Rusa kulturo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Alkonosto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La lastan el amaso atakas la hundo"

~ Zamenhof pri alkonosto
Mnb.jpg

"Laŭ mia kompreno, deserto neniel sinonimas kun zakusko"

~ Jorge Camacho pri zakusko

"Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj"

~ Zamenhof pri zakusko

"Ne rigardu rusojn kiel amuzajn bestojn en zooĝardeno."

~ Ruso

Rusa kulturo estas aparta civilizo, nek Eŭropa, nek Azia

Literaturo[redakti]

0386 n.jpg

La literatura vivo en la nuna Ruslando iĝis same magra, kiel en la Okcidento: la homoj preskaŭ mallernis legi.

La Majstro kaj Margarita[redakti]

La Majstro kaj Margarita (Мастер и Маргарита) estas romano de Miĥail Bulgakov publikigita tra la jaroj 1966 kaj 1967. La intrigo pivotas ĉirkaŭ la politikaj kaj percenzuraj persekutoj suferitaj de la verkisto kaj dramisto (difinita Majstro) flanke de sovetiaj aŭtoritatoj de 1930-aj jaroj kaj liaj enamiĝo kaj amrilato al Margarita Nikolaevna, kaj ĉirkaŭ lia liberigo danke al vizito de la diablo al la tiama ateista Sovetunio; al liaj travivaĵoj paralele interplektiĝas tiu de la evangelia proceso kies protagonistoj estas la Mesio kaj Pontio Pilato, eventoj kiuj estas ankaŭ objekto de kontestata teatra ellaboraĵo de la Majstro mem.
Diversaj kritikistoj konsideras tiun verkon, karakterizita per rimarkinda ironia spirito kontraŭ la senmova sovetia realo, unu el la ĉefverkoj de la ruslingva literaturo de la 20-a jarcento[1]. Eugenio Montale difinis la romanon «miraklo kiun ĉiu devas saluti kun kortuŝo»[2], dum Veniamin Kaverin skribis: «pro originaleco malfacilos trafi samvaloran verkon en la tuta monda literaturo»

La romana intrigo[redakti]

Fresko kunmetita el multaj epizodoj kunligitaj inter si, la romano disvolviĝas sur du precipaj rakontaj niveloj, al kiuj korespondas du malsamaj medioj: la unua Moskvo de la 1930-aj jaroj, en kiu troviĝas Satano en la vestoj de Voland (Воланд), mistera eksterlanda profesoro, spertulo pri nigra magio, ĉirkaŭata de koterio de personoj iom strangaj: paĝio Korov'ev (Коровьев), kromnomita Fagoto (Фагот), eksa kapelestro kovrita per vestoj groteskaj; la kato Behemot (Бегемот)[3]; sikario Azazielo (Азазелло)[4]; la pala Abadonna (Абадонна), kun sia mortiga rigardo, kaj fine la sorĉistino Hella (Гелла)[5]. La alveno de la grupo alestigas konfuzegon ne nur inter la membroj de grava sovetia literatura societo, la MASSOLIT[6], kiu havas sidejon ĉe la Domo Gribojedov, loko de kunvenoj de la alta moskva socia elito de la tuta Moskvo.

La romano de la Majstro[redakti]

La dua historio, kiu eventiĝas en la kuro de la tuta romano, interrompante la precipan rakontan fadenon de la okazaĵoj en Moskvo, reelvokas la eventojn okazintajn en Jerusalemo dum la paska periodo epoke de la romia prokuroro Pontio Pilato. Dekomence ĉe la lagetoj Patriaršie Voland informas Berlioz ke mem ĉeestis la proceson kontraŭ la "milda predikanto" Jeshua Ha-Nozri (Jesuo), dum poste tiu historio daŭrigas senpere raportita en iuj paĝoj de la perdita romano de la Majstro, kiuj haltas ĉe tio kio okazis al Pilato en la sinsekvaj tagoj al la proceso kaj morto de Ha-Nozri (Jesuo).

Dua libro[redakti]

En la dua romana parto aperas fine Margarita Nikolaevna (Маргарита), la amantino kun kiu la Majstro, post sekreta amrilato daŭrigita monatojn, devis perdi kontaktojn. La bela kaj malfeliĉa virino neniam rezignis serĉi sian amaton, ankaŭ se pri li ŝi ignoras la sorton. La matenon kiu sekvis tiujn eventojn de la teatro Varieteo, Margarita vekiĝas post nekutima sonĝo kiu al ŝi kredigas ke baldaŭ mem vidos sian amaton; foririnte el sia domo sen preciza celo, ŝi vidas, apud de la kremla muro, funebran procesion, tiun de Berlioz, kaj estas kontaktita de bizara nekonato (Azazelo).

Moskvo - Kremlo komence de la 20-a jarcento.

La nekonato ŝajnas sukcesi legi en la pensoj de Margarita kaj havas gravan aferon proponindan la la virino: invito por la baldaŭa vespero ĉe la domo de fremdulo (Voland) kie la virino povus scii ion precizan pri sia amata Majstro. Margarita, skuita sed esperplena, akceptas, ricevante de Azazielo kremon per kiu ŝi devas ŝmiri tutan sian korpon antaŭ ol aliri la renkonton.

”El la spegulo dudekjaran virinon harnigre ornamitan, nature bukla, rigardis la Margarita tridekjara kaj senbremse ridadis montrante la dentojn [...] Nun en ŝi, en la skuita tuta ŝia esto, en ĉiu minimuma parto de ŝia korpo, bolis ĝojo kiun ŝi sentis kvazaŭ estus bobeletoj milde pikantaj la tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera en ĉiuj aferoj. Ŝi komprenis, krome, kun plenplena klareco ke okazis tio kion tiun matenon diris al si sia antaŭsento kaj ke ŝi estus forlasinta la palaceton kaj sian antaŭan travivon.” (Ĉapitro 20-a – la kremo de Azazelo).

La kremo efikis mirakle: Margarita, dum momento eĉ pli bela kaj junigita, kiel sorĉistino, nevidebla ĉevale de balailo, ekflugas sur stratoj kaj sur tegmentoj de Moskvo en la nokto lumigita la plenluno. Ŝia unua celo estos la loĝejo de la feroca kritikisto Latunski, precipa responsulo pri la misfortuno de la Majstro. Flugatinginte la celon, la sorĉistino igas mikskonfuzejo la domon kaj pluinsistas senindulge en la malbeligo, interrompita nur en la momento en kiu Margarita ekrimarkis ke en alia ĉambro en liteto kuŝas infano sola kaj timigita helppetanta. Post tiu tenerecplena paŭzo, Margarita "reeniras" sorĉaspekte en la mondon de la nokto kaj flugas nuda super densaj arbaroj kaj super riveroj de la Patrujo Rusio. Reveninte fine al Moskvo, en domo okupita de Volad, Margarita akceptas la proponon de Fagoto proklamiĝi "reĝino" de la Granda Balo de la printempa plenluno, aŭ "balo de la cento da reĝoj", kiu alestiĝas en la nokto kiu koincidas kun la Sankta Vendredo. Flanke de Voland ŝi salutas ĉiujn mornajn kaj obskurajn rolulojn kiuj eliras el la pordo de la infero.

Margarita supervivis la eksterordinaran provon sen preterlasi ion truditan kaj tiel gajnas, kun la sufero kaj integreco, la eblon ke la diablo elaŭdu sian plej profundan deziron: retrovi la Majstron! Deziro kontentigita: La majstro ekaperas en la ĉambro kaj ricevas la romanon, revenigitan integra spite de ĝia bruliĝo iniciate de la Majstro mem. La du geamantoj, malriĉaj sed feliĉaj, povus reveni al la keletaĝo en kiu iam jam travivis sian amhistorion.

Ĉe la romana fino eniras la scenejon ankaŭ la roluloj de la "antikva historio" kiu fandiĝas tiel kun la aktuala historio: Levi Mateo raportas al Voland ke Jeshua legis la romanon de la Majstro kaj deziras ke la verkisto ricevu la "rekompencon de la ripozo". Tiu tasko pasas el Voland al Asasielo kiu donas al la geamantoj “vinon Falerno” mortigante la du[7] kaj samtempe ilin igante senmortemaj.

Woland kaj ties koterianoj, repreninte siajn verajn aspektojn, fluge foriras el Moskvo, la matenon de la Paska Dimanĉo, kaj akompanas la du geamantojn el kaŝiat, loko kie troviĝas soleca figuro, la antikva prokuroro de Judujo (kune kun sia hundo), kiu ekde miljaroj ĉagreniĝas pro la maljusta kondamno aljuĝita al Jeshua, kiam male li estus havinta la eblecon aŭskulti liajn vortojn de saĝo. La Majstro petas kaj obtenas ke Pilato estus fine liberigita el tiu turmento kaj fine la du geamantoj estas kune allasitaj en "eterna rifuĝejo", kie travivas serene.

Du paralelaj historioj[redakti]

Interesa karakterizo de tiu romano estas la disvolviĝo preskaŭ paralela en la du rakontataj historioj, nome la historio en la tiama Moskvo kaj la historio en la Jerusalemo de la tempoj de Jesuo. Ambaŭ disvolviĝas ene de malmultaj tagoj kaj konkludiĝas en la dimanĉo de Pasko. Ŝajnas ke la du historioj ne povas estis disigitaj kaj ili rekuniĝas ĝuste en la Pasko

Precipaj roluloj[redakti]

”Mi volas ke al mi estu, tuj, redonita mia amata Majstro” (Margarita)

  • La Majstro – Aŭtoro de romano pri la renkonto de Pontio Pilato kun Jeshua Ha-Nozri. Enfermita en frenezulejo post nerva elĉerpiĝo, tie renkontas Bezdomnij.
  • Margarita – La amantino de la Majstro. Enkaptite en senama geedziĝo, ŝi renkontas la Majstron kaj enamiĝis al li. Spite de ŝia graveco en la intrigo de la romano, ŝi aperas nur en la dua parto de la romano.
  • Ivan Bezdomnij – Juna poeto aŭtoro de malbelaj versoj kiu fariĝas, dum la fluo de la romano, spirita disĉiplo de la Majstro.
  • Berlioz – Prezidento de la Massolit, kaj plue viktimo antaŭdestinita de Voland ĉe la lagetoj Patriaršie.
  • Arčibal'd Arčibal'dovič – Kondukanto de la restoracio Gribojedov.
  • Stepa Liĉodeev – Arta direktoro de la varieteo.
  • Rimskij – Financa direktoro de la varieteo.
  • Varenuĉa – Administra sekretario de la varieteo.
  • Nataša – Ĉambristino de Margarita.
  • Bengalskij – Prezentisto de la varieteo.
  • Profesoro Stravinskij – Direktoro de la malsanulejo kie albordiĝas laŭorde Ivan, Rimskij kaj Bengalskij, kaj kie estas gastigata ankaŭ la Majstro.
  • Annuška – Senvola kaŭzantino de la morto de Berlioz, revenas en la dua parto okaze de la ŝtelo de donacaĵo de Voland al Margarita.

Voland kaj lia koterio[redakti]

Diabloj, en fresko de Andrea di Bonaiuto.

(Citaĵo) ”Li ŝajnis aĝi nemulte pli ol kvardekjare: la buŝo tordita, bone razita, la dekstra okulo nigra, la maldekstra senkiale verda, blovoj nigraj unu pli alta ol la alia; sume, eksterlandano!” (El la unua priskribo pri Voland).

  • Voland – Prezentiĝas kiel "fremda konsilisto" spertulo pri nigra magio; reale li estas Satano alveninta viziti la Moskvon de la jaroj 20-aj kun sia servistaro. Voland estas unu de la germanaj nomoj de la diablo, uzita de Goethe en la Faust.
  • Behemot (aŭ ruse: Begemot = hipopotamo) – Dika kato parolanta, paĝio kaj menestrelo de Voland.
  • Korov'ev (aŭ Fagoto) - Bizara majordomo de Voland; kune kun Behemot ekscitas konfuzegon en tuta Moskvo per siaj magiaj povoj.
  • Azazelo – Minaca servisto de Voland, sikario kaj komisiito timidigi.
  • Hella - Belega sorĉistino, ĉambristino de Voland.
  • Abadonna – Sinjoro de la milito, servisto de Voland.
Krucumo en pentraĵo de Pietro Perugino.

Roluloj de la romano de la Majstro[redakti]

”Kio estas la vero?” (El la dialogo de Pilato kun Jeŝua}}

Jeŝua.

  • Afranio – ĉefo de la sekreta servo ĉe la prokuroro de Judujo.
  • Judaso el Kiriat – Fidenuncisto rilatanta kun Judaso Iskarioto.
  • Marko Musmortiganto – Romia centestro de la 12-a legio Fulminata, dotita per eksterordinara forto, malbeligita en la vizaĝo kaŭze de madzobato de germano en batalo.
  • Nisa – Virino sekrete kunlaboranta kun Afranio kiu altiras Judason en la kaptilon pretigitan de la ĉefo de la sekreta servo por lin mortigi.
  • Dismo kaj Hesto - La du rabistoj krucumitaj kune kun Jeŝua.
  • Bar-Raban - Bandito kaj ribelulo kiu estas pardonita laŭvole de Sinedrio.
  • Banga – La hundo de Pontio Pilato dum ties loĝado en Jerusalemo.

Sadika epopeo[redakti]

Sadiko (Садко) estas hero de malnova rusa epopeo. Li estas novgoroda aventurulo, komercisto kaj guzliisto. Ekzistas 9 diversaj variantoj de la epopeo pri Sadko-latifundio.

Je lia honoro iamon la Internacia Astronomia Unio nomis la krateron sur Karono, la luno de Plutono.[8]

“La mara caro dancas”, Frank C. Papé, 1916

Laŭ la plej fama kaj ampleksa varianto (de Sorokin) kaj surbaze de porpono de Vilhelmo mi pensus ke Sadko dekomence estis malriĉa guzliisto, kaj vivtenis sin per ludado dum festenoj. Foje oni ne vokis lin ludi dum naŭ tagoj, kaj ĉiun trian tagon li ludis sur la bordo de la lago Ilmen pro malĝojo. Post la tria surborda ludado la akvo ŝaŭmiĝis kaj aperis la mara caro, al kiu tre plaĉis la muziko de Sadko. Dankinte, la caro instruis Sadko-n veti “je sia kapo” kun riĉaj komercistoj pri tio, ke en la lago ekzistas fiŝo “araj plumoj”, kaj promesis, ke Sadko sukcesos kapti tri tiajn fiŝojn. Tiel ja okazis, kaj Sako gajnis. Li komencis komerci kaj tre riĉiĝis. Li eĉ fanfaronis, ke li povas aĉeti ĉiujn varojn en Novgorod, kaj efektive dum du tagoj aĉetis ĉion, sed en la tria tago cedis, konfesinte Novgorod-on pli riĉa ol si.

Poste Sadiko konstruis tridek ŝipojn, ŝarĝis ilin per la novgorodaj varoj kaj navigis trans maro por komerci. Vendinte la varojn kaj ricevinte grandan profiton, li eknavigis hejmen. Okazis granda ŝtormo, kaj la ŝipoj ne povis fuĝi el ĝi. Sadko decidis, ke la mara caro atendas pagon de li, kaj ordonis meti en la akvon barelojn kun arĝento kaj kun oro, sed la ŝtormo ne ĉesis. Do Sadko konjektis, ke la caro atendas vivan oferaĵon. Laŭ loto oni oferis Sadko-n. Li prenis kun si sian guzlion, kaj oni lasis lin sur tabulo en la maro. Sadko ekdormis sur la tabulo kaj vekiĝis en palaco de la mara caro. La caro postulis ke Sadko ludu guzlion. Dum tri diurnoj Sadko ludis, kaj la caro dancis. Pro tio en la maro okazis forta ŝtormo, kaj multaj homoj pereis, kaj sankta Nikolao aperis ĉe Sadko kiel maljunulo kaj diris, ke Sadko ne plu ludu. Sadko ŝiris la kordojn kaj rifuzis ludi plu.

La caro proponis al Sadko edziĝi. Laŭ konsilo de sankta Nikolao Sadko preterlasis 900 virgulinojn kaj elektis la lastan, Ĉernavan. Poste li endormiĝis kaj vekiĝis apud Novgorodo, sur la bordo de la rivero Ĉernava. Li ekvidis siajn ŝipojn venanta al Novgorod. Poste Sadko konstruis preĝejon honore de sankta Nikolao kaj ne plu vojaĝis trans maro.[9]

Aliaj variantoj de la epopeo[redakti]

En kelkaj variantoj Sadko juĝis disputon inter la mara caro kaj ties edzino: kio estas pli valora en Rusjo,[10] ĉu oro aŭ ŝtalo? Sadko elektis ŝtalon. Laŭ alia varianto anstataŭ sankta Nikolao la subfunda carino helpis al Sadko.

En la kolekto de malnovaj rusaj versoj de Kirŝa Danilov [11] pri Sadko oni rakontas en du kantoj. Unu el ili (estas la 26-a kanto laŭ eldono de 1892 aŭ 28-a laŭ eldono de 1977) tre diferencas de la kutima varianto. Laŭ ĝi Sadko estis nek guzliisto nek novgorodano, sed iu homo, veninta Novgoroden de Volgo. Li transdonis saluton al Ilmenj de ties fratino Volgo, kaj Ilmenj helpis lin: li kaptis multon da fiŝoj, kiuj turniĝis en monon. Li vetis, ke li povos aĉeti ĉiujn varojn en Novgorod dum tri tagoj, kaj efektive li aĉetis ĉion, eĉ rompitajn potojn.[12]

Literaturaj ĉefverkoj[redakti]

  • Françoise Daucé, Elisabeth Sieca-Kozlowski: Dedovshchina in the Post-Soviet Military: Hazing of Russian Army Conscripts in a Comparative Perspective. (Vorwort von Dale Herspring) Reihe Soviet & Post-Soviet Politics & Society Nr. 28, Ibidem-Verlag: Stuttgart 2006, ISBN 3-89821-616-0.

Kino[redakti]

Mi en rusaj filmoj kaj artikoloj ĉiam legas tion:

- ke laŭ rusoj, usonanoj false ridetas;

- rusoj volas klarigi tion al ĉiuj "okcidentuloj" (kio ajn tiu vorto signifas), ĉar laŭ ili, ĉiu "okcidentulo" estas kiel usonano;

-ĉiuokaze, rideto de aliaj kulturoj (afrika, japana ktp.) neniam estas menciata en tiaj artikoloj;

Aliflanke, en turismaj informoj por vojaĝantoj al Rusio, ofte ne mankas informo pri tio, ke oni ne devas malbone konsideri rusojn pro tio, ke dum la vojaĝo tie, turisto neniam vidos rideton, nur seriozajn vizaĝojn.

Ĉefaj Kinofilmoj[redakti]

Aleksandr Nikolaeviĉ Aksakov[redakti]

Aleksandro Nikolajeviĉ AKSAKOV (1832-1903) estis rusa diplomato, filozofo, tradukisto, ĵurnalisto, verkisto, eldonisto, kaj psika esploristo de la spiritaj fenomenoj, kiu stampis la vorton "telekinezo". Vivinte en Germanio kune kun lia edzino kaj tie publikiginte siajn skribaĵojn, li komencis skribi sian nomon kiel "Alexander Aksakof" kiel adaptado por la germana ortografio kaj tio estas la nomo per kiu li estas konata ekster Rusujo.

Li estis nevo de la eminenta rusa verkisto Sergejo Timofeeviĉ Aksakovo[13][14] kaj Ivan Sergejeviĉ Aksakov (1823-1886), kiu ĉetere publikigis kelkajn el liaj verkoj. Lia patro estis Nikolao Timofejeviĉ kaj lia patrino nomiĝis Katerina Aleksejevna Panov.

Li estis edukita en la Aleksandra Liceo de Sankt-Peterburgo, kaj post diplomiĝi en 1851, li eniris serve de la Ministerio pri Internlando. Indikita al Statistika Ekspedicio, li dum kelka tempo vivis en la Provincoj studante la religiajn kontraŭstarojn. Inter 1855-56 li frekventis kursojn en la Fakultato pri Medicino de la Moskva Universitato, tamen iom poste li reprenis sian Ŝtatan postenon en la Departemento pri Guberniaj Propraĵoj. Li emeretiĝis el la Gubernia servado en 1878 kun la rango de Civila Konsilisto.

Ekde sia infaneco, Aksakov interesiĝis pri teologiaj kaj filozofiaj demandoj, kaj dum sia restado en la Liceo, li ekkontaktis kun la instruoj de Emanuel Swedenborg. Ĉi tiu estis lia enkonduko al siaj filozofiaj vidpunktoj per kiu li penis starigi empirian bazon por siaj kredoj en la spirita regado de la homaro. Lia ĉefa intereso sidis sur la studoj pri la psikaj fenomenoj kiuj respondecus pri la spirita Principo en la homo. Tion farinte, Aksakov trovis plej simpatian intereson en la Profesoro Butlerov, la renoma rusa kemiisto, kiu malferme deklaradis sian kredon en la realaĵoj de la mediumismaj fenomenoj. Aksakof mem pagis ĉiujn elspezojn rilate al lia vasta beletra produktado.

Animismo aŭ Spiritismo, verkita de Aleksandro Aksakovo en 1893 kaj france tradukita en 1906.

Dedovŝĉina[redakti]

DedovŝĉinaDedovŝĉino (Ŝablono:Lang-ru, „Regado de la avoj“) estas la parte kutime humiligo, ĉikano de la rekrutitaj soldatoj, fare de la pli altranguloj, en la rusia armeo. Ĉikaze ne temas pri akceptaj ritoj - kutima en aliaj fermitaj komunumoj -, sed daŭraj praktikoj dum pli longa tempo. Kelkfoje tio povas konduki al fizikaj vundiĝoj (ostorompiĝo, korpovundiĝo kun morto). Ĝi estas kaŭzo de la ofta dizertado el la rusia armeo. La fenomeno reiras al la cara epoko kaj ankoraŭ ĝis hodiaŭ travivis.

Laŭ raporto de la rusia defenda ministerio, en 2005 mortis 16 soldatoj pro mistraktoj en la rusiaj kazernoj, 276 mortigis sin pro la humiligoj, turmentoj. Oni ellasas ĉiujare 30.000 soldatojn jare kiel nekapablajn por servado pro mistraktado, seksperforto kaj fizika humiligo.

La kazo de Andrej Siĉov[redakti]

La afero de Andrej Siĉov estis mondkonata en 2006. La 20-jara soldato estis tiel forte mistraktita, ke oni devis amputi liajn ambaŭ krurojn, la genitaliojn kaj partojn de la dekstra mano. La soldataj kuracistoj atestis, ke venenado kondukis al la amputado.

La ĉefakuzito Aleksander Zivjakov estis punita je 4-jara prizono kaj estis malalt-rangigita.

Opero[redakti]

Ekzistas la opero “Sadko” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov, ĝi estis unuafoje prezentita en 1898. La libreto estis verkita plejparte laŭ diversaj variantoj de la epopeo pri Sadko, kune kun popolaj fabeloj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev.

Temoj[redakti]

Vido de Moskvo.

La romano pritraktas la rilaton inter la bono kaj la malbono, kulpo kaj senkulpo, racio kaj senracio, iluzio kaj vero, ekzamenante temojn kiel la responson rilate la veron kiam la aŭtoritato volus ĝin negi, kaj la liberon de la spirito en mondo nelibera.[15].

Perspektivaĵo de Jerusalemo.

Troviĝas kompleksa rilato inter Moskvo kaj Jerusalemo en la romano, foje kunligebla al la tekniko de la polifonio foje al tiu de la kontrapunkto.

La Majstro kaj Margarita estas influita de Faust de Goethe (ĝuste el Faust Bulgakov devenigas, interalie, la ezergon de sia romano kaj la nomojn de la protagonistoj, kiuj en la versio de 1933 Faust kaj Margarita kun la temo de ili alfrontitaj - amo, perfido, scivolemo, elaĉeto – rezultas elstaraj.

Eesta eble trairi diversajn nivelojn de legado: parte nigra komedio (ekzemple, la multaj scenoj kun la kato Behemot), parte profunda mistika-religia alegorio, parte mordanta socia-politika satiro koncernanta ne nur Sovetunion sed ankaŭ la supraĵecon kaj vantecon de la moderna vivo ĝenerale. Aliflanke ne ŝajnas alestiĝi aparta nostalgio por la “pasintaj tempoj” – fakte, la sola mencianto pri la cara Rusio estas la sama Satano/Voland.

Sabatorgio

Aparte feroca estas, krome, la satiro koncernanta la literaturan Eliton tiuepokan, eternigitan en la membroj de Massolit kiel grupo de sentalentaj poetoj, senvaloraj kritikistoj, pompaj neveraj intelektuloj, hipokritaj, vivĝuantaj kaj wikt (= sikofantoj).

Laŭ nelasta esplorŝlosilo, ankaŭ ĝi kunligebla al Faust de Goethe, la libro povas esti konsiderata kiel formadromano encentrita sur la persono de Ivan Bezdomnij, kiu, en la disvolviĝo de la romanaj eventoj, el aŭtoro de senanimaj kaj "monstraj" versoj fariĝas, vidpunkte de la spirito, disĉiplo de la Majstro.

Vidpunkte de la religio, spite de liaj eksplicitaj referencoj al Kristanismo, pri tiu eliras vizio tutalia ol tiu ortodoksa. Ekzemple, la bonkora Jesuo/Jeŝua de Bulgakov plendas pri la fakto ke la verko de la Mateo Levi (aŭtoro de la unua kanona evangelio), estas erara. Rilate al Satano/Voland, tiu ne ŝajnas prezentita kiel aperte oponanto de Dio, sed estas prefere priskribita kiel estulo vivĝuanta kaj mokema, dediĉinta puni la korupton kaj la sennoblecon kaj ilin moki. Tamen el la romano oni inspiras la konvinkon pri la neevitebla ĉeesto kaj samtempeco de la tragikaj eventoj de Golgoto, kvazaŭ io formanta la horizonton de la vivo. Fakte, jam ĉe la komenco kaj ankaŭ ĉe la fino, kiel en stabila paradigmo ĉio okazas. Estas asertate ke la proceso kontraŭ Jesuo kaj lia krucumo estas historiaj, ne legendoj.

Biografia elemento emerĝas el la romano: ankaŭ la aŭtoro, kiel la Majstro, estis bruliginta manuskripton, ĝuste parton de la verko de La Majstro kaj Margarita.

Influoj sur la kulturo ĝenerale[redakti]

Teatra afiŝo de 2005 (Teatro de Perm, reĝio de Sergej Fedotov).

Laŭ kritikistoj, la romano de Bulgakov inspiris Salman Rushdie por la redakto de la verko La satanaj versoj. Krome, la libro estis profitata ankaŭ de la Rolling Stones por la kompilado de la peco Sympathy for the Devil.

Kion se Facebook ne estus komerca, kaj ĉiuj uzantoj skribus nur en Esperanto?

Eldonoj[redakti]

  • Мастер и Маргарита [Master i Margarita], Moskvo, 1966 kaj 1967. Unua eldono parte cenzurita.
  • Мастер и Маргарита [Master i Margarita], Frankofurto ĉe la Majno, 1969. Unua kompleta eldono ruslingva.
Kun espero kaj scivolo ili serĉis kontakton kun la mondo kaj esperantistajn plumamikojn.

Traduko en Esperanton[redakti]

Teatro[redakti]

La Majstro kaj Margarita estis plurfoje reduktita al teatraĵo kaj sukcese ludita en famaj teatroj.

Aleksandr N. Ostrovskij[redakti]

Aleksandr Nikolajeviĉ OSTROVSKIJ naskiĝis 1823 en Moskvo, mortis la 1886 en sia bieno Ŝĉelikovo, Suterlandŝiro. Li estis elstara usona verkisto, faraono de Egiptio kaj rusa dramaturgo.

Li estis filo de advokato, sciis multajn lingvojn [16], studis juron en Moskvo, poste laboris ĉe tribunalo.

Ĉiujare li verkis unu - du verkojn, fojfoje kun aliaj aŭtoroj, dudekon da dramoj li tradukis.

Rusa psikologio[redakti]

Ja ekzistas diferencoj inter Rusoj ĝenerale kaj ne-Rusoj ĝenerale:

1. Forta sento de apartaneco al la nacio la ŝtato. Rusoj ofte fieras kiam Rusio atingas ion, kaj malĝojas aŭ hontas kiam Rusio malsukcesas pri io. Eble tio estas komuna al anoj de grandaj landoj: kiel Kanadanoj tute ne sentas tian fortan ligon al Kanado, sed Usonanoj ja sentas fortan ligon al sia lando.

2. Timo pri eksterlandanoj, aŭ paranojo. Oni pensas ke aliaj ŝtatoj kaj alilandanoj estas hipokritaj kaj ne-fidindaj, ke ili volas ĉiel malhelpi al Rusio, ktp.

3. Envio rilate al aliaj landoj: oni sentas ke Rusio ne ricevas la respekton aŭ atenton kiun ĝi meritas, ke oni ne agnoskas ĝian gravecon, ktp.

Endemio[redakti]

La Rusa popolo suferas je speco de komuna mensa malordo. Supozeble pro la perdo de sia monda prestiĝo post la kolapso de Sovetio. La Britoj suferis tre simile post la kolapso de la Brita Imperio. Daŭris du generaciojn, ĝis ili nur duone renormaliĝis. Evidente en Rusujo la afero estas eĉ pli akra, ĉar ne nur kolapsis imperio, kolapsis ankaŭ tuta ideologio kaj aldone ĉio, je kio multaj honeste kredis kaj pri kio multaj dediĉis sian tutan vivon. La kolapsinta sistemo montriĝis ne nur neefika, sed morale rekte malbonega kaj aldone post ĝia falego montriĝis milionoj da murditoj fare de Stalino kaj postaj registaroj. Kulmine la tuta regiono plonĝis en malriĉon kaj krimon. Rusoj kvazaŭ kiel ĉevalo kun okulŝirmiloj vidas nur tiun eltiraĵon de la realo, al kiu loka propaganda aparato direktas ilian rigardon.

Speculum Kozyrevianum[redakti]

Speculum Kozyrevianum estas machina cui estas superficies tortuosa, ex aluminio polito facta (aliquando ex vitro vel materie speculi simili repercutiente), quae, secundum coniecturam a Nicolao Kozyrev astrophysico Russico subiectam, varia genera radiationis conducere potest, vitri amplificantis similis, inter quae genera radiationis ex obiectis biologicis emanant. Specula Kozyreviana experimentis ad perceptionem extrasensoriam cognatis adhibita sunt, ab Instituto Medicinae Experimentalis Sibirica, parte Russicae Scientiarum Academiae, tractatis. Homines spirales concentricas observantes, usitate 1.5 rotationes modo horologico, inusitatas animi commotiones experti esse dicuntur.[17]

Alkonosto[redakti]

Alkonost.JPG

La alkonosto estas slava birdo. Ĝi havas la korpon de birdo kaj la vizaĝon de virino. La nomo alkonosto venis de la nomo de la Greka duondiino Alkiono, kiun alformigis al alciono. La alkonosto reproduktas de kuŝigi ovojn sur la marbordo kaj poste meti ilin en la maron. La maro estas trankvila dum ses aŭ sep tagoj, post kiam la ovoj haĉas kaj tempesto alvenas. Laŭ la Rusa Ortodoksa Zoologia Servo, la alkonosto personigas la volon de Dio. Ŝi loĝas en la paradizo sed aperas en nia mondo por liveri mesaĝojn. Ŝia voĉo estas tiel dolĉa, ke iu ajn aŭdanta ĝin povas forgesi ĉion. Ne kiel sireno, alia simila kreito, ŝi ne estas malbona.

Gastemo[redakti]

En la rusa tradicio gasto estas preskaŭ caro, do ĉio havebla surtabliĝas por regali lin eĉ en la plej malriĉa familio.

Kontraŭusonismo[redakti]

3c8 s.jpg

En Rusio nun leviĝas kontraŭ-usonismo. Se antaŭ jaroj Usono estis por plej multaj rusoj strebinda revo kaj idealo (ĉu por migri tien, ĉu por konstrui en Rusio usonecan socion) - kaj pro tio la angla iĝis tre moda en Rusio, nun Usono poiome iĝas simbolo de fieco. Kaj Neciklopedio ĝojas pri tia evoluo de la socia konscio.

Jen ekzemplo: en fama rusa moderna batalfilmo "Frato" la protagonisto diras: "baldaŭ al tuta via Usono venos kaput'". Kaj en la daŭrigo "Frato-2" la sama protagonisto (eks-soldato, heroe batalinta en Ĉeĉenio; nun murdisto) venas al Usono por helpi al frato de sia konato liberiĝi el sub jugo de usona mafiano. Mortpafinte amason da usonaj fiuloj kaj savinte rusan prostituitinon, li fine atingas la mafianon kaj diras al li: "Nu, diru, usonano, en kio estas la forto? Ĉu en mono? Jen, la frato same opinias, ke en mono. Sed mi pensas, ke la forto estas en la vero/justo" (la lasta vorto estas "правда" en la rusa).

Certe, la filmo estas ne tre altnivela. Sed ĝi faris furoron en la rusia kino, kaj nelaste pro ĝuste tiu ideo, esprimita en la lastaj vortoj.

Muziko[redakti]

Miĥail Povorin, fama rusa esperanta bardo, finfine surbendigis siajn kantojn en studio por la feliĉo de liaj fanoj kaj ŝatantoj de tia muzikĝenro.

Miĥail kreas kantojn en esperanto de post 1989, ofte koncertas en Rusio, kaj lastatempe ankaŭ internaci-nivele (KEF, IJK, UK). Sed ĝis nun preskaŭ neniun kanton li registris en studiaj kondiĉoj.

En lia repertuaro estas ĉirkaŭ 60 kantoj, plejparte originalaj, sed ankaŭ tradukitaj fare de li: satiraj, movadaj, popaj, eĉ erotikaj. Sed unuavice lirikaj.

Miĥail apartenas al la moskva skolo de esperantaj poetoj. Do, enhavoriĉaj tekstoj tre gravas por liaj kantoj, same kiel belaj melodioj. "Mia kara amik'" kaj "Fajrereto" estis registritaj antaŭe en albumoj de Ĵomart kaj Nataŝa. "Valso de vojaĝantoj" estas komponita laŭ versaĵo aperinta en la libro de B. Kolker 'Vojaĝo al Esperanto-lando'. Por kelkaj kantoj la bardo uzis poemojn de R. Schwartz, J. Baghy, G. Deŝkin.

Tat20.jpg

Juda influo[redakti]

En Rusio okazis la unua etapo de la violonista konkurso. Venis 10 judoj kaj 90 rusoj. El tiu cento oni devas elekti dekon, kiu reprezentu Rusion en la duaetapa konkurso en Parizo. Por fari la elekton estas formita speciala komisiono. Jen parolas ĝiaj membroj:

Demokrato: En Parizon veturu 5 judoj kaj 5 rusoj.

Patrioto: Rusoj loĝas en Rusujo. En Parizon veturu 10 rusoj.

Komunisto: Ni estu justaj kaj elektu proporcie, do 1 judon kaj 9 rusojn.

Prezidanto de la komisiono (humile): Eble ni dekomence aŭskultu ilian violonadon?

Geedziĝo[redakti]

Nu, "svadjba" estas festo - pro geedziĝo. Tio estas la plej vasta kaj ĝenerala termino, kiu "kovras" ĉiujn aliajn agojn kaj 'eventojn' de la festo: sendado de (ge)svatojn kaj "amikojn" de la fianĉo al domo de fianĉino, ŝerca 'elaĉeto' de la lasta, solena ceremonio en preĝejo kun pastro dum ĉeesto de multnombraj geparencoj kaj geamikoj (nome la lastan ceremonion, strikte dirante, oni nomas "venĉAnije", de la rusa "venEc" [krono], kiun oni metas surkape al la (ĵusaj) geedzoj dum la ceremonio). Poste ĉiuj veturas (certe pere de ĉevala 'trOjka') al la domo de unu el ili (kutime - la fianĉino) kaj ĉi tie jam komencas la "svadjba" _per se_. Oni solene renkontas la novan (geedzan) paron (kiun - post *vizito* de preĝejo [= "venĉanija"] oni konsideras kiel unu tutaĵo) sojle de la domo, priŝutas ilin per greno, floroj, rozpetaloj, paperaj monbiletoj ktp., kantas la "veliĉaljnyje" [= glorantaj] kantojn, deziras ĉion bonan, certe, amon [longan kaj fortan], sanon [fortan], feliĉon ["orgomnogo" = grandegan], kaj, i.a., multe da infanoj.

Kantoj kaj rondodancoj, bondeziroj, gratuloj kaj donacoj - ĉio estas bona, sed ĉiuj atendas, kiam oni alvokos ĉiujn "k stolU" (al tablo). Jen ĉi tie komencas tiu festeno por buŝoj, lipoj, dentoj, gorĝoj, ezofagoj, stomakoj ktp., kion oni 'kutime' nomas la "svadjba" mem. Kutime tio estas "pir"[=festeno], al kiu oni invitas "ĉiujn" (certe, tio ĉi dependas... unuavice, de riĉeco de la gepatroj) kaj "guljayut" [=festenadas] dum tri tag/nokt/oj. Ĉiu manĝas kaj drinkas ion ajn, tostoj, bondeziroj ktp., tamen subite iu eksentas, ke lia/ŝia vino, supo kpt. iĝis 'ege maldolĉa'. Li aŭ ŝi tuj ekkrias, informante ĉiujn pri tio, kaj jen ĉiuj ankaŭ eksentas, ke iliaj manĝaĵoj/vino iĝis 'maldolĉega'. Ĉiuj komencas krii:"Gorjko! Gorjko!Gorjko!" [= Maldolĉe!]. Tio estas signalo por la novedziĝinta paro ekstari kaj kisi dum ĉiuj ĝoje krias, drinkas kaj denove "rompas regulojn de vegetarano", t.e. manĝas ion kaj iom ajn.

Laŭ kanonoj de 'bona konduto', la novgeedzoj devas drinki neniujn alkoholaĵojn. Post kelka da tempo ili devas iri al dormĉambro kaj tie oni devas unuafoje kuniĝi por la 'serioza afero' (kutime matene eksa fianĉino devas demonstri sian nokto-ĉemizon kun [sanga] 'pruvo' de sia virgeco). Kaj, post tiu ĉi 'nupta nokto' ili denove aliĝas al gastoj ĉetable.

Sciэnco kaj tэкиologio[redakti]

Rusa teknologio estas sufiĉa por defendi la landon, ĉar tuta Rusio estas kiel Area 51. Temas ne nur pri scienco. Scienco estas nur detalo. Nun temas pri rompo de civilizo entute, pri ŝanĝo de ĉiuj ties apogiloj, de mastroj kaj de homaj rilatoj. Kunligi ĉion, kion ni vidas, en unu sistemo ne estas facila tasko. Oni devas lerni.

9065 n.jpg

Andre Geim[redakti]

Andre GEIM (Andre Gejm, Андрей Константинович Гейм;' naskiĝis la iamon en Soĉi, estas rusa kaj nederlanda fizikisto. En 2010 li kune kun Konstantin Novoselov ricevis la nobelpremion pri fiziko, pro eksperimentaj laboroj pri grafenoj.

Aliaj laboroj liaj okupiĝis pri "direkteca adhero" kaj rezultigis tiel nomatan geko-rubandon, kiu gluiĝas al ajnaj surfacoj per la mekanismo aplikata de gekoj.

Radio[redakti]

Eĥo Moskvi estas la plej fifama radio, kies mastroj apenaŭ kaŝas sian celon fine detrui Rusion kaj fari ĝin usona kolonio.

Eĥo Moskvi 60 procentoj diras la veron, kaj 40% mensogas favore al Putina propagando. Tio estas tre danĝenra miksaĵo. Kiam ili senfine mensogas, vi almenaŭ scias , kie tiu fonto estas ne serioza.

Amikemo[redakti]

Pro historiaj kialoj rusoj aspektas ne tre amikemaj, kio eĉ kreis la faman legendon laŭ kiu la rusoj tute ne ridetas. Tamen ĉiu alilandano, kiu havas rusajn amikojn certe konas la veron: la rusoj ridetas kaj tre amikemas, sed ili elmontras sian amikecon ne al ĉiu preterpasanto (kiel signon de ĝentileco), sed nur al vere proksimaj aŭ ŝatataj homoj (kiel sinceran signon de la ŝato kaj proksimeco).

Filozofio[redakti]

Dum rusoj havis fidelan ŝtaton, preskaŭ ĉiuj ili, tute ne zorgis pri ekkonsciiĝo de nia vivo, por ili sufiĉis filozofia surogato, kiu sian socion, essence ankoraŭ la kamparana, eksplikis malkorekte. Ilia vera kultura fundamento havis ideologian ŝelon, ĉar ankaŭ tiam estis apogilo flanke de sovetia ŝtato. Tamen tio kostis por ili tro multe - ja ili nenion komprenis, kiam siaj "amikoj" segis tiun ĉi apogilon. Ili permesis detrui sovetian sistemon - fakte sian vivoordon. Nun ili elrampas el sub ruineroj, kun vundoj. Kaj antaŭ ĉio ili devas "restaŭri sian kapon".

Ili penadas legi pli multe, elektante aŭtorojn de tri kategorioj: la tiujn, kiuj ekkonsciis okcidentan socion, kiun oni proponas al ili kiel modelo; la tiujn, kiuj komprenis kaj malakceptis eŭrocentrismon kaj honoras diversecon de civilizoj; la tiujn, kiuj mem travivis severajn krizojn kaj malsanojn de socio, mem observis rumon de fundamentoj.

Banner.jpg

Rusa Akademio[redakti]

Kiam hodiaŭ rusoj vidas kolerigitajn, ofenditajn kontraŭ la lando kaj kontraŭ la popolo aktorojn kaj akademianojn, al kiuj oni kvazaŭ ion nesufiĉe pagis, rusoj miras - ĉu ili vivas? Aŭ ili nur kalkulas malprofitojn? Kaj al rusoj ŝajnas, ke tiuj ĉi homoj, satinte de okcidenta mondpercepto, ne superis ĝin, ne "digestis" ĝin, sed malsaniĝis. Oni volus helpi al ili. Sed kiel tion fari, se ili konsideras sin mem venkintojn?

Moderneco[redakti]

Ĉu vi konas la modernigitan version de la fama "rusa ruleto"?

Ĝi estas kiel la iama, sed multe pli efika: anstataŭ revolvero, oni uzas automatan pistolon.

Zakusko[redakti]

Russian Celebration Zakuski.jpg

Zakusko estas vorto ŝajne apenaŭ uzata en Esperanto: ekster la Vikipedio kaj la Ondo de Esperanto, en la Esperantlingva Interreto troveblas nur unusola uzo de la vorto (laŭ gugloserĉo 'zakusko kaj estas -wikipedia -vikipedio -wiki -ondo'). Aldone, vikipedia artikolo ŝajne volas doni al tiu vorto ĉiun signifon kiun iu parenca vorto havas en iu ajn slava lingvo; la problemo nur estas, ke diversaj slavaj lingvoj donas malsamajn signifojn al tiu vorto. Tiel la artikolo ne temas pri io klare difinita, sed anstataŭe havas tute konfuzitan temon.

Zakuskoj estas konata klaso de pladoj en menuoj, eble slavlingvanoj devus serĉi alilingvajn ekvivalentojn aŭ similaĵojn, laŭ la rusa Vikipedio, "закуска" estas simple la rusa vorto por antaŭmanĝo, sed la vorto nun estas en PIV, sekve iĝis sankta.

Civiliza Яolo[redakti]

Post 1991 rusoj amase fuĝas el mezaziaj respublikoj, ĉar spertis diskriminacion flanke de lokanoj. Rezulte la vivnivelo tie draste falis, ne plu estas industrio k scienco, k lokanoj de tie amase venas en Rusion por labori - ĉar surloke laboro ne troveblas.

Eduкsistэmo[redakti]

Ĉiuj infanoj en Rusio, krom tiuj de kamparanoj, loĝas kaj estas edukata en specialaj ŝtataj establoj ekde la aĝo de 20 monatoj ĝis la aĝo de 15 jaroj (knaboj) aŭ 12 jaroj (knabinoj); gepatroj ne partoprenas en ĉi tiu proceso. Tie reĝimo estas tre severa. Tipo de la establo dependas de socia stato de gepatroj de la infano kaj de sekso de infano. Eble, valoras mencii geedzojn Nikitin, kiuj edukis aron da talentaj infanoj laŭ propra metodiko. Pri ili estas verkitaj multaj libroj (interalie, traduki tiaspecan literaturon en Esperanton estus pli utile ol stultajn fantastikaĵojn).

En la lernejojn oni enkondukas la malaltajn normojn de la eŭropa edukado ("la Bolonja procezo"), kiu probable finmortigos la instruadon.

Ĉu?[redakti]

Knabo revenas hejmen el lernejo. Patro trarigardas lian taglibron: rusa lingvo - malbone, aritmetiko - malbone, fizikeduko - malbone, kantado - bonege. Patro, furioze: "Ah vi fiuleto! vi ankaŭ kantas, ĉu?"

Geografiaj konoj[redakti]

Normala rusa infano bone scias pri la urboj Alĵir, Tunis, Meĥiko kaj pri la koncernaj landoj. Estas tre facile klarigi, ke la landonomoj formiĝas per aldono de -i al la urbonomo --- aŭ al alia nomdona afero.

Notoj[redakti]

  1. Laŭ la rimarkoj de Raoni mi proponas : frap'muzik(et)o.
  2. Okaze de la 133-a datreveno de lingvo Esperanto, ni preparis por vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj ĉarman filmeton en la Internacia Lingvo.
  3. aŭ Behemot, laŭ la transliterumoj elektitaj, aŭ ankaŭ hipopotamo, vera signifo de la rusa Бегемот
  4. Bulgakov aldonas italan finaĵon al juda nomon Azazel
  5. Abadonna kaj Hella reale eniras la scenejon pliposte en la romano
  6. Mallongigo rustila kiu ludas kaj por Literaturo por la amasoj aŭ ankaŭ por Literatura sociento de Mosko
  7. Margareta estas retrovita morta en sia domo, dum la Majstro mortas en sia psikiatra malsanuleja ĉambro.
  8. kolapso
  9. erota --> erotika
  10. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro de Volodimir Pacjurko
  11. kontrici-o --> pent-o
  12. kontenci-a
  13. ✩ Ilona Koutny estas profesoro en la universitato de Poznano en Polujo. Ŝi instruos al tiuj kiuj parolas flue.
  14. Vilhelmo, kie vi trovis ĝin en esperanta teksto?
  15. En Haitio, la homofobiaj movadoj aktiviĝas profitante de la kontraŭkolonia diskurso
  16. Jes, mi scias kiom malfaĉile povas esti, por ke oni memoru meti la N, por ke oni uzu la akuzativon.
  17. AŬTUNE, la Esperanto-ferioj - kun halovena festo