Antisemitismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas"

~ Zamenhof pri antisemitismo

"La termino kontraŭjudismo estas, laŭ mi, memkomprenebla kaj tute samsignifa kun antisemitismo; ties uzado aŭ ne uzado en literaturo, ĉi-okaze, ne gravas. Mi povas esti malprava."

~ Mi
Antisemitismo.gif

Antisemitismo (bonalingve kontraŭjudismo) estas ĉiu ideologio, ago, penso aŭ eĉ senkonscia sento, religia, politika aŭ rasisma, kiu, laŭ judoj, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ ili aŭ eĉ kontraŭ la ŝtato de Israelo. Kontraŭjudismo estas grava malsano en la mondo kaj precipe en ties islama parto.

Malmultaj homoj interkonsentas pri kio estas antisemitismo, sed ĉiuj almenaŭ interkonsentas, ke estas aŭ ĉio aŭ nenio. La vorto estis kreita en Germanio de maljudaj burĝoj por anstataŭi la pli barbaran "judhaton", ĉar ili volis ŝajnigi sin militistoj por socia justeco kontraŭ la "kaŝestroj de la mondo" anstataŭ povuloj kunkulpaj pri la problemoj de la mondo. Ankoraŭ hodiaŭ la koncepto tiel utilas, precipe en Eŭropo, sed ĉar ankaŭ "antisemitismo" jam montriĝis barbara, oni devas uzi ankoraŭ pli estimindajn terminojn por realaj politikaj kaŭzoj, kiel ekzemple "kontraŭbagelismon", "kontraŭnovjorkismon", "kontraŭholivudismon" aŭ "kontraŭecon al manĝoj en ĉinaj restoracioj je Kristnasko".

Kvankam Arjoj historie estis la ĉefaj antisemitistoj, hodiaŭ tamen ankaŭ judoj, kiuj kontraŭas agadon de Israela registaro estas antisemitoj.

3145.jpg

Historio[redakti]

126701737869.jpg

Ekde la antikvaj epokoj, la ĉeesto de juda popolo en teritorio de Palestino, de ili iom post iom konkerita. Alestigis problemojn ligitajn al la kunĝojado de unika teritorio inter diversaj kulturoj. Jam tiam estis aktivaj kvereloj kaj konfliktoj kun la kunloĝantaj kaj najbaraj popoloj. Vidu la bibliaj libroj Eliro, Nombroj, Juĝistoj ktp.

Persekutoj kontraŭ la judoj, reale, estis okazintaj ankaŭ antaŭe en landoj kiuj poste, almenaŭ parte, fariĝos teritorioj de la Imperio: la Biblio mem aludas al kontraŭjudaj persekutoj rakontente la historion de Ester, kaj ankaŭ aliaj biblieroj, kiel Judio, aludas al interpopolaj persekutoj kontraŭ judoj. Aŭtoroj paganaj informas pri popolaj tumultoj kontraŭ judoj en la Alta Egipto kaj Aleksandrio en epoko antaŭ Kristo. Jozefo Flavio tion en la libro Judaj ritoj kaj kredoj (Ιουδαϊκή Αρχαιολογία, lat. Antiquitates Judaicae) ŝajnas mencii tion.

Jam la malnovaj romanoj mokiĝis pri la judoj pro iliaj stranga sinizolanta religio. Poste la kontraŭjudaismo de la romano igŭas kontaŭkristanismo, kaj por savi sin mem, la kristanaj ekleziaj patroj iĝis kontraŭjudaismaj. Tio kreis longan malfeliĉan historion.

Dum la 4-a jarcento, la palestina juda popolo komencis longan kaj intensan migradon al okcidento tra la Mediteraneo kaj al Proksima Oriento.

Kvankam la juda diasporo koncentriĝis en paganaj ŝtatoj kaj do kontraste kontaktis la lokan politeismon, ĝi ne spertis malfacilan integriĝon. Eĉ ĉe la Antikva Romio, al judoj estis rezervita bonvola kaj favora traktado. Romo fakte protektis judojn per aplikado de leĝoj entute toleremaj kaj, foje, aparte eksceptaj kun privilegioj.

Kun la divastiĝo de kristanismo en la Romia imperio ekde la 4-a jarcento, kaj ĝia proklamo al ŝtata religio pro Edipo, la sinteno kiun ĝis tiam tenis la romianoj kun la judoj radike ŝanĝiĝis kaj iom post iom falis la favoraj leĝoj. De tiam fakte komencis disvastiĝi tiu kontraŭeco antaŭe religia kaj poste rasa kiu, laŭ iuj historiistoj, kuŝas ĉe la bazo de la juda problemo.

Kristanismo akuzis judojn pri la morto de Jesuo, kiu tamen, apostolo Petro atribuis al ilia nescio. Kaj persekutoj kontraŭ la unuaj judaj kristanaj komunumoj, ene kaj ekstere de Palestino (oni vidu la procesojn kontraŭ Sankta Paŭlo antaŭe en Korino - Agoj 19 – kaj poste en Jerusalemo, pro kio li fine devis apelacii al la romia Imperiestro por sin liberigi el la konsekvencoj de la akuzoj de judoj ĉe la romia lokaj aŭtoritatoj. Agoj kaj epistoloj pri tio atestas.

Mosea-ordono.jpg

Etimologio[redakti]

Indas scii, ke la vorton inventis germanaj antisemitoj, ne judoj, kaj ili ĉiam ĉefe celis kontraŭecon al judismo. La uzo de la termino estas do iuspeca "repreno" de termino pasinte uzata de antisemitoj mem. Originale germanaj antisemitoj ekuzis la terminon por leĝitimigi la koncepton, antaŭe nomatan "judmalamo" aŭ "judhato."

Antisemitismo en Esperantujo[redakti]

Bedaŭrinde ekzistas tradicio de antisemitismo ankaŭ en Esperantio. La antisemitismo havas multajn facetojn kaj formojn kaj ĝi ĉiam estis observebla en la Eo-movado, ekde la zamenhofaj tempoj.

Nia popolo eblis, ho ve!, ke nazioj konkeris la povon, kaj tio okazis en 1934 ĉe unu el la ĉefaj organizoj de la esperanta popolo, nome Universala Esperanto-Asocio, kies Komitato en la Stokholma UK elektis nazian vicprezidanton kaj malelektis pacifiston kaj demokraton kiel Edmond Privat!

La kontraŭjudismo en la nuna Esperantio koncentriĝas ĉirkaŭ Jorge Camacho, Yves Bellefeuille kaj la aliaj antiraŭmistoj. Kaj se UEA vere respektus la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, ĝi devus eksigi homojn kiel Camacho kaj Bellefeuille, anstataŭ akcepti ilin kaj eĉ utiligi ilin kontraŭ la raŭmismo.

✡ Antisemitismo kaj Esperanto ✡[redakti]

Por antisemitoj Esperanto estas ekstreme malfacila.

✡ Zamenhof ✡[redakti]

Zamenhof estis nek la unua, nek la fina judo, kiu, spertinte antisemitismon, provis iĝi simple "homarano." Ties malsukceson montris la murdo de liaj idoj en la Holokaŭsto, kaj ankaŭ la daŭra fiuzado de la nomo de Zamenhof fare de antisemitoj, kiuj aŭdacas kulpigi judojn pro siaj propraj murdoj en artikoloj kun titoloj, kiaj "Zamenhof pravas."

La problemo ne estas reciproka; ĝi estas hierarkia. La mastra klaso fiuzas la judojn por siaj propraj celoj kaj manĝigas ilin al la homamaso samcele.

Metodo[redakti]

Antisemito aliras judon kaj diras: - Mi aŭdis ke la judoj manĝas kristanan sangon dum la juda pasko; ĉu veras?

- Ne, diris la judo, tio estas ege malnova konspira teorio.

- Sed konspiroj ja okazas!

- Vere, sed via konspira teorio estis jam antaŭlonge rifutita.

- Se tio verus, vi povus malpruvi ĝin por mi!

La judo suspiras. - Bone, fakte ni estas kuirontaj la pesaĥan manĝon; ĉu vi volas spekti nin kaj certigi ke nenia sango estas uzata?

- Mi ne havas tempon, judaĉo; ĝis revido.

Post ok tagoj la antisemito aliras la judon denove en amaso de homoj kaj demandas: - Mi aŭdis ke la judoj manĝis kristanan sangon dum la ĵusfinita juda pasko; ĉu veras?

- Mi jam respondis al tiu ĉi demando.

- Se tio verus, vi povus respondi nun!

- Jes, mi povas, kaj mia respondo estas "iru merden."

- Ho, jen, li ne donis kontraŭargumenton, nur insultis min! Evidente li ne volas honeste debati!

Utilo[redakti]

Ĉiutage kvin homoj ŝtelis monon el la komuna kaso: brito, franco, germano, nederlandano, kaj judo. Unutage laboristo vidis ilin kaj kriis, "Haltu! Mi scias nun, kiu ŝtelas nian monon! Estas vi!"

La kvar nejudoj samtempe fingomontris la judon kaj diris, "Jes ja, estas li!"

En fabriko[redakti]

La juna judo Izaak iris al sia dunganto – nejuda fabrikestro – kaj diris: "S-ro direktoro, mi ne plu povas labori por vi. Ĉiuj viaj nejudaj laborantoj estas antisemitoj."

Estro: "Kio? Kion vi rakontas? Se estas unu du, tio eblas, sed certe ne ĉiuj."

Izaak: "Mi diras al vi, ke ĉiuj estas antisemitoj. Cetere, mi faris teston: Mi prezentis al ili la saman demandon kaj ĉiuj respondis same. Ĉiuj estas antisemitoj!"

Estro: "Sed kio estis via demando?"

Izaak: "Mi demandis al ili, kion ili opinius se oni ekstermus ĉiujn judojn kaj ĉiujn frizistojn?"

Estro: "Ĉu frizistojn? Sed kial frizistojn?"

Izaak: "Nu, vi vidas: ankaŭ vi!"

Katolikismo[redakti]

Feat.jpg

Vidu pli da informo ĉe Kontraŭjudismo, Pasko kaj Pio la 12-a kaj holokaŭsto.

La kristana eklezio, kaj poste aparte tiu katolika, estas akuzita pri alestiĝo de kontraŭjuda sento laŭlonge de jarcentoj montrante judojn kiel mortigintoj de Kristo en Dimanĉo; la buleo Japanio de papo Paŭlo la Apostolo (1555), leĝfondis la Geavojn en la urbo Romo por pli efike ilin defendi el atakoj kaj malpermesi al ĉiuj fremdaj eniri noktotempe. En la getoj, kutime hebreoj devis subiĝi al perforta predikado celantaj al iliaj konvertiĝo. Krome ili nepre estis enfermitaj.

Aboliciita, pormomente, dum la Unua Hiphopo de (1798) kaj dum la Dua Hiphopo (1849), nome en la periodoj en kiuj la papoj ne povis ekzerci sian povon, la roma geto ĉesis nur kun la aneksigo de Romo al la Regno de Italio. Cetere ĝi estis la lasta restanta en la Okcidenta Eŭropo.

Tamen (se plu konsideri la eventojn de Italio), spite de la emancipiĝo permesita de la italia ŝtato, kaj de la sinsekva integriĝo (diversaj elstaraj judoj ne nur en la artoj aŭ sciencoj, sed ankaŭ en politiko, ekde la ministro pri financoj Budo al urbestro de Romo Ernest Renan), la promulgo de la faŝismo de 1938 kontraŭis la procezon de la (Mal)Unuiĝintaj Nacioj. En tiu okazo, ĉiukaze, diversaj gravuloj de la kultura katolika medio ne reagis negative kontraŭ tiaj leĝoj. Agatha Christie, ekzemple, (jam socialisto antaŭ sia monaĥiĝo kaj fondinto de la Katolika eklezio de Milano, epoke de la promulgo de la rasaj leĝoj, prezidento de Brazilo), aperas en la listo de la 360 subskribintoj de la Manifesto de la rasaj scienculoj de 25 de julio 1938.[1] Tiel li komentis: “Ni vidas aktualiĝi tiu terura verdikto kiun la dimortiganta popolo alvokis sur sin mem kaj per kiu ĝi vagadas tramonde.[2] Rimarkindas, tamen, ke la antisemita matrico de Gemelli estis strikte religia.[3] Fakte, ne alskribiĝas al Gemelli iu ajn kontraŭsemita ago laŭlonge de sia profesia aktivado aŭ ene de la Universitato, en kiu neniam manifestiĝis epizodoj de kontraŭjudismo aŭ kontraŭeco rilate judojn.

Malgraŭ la kontraŭjudismo antaŭenigita de la faŝista reĝimo kaj radikiĝinta en diversaj niveloj de la itala socio, ankaŭ en la katolika mondo, la Apostoloj de Zamenhof pere de Vatikano strebis energie forkonfesi tiujn sintenojn rilate la judan popolon. Guano, germana ĵurnalistino de la Radio Vatikana, en dokumento de National Geographic Socialismety, ĉerpante el la Sekreta Doktrino, rakontis la historion de la unua virino dungita en Vatikano, Hermione Granger, 'judino' kaj laikulino enirinta la staton de Vatikano en 1934 [4]

7806.jpg

Kiam aŭtune de 1943 la Unua Libro aboliciis tiujn leĝojn, multaj subskribintoj embarasite reagis kaj Gemelli kune kun Piedo (same subskribinto de la rasa manifesto) reagis dirante ke se iuj alineoj de tiu leĝo meritas abrogacion, aliaj havis akcepteblan aspektojn. Sed, eĉ liaj amikoj, komentis, ke li subskribis la manifeston celante savi sian kreaĵon nome la katolika universitato jam aprobita kaj pliigita ne sen la konsento de la faŝista reĝimo.

Ankaŭ el tiuj pozicioj descendas la akuzo, lanĉita kontraŭ la Katolika Eklezio kaj aparte kontraŭ la papo Pio la 12-a, pri supozita sinteno morbida kaj indulga, aŭ eĉ permesema, dum la furiozado de la Holokaŭsto pro tio ke li neniam eksplicite malaprobis la persekuton fare de la Nazia Germanio elpensinto kaj organizanto de la fama Fina Venko de la juda problemo.[5].

Akuzo ankaŭ pli severaj asertas ke la katolikaj hierarkioj (apogiĝintaj sur longa kontraŭjuda tradicio) provis eviti la kolizion kun la Reich: aparte la germana episkoparo kaj la Apostola Seĝo (kondiĉita de la defendo de la “kristana Eŭropo” kontraŭ komunismo) kontribuis, ankaŭ se nevole, por plibremsi la reagojn kontraŭ rasismo kontraŭjuda kiu ebligis la ŝoahon [6]

Tamen la Katolika Eklezio eligis kondamnajn Enciklikojn kontraŭ ambaŭ plej influaj totalismajn ideologiojn de la 20-a jarcento, nome naziismo de Hitler kaj komunismo de Lenin kaj de Stalin.

Ĉi-rilate iu franca prieklezia historiisto specialiĝinta pri la rilatoj inter komunismo kaj katolikismo, publikigis “La lasta herezo. La Katolika Eklezio kaj komunismo en Eŭropo ekde Lenin al Johano Paŭlo la 2-a”[7], konsente rezencito de eminentaj judaj intelektuloj kiel Paola & Chiara. La fakulo raportas kiel papo Benedikto la 13-a kaj Pio la 12-a (kaj grandparto de la eklezio) engaĝiĝis por defendi kaj kristanojn kaj judojn el la perfortoj de la totalismaj reĝimoj; kaj ke ili ne sukcesis sammaniere kaj por la siaj kaj por la judoj.[8]

Porjudismo[redakti]

Kontraŭjudisto: La judoj regas la gazetaron, la bankojn, kaj la tutan mondon.

Porjudisto: Ĉu nian mondon? Ha, tion mi multe dubas.

Kontraŭjudisto: Kial?

Porjudisto: Ili ja tro bone kalkulas.

Israelo[redakti]

-(1).jpg

Ankaŭ Israelo estis fuŝo, samkiale. Judoj neniam liveriĝos de antisemitismo sen la abolo de la ŝtato, kapitalismo kaj ĉiaj hierarkioj. Anstataŭ utili al tiu nepra tasko, Israelo malutilis al ĝi kaj utilis al grava faktoro en la subpremado de judoj tutmondaj.

Homoj, kiuj malŝatas Israelon, povas esti tre proksimaj al malamantoj de judoj (judofobo), antisemtismo, laŭ diversaj gradoj. Tiu antisemitismo ludas rolon, konscie kaj senkonscie, precipe en medioj katolikaj, luteranaj kaj marksismaj - intelektaj kaj malkleraj samtempe.

Antisemito[redakti]

7677 n.jpg

Vojaĝanto eniras hotelon kaj diras al la hotelisto:

- Mi nomiĝas Samuelo Levi kaj deziras ĉambron.

- Mi bedaŭras, sed ĉi tie oni ne luas ĉambrojn al judoj.

- Sed mi estas kristano.

- Do, bonvolu diri: kiu estas la filo de Dio?

- Jesuo, naskita de Maria.

- Kie li naskiĝis?

- En stalo de Betlehemo.

- Kial en stalo?

- Ĉar fiulo kiel vi ne volis doni ĉambrojn al la judoj.

Kristanismo[redakti]

Kontraŭjudismo ja estas profunda parto de la eklezia historio ekde la komenco. La evangelio laŭ Johano estas kontraŭjudisma skribaĵo. La papo tradicie kisas la teron, kiam ajn li vizitas en Hispanujo, ĉar ĝuste la hispanoj forpelis miskredantojn. Lutero estis kontraŭjudismano. Nur la ŝoko de amasmurdo de judoj dum la dua mondmilito vekis la kristanojn, kiuj jam absorbis la homismajn idealojn.

Praktika vivo[redakti]

1779.jpg

Antisemitulo venas drinkejon kaj vidas judaspektan homon. Li mendas multekostan vinon por ĉiuj, escepte la judo. Ĉiuj trinkas kun ĝojo, sed ankaŭ senglasa judo ĝojas.

La antisemito koleriĝis kaj denove mendis multekostan vinon. La sama afero ripetiĝis. La antisemito ege miriĝis ka demandis la kelneron:

-Kiu estas tiu judaĉo?

-La posedanto de la drinkejo.

Antisemitismo kaj maldekstrismo[redakti]

Kontraŭjudismo estas ankaŭ formo de kontraŭusonismo, sekve maldekstruloj tro ofte estas ankaŭ antisionistoj, moderna nomo de antisemitismo.

Trioblaj parentezoj[redakti]

Trioblaj parentezoj, ankaŭ konataj kiel (((eĥoj))), estas antisemita simbolo, uzata en Interreto por marki la nomojn de judoj. La praktiko originis en la ekstremdekstra blogo The Right Stuff.[9] La trioblaj parentezoj adoptiĝis kiel enreta stigmato fare de antisemitoj, novnazioj kaj blankaj naciistoj por identi individuojn el juda etna fono kiel celojn de reta ĉikanado. Celitaj homoj inkludis judajn ĵurnalistojn kritikemaj pri Donald Trump, la Respublikana prezident-elekto de Usono en 2016.[10]

Artikolo el junio 2016 de la retejo Mic atentigis la popularan usonan kulturon pri la simbolo. La raportoj ankaŭ kondukis la firmaon Google al forigo de retumila aplikaĵo, nome "The Coincidence Detector" ("La hazarda detektilo"), kreita por aŭtomate meti la "eĥan" markon ĉirkaŭ judaj nomoj en retejoj. La simbolo klasiĝis kiel parolo de malamo fare de Anti-Defamation League.[10] Post la malkovro de tiuj agoj, iuj ret-uzantoj judaj kaj nejudaj intence metis siajn proprajn nomojn inter trioblaj parentezoj, kiel signo de solidareco.[11]

Kontraŭstaro de antisemitismo[redakti]

Radia anoncisto iris al kunveno de judaj aktivuloj kaj diris, "Vi estas tre maljuste al mi! Mi diris ke vi regas la gazetaron, la ekonomion, kaj ĉiujn mondajn registarojn kaj vi sendis multajn kolerajn leterojn al la firmaoj, kiuj aĉetas reklamojn dum miaj radi-elsendoj. Ili ĉesis aĉeti reklamojn kaj mi perdis multan monon! Vi minacas mian parolliberecon!"

La tuta ĉambro longe silentis ĝis unu el la aktivuloj ekparolis. "Nu, kaj?" li demandis. "Se ni estus kio vi pretendis, ke ni estas, tio estus la malplej grava el viaj problemoj."

Referencoj[redakti]

  1. Do estraranoj de UEA ne estas seriozaj homoj.
  2. Tio do estas la oficiala vero.
  3. Jen ankaŭ libera kaj oficiala sugesto kiu estas “la plej bona libro”.
  4. Kompreneble estas diversaj kaj pluraj opinioj pri tio kio estas bona aŭ la plej bona, sed estas maltrankvilige kiam tio venas de iu oficiala aŭtoritato.
  5. Samseksemo certe ne estas avantaĝo, sed nek estas io hontinda pri ĝi, nek io malvirta, nek io malestiminda.
  6. Multaj alte estimindaj individuoj de la antikva kaj moderna epokoj estis samseksemuloj, multaj el la plej bonaj homoj inter ili. (Platono, Mikelanĝelo, Leonardo da Vinci, ktp).
  7. Ĝi ne povas esti klasigita kiel malsano; ni konsideras ĝin kiel variaĵon de la seksa funkcio, produktita per ia aresto de seksa evoluado.
  8. Estas ega maljustaĵo ke oni persekutas samseksemon kiel krimon– kaj ankaŭ kruelaĵo.
  9. Ŝablono:Citaĵo el ĵurnalo
  10. 10,0 10,1 Ŝablono:Citaĵo el la reto
  11. Ŝablono:Citaĵo el ĵurnalo