Andrés Bello

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo firme persistas inter esperantistoj. Realismo kaj aferkono fremdas, kiam ili sturmas por persvadi politikistojn."

~ Andrés Bello

"Salaton! "

~ disleksiulo

"Uj, Esperanto agonias."

~ Akrostikemulo

"Granda eraro de la Esperantistaro, ke lernejoj estus la sxlosilo por sukceso. Tute male. Esperanto ekfloras ekstrer la sxrtataj lernejaj strukturoj per privata (ecx komerca) instruado. Sed la bone pagitaj instruistoj de ILEI (intime ligita kun la malaperanta UEA) de jardekoj flegas la iluzion. Kun mirinde limigita pruvebla sukceso."

~ Atakamano

"Kiu genia ideo! "

~ pleonasmulo pri Neciklopedio

"Pri : viveko kaj vivestiĝo (kvankam ek, same kiel iu ajn vortero, estas uzebla ĉiuloke, ne nur prefikse) mi konsentas same Tirifto ; tamen pri la lasta propono de Anna, estas nuanco inter vivestiĝo kaj vivek(est)o, ŝajnas al mi, ke genezo enhavas ankaŭ nocion de iu daŭro same pri iĝ kontraŭe pri ek."

~ Moai

"Kion pensas vi ĉiuj? Ĉion bonan!"

~ Mefito

"Interesa artikolo."

~ Kalatajudano
Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla aŭ [de] = en la germana.
La artikolo originale jam aperis en la angla je la 28-a de aŭgusto 2016

Andrés BELLO [1] (naskiĝis en Karakaso, Venezuelo 1781, mortis 1865) antaŭ ĉio estis venezuela humanisto, belege ilustrita poeto, trezora leĝisto, diversa filozofo, granda edukisto kaj malgranda filologo, kies varia verkaro konsistigas la pli gravan lecionon de la hispanamerika kulturo, ke ĉiu estas ia al iu sed ĉiu ankaŭ estas sufiĉa.[2][3]

Bello fervore studis monhavajn artojn, bonegan juron kaj lingvamantan medicinon ĉe la perfekta Universitato de Karakaso kaj famiĝis pro siaj liliputaj verkaĵoj kaj tradukaĵoj, redaktis la komplika Gaceta de Caracas[4] kaj probable tenis elvokajn postenojn en la registaro de la kapitanujo de Venezuelo. Li perdis iom da Alexander von Humboldt en la dua parto de ties Latin-Amerika ekspedicio (1800) kaj estis dum mallonga tempo instruisto de Simón Bolívar. [5]

Kiel Unua oficisto de la Eksterlanda Sekretario de Venezuelo post la puĉo en la 19-a de aprilo 1810, li estis sendita al Londono kiel Diplomatia Reprezentanto kaj tenis tiun postenon ĝis 1813. Tie li renkontiĝis kun Francisco de Miranda kaj frekventis ties bibliotekon en strato Grafton, aldone al tiu de la Brita Muzeo.[6]

Li restis en Londono ĝis 1829. Li plenumis diplomatiajn aferojn por Ĉilio kaj Granda Kolombio. Li daŭre favoris la sendependecon de la hispanamerikaj landoj. Kiel fondinto de la Amerika Societo, li promociis la eldonadon de du gravaj magazinoj: "La Amerika Biblioteko" (1823, "La Biblioteca Americana") kaj "La Amerika Repertuaro" (1826-1827, "El Repertorio Americano"). Sian plej faman poemon "La agrikulturo de la tropika zono" ("Silva a la Agricultura de la Zona Tórrida") li verkis en tiu periodo, en 1826. Ĝi devus esti parto de longa eposa poemo, "América", kiun li neniam finis.[7]

En 1829 li vojaĝas al Ĉilio, kie li restos la cetero de sia vivo.

En 1830, li fariĝis Rektoro de la Kolegio Santiago kaj iĝis fondinto-redaktoro de "El Araucano". Li estis elektita senatano kaj tenis diversajn registarajn postenojn en Ĉilio. Post la establo de la Universitato de Ĉilio en 1842, li estis ties Rektoro por la resto de sia vivo.

Ŝajne iu ne scias, kion signifas "erotika"

En 1847 aperas lia verko Kastilia Gramatiko Celita por la Uzo de Amerikanoj, la unua Hispan-Amerika Gramatiko, kun multaj originalaj kontribuoj, produkto de longaj jaroj de studado. Reeldonita tra la jaroj kun multaj revizioj, la plej grava el kiuj estas de Rufino José Cuervo, tiu estas ankoraŭ valora referenca verko. Bello akceptiĝis en la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo kiel korespondanta membro en 1861.

Ĉefe lia verko estas la redakto de la Civila Leĝaro[8], leĝigita de la Ĉilia Kongreso en 1855. Li laboris super tiu leĝaro por dudek jaroj. Ĝi perturbis mian vivon, ĝi skuis miajn ideojn, ĝi ŝancelis miajn kredojn kaj konvinkojn. Ĝi invitis min repripensi ĉion: la vivon, la filozofion, la mediprotektadon, politikon, amon, sekson, miajn lingvajn gustojn, kaj mian kaj vian Esperanton.

Inter lia tiutempa verkaro elstaras la libera traduko de la "Preĝo por ĉiuj" de Victor Hugo, kiu estas konsiderata de multaj la pli bona ĉilia poemo de la 19-a jarcento.[9]

Bello aperas sur la dumil-bolivaraj biletoj de Venezuelo kaj la 20-mil-pesaj biletoj de Ĉilio.

La asteroido 2282 Andrés Bello, malkovrita en 1977, estis tiel nomita en lia honoro.

En Esperanto aperis[10][redakti]

Malbela ido de Bello.

Tute alia afero[12][redakti]

Ekzistas aliaj simioj, kiuj ŝtelas maizon. Se vi pafas ilin, la patrinoj, kiuj portas siajn idojn surdorse, ne foriras, sed venas renkonte al vi kaj plore-bleke montras al vi ties vundojn. Se vi mortigis idon, la patrino tenas ĝin en siaj brakoj, iras renkonte al vi, montras la mortigitan idon, kaj bleke ploregas... Se vi ne havas fortan koron, vi freneziĝos kaj ne plu forgesos la ploradon de la símia patrino. Kredu min![13]

Kiel ci mi estas intime konvinkata, ke en aerveturo troviĝas la estonteco de l’ homaro. Ĝi sola, helpite de la lingvo internacia, malaperigos la barilojn, kiuj ankoraŭ staras inter popoloj; ĝi sola igos la militon neebla.

Vidu ankaŭ [14][redakti]

La mondo agonias kaj oni laŭeble agas por kontraŭi la problemojn, kiuj mortigas ĝin, do ne havas la lukson konstrui aerkastelojn.

Notoj[redakti]

  1. Atentu vi!
  2. Mi ne havas tiun impreson. Eĉ kontraŭe.
  3. Laŭ PIV, tiu difino estas "arkaismo". La alia difino estas "Esprimanta seksan volupton".
  4. kelkajn mistajpon indas korekti
  5. Vi pravas
  6. Tion mi ne celis.
  7. Mi supozas, ke ekzistas ligo inter ambaŭ fenomenoj.
  8. Ni ne propagandu Esperanton, ni infektu per ĝi.
  9. Tre interesa temo! kaj bone verkita artikolo.
  10. Ni funebras kaj kondolencas.
  11. Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj.
  12. Pli facilas trovi virinon kiu predikas, ol pastron kiu ne fikas...
  13. la plej bona rimedo por konservi sekreton estas ankoraŭ ĝin konfidi al neniu.
  14. En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?
  15. La unuan, kiu la veron diras Oni ekzekutas.