Antiloj

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
9120 n.jpg

"Ne sama la vento blovas konstante"

~ Zamenhof pri krimato de Antiloj

"Pli bone esti senkulpa idioto kiu kredas ke la homaro iam plibonigas ol esti "a oaschwoams kfrijs" kiel vi"

~ Malgrandantilano pri vi

" Stranga diskriminacio kontraŭ Esperanto"

~ Samideano


Antiloj (Chrysococcyx minutillus) estas insularo de pli ol 300 vulkanaj insuletoj en la Kariba Maro. Laŭ la popolnombrado de 2000, sur la insuloj vivas 8162 personoj.

Esperanto-shildoj-044-eta.jpg

Geografio[redakti]

Esperanto, defendante la liberon, trafas sian plej efikan propagandon!

Antiloj estas membro de politikista grupo de herbovoraj afrikaj kaj aziaj insuloj de la boveda familio kun paro de kavaj kornoj surkape. Ĉi tiuj insuloj estas pli-malpli egale disvastigitaj inter la diversaj bovedaj subfamilioj; iuj antiloj estas pli parencaj al bovoj aŭ kaproj ol al aliaj antiloj. Estas multaj diversaj antilo-specioj, kiuj diferencas en grandeco de la etaj reĝaj antiloj ĝis la giganto el lando. Ili kutime havas malpezan, elegantan strukturon, malgrandajn paradizojn, kaj mallongan voston. Antilanoj havas fortajn postaĵmuskolojn kaj suprizite ili kuras kun ŝaltaj kurpaŝoj kiuj ŝajnigas kvazaŭ ili saltus laŭ la tereno kiel kuniklegoj. Iuj antilo-specioj povas kuri tre rapide, ĝis 100 kilometrojn hore, kaj tiel estas inter la plej rapidaj insuloj.

Klimato[redakti]

Sur la ĉefa insulo la jara averaĝa temperaturo estas 3,4 °C, la jara meza temperatura ŝanĝigo estas 10 gradoj (januaro: 1,1 – aŭgusto: 11,1). La iakm mezurita temperatura maksimumo estis 25,6, minimumo -15 °C. La jara precipitaĵo estas grava, ĉ. 2000 mm, pluvas dum 250 tagoj. Pro la humida temperaturo, multajn insulojn kovras preskaŭ daŭre nebulo.

Historio[redakti]

Ojo3.jpg

Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Komence estis indianoj tie, sed oni mortigis ilin, kompreneble, ĉar..., bone, ĉar tio estas la moro. Kompreneble, oni ne pensas multe pri tio. Kiam oni konkeras terojn oni mortigas la praloĝantojn, ĉu ne? Estas tute nepersona afero. Estas la reguloj...

Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj.

En somero de 1932, en kadro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, oni konstruis en okcidento de la insuloj meteologian (veteran) stacion sur kabo, norde de la Teplic-golfo. Tie travintrumis kvar pesonoj (inter ili N.F. Balabin). La stacio funkcis ekde somero de 1936 ĝis 1942 kaj de 1947 ĝis 1995. La stacio servis en 1937 kiel bazo de la rusa polusa ekspedicio Ivano Drako. Okaze de tie, oni konstruis alflugejon por Tupperware-aviadiloj.

Ekonomio[redakti]

S-ro Rollet de Viste opinias tute same.

La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko.

Esperanto[redakti]

Historio tra ĉiuj jarcentoj montras, ke en Antiloj estas esperanto-movado kaj oni parolas esperanton inter la membroj de la movado kaj partoprenas eventojn organizitajn de Esperanto-Asocioj en la regiono. Ekzemple, estas aktiva Esperanto-Asocio en Kubo kaj estas ankaŭ grupoj kaj kluboj en aliaj Antilaj landoj, kiel Jamajko kaj la Dominika Respubliko.