilo) estas specife agnoskata kiel urba festo. "Odesa Karnavalo" (Humuro) okazadas ĉiujare en tiu urbo, kiu ĉiam fieris pro sia ŝercemo.
La 12 Monatoj de la Jaro |
---|
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio |
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |