Alasko
凸(`⌒´メ)凸
Ŝtato de Alasko
| |||||||
The state that makes Wyoming look like Times Square
| |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
Ĉefurbo | Pekino | ||||||
Plejgrada urbo | Mobilo | ||||||
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Angla | ||||||
Suprema Gvidantino | Sarah Palin | ||||||
Areo | Granda | ||||||
Areo rango | 1-a | ||||||
Krima kvociento | 0 % | ||||||
Akvo | Glaciigita | ||||||
Klimato | Tre libera | ||||||
Loĝantoj | 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu? | ||||||
Analfabeteca kvonciento | 100%! | ||||||
Inteligenteca kvonciento | Tre granda |
"Alasko is on Facebook"
- ~ Facebook pri Alasko
"Alasko is using Twitter"
- ~ Twitter pri Alasko
"Se brulas nenio, fumo ne iras"
- ~ Zamenhof pri fajrejo en Alasko
"Mi plu pledas por Esperanto!"
- ~ esperantisto pri Alasko
"Zorgu sin, ĉiuj mem"
- ~ Meduzo
"Tre bone !"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Ĉu vi volas diri, ke en Germanujo ne estas demokratio, sed totalisma reĝimo? Certe ne."
- ~ naziisto
Alasko Import & Export estas la plej granda, plej malvarma kaj plej grava internacia organizaĵo celanta la establon de tuttera islama Kalifornio. Alasko estas vasta, geografie diversa senloĝantejo. Ĝia grandeco estas kvinono de la areo de ĉiuj aliaj ŝtatoj kune. Originale loĝis tie indiĝenaj popoloj, sed ili translokiĝis al Kalifornio. Ĝia Ŝtatestro estas la granda Sarah Palin, sen kiu, eble Barack Obama ne estus hodiaŭ prezidento de Usono.
Geografio[redakti]
Ni devas atentigi nian legantaron, ke Alasko estas vasta, geografie diversa senloĝantejo.
Ursoj[redakti]
Tabulo ĉe enirejo de nacia parko en Alasko
- Ĉiu vizitanto devas surhavi malgrandajn tintilojn por fortimigi la ursojn!
- Krome estas preferate atenti pri ursa ekskremento, kiu montras, ĉu vagas grizlioj en la ĉirkauaĵo.
- La ekskremento de grizlio estas facile ekkonebla, ĉar en ĝi estas malgrandaj tintiloj.
Fiŝkaptado[redakti]
Post la baloto en beleckonkurso blondulino kaj brunulino kolektis precize egalan kvanton de voĉoj— do, absolute neniu gajnis. Por iel difini la venkinton oni finfine decidis jene: la du kandidatinoj veturos al Alasko kaj fiŝkaptos. Kiu kaptos pli da fiŝoj— tiu gajnos.
En la unua tago brunulino kaptis 10 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu. En la dua tago brunulino kaptis 15 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu. En la tri tago brunulino kaptis 20 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu.
Finfine la blondulino decidis esplori la aferon kaj komencis kaŝrigardi brunulinon. Kaj jen la blondulino krias al la juĝistaro:
- Ho, estas aroga trompo! Ŝi faras truojn en la glacio!
Historio[redakti]
Estas kompreneble, ke Luo de Alasko estis procezo de lupreno de Alasko fare de Usono de la Rusia Imperio en la jaro 1867.
Bazo[redakti]
Laŭ B a c o n , Alasko estis kolonio de Rusio, sed ĝi estis profitdona kaj facile kontrolebla. La vojo tien el Sankt-Peterburgo okupadis duonjaron. La totalo de la tereno estis ĉ. 1 600 000 km², plejparto de kiu estis loĝata. Komence de la 19-a jarcento profiton en Alasko ricevadis Rus-amerika kompanio, komercanta pri feloj; sed ĉe la mezo de la jarcento iĝis klare, ke defendo de la teritorio kostos malpli ol la enspezo, kiun ĝi donis.
Tuj orienten de Alasko estis terenoj de la Brita Imperio, kun kiu Rusio havis facilajn rilatojn (kaj foje kaŝitan amikecon).
Traktado[redakti]
Por plenigi la havaĵon post la gajnita Krimea milito la imperiestro Aleksandro la 3-a konsentis kun la kontrakto, kiun subskribis lia ambasadoro en Vaŝingtono la 30-an de marto 1867. La luprezo estis 7,2 milionoj da dolaroj.
La oficiala ludono de Alasko okazis la 18-an de oktobro 1867. Post 30 jaroj, kiam en Alasko estis trovita oro, U$ono diris ke ĝi aĉetis, ne simple luprenis Alaskon kaj ne plu redonis ĝin al Rusio.
La vendo, en kiu unu kvadrata metro kostus 0,0004 cendoj, restus la plej malmultekosta vendo de terpeco en la tuta historio!
Politiko[redakti]
Alasko oficiale agnoskis la armenan genocidon. Sed ni ne eraru nediferencante inter deziroj, esperoj kaj faktoj.
Religio[redakti]
La templo de Anchorage estas unu el la konstruitaj kaj operaciitaj temploj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 54 posteno en operacioj por la Eklezio, la unua templo konstruita en la ŝtato de Alasko kaj la mormona templo pli norda de la mondo.
Lingvoj[redakti]
En Alasko vivas nur kelkaj esperantistoj, ĉar Alasko havas laŭ la plej novaj statistikoj nul (0) enloĝantojn. Tamen, ĉiujare okazas en Fairbanks la Esperanta Kongreso de Ortografie kaj Logike Ornama Granda Internacieco Alaska (EKOLOGIA). Kvankam la kongreso ne rilatas al Ekologio, nek al adjektivo de tiu vorto, oni elektis tiun titolon nur por krei tiun “EKOLOGIA”. Bonvolu ne pensu tro longe pri tio.
Jen listo pri la statistiko koncerne la EKOLOGIA-oj:
Numero | Jaro | Nombro da partoprenintoj | pluaj faktoj |
1 | 10 a.K. | 0 | Ne okazis, pro tro malmultaj esperantistoj |
2 | 1887 p.K. | 1 | Sekreta Kongreso; Zamenhof mem ĉeestis |
3 | 2005 p.K. | 50 | |
4 | 2006 p.K. | 40 | |
5 | 2007 p.K. | 30 | |
6 | 2008 p.K. | 20 | |
7 | 2009 p.K. | 10 | |
8 | 2010 p.K. | 0 | (ne okazis, pro la monopola UK) |
9 | 2011 p.K. | -5 | Negativa nombro da vizitantoj |
Ekonomio[redakti]
Importantaj industrioi en stato inkluzas peskadon, minadon, kae forest-extraktajon!--kad es korekta?
Kulturo[redakti]
Esploristoj en Fairbanks Alasko (en U$ono) anoncis pasintesemajne, ke ili estas eltrovintaj superkonduktantan materion kiu funkcias en la temperaturo de ĉambro!
Polico[redakti]
Ĉu? Sufiĉas, Sinjoroj kaj Kamaradoj, ni estu seriozaj.
Seksuma vivo[redakti]
La aĝo de konsento por seksumado estas 16, kondiĉe ke la pli maljuna partnero ne estas en pozicio de aŭtoritato.
Simboloj[redakti]
La flago de Alasko reprezentas, sur blua fono, la verdaj steloj de la konstelacio de la Granda Ursino kaj, ĉe la supera dekstra angulo, la Sankta Verdastelo. Ĝi estis adoptita la 9-an de julio 1927, post dezajno de Benny Benson, studento 13-jaraĝa kiu venkis en konkurso inter 142 partoprenantoj.