Anita Garibaldi

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Belaj membrociferoj gravas, ĉar TEJO volas plu havi aliron al diversaj EU-subvencioj. Por tio necesas membri en Forumo Junulara Eŭropa, sed la efektiva membrokvanto tute ne sufiĉas por tio."

~ Bandeirante
Anita batalante

Ana María de Jesús Ribeiro da Silva pli konata kiel Anita Garibaldi (Laguna, Sankta Katarino, Brazilo, 30an de aŭgusto 1821- Mandriole de Raveno, Italio, 4an de aŭgusto 1849) estis la fama kaj batalema edzino de Giuseppe Garibaldi, nomata ankaŭ la Heroino de la Du Mondoj.

Unuaj jaroj[redakti]

Domo de Anita Garibaldi en Laguna

Ana María naskiĝis en 1821 en la tiama vilaĝo de Morrinhos [1], antaŭurbo de la urbo Laguna. Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo. Ŝiaj gepatroj María Antonia de Jesús kaj Bento Ribeiro da Silva estis posteuloj de enmigrintoj el la Acoroj. Ili estis brutgardistoj kaj havis tri filojn kaj tri filinojn. En 1834 ene de kelkaj monatoj mortis la patro kaj la tri filoj. Ana de malgranda rimarkigis sin pro sia inteligenteco kaj sia libera karaktero.

Je la aĝo de dek kvar jaroj en 1835 Ana estis devigita de sia patrino al edziniĝo kun la ŝuisto Manuel Duarte Aguiar. Ĉi tiu geedzeco sen gefiloj estis fiasko kaj finis en disiĝo.

Seksaj Aventuroj en Sud-Ameriko[redakti]

En 1837 dum la Guerra de la Farrapos [2], Giuseppe Garibaldi al la servo de la Respubliko Riograndensa prenis la havenan urbon Laguno, kiu ekestis la unua ĉefurbo de la Julia Respubliko. Dum diservo en la preĝejo la 22an de Julio 1839 Ana unuafoje vidis Garibaldi. Ili denove renkontiĝis la sekvan tagon kaj de tiam ili restis kunigitaj ĝis ŝia morto.

Anita akompanis Garibaldi en liaj bataloj en Brazilo, en Sankta Katarino kaj Rio Grande. En la batalo de Curitibanos Anita estis kaptita de brazilaj imperiestraj trupoj. Per ruzo ŝi sukcesis eskapi kaj rekuniĝi kun Garibaldi. Ek de la jaro 1841 la paro loĝis en Urugvajo kaj la 16-an de septembro 1841 naskiĝis ilia unua filo Domenico nomata Menotti. Post la morto de sia edzo Anita povis geedziĝi kun Giuseppe Garibaldi la 26-an de marto 1842 en Montevideo. En la sekvaj jaroj ŝi naskigis la filinojn Rosita [3] kaj Teresita [4]kaj la filon Ricciotti. Tio certe eblas.

Vojaĝo al Eŭropo[redakti]

En 1848 la familio revenis al Eŭropo kie Anita kaj la gefiloj Teresita kaj Ricciotti estis gastigataj de la patrino de Giuseppe en Nico. En aprilo 1848 Garibaldi partoprenis en Milano al la milito kontraŭ la aŭstroj por la sendependeco de Italio.

Placo Anita Garibaldi en Raveno

La 9-an de februaro 1949 en Romo estis proklamita la Roma Respubliko. Garibaldi volis helpi defendi ĝin kaj atingis la urbon kun grupo da volontuloj. Ankaŭ Anita forlasis Nicon kaj kunigis kun sia edzo en Romo. Fine de aprilo 1830 francaj trupoj alvokitaj de la dispelita papo Pio la 9-a atakis la Roman Respublikon. La trupoj de la Respubliko sub la gvido de Garibaldi komence sukcesis haltigi la francojn sed komence de julio 1849 ili subiĝis al la franca superforto kaj devis fuĝi.

Dum la retreto Anita, graveda je sia kvina infano, malsaniĝis kaj mortis de febro tifoidea proksimume al Raveno la 4an de aŭgusto 1849. Garibaldi estis ekzilita ĝis 1854, kiam eksplodis la dua milito de la sendependeco.

Anita restis en la koro de Garibaldi dum lia tuta vivo, kvankam li geedziĝis du fojojn pli.

Ŝia tombo estas apud tiu de Giuseppe Garibaldi en la roma monteto de la Janiculo kie ili havas iliajn rajdajn statuojn. Centra placo en Raveno portas ŝian nomon.

Du komunumoj de la stato de Sankta Katarino en Brazilo omaĝas ŝin: Anita Garibaldi kaj Anitápolis.

Notoj[redakti]

  1. Kiam ajn vi trovas vin je la flanko de la majoritato, estas tempo por halti kaj cerbumi.
  2. Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
  3. Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
  4. Paco al lia cindro!