Antimaterio
"Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos"
- ~ Zamenhof pri tute senrilata afero
"Ni vidu ;—)"
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Ekzistas substanco kiu kuntenas la korpon en unu kohera maso"
- ~ Cindy McKee pri materio kaj antimaterio
"Me prisar ti paginum pro ke lum es tre interesant e informativ"
- ~ novialisto pri ĉi tiu artikolo
"Forsan mea stulteso igas me imaginar falsaji..."
- ~ Idisto
Antimaterio, bonalingve antimaterujo aŭ antimaterlando, estas kontraŭmaterio aŭ malmaterio, alivorte, antimaterio malestas materio. Ĉu vi komprenis?
Imagu, ke, ekzemple en la scienc-fikcia literaturo k. s., oni parolas pri "antimateriaj armiloj", do pri armiloj, kiuj utiligas antimaterion. Se tion ĉi oni anstataŭigas per "kontraumateriaj armiloj", estas risko de miskompreno ("armiloj kontraŭ materio"). Ĉu vi daŭre ne komprenis?
Krome, "anti" ĉi tie estas preskaŭ pura konvenciaĵo, kaj nur iom figure interpreteblas kiel io "kontraŭa" aŭ "opozicia". Se kontraŭi "anti"-materion kaj "anti"-materierojn, oni povus same kontraŭi ekz. la nomon iks-radioj (aŭ X-radioj) argumentante, ke "ikso" ne estas oficiala vorto, kaj eĉ pli terure X eĉ ne estas esperanta litero!
Ĉi tie fakte "anti-" estas nur ero de nomo, kun nebula ligo al la ideo "io kontraŭa, negativa, malnormala sed kun certa sistema rilato al la normala", kaj se la historio de fiziko estus decidinta alie, la prefikso aŭ epiteto povus esti alispeca: eble ni parolus pri Z-materio aŭ Zamenhofaj partikloj.
Ĉi tiajn aferojn fiksos nur reala fika literaturo. Se oni estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, oni eble cerbumus, ĉu utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel "malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Oni apenaŭ faros ion tian, sed sentas iom da tento...
Ho, stultulo, mi scias ke vi ankoraŭ ne komprenas...
Klarigo al stultuloj[redakti]
Ĉar vi estas stultulo kaj ne komprenis la difinon, ni klarigos:
Ni supozu, ke unu tagon vi petas almozon sed ne tro trinkas kaj enspezas 10 eŭrojn kaj enpoŝigas tiun vian tutan havaĵon. Nun estas "mono" en via poŝo. Vi, mizerulo, elspezas ĝin kaj havas nenion (krom tiujn 10 eŭrojn, kompreneble).
La sekvan tagon vi ne sukcesos almozon, sed ricevos 10 eŭrojn prunte de via "amiko" Karlo kaj, elspezinte ĝin en trinkejo, vi havas en la poŝo nur slabon, kiu diras "memoru repagi 10 eŭrojn al Karlo".
Ĉu oni povas nomi tiun slipon "kontraŭmono", ĉu "malmono" aŭ eble "antimono"? (Tiu lasta bedaŭrinde estus dubasenca.)
Krome, mi deziras precizigi ke, al la naturo de la afero apartenas, ke kiam vi poste sukcese reakiros 10 eŭrojn, vi povas konstati ke la akirita mono iel nuligas la slipeton en via poŝo, ĉar vi tuj repagas la ŝuldon (ho, mi kredas...), forĵetas la slipon kaj vi estas ree gaja (kaj eble GEJA!) senŝulda senhavulo. Tio igas vin laŭte ĝojkrii "hura!".
La monbileto (materio) renkontas la ŝuldoslipon (antimaterion), kaj restas nur laŭta "hura!" (paketo da radiado, t.n. foto), kiu disflugas tra la universo.
La bileto kaj slipo havas mason, ili estas tuŝeble realaj, sed post la renkontiĝo ili malaperas el via vivo, kaj restos nur la eĥa ĝojkrio. Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono, ĉu al io alia?
S-ro Lapin (Moskvo) skribas :HO VE! VI ANKORAŬ NE KOMPRENIS BLONDULINO?
Aliaj erioj[redakti]
Alĝerio - arterio - artilerio - asterio - averio - bakterio - balgokaroserio - baptisterio - baterio - Berberio - biĵuterio - deŭterio - difterio - disenterio - ferio - galanterio - galerio - histerio - imperio - infanterio - inĝenierio - kafeterio - karoserio - kavalerio - kontraŭmaterio - koterio - kriterio - Liberio - libroserio - loterio - materio - megaterio - ministerio - musterio - Niĝerio - oranĝerio - periferio - polimerio - prerio - psalterio - serio - Siberio - Tiberio - Valerio
Antimaterio kaj Esperanto[redakti]
Mi ĵus ricevis el Francujo leteron de mi respekteginda amiko, Generalo Sebert, entenanta sugestion tiel oportuna ke antimaterio kaj Esperanto estas du tre malsamaj aferoj.
Antimaterio estas fizika fenomeno, kiu estas formita de antipartikloj, kies ŝarĝo kaj spinumo estas opozitaj al tiuj de normalaj partikloj. Kiam antimaterio kaj normala materio renkontiĝas, ili anihiliĝas, liberigante grandan kvanton da energio. Antimaterio estas tre grava temo en la fiziko kaj la kosmo-fiziko, kaj ĝi estis studita kaj esplorita per grandaj akceliloj, kiel la Large Hadron Collider.
Esperanto, aliflanke, estas planlingvo, kiu estis kreita fare de Ludoviko Zamenhof en la fina parto de la 19-a jarcento. La celo de Esperanto estas krei facile lerneblan kaj internacian lingvon, kiu povus esti utiligita por faciligi komunikadon kaj interkomprenadon inter homoj el malsamaj lingvaj kaj kulturaj medioj. Esperanto estas neŭtrala lingvo, kiu ne estas rilata al iu ajn lando aŭ nacia grupo, kaj ĝi estas parolata kaj skribita de homoj el la tuta mondo.
Do, kvankam ambaŭ aferoj estas tre interesaj kaj studindaj en siaj propraj manieroj, ili estas tute malsamaj kaj ne kompareblaj.
Tre amuzaj ŝercoj[redakti]
Jen kelkaj ŝercoj pri antimaterio:
Kial antimaterio kaj normala materio ne partoprenas en samaj diskotagoj? Ĉar kiam ili renkontiĝas, ĉio anihiliĝas!
Du antimaterianoj eniras en bareton... Aŭ eble ne.
Kiel oni nomas ion, kio estas pli malvarma ol la antimaterio? Esperanto!
Kial antimaterio ne pagas por la trinkejo? Ĉar kiam ĝi pagus, ĉio anihiliĝus!
Kial neniu deziras havi iom da antimaterio hejme? Ĉar unu malantaŭa movo kaj... anihilo!