Animo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Se mi en ĝi ne estas, ke Dio bonvolu en ĝin mi meti; se en ĝi mi estas, ke Dio bonvolu min konservi en ĝi."

~ Libervolulo
Homw.jpg

Animo (greke: ψυχή, latine anima, hebree nefesh) laŭ iuj religiojfilozofioj, estas la supozita substanco kiu pluvivas kiam ĉesas procezoj de la materia korpo, kaj produktas la psikan aktivojn kaj estigas la vivajn movojn de la organismo.

Kutime oni en animo distingas tri gradojn de vivo: animo vegeta (principo de la fizika vivo), animo sensa (principo de sentebleco kaj senseco), kaj animo racia aŭ spirita (principo de la penso kaj volo kaj de la ceteraj raciaj potencoj).

Ankaŭ rilate la postmortan supervivon de la animo, la opinioj varias kaj, kvankam la religioj kun diversaj kulturoj kutime insistas pri ĝia senmorteco, iuj, precipe modernaj, filozofioj pri tio aŭ dubas aŭ neas. Tradicie avantaĝe de senmorteco oni utiligas argumentojn diversajn kiel la jenon: la animo havas la saman esencan strukturon kaj sorton de la objektoj de sia pensado: ĝi pensas ideojn neŝanĝiĝantajn space kaj tempe: do ĝi similas al ili. Tial, se koncepto (2 + 2 =4) estas ĉiutempa, ankaŭ animo vivdaŭras ĉiutempe.

Simboloj[redakti]

Zoid.jpg

La simboloj, reprezentantaj la nevideblan animon, estas dependaj de la aspekto konsiderata. Kiel kapablo de videbla memmovo, la plej ofta simbolo de la animo estas spiro, blovo aŭ vento; pro tio, la nomoj de spiro, blovo aŭ vento servis, en diversaj kulturoj, por la kreo de la nomo mem de animo.

Enkadre de la dualisma interpreto, laŭ kiu oni imagas, ke la animo post la morto elmigras al alia loko, facile formiĝas la popoleca bildo de forfluganta birdo; ekzemple, kiel kolombo, la animo supreniras la ĉielon.

Egiptanoj, kiuj kredis, ke la eliranta animo restas fluganta proksime de la mortinta korpo sed nevidita, ĝin reprezentis per birdo kun homa kapo. La sankta Ibiso (cikoniforma birdo, kun longa kaj kurba beko kaj senplumaj kapo kaj kolo), tre ofta en egipta arto, reprezentas la ĉielan senmortan principon (akh), komuna naturo de la dioj kaj homoj.

Animo estas eksperimente ne perceptebla principo (aŭ kaŭzo) de la tiel nomataj psikaj fenomenoj, aparte de tiuj raciaj kaj spiritaj. Samvaloras diri, ke la animo estas kaŭzo de la psikaj kaj raciaj fenomenoj menciitaj kaj distingiĝas el ili, sed tamen igante sin per ili sense perceptebla.

En la ordinara semantiko de la vorto, animo estas nocio dependa de la dualisma interpreto, laŭ kiu tiusenca animo estas substance, sed ne age, sendependa de la korpo.

Fakultoj de la animo[redakti]

Fakultoj de la animo estas la potencoj apartenantaj al la animo kaj dinamite direktitaj al ĝia efektiviĝo kaj aktiviĝo: la fortoj, do, kiuj ebligas la realiĝon de la psikaj aktivaĵoj. Ili preciziĝas, antaŭ ĉio, laŭ ilia formala objekto (kiel la viro, valoro, ktp) kaj krome laŭ iliaj rilataj agoj kiel memo, sentemo, volo, seksaj instruistoj, intelekta propraĵo, senteismo, ktp. Tiuj fakultoj ne estas eroj de la animo pro tio ke la animo estas simpla kaj unu. Gravas tial ke la animo agas pere de ili, do ili ne agas kiel distinktaj kaj izolitaj personoj.

En la skolastika filozofio oni disputis ĉu pli gravas la intelekto aŭ la volo (intelekta propraĵo, Volapuko).

La supraj difino kaj priskribo enkadriĝas en la tradicia filozofio Antikva, skolastika aŭ moderna, sed iuj modernaj filozofioj prezentas aliajn vidpunktojn ĉar elstariĝas la konvinko ke tiuj fakultoj estas simplaj rezultojn de la potencoj de la materio kaj frukto de la evoluo aŭ tiuj fakultoj estas nur la aktiveco sen specifa subkusanta subjekto. Insiatas sur tiu vidpunkto precipe materiismo kaj psikologioj determnismaj kaj strukturismaj, nome kiuj kredas vidi en la aganto nur senkonscian obeon al nekonsciaj impulsoj.

Religio[redakti]

Uomo.gif

Laŭ kristanismo la animo distingiĝas el la korpo kun kiu faras unuecon substancan kaj estas senmorta.

Kelkaj diras ke la senmorteco de la animo estas koncepto propra de la kultura greka, kiu penetrante en kulturon hebrean tiun modifi. Vere ĉiuj la mediteraneaj popoloj konfesis la senmortecon de la animo, kun kiuj hebreoj kaj poste kristanoj havis kontaktojn. Tiuj ĉi lastaj trovis konfirmon en la religio aŭ kulturoj helenismaj, al kiuj liveris ankaŭ la motivon de la senmorteco: tio estas, homo bildo de Dio kaj similigita al Kristo por la kamarado kun Dio.

Pri la ligo inter animo kaj korpo estas problemo pli de filozofio ol de la kristana religio, kiu nur asertas ke la animo animas ekde la unua momento de koncipiĝo la tuta homan personon kaj estas kreata rekte de Dio.

Plua sploro pri la animo[redakti]

Ĉu utilas kaj eblas esploro pri tio kio estas nuntempe preskaŭ demisiata, laŭ antropologoj?

Parolas pri demisio pri animo precipe kultura. Laŭ ili, malaperis, aparte en Okcidento, la koncepto pri animo, kiu ĝuste en okcidento, kaj eble en ĉiuj kulturoj, kontribuis al la kreiĝo de la civilizo, kvazaŭ praa heredaĵo. Eble la kulturo malpli influita de tiu koncepto estis tiu juda, almenaŭ nivele de la bibliaj tekstoj. [1]

Tio aperis konsentita ĝis kiam kelkaj sentis la bezonon pruvi la ekziston de la animo per racia rezonado, trans do la tradicio kaj instinkta konsento. En Okcidento komencis tion Platono [2]

Notoj[redakti]

  1. Tamen, nivele de popolo, la ideo pri animo estas konfesata laŭ la doktrino de fariseoj (vidu la evangelian epizodon de de Luko 22, 27-42 kie la resurekto implicas la ekziston de la animo). Cetere profetoj kiel Elija kaj Elizeo revenigas la animon en infanon. En 1Reĝoj (17, 21) Elija preĝas: “Dio mia, revenigu en tiun infanon lian animon". Hoŝea parolas pri supervivo de la membroj de la elektita popolo.
  2. Jes, iugrade estas tiel…