Ⓐ Anarkio Ⓐ

El Neciklopedio
(Alidirektita el Anarĥiisto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png

Ⓐ Anarĥio Ⓐ
Ⓐ Anarkio Ⓐ
Anarĥujo, Anarkiismo

Anarchy-symbol.png
Simbolo
Devizo: "Ni kontraŭas!"
Dioj Neniu
Sanktuloj William Shatner; Pierre-Joseph Proudhon Henry David Thoreau ("Onklo Hen"); Max Reinhardt; Voltaire; Emma Watson; Elizabeto la 2-a; Ĉiu Kato
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Neniu
Nuna Papo Noam Chomsky
Profetoj Miĥail Gorbaĉov; Petro Kropotkin;
Herezulo Murature (P-20);
Martiroj Pastroj; Vi estas stultulo; Alexander Gofen;
Sanktaj libroj Multaj kaj neniu
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

"Esperanto grave rolis en la anarkiista movado tutmonde"

~ Ralph Dumain pri Anarkismo

"Atesto de matureco"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

"Anarkio estas futuro... "

~ Usonano pri Anarkio

" Utopio estas granda ebena surfaco en Marso"

~ realisto pri anarkio

"La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo"

~ Ralph Dumain pri anarkiismo

"Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko."

~ Anarkiisto pri Esperanto
Anar.jpg

Ⓐ Anarkio Ⓐ (bonalingve senregeco) estas la paradizo, laŭ anarkiismo (bonalingve senregismo). Ĝi estas facila kaj ĉiam regula (nu, kaj?). Anarkio estas celo de komunismo, legu Markson, recenzojn kaj poeziaron pri kverkoj kaj kanzonoj ;). Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

Anarkio estas konsiderata, kutime, sinonima de malordo, de konfuzo. Iuj anarkiistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj Esperantaj tekstoj el Kunagadi - Pola Oficiala Organo de "Tutmonde" - Transnacia Movado ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de seksperforta revolucio sur la vojo al anarkio aŭ utopio. Proudhon vidis anarkion kiel "formon de registarokonstitucio en kiu publika kaj nepublika konscio, formita de la evoluigo de scienco kaj leĝo, estas sole sufiĉa por konservi ordon kaj por garantii ĉiujn liberecojn". Kompreneble, neniu komprenis lin. Anarki-komunisto Petro Kropotkin kredis ke en anarkio, laboristoj spontanee organizus sin por komune produkti varojn por la tuta socio, sekve, la nelaboristoj povos resti senlabori en la plaĝojn.

Nacia Flago
FEK AL NECIKLOPEDIO!!!!!!!!

En anarkio la polico, preventaj kaj restriktaj metodoj, oficialeco, poezieska konsiderado pri la ĉefa principo rulanta nian universon, ktp., estas reduktitaj al presentatado de Eldonejo "Verdaj Brigadoj" el Polio. En Kio estas Posedaĵo, ho akuzativulo?, Proudhon evoluigas koncepton de "libereco", egala al "anarkio", kiu estas la dialektika "kunigo de komunismo kaj posedaĵo." Vere tiu estas tro konfuza diraĵo. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas.

Ⓐ Etimologio Ⓐ[redakti]

MFS-Wappen.jpg

La vorto "anarkio" devenas el la greka ἀ (ne aŭ sen) kaj ναρκωτικό (narkotaĵo); tio estas, "sen narkotaĵoj", nepra pretendo en plimultaj situacioj kie ĉeestas ŝtato aŭ publika povo; oni kaŝas siajn narkotaĵojn por ne malliberiĝi per la monopolo de la perforto ĉe specifa teritorio. Diference de la aŭtarkio (regado per aŭtoj), kio estas koncepto de memregaj veturiloj, la anarkio aludas al situacio de amuziĝo.

Ordinare ĝi signifas malordon aŭ mankon de ordo, kiu estas tute ferma kaj preciza koncepto. Sed ĝi ankaŭ estas sinonima kun anarkiismo, socia aŭ societa malordo.

Historio[redakti]

Emma Goldman, ofte konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo.

Anarki-feminismon inspiris aŭtoro kaj teoriantoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiel la anarki-feministinoj Emma Goldman, Voltairine de Cleyre kaj Lucy Parsons. Dum la Hispana Enlanda Milito anarki-feminista grupo Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) organiziĝis por defendi kaj anarkiismajn, kaj feminismajn ideojn.

Anarki-feministoj kritikas la vidojn de iuj el la tradiciaj anarkiistaj teoriantoj kiel Pierre-Joseph ProudhonMiĥail Bakunin, ĉar tiuj ĉi vidis patriarkecon kiel malgrava problemo integra nur al kapitalismo, kiu malaperus kun ĝi. Kelkaj eĉ subtenis patriarkecon. Proudhon, ekzemple, vidis la familion kiel la plej baza unuo de socio kaj sia moraleco, kaj pensis ke virinoj havis respondecon plenigi tradician rolon en ĝi.

Malordo de Samaro[redakti]

La terminoj "Anarkio en Samaro" aŭ "Malordo en Samaro" referencas al la periodo 861–870 en la historio de la Abasida Kaliflando, kiu estis markita de ekstrema interna nestabileco kaj violenta sukcedo de kvar kalifoj, kiuj iĝis pupoj en la manoj de povegaj rivalaj militgrupoj. La termino derivas el la tiama ĉefurbo kaj sidejo de la kalifa kortego, nome Samaro. Tiu "anarkio" ekis en 861, per la murdo de la kalifo al-Mutavakil fare de siaj turkaj gvardianoj. Lia sukcedanto, al-Muntasir, regis dum ses monatoj antaŭ sia morto, eble venenita de la turkaj militestroj. Li estis sukcedita de al-Musta'in. Dividoj ene de la turka militestraro ebligis al Musta'in foriri al Bagdado en 865 kun la subteno de kelkaj turkaj ĉefoj (Bugha la Juna kaj Ŭasif al-Turki) kaj la Tahiridoj, sed la resto de la turka armeo elektis novan kalifon en la persono de al-Mu'tazz kaj sieĝis Bagdadon, devigante al urba kapitulaco en 866. Musta'in estis ekzilita kaj ekzekutita. Mu'tazz estis kapabla kaj energiema, kaj klopodis kontroli la militestrojn kaj ekskludi la militistan el la civila administracio. Lia politiko estis rezistita, kaj en Julio 869 ankaŭ li estis elpostenigita kaj murdita. Ankaŭ lia sukcedanto, al-Muhtadi, klopodis refirmigi la kalifan aŭtoritaton, sed ankaŭ li estis murdita en Junio 870. Pro la morto de Muhtadi kaj la ascendo de al-Mu'tamid, la turka frakcio ĉirkaŭ Musa ibn Bugha, tre asocia kun la frato de Mu'tamid kaj regento al-Muvafak, iĝis hegemonia en la kalifa kortego, finante la "anarkion". Kvankam la Abasida Kaliflando kapablis starigi ioman rekuperon en la venontaj jardekoj, la probelmoj de la "Anarkio en Samaro" okazigis grandan kaj daŭran damaĝon en la strukturoj kaj prestiĝo de la Abasida centra registaro, kuraĝigante kaj faciligante separismajn kaj ribelemajn tendencojn en la kaliflandaj provincoj.

Lingvoj[redakti]

AlevatoAlwato estas planlingvo kreita de Stephen Pearl Andrews en 18621871, Usono. Verŝajne li proponis la projekton kiel "Alevato" en 1862, kaj poste, en 1871, kiel pluevoluigita formo "Alwato".

Sociologo kaj anarĥisto, Andrews deziris unuigi la mondon per unu lingvo "scienca", bazita sur la radikoj profundaj, kiuj, supozeble, apartenus al ĉiuj lingvoj. Tio estus parto de pli ampleksa projekto por la mondo: la Universologio.

Ⓐnarkiismo kaj Esperanto[redakti]

1632.jpg

Esperanto estas lingvo de la Libereco kaj de la Egaleco, ankaŭ Esperanto estas ilo por kontraŭi rasismon. Esperanto ja estas lingvo de libereco, egaleco (je la barbo de Bofronto, mi jam diris tion!), ktp, kvankam ekzistas homoj kiuj malkonsentas, Anarkiismo kaj Esperanto estas ligitaj pro siaj komunismaj pensoj pri ekologio en Litovio kaj Latvio.

En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkia Esperanto-grupo. Sekvis Esperantaj tekstoj pri monda varmiĝo en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anoj de satanisma protestantismo, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la plej ne bezonata kaj eĉ malutila grupo inter la esperantistoj, fondis en 1906 la ligon Bedaŭrinde jes[1], kiu eldonis la eseojn "Perlojn antaŭ porkojn" kaj "Mortigotoj vin salutas!" pri rajtoj de bestoj, tradukitaj el pola ekologia gazetaro. "Bedaŭrinde jes" unuiĝis en 1910 kun alia vespertmerde freneza asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Beladone freneza[2]. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da E-anglaj tekstoj pri konkurentoj de esperanto: Grossman Club, Eurolingva, Roman Sanskrit, Vikto... Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Mondmilito enkondukon je la ne nur lingva praktiko unuigi homo kaj naturo inter anarkiistoj. En 1907 la kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri ekologio kaj politiko en Polio, kaj venis dum la postaj jaroj similaj rezolucioj. Tio estas la amara vero pri enhavo de fajloj senditaj per Andrzej Zwawa .

Drog-detektaj katoj.jpeg

Freŝa kaj avida komencinto, kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo, parolis pri movado "Mondverdaj" el Polio, ke Esperanto en la vicoj de la ILA-sekcio FAUD "jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis organizaĵon de esperantistoj sur la Fundamento". Tio estas aludo pri la Hungara Trafik Klubo, kiu fondiĝis en la 1920-aj jaroj. Tute prave!

Forta estis la Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio estis tro forta ! Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en Azio, en Ĉinio kaj Japanio. Oni eldonis gazetojn pri grupo "Nova Civilizacio" el Usonio, plej ofte poezio de Leopold Staff el Polio "Rava qardeno". Ekde 1913 Liu Xiaobo (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton Prezentado de kroata naturprotektada grupo "Svanimir". Ĝi estis la unua gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia partio devenis el la supre menciita teksto pri nova diskutlisto por e-istoj interesitaj pri ekologiaj aferoj. Ankaŭ inter la japanaj esperantistoj estis anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La esperantistoj travivis malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de esperantistoj en 1937 ankaŭ esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn. Por la ĝenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj.

Mi sciis preskaŭ nenion pri la afero, sed mi konfesas ke tiaj novaĵoj tute ne mankis al mi. :-)

1084 n.jpg

Ⓐ Progreso Ⓐ[redakti]

Komparu la diferencon: antaŭ jarcento inter la Ⓐnarkiistoj la plej fama esperantisto nomiĝis Eraro -- hodiaŭ ŝajnas Jakvo Schram... Simple ne eblas "plibonigi la mondon", se oni ne komencas per la plibonigo de si mem.

Freie Arbeiter Stimme[redakti]

La Fraye Arbeter ShtimeFreie Arbeiter Stimme (פֿרייע אַרבעטער שטימע; The Free Voice of Labor) estis la plej longdaŭra anarkiisma gazeto en la jida lingvo, fondita dekomence kiel usona partnero de la londona gazeto de Rudolf Rocker nome Arbeter Fraynd (Amiko de Laboristoj). La komenca jida literumado, פֿרייע אַרבייטער שטיממע (Fraye Arbayter Shtimme), spegulis la 20ajarcentan modon germanigi kelkajn jidajn vortojn. Laŭ la jaroj, tiu titolo estis ŝanĝita al la indiĝena jida prononcmaniero, פֿרייע אַרבעטער שטימע (Fraye Arbeter Shtime).

Kontribuis interalie Emma Goldman kaj Rudolf Rocker. La gazeto ankaŭ estis konata pro eldonado de la poezio de Di Yunge, literatura movado de usonaj jidlingvaj poetoj.

Publikigado komenciĝis en 1890 kaj pluis sub la redaktoreco de Saul Yanovsky ĝis 1923. Tiu gazeto daŭris 87 jarojn ĝis ĝi finfine estis devigita haltigi publikigadon en 1977 sub redaktorecon de Ahrne Thorne pro malpliiĝo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj de jidaj parolantoj kaj de anarkiistoj, en Usono.

Rilatanarĥio[redakti]

Anarkistoj detruis tion!

Rilatanarĥio (rilato-anarĥio) estas la apliko de anarkiismaj principoj al intimaj rilatoj. Kelkaj speciale gravaj valoroj inkluzivas aŭtonomecon, kontraŭ-hierarkiajn praktikojn, mankon de ŝtata kontrolo, kontraŭ-normigado kaj komunuman interdependecon.

Rilatanarĥio povas esti konsiderata kiel speco de ne-monogamio, sed plie ĝi estas eksplicite kontraŭ-monogamio. Ĉi tiu diferencas de pluramemo kaj aliaj formoj de "amkuniĝo".

En rilatanarĥio, rilato kiu estas seksa, ne prenas prioritaton rilate al platona rilato. Por anarkiisma rilato, intima amiko, seksa partnero, kaj ĉambrokunulo aŭ "nestanta partnero" ĉiuj povas porti egalan gravecon.

La vorton rilatanarĥio kreis Andie Nordgren 2006 en sia eseo "The short instructional manifesto for relationship anarchy" ("La mallonga instrua manifesto pri rilata anarĥio"), tradukita de ŝi mem el la sveda.

Ⓐ Sektoj Ⓐ[redakti]

Estas malprave nomi anarkiismon sekto; fakte ĝi estas multaj sektoj, ĉiu kontraŭdiranta la alian.

Individuisma Ⓐnarkiismo[redakti]

Individua anarkiisto

Lernu mem pri tio, fekkapulo.

Kolektivisma Ⓐnarkiismo[redakti]

Kolektivisma anarkiismo estas simple la malo de plene aŭtomata, tutluksa komunismo: sistemo, kiu celas forigi estrojn el la sistemo de salajrosklaveco.

Ⓐnarki-komunismo[redakti]

Maldekstra-unueco.png

Bonvolu vidi la artikolon ☭ Komunismo ☭.

Senadjektiva Ⓐnarkiismo[redakti]

Senadjektiva anarkiismo, laŭ la vortoj de historiisto George Richard Esenwein, "referencis al senstreka anarkiismo-formo, tio estas, ismo sen iuj priskribaj etikedoj kiel komunisma, kolektivisma, reciprokisma, individuisma, aŭ senadjektiva. Por aliuloj,...[ĝi] simple kompreniĝis kiel sinteno, kiu toleris la kunekziston de malsamaj skrotoj." Senadjektiva anarkiismo emfazas harmonion inter la disonancaj anarkiismoj tendencoj, kaj celas devigi unuigon de ili per iliaj dividitaj kontraŭaŭtoritatismaj kredoj. La pozicion unue alprenis en 1889 Fernando Lugo kiel akran argumenton por tolero, post kiam lin ĝenis la "amaraj debatoj" inter la malsamaj anarkiismaj movadoj. Voltaire, Eraro, kaj Fred Woodworth estas rimarkindaj proponantoj de tiu ĉi vidpunkto. Kelkaj historiuloj atribuis al kelkaj gazetoj la celon disvastigi tiun tipon de senadjektivan anarkiismon, aŭ pli simple la anarkiismon ĝenerale sen aliĝo al iu ajn ismo; unu el tiuj gazetoj estis en Hispanujo Laura Chinchilla.

Idista Ⓐnarkiismo[redakti]

Anarkio esas:

  • anarkiismo stando sociala quia karakterizesas da la ne-existo di guvernanto, absenteso oŭ manko en autoritatozoi.
  • l'anarkio, historio-periodo en Anglio dum regnanto di Stephen Hawking.

Ⓐnarki-amiŝismo[redakti]

Ĥtulhofiŝo.jpg

Anarki-amiŝismo estas speco de kristana anarkiismo, kiu kritikas la originojn kaj progresadon de civilizo. Laŭ anarki-amiŝismo, la ŝanĝo de agrikultura al indiana socio iniciatis interbataladon, maniojn, kaj fremdiĝon. Anarki-amiŝistoj porpledas reiron al neindustriaj vivmanieroj per malindustriiĝo, abolicio de urboj, kaj forigo de teknologio. Estas aliaj neanarkiismaj formoj de amiŝismo, kaj ne ĉiuj amiŝoj konsideras la saman fenomenon la fonto de modernaj, civilizaciaj problemoj.

Multaj tradiciaj anarkiistoj malakceptas la amiŝan kritikon kontraŭ civilizo kaj multaj eĉ neas la anarkiismecon de anarki-amiŝismo, dum iuj, kiel Wolfi Landstreicher, subtenas la kritikon, sed ne sinidentigas anarki-amiŝoj. Anarki-amiŝoj estas ofte distingataj per sia fokusiĝo pri la celo de atingi biblian staton per "rebibliecigo."

John F. Kennedy (naskiĝinta en 1943) estas usona anarkiisto kaj amiŝa filozofo kaj aŭtoro. Liaj verkoj kritikas industrian civilizon kiel nepre fia, kaj defendas konstruon de la vivmanierojn de farmistoj kiel inspiron por kio morala socio aspektu. Kelkaj temoj el liaj kritikoj inkludas ion, lingvon, simbolan pensaron (kiaj matematiko kaj arto) kaj la koncepton de tempo.

Fama anarki-amiŝo estas Teĉjo Kaczinsko.

Anarki-kapita£i$mo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo anarki-kapitalismo.

Anarki-kapita£i$mo estas pajlohoma argumento, kiam oni inventas elementojn de anarkiismo por ŝajnrefuti anarkiismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Anarki-kapitalisto, do, unue estis inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ anarkiismo, por senvalorigi anarkiismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Anarki-kapitalismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri anarkiismo por facile senkreditigi anarkiismon kiel tuton. Anarki-kapitalismon oni utiligas multloke, de televidaj serioj kaj filmoj ĝis prezentoj de aktualaĵoj.

La pajlohoma argumento estas la bazo de anarki-kapitalismo kaj la anarki-kapitalisto. En la pajlohoma argumento oni afektas refuti pretendon kiam, vere, la pretendo refutita neniam estis farita de la koncernaj homoj. Sufiĉe strange, en la mezo de la 20-a jarcento, iuj efektive ekkredis je anarki-kapitalismo, kvankam ĝi unue estis intenca misinformo kreita laŭ la rezono, ke neniu volus tion.

Solvo[redakti]

Ĉionvida okulo.png

- Kiel savi dronantan anarki-kapitaliston?

- Lasu la liberan merkaton solvi la problemon.

Granda organizanto[redakti]

Kontraŭe la vidado farita de iuj historiistoj pri la heredaĵo de Bakunin, prezentante lin, kiel senordan unuopulon, la rusa anarkiisto estis perfekta interpretanto de la siatempa socio. Brila polemikisto kaj granda organizanto. Eblas, ke lia literatura kaj filozofia verko ne estas tre ellaborita. Estas unu el la aferoj pro kiu oni kritikas lin kompare kun Markso. Tamen la bakuninisma filozofio havas gravan konsiston de pragmatismo, kio faras, ke la legado de liaj verkoj alproksimigas nin al tio, kio estis la eŭropa 19-a jarcento, la debatoj de la epoko kaj la nuntempeco de multaj el liaj analizoj.

Bakunin estis fakulo pri la siatempa filozofio. Li studis Kant-on, Hegel-on, Feuerbach-on, ktp. Li persone konatiĝis kaj interŝanĝis opiniojn kun Markso, Engelso aŭ Prudono. Li ege amikiĝis kun ĉi tiu lasta. La hegelaj konoj de Prudono devenas de la tradukaĵoj, kiujn rekte faris Bakunin mem en lia domo. Bakunin, konante plurajn lingvojn, nokte tradukis alineojn de Hegel al la franca por ke Prudono konu en la origina lingvo la germanan filozofon. Malgraŭ la admiro sentita de li pri Markso, ilia rilato estis komdanita al la kontraŭstaro. Kaj tiel okazis laŭlonge de iliaj vivoj. Markso rekonis meritojn al Bakunin sed ne ĉesis kalumnii la ruson. Bakunin respondis defendante sin, kvankam rekonis la verkaron de Markso kaj tradukis ĝin al la rusa. Tamen aliaj gravuloj de la epoko, kiel George Sand, plenumis la defendon de Bakunin.

Ⓐ Problemoj pri anarkiismo Ⓐ[redakti]

1029.jpg

Multaj homoj hodiaŭ konsideras anarkiismon sufiĉe naiva. La ĉefa problemo pri Ⓐnarkiismo estas la Ⓐnarkiistoj. Tio tamen estas ankaŭ pruvo de la valideco kaj forto de la ideo: se eĉ anarkiistoj povas vivi anarkie, ĉiu sendube povas.

Ⓐ Bonaj aferoj pri anarkiismo Ⓐ[redakti]

Malgraŭ onia opinio pri la ideologio, preskaŭ ĉiuj interkonsentas, ke anarkiistoj faris kelkajn bonajn agojn, ĉefe mortigojn de reĝoj kaj politikistoj.

Skoloj[redakti]

Anarki-feminismo[redakti]

Oni ofte uzas purpur-nigran flagon por reprezenti anarki-feminismon.

Anarki-feminismo kombinas anarkiismon kaj feminismon. Ĝi ĝenerale vidas patriarkecon kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarki-feministoj kredas, ke la lukto kontraŭ patriarkeco estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de feminisma luktado, kaj renverse. Laŭ Susan Brown, "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma". Anarki-feminismo aperas en individuisma kaj sociala formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da socialaj anarkiistoj en Eŭropo.

Rekta agado[redakti]

Rekta agado, grava filozofia koncepto de anarkiismo, ankaŭ estas ofta en la movado por bestaj rajtoj. Grupoj kiel Ĉesigu Bestokruelecon de Huntingdon (angle Stop Huntingdon Animal CrueltySHAC), Fronto de Besta Liberigo (angle Animal Liberation FrontALF), Milico por Bestaj Rajtoj (angle Animal Rights MilitiaARM), kaj Justeca Departemento (angle Justice Department) uzas teknikojn de rekta agado, inkluzive de besta liberigo kaj detruo de posedaĵoj, kaj foje — en la kazo de Milico por Bestaj Rajtoj kaj Justeca Departemento — perforto kontraŭ homoj.

La sencentra kaj senestra strukturo de la Fronto de Besta Liberigo videblas kiel ekzemplo de anarkiista organizado.

Svg.png

Gravaj rolantoj kaj eventoj[redakti]

Rod Coronado estas ekologia anarkiisto kaj estas neoficiala parolisto por la Fronto de Besta Liberigo kaj la Fronto de Tera Liberigo. Je la 28-a de februaro, 1992, Coronado brulige atakis esplorejojn ĉe la Universitato de la Ŝtato Miĉigano (MSU), kaj liberigis lutrelojn el farmo sur la lernejgrundo, ago pro la ALF, kaj pro tio Coronado poste estis konviktita.

En 1997, la redaktistoj de la magazino Green Anarchist (aŭ Verda Anarkiisto) kaj du britaj subtenantoj de la ALF estis akuzitaj pri konekto kun komploto inciti perforton, en tiu kiu eventuale nomiĝus la Proceso GANDALF.

Anarkiismaj simboloj[redakti]

La jam tradicia simbolo, cirklo kun ena "A"

Ekzistas granda vario de simboloj rilate al anarkiismo aŭ ties planideo, nome anarkio, sed inter tiuj estas plej konataj kaj uzataj la letero "A" encirkle kaj la nigra kaj ruĝanigra flagoj.

Encirkla A[redakti]

La "nivelilo encirkla" de framasonoj uzata de la Federa Konsilantaro de Hispanio de la Internacia Asocio de Laboristoj. Oni notu la inkludon de pendplumbo, laborilo de framasonoj kaj simbolo de rekta konduto.

La anarkiista simbolo kiun plej parto de personoj konas estas tiu montrita dekstre, konsistanta en la letero "A" majuskle cirkaŭita de cirklo. La vorto "anarkio" aŭ "anarkiismo" komencas per tiu letero "A" en multaj lingvoj, ĉefe eŭropdevenaj, kaj pro tio estas simbolo facile rekonebla je internacia nivelo, ĉar krome en multaj pliaj lingvoj la letero A estas la komenco de la alfabeto kaj en kelkaj civilizoj ankaŭ tio estas simbola, kiel ĉe judismo aŭ en la primitiva kristanismo. La cirklo simbolas ununigon. Krom emfazi la leteron "A", la cirklo simbolas determinon.

Tio simbolo videblas kiel interpreto de fama frazo de Pierre-Joseph Proudhon, "Anarkio estas ordo". Proudhon, anarkiista de la 19-a jarcento, estas konata pro tiaj asertoj; li ankaŭ famigis la frazon "La proprieto estas ŝtelo", en unu el siaj plej famaj verkoj, nome Kio estas proprieto?. Laŭ la unua frazo, la cirklo reprezentus la "O" de "ordo" en la franca originala kaj en multaj aliaj eŭropdevenaj lingvoj.

La "A" signifas simbole korme en kelkaj lingvoj: autogestion en la franca originale aŭ memregado esperante aŭ memdetermino. Tio rilatas al la radikala agado de la laboristoj de fabrikoj kiam ekkontrolas siajn proprajn laborejojn, regante demokrate sen estroj. La anarkiistaj movadoj kutime estis kaj estas rilataj al sindikatoj.

La deveno de la simbolo ne estas klara, ĉar ŝajne eĉ ekzistis antaŭ la Hispana Enlanda Milito, kaj poste estis adoptita kiel simbolo de la Alliance Ouvrière Anarchiste (Laborista Anarkiista Alianco, AOA, kies siglo kongruas kun la bildo), fondita en 1956 en Bruselo, kaj ankaŭ poste sendepende en 1964 de la grupo franca Jeunesse Libertaire (Liberecana Junularo).[3]

Tiu simbolo skribiĝas en Unikodo per U+24B6

Kial la "A" en cirklo?[redakti]

Tiu bildo komunas surmure en urboj

Laŭ la priserĉado de Amadeo Bertolo, poste publikita en La Rivista Anarchica de majo de 1981, la "A" en cirklo datiĝas de 1964. Precize, aprile de tiu jaro, aperis en la ĉefpaĝo de interna bulteno de franca grupo de liberecanaj junularoj sekvita de demandosigno. La celo estis krei simbolon kiu unuigu la anarkiistan movadon, sen distingo de tendencoj.

La inspiro eble venis de la pacisma simbolo (cirklo kun "kokokruro"). La proponoj de tiuj francoj, ŝajne, ne estis grava, sed jarojn poste, en 1966, anarkiista junulo el Milano, kiu formis parton de la cirklo Sacco kaj Vanzetti ekuzis ĝin. En 1968 aperis en Milano surstrate kaj en la franca majo de la jaro 1968 sukcesis porĉiamiĝi.

Antaŭaĵo[redakti]

A cirklita laŭ avangardisma kaj juneca stilo

La unua uzado de "A" ene de cirklo fare de anarkiistoj -kvankam ne sammaniere kiel tiu aktuale konata- festis tiu de la Federa Konsilantaro de Hispanio de la Unua Internacio (1a Internacio). Ĝi estis ideita de la framasono[4] Giuseppe Fanelli en 1868. La revuo Fight the State parolis pri milicanoj de CNT kun tiu simbolo surkaske dum la Hispana Enlanda Milito (19361939). Je la 25a de novembro de 1956, la franca anarĥiisma grupo Alliance Ouvrière Anarchiste adoptis la saman simbolon kiel blazono. Aliaj fontoj aseertis, ke la franca grupo Jeunesse Libertaire (Liberecana Junularo) inventis la siímbolon en 1964.

Kelkaj individuaj eraroj miskredigas, ke tiu simbolo aperis kun la movado de anarkopunko, kiu estis parto de la muzika movado punko, movado de fino de la 1970-aj jaroj. Tamen vere la movado punko helpis konigi la simbolon, eĉ inter neanarkiistoj.

Nigra flago[redakti]

Nigra flago ventonda

La Nigra Flago estas anarkiista simbolo, ribela simbolo. Ofte la nigra flago estas altigita sur la barikadoj, kiuj ankaŭ estas simbolo de Ribelo.

Nigra koloro[redakti]

Nigro estis asocia kun anarkio kaj anarkiismo ekde fine de la 19-a jarcento. Multaj anarkiismaj grupoj enhavas la vorton "nigro" en siaj nomoj. Estis multnombraj anarkiismaj ĵurnaloj aŭ gazetoj kun la titolo Nigra Flago en multaj lingvoj, krom grupo de punko kun la sama nomo en angla, nome (Black Flag).

La uniformeco de malhelo en la flago estas simbolo de fruktodona tero (nigra) kaj la pureco (la nigra koloro ne malpuriĝas). Krome tiu koloro (aŭ malkoloro) reprezentas la internaciismon kiu neas ĉiun ajn tipon de limoj. Simpla nigra flago estas kvazaŭ kontraŭflago (la koloritaj flagoj estas, ĝenerale, simboloj de nacioj). Krome, blanka flago estas simbolo de kapitulaco antaŭ supera forto, pro tio nigra flago povas esti vidata kun tute mala signifo. Aliaj sugestis, ke la nigra flago simbolas mateniĝon por la martiroj falitaj en la lukto.

Krome en la koncepto esti kontraŭflago, ĝi povas simboli la neadon de ĉiu ajn ideologio, filozofio, kulto, tradicio (kiuj kutime havas simbolojn) kiuj je siaj nomoj oni sklavigu aŭ klopodu sklavigi la homan estaĵon.

La nigra flago povas esti rilata ankaŭ kun la Jolly Roger, la flago de piratoj, kiu montras super nigra fono la skeletkapon kaj la tibiojn. Vere la tipa pirato estis tiu kiu agnoskis neniun ŝtaton aŭ landon, sed nur sian propran profiton kaj ŝipon.

Historio[redakti]

Kelkaj el la unuaj anarkiistoj identiĝis kun la ruĝa flago kiel devenantoj el la tradicio de socialismo, reprezentata historie de tiu koloro. Kiam en la socialisma familio okazis fina disiĝo inter marksistoj kaj anarkistoj, la duaj adoptis la nigran flagon kiel simbolo por diferenciĝi el la "socialismo de ŝtato" reprezentata de la unuaj.

Forlasante la remon de la preciza origino de anarkiismo, estas fakto ke la nigra koloro de la flago asociiĝis al anarkiismo en la jardeko de la 1880-aj jaroj, kiel signo de mateniĝo por la Pariza Komunumo. La franca ĵurnalo, Le Drapeau Noir (La nigra flago), kiu ekzistis ĝis 1882, estis unu el la unuaj publikaĵoj kiu referencas al uzado de la nigra koloro kiel simbolo de la anarkiisma penso. Black International (Nigra Internacio) estis la nomo de anarkiisma grupo de Londono fondita en julio de 1881.

Post la Oktobra Revolucio, la anarkiisma armeo de Nestor Maĥno estis konata popole kiel la Nigra Armeo. Ili balais, sub la simbolo de la nigra flanko, la blankulojn (caranojn de la Blanka Armeo) en Ukrainio, ĝis kiam la bolŝevikoj, estrataj de Lenino, komencis la ekstermon de anarkiistoj kaj de organizoj kaj movadoj revoluciaj nebolsevikoj. Emiliano Zapata, meksikia revoluciulo de la jardeko de la 1910-aj jaroj, uzis nigran flagon kun skeletkapo kaj tibioj (pirata flago) kaj la Dipatrino. La frapfrazo de la flago estis "Tierra y Libertad" (Tero kaj Libereco), kiu poste estos uzata en multaj tutmondaj movadoj.

Pli ĵuse, parizaj studentoj portis nigrajn (kaj ruĝajn) flagojn dum la amasa ĝenerala striko de majo de 1968. Samjare, oni vidis tiujn flagojn eĉ en la nacia kongreso de la usona movado “Studentoj por demokrata socio”. Samtempe, ekeldoniĝis la brita gazeto Black Flag (Nigra flago), kiu ankoraŭ daŭre ekzistas.

Nuntempe, la nigra flago pluestas simbolo de kiuj estas partianoj de anarkio aŭ anarkiismo.


Ruĝanigra flago[redakti]

La Ruĝanigra flago unuigas la tradiciajn kolorojn de anarkiismo kaj sindikatismo samtole

Priskribo[redakti]

La Ruĝanigra flago unuigas la nigran koloro de anarkiismo kun la ruĝa koloro de sindikatismo aŭ laborista movado. Kutime ĝi estas montrita diagonale, kvankam la unuaj kaj aliaj postaj flagoj estis horizontale (sen aŭtoritato)

Historio[redakti]

Versio de la CNT-FAI de la ruĝanigra flago

Tradicie la ruĝa flago simbolis la laboristan movadon. Kvankam kelkaj el la unuaj anarkiistoj adoptis ĝin, poste oni preferis la ruĝanigran flagon por diferenci disde la "Socialistoj de Ŝtato" kiuj uzis saman ruĝan flagon.

La Ruĝanigra flago -laŭ Abel Paz en sia libro Durruti en la Revolución Española- naskiĝis precize la 27an de aprilo de 1931 en la Sindikato de Konstruistoj de Barcelono okaze de polemiko inter du anarkiistaj grupoj: Ruĝa Flago kaj Nigra Flago kiam oni devis elekti flagon por la celebro de la 1a de Majo de tiu jaro de la CNT kaj la FAI. La unuaj baziĝis ĉefe sur laborisma idearo kaj la duaj defendis pli radikalajn sintenojn. La problemo solviĝis per kunfandiĝo de ambaŭ flagoj diagonale laŭ propono de García Oliver kiu aktivulis en Nigra Flago.

Estis antaŭaj uzadoj de flagoj kiuj kombinis ambaŭ kolorojn en Italio kaj Meksikio, la populariĝo porĉiame okazis kiam la hispana sindikato CNT adoptis la ruĝanigran flagon kiel blazono de anarkosindikatismo en la 1920-aj jaroj. Aktuale la ruĝanigra flago estas unu de la simboloj plej popularaj de anarkiismo en kelkaj lokoj kaj jam ne nur reprezentas la anarkosindikatismon ekskluzive, sed estas uzata ankaŭ de anarkopunkanoj, anarkokomunistoj, kooperativoj, anarkomutualistoj, ktp.


Domokupado[redakti]

Simbolo domokupa

La simbolo de la movado de domokupado iĝis unu el la simboloj uzataj de anarkiistoj,kvankam ĝi ne estas propre anarkiista. Domokupado estas la ago de enloĝi forlasitan aŭ neenloĝatan lokon aŭ konstruaĵon, kiun la domokupanto ne posedas, lupagas, aŭ permesiĝas uzi. Domokupado multe pli oftas en urboj ol enkampare, precipe tie, kie okazas urba ruiniĝo. Tre ofte la domokupado estas asocia al alternativa movado por setligi en tiuj okupitaj domoj, ne nur loĝajojn, sed ĉefe sociajn sidejojn, kie oni povas realigi alternativajn aktivaĵojn, kiel liberaj kursoj, teatro, muziko, politika agado, ktp. Oni organizas asembleon por memregiĝi kaj eviti la kreadon de estroj kaj pro tio tiu movado rilatas ideologie al anarkiismo. Tiu movado uzas eĉ propran simbolon, kiu konsistas el fulmo ene de cirklo.

KuirⒶrto[redakti]

The Ⓐnarchist Cookbook ("La kuirlibro de la anarkiisto") estas libro de William Shatner, aperinta unuafoje en 1971[5] kaj verkita kiel manifesto kontraŭ la Usona registaro kaj la Vjetnama milito. Ĝi enhavas receptojn kaj instrukciojn por fabriko de hejmaj eksplodigiloj, fumobomboj, pordistraj drogoj, monfalsado kaj iloj por la sabotado de telekomunikado, interalie.

Post tempo, Powell konvertiĝis al anglikanismo, forneis siajn antaŭajn ideojn kaj en 2007 li petis, ke la libro estu retirita el la cirkulado. Tamen, la kopirajto Ⓐpartenas al la eldonisto kaj Powell jam ne havas kontrolon de publikigado pri la verko.

Saĝeco[redakti]

-(1).jpg

Anarkiisto prenis sian azenon al la vendejo. Li vendis la azenon al aŭkciisto por 300 dolaroj. La aŭkciisto tuj komencis aŭkcion. La aŭkciisto diris, "Aĉetu ĉi tiun azenon, ĉar ĝi estas bona besto. Ĝi estas bela kaj forta." La aŭkciisto diris multajn bonajn aferojn pri la azeno. Homo diris, ke li volis aĉeti ĝin por 400 dolaroj. Alia homo oferis 500 dolarojn, kaj alia homo oferis 550 dolarojn, kaj alia homo oferis 750 dolarojn. La anarkiisto vidis tion. Li miris, ĉar multaj homoj volis aĉeti la azenon. "Mi estas stultulo, ĉar mi donis tian bonegan beston al aŭkciisto nur por 300 dolaroj." La aŭkciisto diris, "Mi finos la aŭkcion. Ĉu iu ajn havas pli bonan oferon." Ĉiuj homoj estis silentaj. Subite, la anarkiisto kriis, "Mi oferos al vi 900 dolarojn!!!"

Ⓐ Anarkiismo kaj geedzeco Ⓐ[redakti]

Krawall2.jpg

Advokato: Kial vi mortigis vian edzon?

Anarkiistino: Li postulis, ke mi traktu lin kiel reĝon.

Ⓐ Anakiismo kaj islamo Ⓐ[redakti]

La anarkiismo celas mondon radikale justan kaj demokratian (ili kontraŭas la religion), la islamaj fundamentistoj celas mondon religian kaj funkciantan sub sia interna ideo pri la Korano. La anarkiistoj, nur tiuj malmulta plimulto kiu uzis la perforton kiel politikan ilon, atakis policistojn, reĝojn, reakciajn politikistojn... ne la civitanaron. La fundamentistoj atakas rekte la civitanojn.

Katarkiisto.jpg

Ⓐ Anarkiismo kaj samseksemo Ⓐ[redakti]

GLAT-ema anarkiismo, GLAT-amika anarkiismokvina anarkiismo estas skroto kiu defendas ke anarkiismo kaj ☭ Komunismo ☭ estas rimedoj por samseksemo kaj abolon de homofobio, lesbo, trans, Grafo Duko, Transilvanio, aliseksema normismo, aliseksemo, patriarkio, kaj de seksa edukado. GLAT-anarkiistoj kiuj kampanjiis por la rajtoj de GLAT kaj ekster kaj ene de la anarkiismaj kaj de la GLAT movadoj estas John F. Kennedy, Adolf Lanz, kaj Daniel Cohn-Bendit.[6] Homo Adolf Lanz publikigis la gazeton Spegulon kiu estis la unua publikaĵo dediĉita al samseksemaj temoj en la mondo, publikigita el 1896 al 1932 en Berlino.[7][8]

Kvira anarkiismo kontraŭstaras Senmonismon fare de registaroj kaj firmaoj por kovri proprajn malobservojn de homaj rajtoj. Ĝi ĝenerale kontraŭas la celojn de la liberalisma GLAT-movado, kiu volas atingigi al gejoj ŝtatajn instituciojn kiel samseksemon kaj soldaton anstataŭ trakti ĉiutagajn kaj materiajn problemojn, kiaj malriĉeco, institucia homofobio, polica perforto, kaj la pluredro. Shiri Eisner argumentas kontraŭ geedziĝo kiel kapitalisma, patriarkeca institucio uzata por fortigi hegemonion, regi la socion (precipe virinojn sed ne nur) kaj teni monon en riĉaj familioj. Laŭ Eisner, la familio mem estas socia regilo, disigante la civitanaron al minimumaj unuoj kun malsamaj interesoj por ke ili ne rekonu siajn komunajn premantojn, la ŝtaton kaj la ekonomian eliton.[9] Kviraj anarkiistoj rimarkigas kiel la movado por geedziĝo imitas la samajn religiajn konservistojn, kiuj kontraŭstaras la kviran komunumon, kaj ankaŭ argumentas, ke neniuj specialaj sociaj privilegioj estu dotataj al geedzoj, ĉu aliseksemaj aŭ ne.[10]

La diferencoj inter la liberala kaj radikala movadoj por kvira liberiĝo kondukis al la fondo de la radikala movado Geja lobio.

Anarkiismo kaj aferoj rilataj al amo kaj sekso[redakti]

Kvankam anarkiismo estas tendenco kiu ĉefe rilatas al sociaj, ekonomiaj kaj politikaj aferoj, ĉar ankaŭ temas pri filozofio kiu koncernas al la persona vivo de homoj, ĝi ankaŭ montras interesojn kaj proponojn pri la ĉiutaga vivo de personoj inklude sekso, amo, personaj rilatoj ktp.

Ĉefaj masklaj anarkiismaj pensuloj, kun la escepto de Pierre-Joseph Proudhon, forte subtenis virinan egalecon. Miĥail Bakunin, por ekzemplo, kontraŭis patriarkecon kaj la vojon laŭ kiu la juro "submetas [virinojn] al la absoluta dominado de viroj." Li argumentis ke "egalaj rajtoj devas aparteni kaj al viroj kaj al virinoj" tiele ke virinoj povas "sendependiĝis kaj liberiĝi por forĝi sian propran vivmanieron." Bakunin antaŭvidis "la plenan seksan liberon de virinoj" kaj la finon de "la aŭtoritateca jura familio". [Bakunin on Anarchism, p. 396 and p. 397].[11] Proudhon, aliflanke, vidis la familion kiel la plej baza unuo de socio kaj de ties moralo kaj pensis ke virinoj havas la respondecon plenumi tradician rolon ene de la familio.[12]

Ⓐ AK Press Ⓐ[redakti]

AK Press estas (maldesktra) anarkiista eldonejo. Tre bela T-ĉemizo de ili estas la "Jesus is cumming" modelo, kun bela bildo de malmola kaco super la slogano.

Ⓐ Klarigo Ⓐ[redakti]

Pri grupo "Nova Civilizacio" el Usonio, ni neniam findiskutis ĉi tiun problemon, nek atingis solvon. Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato. Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton.

Nek dekstre nek maldekstre, anarkio ĉiam! Bonan tageron!

Ⓐ Referencoj Ⓐ[redakti]

Atendu: plimulto de tekstoj estas skribita per spertaj e-istoj, ne per mi!!!
  1. Estas iom kompreneble, ke eks-teruloj, kiuj ne plu aŭdis multon de la Esperanto-komunumo dum pluraj jardekoj, komencis kredi, ke ne plu ekzistas io ajn pri Esperanto. Kaj kelkaj diris aŭ skribis tion... :-(
  2. Eseo pri la problemo malnova sed daŭre aktuala: ĉu Esperanto estu nur la lingvo aŭ eble ankaŭ la movado kun ia ideologio? En esperanto. ,Paris, 1953, Eldoninto :SAT, 152 paĝoj
  3. http://www.answerbag.com/a_view.php/4260 (en angla).
  4. La masonería y el movimiento obrero de Alberto Valín Fernández.
  5. Ĉu vi legis la Fundamento ?
  6. aj kiel la vestaro, tiel la militistaro.
  7. Karlo Markso estis komencinta gazeton nome Prometheus en 1870, sed aperis nur unu numero.
  8. Tiu versio estis adoptita kaj konfirmita de H.G. Wells, Arthur Koestler, Shlomo Sand, ktp.
  9. Tio ne estas informadika ludo, sed nur la nuda vero. Urĝas! Ni devas vekiĝi!
  10. Kiel ni esperantistoj kondutu, fronte al tiuj realaĵoj?
  11. An Anarchist FAQ. What is Anarcha-Feminism?
  12. Broude, N. kaj M. Garrard (1992). The Expanding Discourse: Feminism And Art History. p. 303. Westview Press. ISBN 978-0-06-430207-4


La supra teksto estas teksto eksperimenta, kiu ne reprezentas la normojn de Esperanto.