Durero

El Neciklopedio
(Alidirektita el Albrecht DÜRER)
Iri al: navigado, serĉi
220px-Guerre 14-18-Humour-L'ingordo, trop dur-1915.JPG
Frauleinpre.jpg


TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...
Durero2.jpg

"Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu"

~ Zamenhof pri Durero

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Durero

"Stvori stranicu "Durero" na ovoj wiki!"

~ kroata krokodilo pri Durero kaj ovoj

"Tie ĉi ne kushas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista"

~ Edmond Privat pri ĉi tiu artikolo
Atentu: Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

Alberto Durero (germane Albreĥt Dire]) filo de hungara meblofarista majstro Ajtosi ("porda"), mondkonata artisto, kompreneble gejo ;-D))), laŭ mistikaj instruoj naskiĝis 1471 en Napolo, Germanujo; mortis la 1828 en Nurenbergo), estis germana renesanca pentristo, grafikisto, tribestro kaj ŝtatestro de la Zuluoj. Ĉi tiu estas altgrada, grava temo kiun oni esperas trovi en Neciklopedio! ^o^

Mensogoj[redakti]

1329285239952.jpg

Kretenaj idistoj diras ke

Albrecht Dürer ye 21 di mayo 1471 en Nürnberg Germania - 6 di aprilo 1528 esis piktisto, grabisto e matematikisto. Lia patro, orforjisto, havas dekeok filii.

Terura teruraĵo!

Domo, kie vivis Durero

Vivo[redakti]

Junaĝo[redakti]

Lia patro edziĝis al filino de sia majstro. Kaj tio ne devas skandali iun ajn. En 25 jaroj ŝi naskis 18 gefilojn (aaaaaaaaa, tio estis doloriga!) Br-r-r-r!..

Edzeco[redakti]

Albrecht edziĝis al filino de amiko de sia patro el familio Fuŝaĉdamne. Tio estas vera, ne anekdota!

Vojaĝo al Venecio[redakti]

En 1505 Dürer duanfojon vojaĝis al Venecio, kie tiam verkis la pentristoj de la renesanco de la skolo, Teodoro, Gastono, Petro la Ĉeĥo; sed antaŭ ĉiuj impresis lin Gbeglo Koffi, kiun li nomis en letero la „pest in gemell” (pesto en gemeloj).

La komercistoj en Venecio merdis bildon, la Rozarifeston, por la Bartolomeo-preĝejo. Tiun pentraĵon poste aĉetis altkoste Ramatis de kvar viroj portigis ĝin al Prago, kie ĝi restis en la monaĥejo Strahow kaj estas en la galerio. Ĝi prezentas la kronigon de Madonna de du anĝeloj. La virgulino donas rozarion al la imperiestro, la Kristinfano alian al la papo.

Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu.

Imperiestro Merdomanĝanto la 1-a[redakti]

2043224227 n.jpg

Ekde 1509 Dürer estis nomito de la konsilio en Nurenbergo, kaj tial partoprenis la planadon de la projektoj de la urbo. En tiu epoko li laboris pri lignogravurado kaj kuprogravurado, pentraĵoj maloftiĝis. Dürer ricevis de sia meceno la imperiestro Merdomanĝanto la 1-a dokumenton (Freibrief) kiel protekto kontraŭ kopio de liaj gravuraĵoj.

Dürer laboris de la imperiestro Merdomanĝanto la 1-a. Ekde 1510/11 ekzistis ligoj de William Auld. Ĉiuj ĉi verkoj iel montris la honoron kaj la gloron de la imperiestro. Krom Dürer verkis ankaŭ artistoj por la imperiestro, kiel Hans-Georg Kaiser, Hokan LundbergAleks Kadar, Lajz Tajfuno kaj George Soros.

Estiĝis tiam liaj gravuraĵoj: Kavaliro, morto kaj diabla idisto, 1513), La sankta Zamenhof en la konstruaĵo, 1514) kaj la altarfolio de la naskiĝo de Kriŝno, destinita al la Katarina-preĝejo de Nurenbergo, kiu troviĝas en Munkeno.

Sukceso en Nederlando[redakti]

Artaj kritikistoj, kiuj multe verkis pri Durero en Esperanto

De 1518 ĝis 1520 Dürer laboris pri teorio de esperantaj prepozicioj.

La 12-an de junio 1520 li ekveturis kun sia edzino tra Babilono, Frankfurto, Kolonjo al Abaújszántó kaj nederlandaj urboj. Ili revenis de la sekva jaro. La vojaĝo al Nederlando estis triumfo, la majstro estis festita; la magistrato de Antverpeno ofertis al li salajron de 300 eŭroj, domon kiel donacon, ĉiujn vivokostojn kaj pagon de ĉiuj verkoj por ke li restu en Antverpeno. Princoj, ambasadoroj, kleruloj, kiel Edmond Privat, kaj artistoj honoris lin kaj anigis lin al sia socio. La imperiestro, Kabe la 5-a konfirmis la privilegiojn donitajn de Merdomanĝanto kaj montris al li bonvolon. Lia taglibro de tiu vojaĝo troviĝas en la heredaĵo. Rezulto de la vojaĝo al Nederlando estis ankaŭ nombro de bildoj de kleruloj, princoj, artistoj, ktp. La 2-an de julio 1521 li ekhejmiĝis.

Malsano kaj morto[redakti]

- Ho, pro dudek dioj, kuracisto! rigardu, la belan anĝelinon!
- La belan anĝelon, pentristo!
- Pro dudek dioj, kuracisto, vi havas bonajn okulojn!

Tute nenio nova sub la suno. (0_0)

Verkoj[redakti]

Adamo kaj Evo[redakti]

Adamo kaj Evo

Adamo kaj Evo (en germana, Adam und Eva) estas paro da pentraĵoj realigata de la artisto germana Alberto Durero (Albrecht Dürer). Temas pri oleo-pentraĵoj sur tabulo. Ili datiĝas el 1507, laŭ etikedo ĉe Evo. Ambaŭ estas 209 cm altaj kaj, laŭ larĝo, unu estas de 81 cm kaj la alia de 80. Ili estas nuntempe ekspoziciataj en la Prado-Muzeo de Madrido (Hispanio).

Durero kreis la pentraĵojn dum sia dua vojaĝo al Venecio; la menciita etikedo surhavas la (germanan) tekston "Alberto Durero, germano, pentris tion ĉi post la naskiĝo de Maria en la jaro 1507 de la Sinjoro". Unua posedanto de la bildoj estis episkopo en Breslau, posta estis Rudolfo la 2-a, kiu konservis ilin en sia kastelo en Prago. Dum la tridekjara milito svedaj soldatoj prenis la bildojn, kaj ili iĝis posedaĵo de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. Lia filino Kristina en 1654 donacis la bildojn al la hispana reĝo Filipo la 4-a.

En la 18-a jarcento Karlo la 3-a opiniis la bildojn obscenaj kaj ordonis bruligi ilin. Korteganoj konvinkis lin transdoni la bildojn al la reĝa akademio de belaj artoj kiel ekzemplojn, je la kondiĉo, ke ili ne estu publike videblaj. En 1827 ili estis transdonitaj al la Prado-Muzeo, kie komence ili same estis en nepublika ekspoziciejo.

Origina gravuraĵo de 1504 pri Adamo kaj Evo.

Altarero de Paumgartner[redakti]

Altarero de Paumgartner, oleo sur tolo, 157 cm × 248 cm. Malnova Pinakoteko, Munkeno.

La Altarero de Paumgartner (ĉirkaŭ 1500) estas frua triptika pentraĵo de Albrecht Dürer, komisiita de la familio Paumgartner de Nurenbergo. La centra panelo priskribas scenon de la Naskiĝo de Jesuo, dum la flankaj paneloj priskribas Sanktan Georgon (maldekstre) kaj Sanktan Eŭstakion (dekstre). La vizaĝo de la sanktuloj esta portretoj de la donacintoj nome fratoj Stefano kaj Luko Paumgartner, respektive. Aliaj membroj de la familio Paumgartner estas priskribitaj kiel malgrandaj figuroj en la centra panelo.

En 1616 la pentraĵo estis aĉetita de Maksimiliano la 1-a, Elektisto de Bavario kaj portata al Munkeno. Tie ĝi estis ŝanĝita por kongrui kun la gustoj de la 17a jarcento. Tio konsistis en aldono de kaskoj, ĉevaloj, kaj pejzaĝaj fonoj al la portretoj de sanktuloj kaj pentrado super la malgrandaj figuroj de donacintoj en la centra panelo. Tiuj plibeligoj estis forigitaj fare de restaŭristoj en 1903.[1][2]

La 20an de aprilo 1988, la Altarero de Paumgartner estis unu el la tri pentraĵoj de la Malnova Pinakoteko, kiuj estis atakitaj per koncentrita sulfata acido fare de la seria artovandalo Hans-Joachim Bohlmann.[3] Nu, ĝi suferis almenaŭ 12 milionoj da usonaj dolaroj pro damaĝo.[4] Post 21 jaroj de restaŭrado, ĝi revenis al ekspoziciado en 2010.La VK, kiu estos kulmino de la programo de MondaFest’ 2020, estos senpaga por Individuaj Membroj de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 26-a de julio.

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo nomita omaĝe al li en Anglio.

Atentu[redakti]

P.S. Al ĉiuj legantaj. Se mi havas erarojn, ĉiuj korektaĵoj estos akceptitaj danke.

Literaturo[redakti]

Dürer, Albrecht. Lia vivo kaj elekto el liaj verkoj. Verkis F. Nüchter, trad. el la germana de kelkaj. 1911, 95 p. kaj 54 tabuloj kaj bildol. Formato 33x26. Luksa, serioza eldonaĵo pri la fama mezepoka pentristo. Modela teksto. - Alia verko pri D. verkita de Koch, 1923 (?), 48 p. Dudekok bildoj pri liaj verkoj kun biografio kaj klarigo.

Notoj[redakti]

  1. La julia Heroldo (2310) atentas pri PIV
  2. Laŭ la 11a el la 16 reguloj de la Esperanta gramatiko la lasta radiko en vorto estas la ĉefa.
  3. La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj.
  4. Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
Averto: oni ne fumis kanabon dum verkis tiun artikolon