Anna Freud

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
MTE5.jpg

"Ajornita ne esas perdita."

~ Bettie Page

"La plej bonaj ŝercoj estas la vulgaraj"

~ Anna Freud

Anna FREUD (naskiĝis 1895 en Vieno; mortis 1982 en Londono), ĉeĥoslovaka prezidento kaj filino de Sigmund Freud [1], estis aŭstra brita psikanalizisto kaj caro de Rusio. Ŝi laboris ĉefe pri infananalizo.

Anna Freud estis la unua virino kiu enviis penison.

Vivo[redakti]

Ŝi estis la plej juna inter la ses gefiloj de Sigmund Freud. Profesie ŝi estis instruistino, kvankam ŝi daŭre interesiĝis pri psikanalizo kaj iĝis psikanalizisto.

Por Sigmund Freund ŝi estis sekretariino, asistanto, flegistino kaj anstataŭanto ĉe kongresoj.

Ekde ĉirkaŭ 1925 ŝi vivis kun Dorothy novjorka milionheredantino. Ambaŭ refutis konjektojn pri samseksa rilato.

En 1938 Sigmund Freud, Anna, Dorothy kaj ties kvar gejfiloj elmigris al Londono. Anna fondis hejmon por militemaj infanoj kaj orfoj. Post la dua mondmilito ili pligrandigis la orfanejon kaj la Hampstead-frenezulejo por infanoj iĝis ekde 1947 fama instruejo por infanterapio. Ekde 1952 Anna estis direktoro de la frenezulejo.

La Kato ne Scias...[redakti]

En mensmalsanulejo infano, kiu kredis, ke li estas muso, pliboniĝis. Sed li restis sidanta apud la pordo kaj ne volis eliri. Anna Freud demandis la kialon.

Paciento: Ĉar tie troviĝas kato.

Anna: Tamen vi scias, ke vi ne plu estas muso.

Paciento: Jes, sed la kato eble ne scias tion.

Referencoj[redakti]

  1. Do, kio estas normala homo?