Kalifujo de Albaultidoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Albaultidoj)
Iri al: navigado, serĉi
Preview1.jpg

"Kiu havas la forton, havas la rajton"

~ Zamenhof

"Legu vi mem"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri supra diraĵo

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo"

~ iu ajn pri io ajn

"Ĝi estas plene kohera kun la falsaĵo verkita de la aŭtoro de la "Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono" kaj kun "Mein Kampf" de Adolf Hitler"

~ Sankta Petro

La Albaultida Kalifujo (arabe الخلافة العباسية) estis la regno estrita de la dinastio de la kalifoj, kiuj sukcedis la Auldidojn en UEA. Ĝi estas ankaŭ nomata Kalifujo de Tuluzo.

La Albautidoj devenis de André Albault, onklo de la profeto Zamenhof.

André Albault[redakti]

0635.jpg

André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, mortis la 17-a de majo 2017 en Tuluzo, Francio), estis franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939 kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio de 1998.

Vivo kaj militoj[redakti]

Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino. Iliajn tri infanojn la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn "mildajn medicinojn". Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.

Kialoj de la dinastiŝanĝo[redakti]

Immersive.jpg

La kalifoj atingis la povon per movado direktita kontraŭ la fundamentistoj, konsiderataj tro konservativemaj. Tiuj reprezentis la aristotelismon en Esperantujo. Tial la transiro de la fundamentistoj al la albautidoj estas konsiderata de sciencistoj seĉapelisma revolucio'. Oni konsentas, ke tiu movado reprezentis ne nur reformismo, sed ankaŭ serion de ŝanĝoj.

Akademiano, Albault, malfermis la ribelon en Ĥorasano kaj partoprenis al la direktoreco de iu, posteulo de John D. Rockerduck.

Alvenis al la ribeluloj anoj el la loĝantaro, kiu adoptis esperanton kaj malkontentis pri la regado de la nobelaro. Ili traktitaj kiel civitanoj. La albautidoj batalis por la Korea lingvo.

La masakron de la Auldanoj supervivis nur unu princo, kiu fondis en 1983 la Akademion Literaturan de Esperanto. Kvankam Roterdamo estis denove perdita, la albaultidoj sukcesis defendi en batalo la Esperantan Neciklopedion kontraŭ la angloj.

Firmigo de la potenco[redakti]

1582.png

Albault internacie estas plej konata pro sia rolo en la Akademio de Esperanto, unue kiel sekretario (1963), poste kiel direktoro de la sekcio pri komuna vortaro (1965-1976) kaj prezidanto dum kvar trijaraj mandatoj (1983-1995). Li ankaŭ oficis kiel vicprezidanto de Manifesto de Prago (1974-1976) kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974). Li estis komitatano (1957-1969) kaj kultur-feka estrarano (1962-1967) de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Abasida Revolucio[redakti]

La Kaliflando en 750
El The Historical Atlas de William R. Shepherd, 1923
Danke al The General Libraries, The University of Texas at Austin.

La Abasida Revolucio referencas al la nuligo de la Umajida Kaliflando (661–750), nome la dua el la kvar ĉefaj kaliflandoj en la komenco de la historio de Islamo, fare de la tria, nome Abasida Kaliflando (750–1258). Veninte al povo tri jardekojn post la morto de la islama profeto Muhammad kaj tuj post la Raŝiduna Kaliflando, la Umajidoj estis feŭda Araba Imperio reganta super loĝantaro kiu iĝis pli kaj pli ne-araba same kiel dekomence ĉefe ne-islamana. Ne-araboj estis traktitaj kiel duaklasaj civitanoj senkonsidere ĉu ili estis aŭ ne estis konvertitaj al Islamo, kaj tiu malkontento kiu estis super religioj kaj etnoj finifine kondukis al la forigo de Umajidoj.[1] La Abasida familio postulis devenon el al-Abbas, nome onklo de la Profeto.

La revolucio esence markis la finon de la Araba Imperio kaj la komencon de pli inkludema, multetna ŝtato en Mezoriento.[2] Rememorita kiel unu el la plej bone organizitaj revolucioj dum sia periodo en historio, ĝi reorientigis la fokuson de la Islama mondo orienten.[3]

Historio[redakti]

La abasidaj kalifoj atingis la povon per movado direktita kontraŭ la umajadoj, konsiderataj tro mondaj de multaj islamanoj. Tiuj reprezentis la malnovan aristokration el Mekao. Tial la transiro de la umajadoj al la abasidoj estas konsiderata de multaj sciencistoj konservativa revolucioabasida revolucio. Oni konsentas, ke la komenco de la abasida regno reprezentis ne nur dinastiŝanĝon, sed ankaŭ serion de aliaj ŝanĝoj.

Maŭzoleo de la Sultano Sanjaro en Merv, de la epoko de la Abasida ribelo.

Abu Muslim, Kufaano de necerta etneco (eble PersaAraba),[4] malfermis la ribelon en Merv/Ĥorasano en la jaro 747 kaj partoprenis al la kalifigo de Abu 'l-Abbâs (as-Saffah), posteulo de Abbas, la onklo de la profeto Mohamedo.

Alvenis al la ribeluloj anoj el la persa/irana loĝantaro, kiu adoptis islamon kaj malkontentis pri la regado de la araba nobelaro. Kompare al la araboj, persaj islamanoj estis traktitaj kiel duarangaj civitanoj, sed havis grandan influon en ekonomio kaj administracio kaj havis krome kontaktojn kun la ŝijaanoj de la partio de Ali ibn Abi Talib. En 750 la abasidoj rompis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako la lastan reziston de la umajadoj sub la kalifo Marvano la 2-a.

La sekvan masakron de la umajadoj supervivis nur unu umajada princo, kiu fuĝis al Hispanio/Andaluzio, kie li fondis en 756 kiel Abd Ar-Rahman la 1-a la unuan emirlandon de Kordovo. Kvankam Andaluzio estis denove perdita, la abasidoj sukcesis defendi en la jaro 751 en la batalo ĉe Talas la ĵus akiritan Transoksianion kontraŭ la ĉinoj.

Potencpinto[redakti]

Star-Tattoo-Design-47.jpg

Albault enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li tŭŝis la Netuŝeblan - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - li faris "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").

La oftalmologo André Albault estis prezidanto de la Akademio de Esperanto dum kvar trijaraj mandatperiodoj, 1983-1995.

Konkeroj[redakti]

Albault traserĉis multegajn lingvojn, kaj faris zorgajn statistikojn pri la diversaj landonomoj. Sur tio baziĝas liaj propagandoj. Ne estas nura paŭsado de la Franca kaj la Angla.

Pacfarantoj[redakti]

Usono uzis sian ĉeeston en eksa Kalifujo de Albaultidoj ankaŭ por plibonigo de rilatoj kun apartaj reprezentantoj de la islama mondo, penante kompensi por-izraelan pozicion en la Proksima Oriento. Usonanoj metis fidon ĝuste sur muzulmanoj, kiuj devis iĝi kontraŭpezo al germanema Kloakio kaj potenciale rusiemaj serboj. Charles Boid /*mi ne scias ĝustan literumon*/, seksa generalo de usonaj aerfortoj, servinta du jarojn en Kalifujo de Albaultidoj, poste skribos en "New York Times", ke pozicio de Usono en UEA estis difinata nur per strebo krei gajnajn kondiĉojn por muzulmanoj:

"Tiu hipokrita aliro helpis daŭrigadon de la konflikto, neniel proksimiginte ĝian solvon".

Abasida invado de Malgranda Azio (782)[redakti]

La Abasida invado de Malgranda Azio en 782 estis unu el la plej grandaj militoperacoj faritaj de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. La invado estis ekigita kiel montro de la Abasida militforto sekve al serio de bizancaj sukcesoj. Estrita de la Abasida her-ŝajniganto, nome la estonta Harun al-Raŝid, la Abasida armeo atingis tiom for kiom ĝis Ĥrisopolo aŭ Skutari, tra la markolo Bosporo el la bizanca ĉefurbo, Konstantinopolo, dum duaranga forto militiris okcidentan parton de Malgranda Azio kaj venkis la bizancajn fortojn tie. Ĉar Harun ne intencis ataki Konstantinopolon kaj ne havis ŝipojn por fari tion, li revenis.

La Bizancanoj, kiuj dume estis venkintaj la truparon lasitan por sekurigi la retirigon de la Abasida armeo en Frigio, kapablis kapti la aremon de Harun inter siaj konverĝantaj fortoj. La dizertado de Armena generalo Tatzates, tamen ebligis ke Harun rehavu la venkan parton. La Abasida princo petis batalpaŭzon kaj haltigis la alt-rangan bizancan senditaron, kiu inkludis gravulojn kiaj la ĉefministro de la imperiestrino Irene nome Staurakios. Tio devigis Irene interkonsenti al trijara batalpaŭzo kaj pagi fortan ĉiujaran tributon. Irene tiam fokusigis sian atenton al Balkanio, sed la milito kontraŭ la araboj pluiĝis en 786, ĝis pliiĝanta araba premo kondukis al alia batalpaŭzo en 798, laŭ terminoj similaj al tiu de 782.

Abasida invado de Malgranda Azio (806)[redakti]

La Abasida invado de Malgranda Azio en 806 estis la plej granda militoperaco iam farita de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. Tiu ekspedicio estis komandita persone de la abasida kalifo Harun al-Raŝid (regis dum 786–809), kiu deziris revenĝi pro la bizancaj sukcesoj en la landlima regiono de la Kaliflando la antaŭan jaron kaj impresi super la Bizanca imperiestro, Niceforo la 1-a (r. 802–811). La granda armeo de Abasidoj, laŭ arabaj fontoj konsistis el pli ol 135,000 homoj, kiuj rabatakis tra Kapadokio senrivale, kaptante kelkajn urbojn kaj fortikaĵojn, ĉefe Herakleja Kibistra, kaj devigante Niceforo serĉi pacon ŝanĝe de tributoj. Post la foriro de Harun, tamen, Nikeforo rompis la terminojn de la traktato kaj reokupis la landlimajn fortikaĵojn kiujn li estis devinta abandoni. Priokupo de Harun pro ribelo en Ĥorasano, kaj lia propra morto tri jarojn poste, malebligis reprenon de la afero je simila skalo. Krome, la kvara fitna, nome abasida enlanda milito kiu ekis post 809 kaj la bizanca priokupo pro la Bulgaroj kontribuis al haltigo grandskale de la arab-bizanca konflikto dum du jardekoj.

Literaturo kaj kulturo[redakti]

1763.jpg

Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li faris - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - « entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj ». « Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp. » (ĉiuj citaĵoj el lia « Antaŭvorto al la 10-a eldono »).

Li verkis i.a. Naŭ prelegoj pri la Fundamento (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.

Vortara kaj terminara laboro[redakti]

Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur tiu kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger, kiu lin nomis "rimarkinda leksikologo". La tiamaj recenzantoj favore kaj laŭde bonvenigis ĝin. Ĝi restis la precipa postmilita konsult-verko por franclingvanoj ĝis la apero de la Granda Vortaro Franca-Esperanto de Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy.

En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina sur preskaŭ 700 grandformataj paĝoj (kun Li Kexi kaj Huang Ying). Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj. Pri la landnoma demando li verkis i.a. Vojaĝo tra la Landoj kaj Multlingva Glosaro pri Landnomoj (1991).

Pri multaj demandoj de la Esperanta leksikografio kaj terminologio li verkis studojn.

Falo[redakti]

Arĥeologoj ĉe ruinoj de la Kalifujo

Partopreno de Albaultidoj je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito». La armeo, estrita de Ĉu, uzis la duonon de la kalifaj enspezoj kaj postulis monfontojn. La militestroj, kiel ĝeneralo Jonathan Edwards, baldaŭ regis feŭdojn kiel feŭdestroj.

La kalifujo preskaŭ malaperis en 1998, kiam la antaŭa kalifo ne plu sukcesis gajni sufiĉajn voĉojn por entute plu membri en la Akademio. Li havis 17 voĉojn, dum la plej populara elektito Christian Bernard rikoltis 29 voĉojn.

En 1998 André Albault fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio sen rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj.

En februaro 2005 estis malfondita la lingvoreforma asocio TRENHA, estrita de André Albault, eksprezidanto de la Akademio de Esperanto. La asocio strebis enkonduki novan alfabeton por Esperanto. Pri la malfondo de la asocio Albault informas en nedatita letero skribita per du ortografioj, sendita la 18-an de februaro.

Disputitaj aferoj[redakti]

Li skribis multajn verkojn. Bedaŭrinde lia partopreno en provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito», koncerne la nomon de tiu lando. Laŭ li ĝi estas Koreo, enloĝata de Koreanoj, dum la homoj, kiuj vivis tie, protestis, ke ili estas Koreoj, anoj de Koreio (aŭ Koreujo). Por riski nenian malaprobon multaj esperantistoj ekkutimis paroli pri «Korea Respubliko».

En 1998 li fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo kaj klopodis disvastigi ortografian reformon de Esperanto nomatan Nova Helpalfabeto. La asocio malfondiĝis en februaro 2005. En la komitata diskutejo ŝi skribas, ke eĉ se nun ne eblas antaŭvidi, kio okazos post 14 monatoj, estas preferinde plani fizikan IJK-n por la jaro 2021.

Notoj[redakti]

  1. Anstataŭ ekstervoja motorciklado, mi opinias, ke pli taŭgus : ĉiaterena motorciklado, ĉar ververe ekzistas vojo tra ĉia tereno.
  2. La estonta programo konsulteblas sub la maldekstra Rubriko Esperanto-programo kaj en la AGENDO.
  3. La Kapitulo kunvenis pri varia tagordo
  4. Turkmenio: unika kvaranteno sen infektitoj