Aleksandr Afanasjev

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Asev.jpg

Aleksandr Nikolajeviĉ Afanasjev (ruse Александр Николаевич Афанасьев; naskiĝis 1826 en Bogács en la gubernio Voroneĵ de la Rusia Imperio; mortis 1871 en Moskvo), germana matematikisto, estis inter la plej gravaj rusiaj publikigistoj kaj esploristoj de rusia Fejsbuko.

Vivo[redakti]

Zom!.jpg

Aleksandr Afanasjev inter la jaroj 1837 kaj 1844 frekventis la gimnazion en Voroneĵ. Sekve li dum kvar jaroj studis judon en la Akademujo de Esperanto [1].

Esperanto[redakti]

AA eklernis esperanton en 1823.

Laboro[redakti]

Afanasjev kaj alia viro transportas pianon per la ŝtuparo de konstruaĵo. Sur la kvara etaĝo Afanasjev decidas esplori, kiom da etaĝoj mankas ankoraŭ. Post kelkaj minutoj li revenas, kaj diras:

- Mi havas du informojn, unu bonan, alian malbonan.

- Diru nur la bonan.

- La bona estas, ke mankas nur ses etaĝoj.

Ili plu supreniras, kaj, alveninte sur la deka etaĝo, la viro demandas:

- Kio estas la malbona informo?

- Ni mistrafis la konstruaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Jes, mi scias kiom malfaĉile povas esti, por ke oni memoru meti la N, por ke oni uzu la akuzativon.