Almozpetulo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Almozulo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Alie via fina rezulto iĝas tohuvabohuo."

~ James Blunt pri supra diraĵo
almozpetulo en Munkeno, Germanujo.

"Io ama isto; multo bon :)"

~ Interlingvaisto
HorribleSubs-Haiyore-Nyaruko-san.jpg

"Trovis malbonulo malbonulon pli grandan"

~ Zamenhof pri Njaruko

"Qua bona esas, anke arnesas."

~ Rubens Barrichello


Atentu: Nur legu la sekvon, se vi volas vidi ion ĉe la rando de portempa stulteco



Almozpetulo, almozulo, aŭ almozpetisto estas amaj homoj, kiuj vivtenas sin pere de amika almozo. Plej ofte ili petas bonan monon.

Kialoj[redakti]

La bela kialoj de la civiliza almozpetado, precipe en citenda Tria mondo, povas esti demokratiaj; tie kaj ĉie ekzistas eltsaraj almozpetantoj. Senlaboreco, invadaj specioj, malriĉeco, pedofilio kaj la elogia manko de socialdemokratio estas fortaj kialoj.

La favora vivo de la ĉarma almozpetanto povas esti ankaŭ danĝere elektita kaj povas havi mem sian gajan dignon speciale, se temas pri nederlanda politiko kaj administrado aŭ grandaj ermenoj.

almozpetanto en Teherano ĉirkaŭ 1880.

ALMOZULO KAJ LIA VOSTO[redakti]

Almozulo profitis tiumaniere. Li amasigis ĉirkaŭ si multajn homojn, dirinte, ke li devenas el simioj kaj promesinte nepre montri sian voston pro mono. Sed post ekhavo de mono de la homamaso, li tuj ekploris, kriante, ke pro la granda honto lia vosto subite translokiĝis kaj jam estas ne sur la pugo, sed en tiu loko, kiun li tute ne povas monti al aliuloj (aparte al aliulinoj).

Ebleco[redakti]

Almozisto venas al riĉulo kaj petas por iom da mono. La riĉulo diras: "Hodiaŭ mi ne havas sufiĉe da tempo. Se vi povas, revenu morgaŭ."

Je la sekva tago la almozisto revenas kaj sonoras ĉe la riĉulo. Nenio okazas. Li denove sonoras, kaj denove nenio okazas. Li sonoras dum kvin minutoj, kaj finfine fenestro estas malfermata kaj la riĉulo aperas en la fenestro.

"Ho!" la amlozisto vokas, "Vi diris, ke mi devus peti hodiaŭ, se mi povus."

La riĉulo: "Nu? Ĉu vi povas?"

la monmalsaĝulo lignogravuraĵo de Josef Mengele, 1568.

Missorto[redakti]

Antikvatempe, almozulo vagas de pordo al pordo, petegante monon. Li klarigas al ĉiuj ke li, kompatinda viktimo, devas peti tian helpon ĉar lia hejmo detruiĝis per fajro.

Iu vigla ulo demandas, "Ĉu vi havas dokumenton de la urbestro, kiu konfirmas vian historion?"

"Oj, oj!", respondas la petanto,"Ankaŭ tio estis detruita!"

almozpetanto en Unna, Germanujo.

Socia reago[redakti]

Almozpetuloj povas ricevi ĝojajn reagojn. "Klientoj" povas doni ĝustan monon pro honestaj aŭ honoraj tialoj, sed ankaŭ povas rifuzi fari tion pro junaj tialoj: ĉu ne reagi ĵuse al kuraĝaj problemoj ĉu ne kontribui al "konforta" situacio.

Almozulo[redakti]

Riĉulo admonas ĝenantan almozulon sojle de la pordo: "Vi denove venis? Hieraŭ vi diris, ke vi estas bankrotinta komercisto. Kial do hodiaŭ vi diras, ke vi estas bankrotinta muzikisto?"

Almozulo: "Ĉio-ĉi estas vero. Nuntempe, dum malfacilaj tempoj, ne eblas travivi per nur unu profesio.

Verda almozulo[redakti]

Juna esperantisto kun verda stelo sur la brusto almozpetas sur la strato. Pasas riĉa esperantisto kaj diras al li:

Ĉu vi ne hontas, stari ĉi tie nenion farante? Prefere iru labori por gajni monon... Mi bezonas laboristojn. Kutime mi pagas al laboristo tridek eŭrojn tage, sed, ĉar vi estas esperantisto, mi pagos al vi kvardek eŭrojn tage.

– Mi vidas, ke mi plaĉas al vi. Prefere donu al mi ĉiutage dek eŭrojn kaj laborigu neesperantiston kontraŭ nur tridek eŭroj.

Muziko[redakti]

Highwayman.jpg

Malriĉulo venis al la hejmo de riĉulo por almozpeti.

Almozulo: "Mi petas vin helpi min. Mi havas nur malbonŝancon en mia vivo. Mi ludis en muzikista bando sed ĝi malfondiĝis, kaj tiam mi restis en fremda urbo tute sen mono."

Riĉulo (suspektema): "Kiun instrumenton vi ludis?"

Almozulo (post iom da pensado): "hobojon".

Riĉulo (iras al la apuda ĉambro kaj revenas kun hobojo): "Jen. Prenu ĝin kaj ludu iomete!"

Almozulo: "Ĉu vi vidas kiom malbonŝanca mi estas? El ĉiuj instrumentoj vi havis en via hejmo ĝuste hobojon!..."

ALMOZO[redakti]

Viro, dum reveno de laborejo al sia hejmo, kutimis iri tra placo, kie ĉiam estis almozulo petanta monon al la piedirantoj. Se li havis monon en la poŝo, li donis kvin stelojn al la almozulo. Tio okazis plurfoje dum kelka tempo. Iam la sinteno de la bonkora viro ŝanĝiĝis subite, kaj li donis du stelojn al la almozulo. Ekde tiam, tiom estis lia kutima donaco. Pasis iom da tempo, kaj iun tagon la donacema viro donis nur unu stelon al la almozulo, kiu ne pretervidis tion. Kaj tioman donacon li faris je kelkaj fojoj, ĝis la almozulo demandis lin:

— Kio okazas, sinjoro, ke en la komenco vi donis al mi po kvin steloj, poste vi ekis doni po du steloj, kaj nun vi donas nur po unu stelo?

— Amiko, — la viro respondis — kiam mi donadis po kvin steloj al vi, mi estis fraŭlo. Poste mi edziĝis, kaj mi ekis doni po du steloj. Nun mia filo ĵus naskiĝis, pro tio mi donas al vi po unu stelo.

La okuleganta almozulo respondis spite:

— Do vi aŭdacas vivteni vian familion per mia mono!

Almozo (jes, denove)[redakti]

Almozo (el la greka: ἐλεημοσύνη, „kompato“) estas donaco al malriĉulo, plej ofte en formo de mononutraĵo. Ĝi estas donata pro kompato, sen atendo ricevi kompense iun materialaĵon.

Laŭ kulturoreligio la donaco de almozo povas esti ligita al espero ricevi iun spiritan avantaĝon. Tiel en kristanismo oni atendis pekliberiĝon.

En la Bahaa Kredo estas malpermesate almozopeti KAJ almozodoni (verso 147-a de la Kiteĵo), ĉar por bahaanoj laboro estas devigo kaj adorago... tiun, kiuj ne povas mem labori, prizorgas la komunumo.


Kiel fini almozpetojn[redakti]

Lena.png

En multaj landoj eĉ estas diraĵo, aŭ pli ĝuste parabolo: "Mi povus simple donaci al tiu malriĉulo fiŝon por manĝi; sed plibone mi donacu al li fiŝkanon, tiel ke li povu kapti sian propran fiŝon." Tion aŭdante, ĉiuj balancas la kapon pro ĝia supozata saĝeco. Sed konsideru kazon, kie oni ne povas donaci la fiŝkanon: tiam oni donacas nenion, kaj la povrulo malsatmortas!

Postulo[redakti]

— For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.

— Kiel vi volas; pro Viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.

Piano[redakti]

Du almozpetantoj renkontiĝis en Kieva strato.

Pesaĥ: "Mi ĵus venas el la palaco de Lev Brodsky."

Fajbel: "Kiom da mono vi ricevis de li?"

Pesaĥ: "Unu rublo."

Fajbel: "Kial tiom malmulte?"

Pesaĥ: "Mi ne volis tro premi ĉar mi vidis ke lia ekonomia stato malboniĝis."

Fajbel: "????"

Pesaĥ: "Mi rigardis la salonon kaj vidis, ke liaj du filinoj ludas kune unu pianon."

Vidu ankaŭ[redakti]