Spiritismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Animismo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
55691152 n.jpg
55691152 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Malsato donas spriton"

~ Zamenhof pri spritismo

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo
Kio estas spiritismo.jpg

"Legorondo logas libremulojn el liberaj landoj"

~ Tukano
Jen tipa artikolo, kiu komenciĝas per bazaj sciencaj scioj eĉ laŭdaj pri io kaj finiĝas per konfuziga miksaĵo de malvero kaj troigo. Ĉu por manipuli nin?

Spiritismo ne estas cirkaj praktikoj farataj de homoj kun ridindaj vestaĵoj alvokante fantomojn kiel oni vidas en usonanaj filmoj. Ĉar Usono havas atombombojn kaj dolarojn, tio, kio ni vidas en holivudaj filmoj estas nedubinda vero!

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Spiritismo.

3909 n.jpg

Kio estas spiritismo?[redakti]

Nu, tio estas certe unu motivo pli, por ne forigi la mortpunon!

Estas fakto, ke Kio estas Spiritismo? (titolo de la franca originalo Qu’est-ce que le Spiritisme?) estas verko publikigita de Allan Kardec en la jaro 1859. Laŭ la libro mem, ĝi estas "enkonduko en la scion pri la nevidebla mondo per manifestiĝo de la spiritoj, kaj enhavas resumon de la principoj de la spiritisma doktrino, kaj respondon al la precipaj kontraŭdiroj amike."

Spiritualismo[redakti]

Spiritualismo estas penso laŭ kiu estas alio en la homo krom la materio, nome spirita naturo. En aliaj vortoj, ĝi estas filozofia doktrino laŭ kiu la animo konsistigas substancan realaĵon ekzistantan aparte kaj sendepende de la korpo kaj materio. Laŭ tiu pensmaniero, la menso estas nereduktebla al la materio. Sed el tio ne sekvas ke spiritualismo nepre akceptas la ekzistadon de individuaj spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo aŭ pluvivadon de la spirito post la morto. Spiritualismo estas malo de materialismo.

Ni komunikas ankaŭ al ĉiuj interesemuloj, ke Spiritualismo estas ankaŭ emo ŝati, en la praktika vivo, la spiritajn bonojn super la materiaj.

Nu estas nedubeble ke metodo de pensado de Profesoro Munsterberg kaj tiu de ĉiu esperantisto reciproke transkuras kiam li skribas la sekvantan paragrafon:

En la kristana teologio, spiritualismo nomas sintenon kiu emfazas la ĉeeston de la dia spirito en ĉio. Ĝi specife floris en la 16-a kaj la 17-a jarcento dum la tempo de la Reformacio. Inter ĝiaj anoj estis Thomas Müntzer.

Malo de spiritualismo[redakti]

Wini.jpg

Malo de materialismo estas ideismo.

Mi proponas kunfaldi ĝin en la artikolo filozofia spiritualismo. Laŭ „Grazer I’agespost“ de la 3a febr. ne estas klara distingigo inter spiriteco kaj spiritualismo. Necesas plia ellaborado.

Resumo[redakti]

Ĝi estas dividita je tri ĉapitroj. La unua estas dialoga. Allan Kardec, en sinsekvo da demandoj kaj respondoj, diskutadas kun kritikisto, kun skeptikulo kaj kun pastro pri la bazaj principoj de spiritismo. La dua prezentas la eksperimentan kaj science praktikan aspekton de la spiritisma doktrino, kaj estas ia resumo de La libro de la mediumoj. La tria ĉapitro estas ia resumo de La libro de la spiritoj, aŭ la filozofia aspekto de spiritismo; krom tio ĝi proponas solvon por psikologiaj, moralaj kaj filozofiaj demandoj. La libro ankaŭ enhavas biografion de Allan Kardec, verkitan de Henri Sausse. Tiu ĉi resumo estas bazita sur la portugallingva prezento de la libro, trovata en la retejo de Brazila Spiritisma Federacio.

Mediumo[redakti]

Mediumo John Beattie, Bristol, Anglio, 1872

Mediumo estas homo, kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj.

Famaj mediumoj[redakti]

Ho, ho[redakti]

Mediumo — L a- s p i r i t o- d e- v i a- e d z i n o- n u n- ĉ e e s t a s ; ĉ u -vi -d e z i r a s -a l p a r o l i- ŝin per mia helpo?

Vidvo— Demandu al ŝi, kie ajn ŝi formetis mian someran tolaĵon!

Noto de la tradukinto[redakti]

E.jpg

"Nia karmemora samideano Prof. D-ro L. C. Porto Carreiro Neto subite mortis, la 21-an de Julio 1964, kiam li estis faranta la malneton por la traduko de ĉi tiu bonega libro. Kvankam ne posedante lian kompetentecon mi devis fini la tradukadon kaj eldoni la libron; tial la kleraj legantoj atentos, ke la dua duono de la libro ne estas tiel elegante tradukita kiel la unua parto, sed mi esperas, ke ankaŭ mia traduko estas tre fidela al la originalo."[1] Ismael Gomes Braga

Spiritismo kaj Ido[redakti]

Kiel kutime okazas en la kadro de la kongreso ankaŭ Schwaller de Lubicz rimarkis, ke Robert Anton Wilson savigis luan rezolvon demisioniar de lua ofico kiel redaktero di PROGRESO kay liviari l' Ido-movadon, mem renuncante esiari membro di l' Germana Ido-Societo

Danke spiritistay amikoy, oni saveskis kelkay monati ante, ke R. Pontnau ne restus longatempe redaktero di PROGRESO. Itere questionitay, ili asertis ke PROGRESO ne plus publikigesos, sed ke l' Ido-movado pluduros funcioniari kay ke Ido (en ne-previdebla tempo) havas posibla tre granda futuro (probable kiel komuna linguo di Eŭropo). Chu vere ? Omnakaze, ili ne eroris pri la redaktero-tempo di Pontnau...

Animismo[redakti]

Busto de Chico Xavier, Pedro Leopoldo, Brazilo

Animismo estas la kredo pri ekzisto de animoj kaj spiritoj, precipe ke, krom vivaĵoj, movaj malvivantaj objektoj aŭ naturaj fortoj havas animojn. Ties nomo venas el la latina anima, kiu havas variajn signifojn, inkluzive de vento, aero, spiro, vivo, animo, menso, fantomo, kaj spirito.

Laŭ la pli specifa signifo, animismo estas la kredo, ke animojn enhavas ĉiuj aŭ multaj objektoj. Tiel, animojn havas bestoj, plantoj, kaj mineraloj, kaj la materialo de la objekto determinas tian, kian animon ĝi havas. Ĉi tiaj religioj ofte ne precize distingas inter spirito kaj materio, kaj ĝenerale supozas, ke ĉi tiu unuigado de materio kaj spirito ludas gravan rolon en ĉiutaga vivo.

Krom la animoj de estaĵoj aŭ objektoj, ekzistas personiĝintaj animoj, dotitaj de intelekto, volo kaj emocioj similaj al tiuj de la homoj. Pratempaj eskimoj kredis, ke nomoj kaj la variaj nomoj de ĉiu persono havas siajn proprajn animojn. Kelkaj japanoj kredas, ke eĉ vortoj havas animojn, kaj kiam oni prononcas specifajn frazojn, ekzistas magia povo. Eble animo kvazaŭegalas nekonata energio.

Laŭ la ĝenerala signifo, preskaŭ ĉiuj religioj estas bazitaj sur Animismo.

Kelkaj ekzemploj de animismo estas la japana Ŝintoo, la ĉina Taoismo, kaj multaj prareligioj en Ameriko, Afriko, Azio, kaj Aŭstralio. Eĉ Eŭropo ja havis animismojn pratempe, ekzemple de Viko, kiu daŭras eĉ nuntempe. Kelkaj formoj de la barata Hinduismo estas animismaj. Kelkaj tajoj praktikas, krom Budaismo, ankaŭ animismajn ritojn.

Strikte, animismo estas pli kiel kredaro ol kiel religio. Ties konceptoj troviĝas en multaj religioj. Oni povas konsideri, ke Animismo estas generika religio.

Kelkaj animismaj religioj, kiel Taoismo kaj Ŝintoo, kredas, ke ĉiu persono havas plurajn animojn aŭ spiritojn.

Kelkaj objektoj, kiuj havas animon laŭ Animismo[redakti]

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.

Komento[redakti]

Laŭ Ladislao Enrique Márquez, fratinoj Fox estis 8- kaj 6-jaraj respektive kaj li prenas kiel referencon la ateston de Margareth FOX mem en 1888. Do, oni povas demandi, kiel infanoj povas uzi batalfabeton por doni tiel rapidajn respondojn krom evidenta demando pri kial ili sciis pri murdita homo (vere, ĉu 6-8-jaraĝaj knabinoj komprenas, kio estas mortigo pro mono?), ktp.

Ouija[redakti]

Okazas ja tre ofte, ke literumita tabulo estas tabulo kun literoj kaj numeroj per kiu oni kredas ke oni povas paroli kun la mortintoj. Ekzistas diversaj teorioj pri la fenomeno kaj ĝia origino ne estas konata. Sed oni pensas ke ĝi venas el finoj de la 19-a jarcento kiam spiritismo furoris en okcidenta Eŭropo. Ankoraŭ hodiaŭ estas vaste uzata kiel serioza aŭ malserioza ilo por komunikiĝi kun la spiritoj. Ĝia vera nomo estas ouija kio estas kunmetaĵo de oui kaj ja (jes en la francaj kaj germanaj lingvoj respektive).

Busto de Chico Xavier, Uberaba, Brazilo

La Libro de la Mediumoj[redakti]

Kovrilo de la plej freŝdata esperanta eldono de "La Libro de la Mediumoj", ilustrita de Cecconi.

Ni supozas ke la elita legantaro, kiu faras al ni la grandan honoron legi nian prozon, kelkfoje ankaŭ niajn versojn, scias tre bone, ke La Libro de Mediumoj estas unu el la 5 bazaj libroj de Kardecisma Spiritismo, kunordigita de Allan Kardec en 1861, tradukita al Esperanto en 1964 de la akademiano Luiz da Costa Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga. La Libro de Mediumoj enhavis la specialan instruadon de la Spiritoj pri la teorio de ĉiaspecaj manifestiĝoj, la rimedojn de komunikado kun la nevidebla mondo, la disvolviĝon de la mediumeco, la malfacilaĵojn kaj rifojn, kiujn oni povas renkonti en la praktikado de Spiritismo.

Scienco[redakti]

“Morala scienco” supozas etikon absolutan, el kiu la scienco atingu sian juĝon, kaj kiu loĝu funde de la animo de ĉiu libera aganto kiel vero fidita. “Morala scienco" estas alte siderata, ĝenerale, ĉe la filozofioj spiritismaj (kiel tiu de Kartezio, ekzemple), sed estas male neglektata de pensfluoj materialismaj, kiuj preferas interpreti la sciencon kiel fenomenon psikologian aŭ psikofizikan aŭ ne.

Laŭ Spiritismo kaj laŭ komunisma percepto la morala scienco, krom senpera stato, radikiĝas – laŭ filozofioj kreismaj kiel skrota kaj filozofioj de Ekzistadismo aŭ koranaj – al la natura kreita de la homo kiu ricevas la stampon de la kreinto kaj la scion "esti ĉion ricevinta" - ĉe Logiko – en la pura stato sur kiu fondiĝas la homa civilizo

Konsulto al spiritisto[redakti]

Zom!.jpg

Naiva spiritismkredanto demadas al spiritisto: Ĉu estas vere, ke la spirito de Beethoven aperis antaŭ vi? Kaj kion li diris

La spiritisto senhezite respondis: jes, aperis kaj diris al mia edzino ke ŝi ne plu ludu liajn sonatojn, jen kial ŝi nun turmentas min aĉe pianludante nokturnojn de Chopin.

Famaj spiritistoj[redakti]

Krome, mi tute aprobas kion vi aldonas, ke Mussolini sciis, ke

Fratinoj Fox[redakti]

Fine de la jaro 1847, la familio Fox (foks) enloĝiĝis en novan domon situantan en Hydesville, eta vilaĝo de la ŝtato Novjorkio, Usono. La geedzoj havis kvar gefilojn, kvankam kun ili loĝis nur la du plej junaj: la infaninoj Margaret (1836–1893) kaj Kate (Catherine, 1838–1892). En marto 1848 ĉi tiuj kaŭzis spiritajn manifestiĝojn kun tia intenseco ke ili vokis la atenton de la mondo. De simplaj batoj ĝis fortaj bruoj, movo de mebloj kaj utilaĵoj, la fenomenoj okazintaj sen granda maltrankvilo por la familio Fox. La fenomenoj intensiĝis tiamaniere, ke intuicie igis sinjorinon Fox en la lasta vespero marta prezenti serion da demandoj, kiuj estis responditaj per batoj per la uzo de nombroj. Najbarino estis vokita kaj prezentis demandojn pri sia sola intimeco, kaj ricevis precizajn kaj pravajn respondojn.

La fratinoj Fox

La informo disvastiĝis, kaj la alkuro de genajbaroj fariĝis multopa, ĉiuj prezentis demandojn kaj ricevis respondojn, ĉiam tre precizajn, kio kaŭzis, ke en tiu vespero oni elektis specon de komisiono por esplori kaj juĝi la faktojn. Tiam oni malkovris, laŭ informo de la nevidebla inteligento, ke li estas spirito, mortigita pro mono en tiu domo, kaj li diris la nomon de la loĝinto lin mortiginta, fakto okazinta antaŭ kvin jaroj, kiam la korpo estis enterigita sub vinejo dek futojn profunde. Kaj ĉio estis trovita, kiel dirite.

Kate kaj Margaret havis pli aĝan fratinon, nomitan Leah (1814–1890), kiu loĝis en alia urbo, Roĉestro. Eksciinte la okazaĵojn, ŝi vojaĝis al Hydesville. Konfirminte la mirindaĵojn, ŝi transloĝigis siajn fratinojn al Roĉestro, por ke ili montru siajn lertaĵojn. Post malmulta tempo, la populareco de la fratinoj Fox kapturne kreskis.

De tiam la vivo de familio Fox transformiĝis, kaj ĝi devis vojaĝadi, efektivigante publikajn kunsidojn, kiuj logis multajn scivolemulojn.

Leah konsideris, ke tiu ĉi estis grandioza eblo fari el tiu ĉi spirita procezo bonan fonton de materiaj profitoj. Ŝi komencis arigi fervorajn spiritistojn kaj prezigi la seancojn, tiel ke la kolekto atingis po 100 ĝis 180 dolarojn ĉiunokte.

La famkonataj fratinoj estis alvokataj en diversajn lokojn de la lando. Iliaj vojaĝoj sumigis grandnombrajn aliĝojn de publikaj gravuloj; la famo igis ilin seanci eĉ en la Blanka Domo kaj por la reĝino Viktoria de Britio en Londono.

En la 21-a de oktobro 1888 Margaret Fox elparolis antaŭ abunda auskultantaro en la Muzika Akademio de Novjorko kaj deklaris la fenomenojn malveraj. Ŝi senŝuigis sian dekstran piedon kaj, per la sola helpo de ligna skabelo kiel sonamplifilo, krakigis siajn haluksajn falangojn, reproduktante la frapojn. Laŭ la atesto mem de la fratinoj Fox estis la simpla ludo ruli pomon kaj batigi ĝin kontraŭ la plankon per fadeno, kiu komence fascinis kaj timigis ilian panjon, naskante la konvenan etoson por posta rilato kun la spiritoj. Kiam ili vidis, ke ili akiris la saman sukceson reproduktante similan sonon per la knaro de siaj manaj fingrartikoj, ili ekprovis ĝin per siaj piedoj, uzante kiel apogon kaj resonilon la litdorson. Kaj tiel naskiĝis la frapoj. La konstanta praktikado kondukis al la perfekteco kaj, kelkfoje, al la uzo de iliaj maleoloj kaj genuoj.

Amélie Boudet[redakti]

Amélie Boudet

Amélie-Gabrielle BOUDET (naskiĝis en Thiais la 23an de novembro 1795, mortis en Parizo la 21an de januaro 1883) estas la baptonomo de franca instruistino kaj artistino, edzino de la kodiginto de spiritismo, nome Allan Kardec[2]. Ŝia patro estis Julien-Louis Boudet, kaj ŝia patrino Julie-Louise Seigneat de Lacombe.

Allan Kardec[redakti]

Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (3-an de Oktobro, 1804 en Lyon, Francio31-an de marto, 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento. Studinte en la Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio. Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn, kiel la t.n. turniĝantajn tablojn, aŭ dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn moviĝojn de objektoj, eltrovante kiel ilian kaŭzon unu forton de la naturo ĝis tiam ne konsideratan: la spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo.

Francisco Cândido Xavier[redakti]

Francisco Cândido XAVIER (Chico Xavier) (naskiĝis la 2an de aprilo 1910 en Pedro Leopoldo, mortis la 30an de junio 2002 en Uberaba) estis brazila mediumo, la plej elstara en la mondo laŭ la nombro de publikigitaj libroj. Entute li verkis pli ol 400 verkojn[3][4] kaj disvendis jam pli ol 50 milionojn da libroj amike.[5] Liaj gepatroj estis s-ro João Cândido Xavier kaj s-ino Maria João de Deus (forpasintaj respektive en 1960 kaj 1915). Li ricevis unuagradan instruadon. Profesie li estis komizo en butiko kaj publika oficisto, emerito ekde 1958. Ekde la jaro 1959 li loĝis en Uberaba.[6]

Busto de Chico Xavier, Pedro Leopoldo, Brazilo

Biografio[redakti]

Li konstatis sian mediumecon en la aĝo de sep jaroj. Li malkaŝis al la familianoj, ke li vidas spiritojn. Li asertis, ke lia patrino aperadis al li kaj ke li povis paroli kun ŝi. En 1917 Xavier partoprenis sian unuan spiritistan seancon. En 1927 li komencis aktivi en spiritisma medio. Ĝis 1931 li mediume skribis mesaĝojn kaj poemojn, kiuj estis poste publikigataj. En Aŭgusto 1931 li mediume verkis poemaron, kies enhavo estas atribuata al pluraj forpasintaj brazilaj kaj portugalaj aŭtoroj. Li asertas, ke en 1931 aperis al li spirito, nome Emmanuel, kiu konigis sin kiel iaman romian senatanon. Tiu spirito estis laǔ Chico Xavier la gvidanto de lia mediuma agado. Chico Xavier psikografiis entute pli ol kvarcent librojn pri diversaj temoj kaj fakoj: scienco, moralo, religio, filozofio, psikologio, romanoj , rakontoj, poemaroj, historiaj verkoj k.a. Tiujn verkojn li ne atribuis al si mem, sed al la spiritoj.

Verkoj[redakti]

Li publikigis la unuan spiritisman verkon la 18-an de aprilo 1857, nome La Libro de la Spiritoj - deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ spiritismo (neologismo kreita de li, kiu traktas pri "la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro"). Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la Superaj Spiritoj. Li kolektis kaj ordigis iliajn instruojn, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon. Poste aliaj verkoj estis publikigitaj, interalie nome: La libro de la spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero, La Genezo, Kio estas spiritismo?, Spiritisma Vojaĝo en 1862 kaj la Spiritisma Revuo, monata periodaĵo, kiun li redaktis dum pluraj jaroj. Tiuj verkoj (escepte de la Spiritisma Revuo) aperis esperantlingve per la eldonejo de Brazila Spiritisma Federacio. Post lia morto aperis Posteumaj Verkaĵoj.

Pedagogiaj verkoj[redakti]


Plano por la Plibongado de la Publika Instruo (1831)

Li revenis al Francio en 1824 kaj ekloĝis en Parizo. Tiam, en la aĝo de 20 jaroj, li publikigis la verkon Praktika Kurso kaj Teorio pri Aritmetiko.[7] Sur la unua paĝo legeblas "laǔ la metodo de Pestalozzi". Li publikigis i.a. ankaŭ:[8]

  • Klasika Franca Gramatiko (1831)
  • Manlibro de la Ekzamenoj por Kapablo-atestaj Titoloj (1846)
  • Programo de la Ordinaraj Kursoj de Kemio, Fiziko, Astronomio kaj Fiziologio (1846)
  • Gramatika Katekismo de la Franca Lingvo por la Komencantaj Lernantoj de la lingvo (1848)

Spiritismo kaj Esperanto[redakti]

En Brazilio multegaj Esperantistoj estas spiritistoj.

En Interreto kelkaj Esperantistoj estas spritistoj.

-)

Asocio de Studado Internacia pri Spiritistaj kaj Teologiaj Instruoj[redakti]

3a Brazila Spiritisma Kongreso: centjara jubileo de la naskiĝo de Chico Xavier, aprilo 2010

Asocio de Studado Internacia pri Spiritistaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI) estas fakta asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi fondiĝis en 1989 kaj ekde la jaro 1991 estas kunlaboranta kun UEA. Celoj de la asocio estas "religikompara esplorado; religia interkompreniĝo; eldonado de diversreligiaj tekstoj; forumo por religiaj kaj spiritaj demandoj; homaranismologio".

Gabriel Delanne[redakti]

François-Marie Gabriel DELANNE (naskiĝis en Parizo en la 23-a de marto 1857, mortis en la 15-a de februaro 1926) estis franca spiritisto. Liaj gepatroj estis konvinkitaj spiritualistoj. La patro ŝatis legaĵojn kaj estis amiko de Allan Kardec, kun kiu li ĉeestis spiritismajn seancojn, kaj eĉ faris paroladon, okaze de lia entombigo; la patrino estis mediumino, kiun Kardec ofte utiligis. Gabriel Delanne frekventis la École des Arts et Métiers kaj fariĝis elektra inĝeniero. Pro lia kunlaboro kun Kardek, li estas konsiderata, kune kun Léon Denis kaj Camille Flamarion, unu el la ĉefaj kolonoj de spiritismo. Lia unua verko aperis en 1883, kiam li publikigis la libron Spiritismo antaŭ Scienco. Delanne, en tiu verko, profundigis la sciencan flankon de spiritismo kongrue kun la scioj de tiama scienco. Delanne estis fondito kaj direktoro de Revuo Scienca kaj morala de spiritismo kaj ankoraŭ fariĝis prezidanto de Franca Unuiĝo Spiritisma. En 1898, ĉe la Spiritisma Kongreso en Londono, li prezentis longan studon pri la sinsekvaj vivoj, nome Teorio pri Reenkarniĝo, kiu nuntempe konsistigas unu el klasikaj verkoj de la Spiritisma doktrino.

Gazetoj[redakti]

299b.jpg

La unua kaj ĝis nur plej bela kaj plej bona spirita gazeto estis La Spiritulo, kiu aperis grandfor­mate dum tri plenaj jaroj. Simila estis Jen, sed daŭris nur unu jaron, La ridetanta E-isto nur duonan jaron kaj unu n-ro aperis nur de Moderna Hu­moro, La Pulo kaj E-Spiritulo. Speci­alaj gazetoj estas tiuj, kiuj ŝerce kriti­kas la E-istojn aŭ okazintaĵojn en la grupoj kaj en E-ujo: La Konfidencu­lo, Jen (Zürich), La Vero kaj ankoraŭ hodiaŭ aperanta La Pirato.

En 1896 aperis “Alvião”, ĵurnalo spiritisma publikita en urbo Bovo, San-Paŭlio.

Aŭro[redakti]

Aŭro, laŭ Spiritismo, estas perispirita fenomeno. La Aŭro estas energia radiado kiu aperas de kunigo de fiziko-kemiaj fortoj de l' korpo kun la perispirito kaj mensaj radiadoj de Spirito. Pro tio, ĝi havas individuajn karakterojn kaj montras la evolua stato morale kaj intelekte de Spirito. Tiuj radiadoj pleneniĝis la tutan estulon, ekspansias kaj formas aŭreolon kun karakteroj kaj koloroj propraj al ĉiu estulo, kiun kelkaj individuoj povus vidi. Rozkrucanoj kaj teozofoj havas tre similajn, kvankam terminologie malsametajn, konceptojn.

Léon Denis[redakti]

Léon DENIS (naskiĝis la 10-an de januaro 1846 en vilaĝo Foug, en provinco Lorena, Francio, mortis la 12-an de marto 1927 en Tours).

Ankoraŭ en Foug li faris la unuagradan lernadon kaj ne povis plu frekventi lernejon pro laborado, tamen li neniam forlasis la librojn, fariĝinte aŭtodidakto. Kiam li fariĝis 18-jaraĝa, li legis La Libron de la spiritoj kiu faris al li grandan impreson. Iom poste li ekkonis Allan Kardec. Li estis 23-jaraĝa kiam Kardec forpasis.

Li rekrutiĝis en la milito de 1870 kaj ricevis la postenon de vicleŭtenanto. Tiam li okazigis kun kelkaj kamaradoj spiritismajn seancojn. Post la fino de la milito li fariĝis komerca reprezentanto kaj vojaĝis tra multaj landoj.

En 1882 li komencis periodon kiel prelegisto, kiu daŭris ĝis la lastaj tagoj de lia vivo. León Denis, eĉ loĝanta en Tours, fariĝis orientanto de la spiritisma movado en Francio. Lia spirtogvidantoj, Hieronimo de Prago kaj la Spirito Blua, neniam mankis al li. Eĉ Allan Kardec post la elkarniĝo inspiris kaj orientis lian agadon.

Iu brazila spiritista societo nomita laŭ lia nomo

Internacia Spiritisma Konsilantaro[redakti]

Emblemo de Internacia Spiritisma Konsilantaro

Internacia Spiritisma Konsilantaro - ISK (Ŝablono:Pt Conselho Espírita Internacional - CEI)[9] establiĝis la 28an de novembro 1992. Ĝi konsistas en kuniĝo de la landaj spiritismaj organizoj. Ĝia sidejo estas en Braziljo[10], Brazilo. Ĝi celas estigi solidaran kaj fratan unuecon inter la spiritismaj organizoj el ĉiu lando, kaj la unuiĝon de la spiritisma movado. Ĝi respondecas pri la okazigo de la Mondaj Spiritismaj Kongresoj.[11]

EDICEI[redakti]

EDICEI (eldonejo de ISK) respondecas pri la publikigo de spiritismaj libroj tradukitaj al naciaj lingvoj, kio inkluzivas enpaĝigon, ellaboron de kovriloj, preson kaj diskonigon de la libroj. Aperis verkoj ekz. en la lingvoj franca, hispana, angla, germana, rusa kaj hungara. La eldonejo partoprenas la ĉefajn librofoirojn en la mondo (ekzemple en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Frankfurto, Parizo, Novjorko kaj Bonaero).

Komunikado kun la spiritoj[redakti]

Juna vidvino ne plu povas elteni sian truditan ĉastecon. Ĝis nun ŝi rezistis al la invitoj de sia najbaro, kiu bonvolus ŝin konsoli. Sed hodiaŭ vespere ŝi sentas sin tiom sola, tiom malforta, kaj plie baldaŭ fulmotondros...

Kiam ŝi frapas la pordon de la najbaro, tiu tuj komprenas, ke la frukto estas matura. Post kelkaj minutoj la vidvino estas en liaj brakoj, kaj ŝi ne protestas, kiam li komencas senvestigi ŝin. Vidante lian nudan korpon, ŝi rememoras pri la mortinta edzo, kaj genuiĝante antaŭ la glora viraĵo de la najbaro, ŝi prenas ĝin per ambaŭ manoj, proksimigas ĝin al sia vango kaj plorĝemas:

— Ho! Kial vi forlasis min tiom frue? Nun mi estas sola en la vivo. Ĉiunokte mi pensas pri la ĝuoj, kiujn vi donis al mi. Mi memoras niajn frenezajn amorludojn...

La vidvino plorsingultas kaj lamentas plu:

— Mi estas tiom juna, kaj vi estas en alia mondo...

Tiam la najbaro ekkrias malpacience:

— Ha! ne. Ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni?

51.png

Psikografio[redakti]

Psikografiopsiĥografio estas la plej ofta formo de mediumeco kaj la sola, kiu havas juran valoron. Per psikografio la spirito skribas per la mano de mediumo. Ĝia praktikado estas tre konata inter spiritistoj. Laŭ spiritismo la mediuma praktikado devas esti senpaga. Mediumoj kiel Chico Xavier psikografiis pli ol 400 librojn, kaj laŭdire li neniom ricevis pro la vendo de la verkoj. La profiton ricevis kaj ricevas iuj filantropaj spiritismaj organizoj.

Samseksamo[redakti]

Rilato inter samseksamo kaj spiritismo estas simpla. Estas klara mencio al tio en bazaj verkoj de Spiritismo, sekve, ĉiuj povas havi samseksamajn rilatojn. Ĝenerale oni aprobas la egoismon se la celo de samseksemo estas eviti gefilojn, sed oni povas, krome, adopti infanojn aŭ helpi orfejon por kompensi per karitato la mankon de naturaj gefilioj.

Pri la kialo de samseksamo Spiritismo havas oficialajn klarigojn. Pri ambaŭseksemo, oni havas klarigojn, ke ambaŭseksemuloj estas ĉiesuloj tro voluptemaj.

La samseksemulo, malkiel ciuj homoj, ne devas esti karitatema aŭ eviti ĉagreni familianojn, kiuj ankaŭ provu ĉagreni tiun.

Spiritual séance[redakti]

Séance conducted by John Beattie, Bristol, England, 1872

Spiritual séance or, simply, Séance is a meeting at which a group of people often including a medium attempts to contact a ghost and communicate with it.Alklaku la ĉi-suban ligilon por legi interesan superrigardon pri ĝi. Participants of such meeting need not be seated while engaged in a séance.

One of the earliest books on the subject is Communitation With the Other Side by George, First Baron Lyttelton, published in England in 1760.[12]

Some notable people who attended séances and believed in all that include the United States President Abraham Lincoln, and his wife Mary Todd Lincoln; the social reformer Robert Owen; the journalist and pacifist William Thomas Stead,[13] and more.

Scientists who have conducted a search for real séances and believed that contact with the dead is a reality include the evolutionary biologist Alfred Russel Wallace,[14] the inventor of telephone Alexander Graham Bell, and the inventor of television technology John Logie Baird, who claimed to have contacted the spirit of the inventor Thomas Edison, and more.

Nia Hejmo[redakti]

Nia Hejmo estas spiritisma libro verkita de la spirito Andreo Ludoviko kaj psikografiita de Chico Xavier. Eldonita unuafoje en 1944 fare de Brazila Spiritisma Federacio, la libro vekas intereson ĉe la popolo de Brazilo, kie ĝi estas unu el plej legataj libroj kaj kie ĝiaj eldonoj atingis jam pli ol milionon da ekzempleroj[15]. Ĝi estas tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive de Esperanto, fare de Porto Carreiro Neto.

Ĝi rakontas la postvivon de la kuracisto Andreo Ludoviko, kiu trovis en la transtombo, post la morto de sia korpo, la spiritan urbon Nia Hejmo. Laŭ la libro, en tiu urbondo estas belaj pejzaĝoj, florĝardenoj, lagoj, rivero, domoj kaj konstruaĵoj, hospitalo, publikaj servoj por komunikado, transportado k. a. La verko priskribas, kiel Andreo venis al Nia Hejmo, lian surprizon pro la vivstilo de la tiea komunumo, kaj tion, kiel la urbo estas administrata. Pro la verko oni konstatas, kiel laŭ spiritismo statas la vivo de homo post la morto de la korpo.

Spiritisma centro[redakti]

Spiritisma centro en Bahio, Brazilo.

Spiritisma centrospiritisma domo estas templopreĝejo de spiritistoj, ĉefe en Brazilo. La kunvenoj, kiuj okazas en spiritismaj centroj estas ĝenerale de du specoj: publikaj kaj nepublikaj.

Publikaj kunvenoj estas malfermaj al ĉiuj homoj, spiritistoj aŭ ne, kaj nepublikaj kunvenoj estas malfermitaj al tiuj, kiujn Max Weber nomis "religiaj specialistoj" aŭ specifaj kredantoj. Publikaj kunvenoj similas al diservo de aliaj kristanaj religioj: legado, preĝo, morala prelego, ktp.

  • Publikaj kunvenoj
  • Foje, oni kunigas tiujn kunvenojn.
  • Nepublikaj kunvenoj
    • Mediumaj, en kiuj mediumoj komunikiĝas al spiritoj;
    • Kuracaj, en kiuj mediumoj preĝas por kuraci ne ĉeestantajn malsanulojn;
    • Materiigaj, tre maloftaj, en kiuj spiritoj materiiĝas aŭ materiigas objektojn;

Krom religiaj kunvenoj, tie okazas ankaŭ sociaj kaj kulturaj eventoj. Multaj afrikdevenaj religioj nomas siajn templojn "spiritismaj centroj" en Brazilo, ĉar en komenco de 20-a jarcento oni malpermesis tiujn religiojn kaj la nomo "eklezio" aŭ "templo" estis rezervita al katolikismo.

Literaturo[redakti]

Oni rakontas, ke iam Ĥorĥo Kamaĉo vekiĝis en la mateno preta por surpaperigi tutan poemon pri kiu li estis sonĝi[n]ta. Li diktis ĝin al sia tiam sekretariino María Kodama, hodiaŭe sia vidvino. La poeziaĵo estis publikigita en la tuto, sen nenia revizio. Demandite de ŝi poste kial li neniam estis reviziita la tekston, li respondis, ke tio ne estis ebla ĉar ĝi estis diktita de la propra Franz Josef Jung okaze de la sonĝo.

Aliaj verkoj de Allan Kardec[redakti]

Ligna skulptaĵo en Ouro Preto, Brazilo

Kelkaj Verkoj[redakti]

Bazaj verkoj de Spiritismo[redakti]

La bazaj verkoj de Spiritismo estas kvin libroj publikigitaj de la Allan Kardec.

Laŭ spiritismo ili estis rivelitaj de superaj spiritoj al multaj mediumoj en malsamaj lokoj, kaj organizitaj de Allan Kardec en la 19-a jarcento. Ĉar ili estas kvin, oni nomas ilin ankaŭ "Spiritisma Pentateŭko". Ili ne havas absolutan aŭtoritaton, sed oni havas grandan respekton al ili. Ili estas la "ŝlosilo" por la ĉefaj punktoj de la spiritisma doktrino.

Verkoj[redakti]

Kelkaj verkoj de Chico Xavier en la franca

Kelkaj el liaj verkoj estas eldonitaj en aliaj lingvoj. En Esperanto aperis:

  • Nia Hejmo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1959. 240 p.)
  • Ago kaj Reago (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1963. 233 p.)
  • Antaŭ Du Mil Jaroj (diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1951. 399 p.)
  • En Pli Granda Mondo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Carlos de Almeida Wutke - 1a eld. en Esperanto en Rio de Janeiro: Federação Espirita Brasileira, 1977. 215 p.)
  • Esperanto Kiel Revelacio (diktita de la spirito Francisco Valdomiro Lorenz. el la portugala tradukis Benedicto Silva. Araras: Instituto de Difusão Espírita, 1976. 159 p.)
  • Infanoj en la Transmondo (diktita de la spirito Marko, el la portugala tradukis Délio Pereira de Souza. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1995. 78 p.)
  • La Konsolanto (diktita de la Spirito Emmanuel, el la portugala tradukis Benedico Silva. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1977. 190 p.)
  • Kristana Agendo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Allan Kardec Afonso Costa. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1947. 102 p.)
  • Patro Nia (diktita de la spirito Meimei, el la portugala tradukis Affonso Soares. Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, proks. 1995. 102 p.)
  • Paŭlo kaj Stefano (historia romano diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1966 p. 543 p.)
  • Penso kaj Vivo (diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis Affonso Soares. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 2000. 129 p.)
  • Sur la Vojo al la Lumo ("Historio de la civilizacio laŭ spiritismo", diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis Allan Kardec Afonso Costa. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, proks. 1974. 174 p.)
  • Verda Signalo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Allan Kardec Afonso Costa. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 2000. 110 p.)
  • La Senditoj (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Gonçalo Neves. Brazila Spiritisma Federacio; Spiritisma Eldona Societo F. V. Lorenz. Brasília; Rio de Janeiro. 2018. 267 p.
  • Laboristoj de la Eterna Vivo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Paulo Sérgio Viana. Brazila Spiritisma Federacio; Spiritisma Eldona Societo F. V. Lorenz. Brasília; Rio de Janeiro. 2019. 288 p.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Kion vi pensas?
  2. Laŭ tiu listo precipe la ruĝa koloro gravas  :-)
  3. 11-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Nicky, Jean-Luc, Larisa, Nathalie, Bert ...
  4. Kion vi pensas?
  5. aside : krom; flanken; paranteza (au flanka) rimarko; _digresio_;.
  6. El la verko "Esperanto kiel Revelacio", IDE
  7. Formato in-12, 624 paĝoj, presita de Pillet-âine
  8. Laǔ la libro Historia kaj Doktrina Panoramo de la Spiritisma Kodigado, publikigita en Brazilo, en 2007, memeldono de Urba Spiritisma Alianco de Uberlândia
  9. Priskriboj kaj informoj tradukitaj el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (10.10.2016)
  10. Adreso: SGAN 909 – Modulo G – CEP 70690-090, Brasília – Brasil
  11. En 2016 okazis la 8a Kongreso (Lisbono de la 7a ĝis la 9a de oktobro)
  12. Verda Naturisma Semajno kun INOE, FestiNATUR
  13. Mi kredas, ke estas speco de brasiko.
  14. Kun espero kaj scivolo ili serĉis kontakton kun la mondo kaj esperantistajn plumamikojn.
  15. Vidi la retejon de Brazila Spiritisma Federacio