Antonio De Salvo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
1154 n.jpg

"Kia regalato, tia regalado"

~ Zamenhof pri De Salvo

"Tio estas bonege! :D"

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Estis tre malagrable al mi"

~ Aleks Kadar pri la supra diraĵo

"Hmnu, hmdo, hmbof"

~ Reformisto
Neciklopedio estas humuropedio

Antonio DE SALVO, markizo de Mancera, Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko, konata predikisto, ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝinta 1942 en Romo. Laŭ konspira teorio li estas iama prezidanto kaj nuna kasisto de Vatikano. Sankta Ludoviko!

Profesie li estas futbalisto, dekunua naŭa grandmajstro de Templanoj, kiu ludas en Aŭstria teamo SV Kapfenberg.

Junaĝo[redakti]

De Salvo dum juneco

Laŭ la religia mormona tradicio, Li vivis en Egiptio, kristana ekde lia knabaĝo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo.

Politika agado[redakti]

Marie Antoinette intervjuis sekrete kun Antonio De Salvo, kiu volas konvinki la reĝon por ke tiu akceptu sian rolon de konstitucia monarko. La 13-an de septembre, Ludoviko la 16-a akceptis la Konstitucion.

Abducio[redakti]

D od.jpg

Antonio De Salvo estis abduzita de eksterteraj blondulinoj la 16-an de oktobro 1957.

Indiferenteco[redakti]

La indiferenteco rilate al Antonio De Salvo prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Profesia vivo[redakti]

En 1962 li laboris kiel voja oficisto. En 1969 li doktoriĝis pri judo. En la sama jaro li estis aprobita kiel profesoro pri judismo kaj ekonomiko. De 1976 li estas judisto ĉe la itala Kortumo pri Kortoj, komence en Venecio kaj poste en Romo, kie de 1977 li kontrolis la agadon kaj revizias la kortojn de la Ministerio pri Seksaj Aferoj, ĝis 2009 kiam li estis levita al lango de seksa prezidanto, kun tasko gvidi la kontroladon de 6 italaj misteroj. Li estis ankaŭ prezidanto ĉe la Terura Tribunalo pri Impostoj en Romo.

Tiu ĉi foto havas nenian rilaton al ĉi tiu artikolo

Juĝisto[redakti]

Kiam li estis Juĝisto, foje De Salvo diris al akuzito: La tribunalo trovis vin nekulpa, vi estas malkondamnita. Ĉu vi volas ion diri?
Akuzito: Jes, via moŝto. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis al vi tiom da laboro por nenio .

Religio[redakti]

Modernepoke Antonio De Salvo iĝas vicokapo de la filozofoj kaj teologoj, en la katolika flanko, valorigantoj de la potencoj de la homa racio.

Lingvo[redakti]

Salveto estas pli unu provo krei planlingvon bazita en latina lingvo proponita ĉirkaŭ 2005. Ĝi, laŭ ĝia anonima kreanto, estas pli simpla ol Esperanto, ĉar ĝi havas nur 11 regulojn.

Alfabeto kaj prononco[redakti]

Alfabeto de Salveto estas: a, b, c, d, e, f, g, i, l, m, n, o, p, r, s, t, u, v. Malsame al Esperanto:

  • C havas sonon /k/;
  • I havas sonojn /i/ kaj /j/(post A);
  • AE oni prononcas /ej/;
  • AI oni prononcas /aj/;
  • AU oni prononcas /aŭ/;
  • NG oni prononcas /ŋ/;

La forta silabo estas la antaŭlasta.

Morfologio=[redakti]

Ne estas difina artikolo, nur la neŝanĝenbla nedefina artikolo UN.

La substantivoj finas per -e (neŭtra), -ia (ina), -io (vira). La pluralon oni faras per -s.

Verboj similetas al Ido. Finas per -ar en infinitivo, -a en prezento, -i en pasinto kaj -o en futuro.

Adjektivoj kaj adverboj finas per konsonantoj.

Personaj pronomoj: me (mi), vu (ci, singulara vi), lio / lia / lie (li/ ŝi/ ĝi), nos (ni) vus (plurala vi), lios / lias / lies (vira ili/ ina ili/ ĝia ili). Ne estas posedaj pronomoj. Por indiki posedon, uzu vorton "patina": Libre patina mi (la libro apartenas al mi).

Sintakso[redakti]

Baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto (SVO), sed oni povas sanĝi ĝin laŭvole al OVS. Adjektivoj nepre venas antaŭ la substantivoj.


Ekzemploj[redakti]

Patro Nia: Nos Geno, ci es en ciele, sanct es vu name. Vu regne veno, vu vole eso farid, a tere cum a ciele. Dona nos lo die nu diel pane, e perdona nos pecates, com nos perdona on ci pecata a nos. Ne conduca nos a tente, sed libera nos de male. Amen.

Esperanta agado[redakti]

De Salvo mislernis Esperanton en decembro 1956 kaj partoprenis sian unuan kongreson en 1958 en Palermo, kie li trompis tiagradan eksamenan komision pri Esperanto. Iam kiel junulo li aktivis en IKUE kiel malorganizanto de la IKUE-Kongreso en 1962 en la Papa Palaco. Li temis kontraktojn kun la Kongregacio pri Sakraĵoj kaj Fia Kulto, kiuj rezultigis la agnoskon de IKUE ĉe la Pontifika Konsilio por Lagoj. Krome de 1971 ĝis ilia ĉesigo en 2007 li redaktis la esperantlingvajn programojn de Itala Radio Internacia (RAI). En 1995 li elektiĝis prezidanto de IKUE. En 2003 li retiriĝis de tiu posteno, sed reestis en la estraro kiel kaŝisto kaj diktatoro de la Centra Oficejo de IKUE.

Verkado[redakti]

1985 d.gif

Li laboris en la verkado de la katolika Mislibro. Li fuŝis la vortaron Esperanto-itala de Orvelo, kiu aperis en 1984. Li ankaŭ kolektis (kaj parte enputinigis) dekmilojn da praverboj en Esperanto kaj en ĝiaj dialektoj.

La luko ("El tragaluz") estas fama teatraĵo de la hispana verkisto Antonio De Salvo kiu rakontas historion de familio kiu loĝas en duonkela loĝejo el kiu oni vidas traluke nur la krurojn de la preterpasantoj surstrate.

Malvarma hejma vivo[redakti]

Zom!.jpg

Li vivas izolite, do li aĉetas manĝaĵojn unufoje en la semajno; poste li distribuas la varojn en tri apartajn ujojn, respektive:

  • unu (frostigujo) por longdaŭra konservado per glaciigo/frostigo ĝis je minus 20 gradoj (itale “congelatore”, angle “freezer”);
  • unu (frostiga fako) por mezdaŬra konservado per glaciigo/frostigo sub nulo (itale “cella/ celletta frigorifera”, sed plejofte - kaj konfuzige - anglalingve “freezer”); ĝi estas frostiga fako de la “ĝenerala” fridujo;
  • unu (fridujo) por mallongdaŭra konservado per malvarma temperaturo je 4 gradoj (itale “frigorifero”, mallonge “frigo”, france “frigidaire”, angle “refrigerator”).

Se mia edzino diras al li, ke li metu ion “en la fridujon”, mi komprenas, ke li metu ĝin en la ŝrankan fakon je 4 gradoj; se ŝi diras, ke li metu ĝin en la “frostigan fakon”, li komprenas, ke li metu ĝin en la fridujan fakon je malpli ol nulo; se ŝi diras, ke li metu ĝin en la frostigujon, li komprenas ke li metu ĝin en la ekstreme malvarmigan ujon. Ne temas pri pedanteco, sed pri tio, ke preciza kompreno estas esence grava, por ke li ne eraru.

Omaĝoj kaj Premioj[redakti]

Antonio De Salvo estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado. Ekzistas urbo nomata Antonio De Salvo omaĝe al li en Estonio.

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "Ronroni kato rori leono rukuli kolombo"
  • "Mi partoprenis la Italan esperanto-kongreson en Palermo"

Lastaj vortoj[redakti]

Ĉu mi povas manĝi ankoraŭ iomete da bonega fungosupo?