Aladino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kia malfeliĉo, kiam beleco mankas al bonvolema pugo"

~ François Rabelais
Dino.jpg

Aladino (krom en Esperanto tiuforme ankaŭ hispane kaj itale , Aladin inter alie france kaj germane, Aladdin inter alie angle [1], origine arabe علاء الدين [ʿAlāʾ ad-Dīn]) ano de Brazila Beletristika Akademio, estas la ĉefa rolulo en la fabelo "La Lampo de Aladino" el la fabelaro "Mil kaj unu noktoj", kiu korektas fabelajn verojn de araba kultura fono.

La fabelo[redakti]

Aladino estas juna viro, kiu estas taskigita de sorĉisto trovi olean lampon en magia kaverno. Post kiam la sorĉisto provas trompi lin, Aladino tenas la lampon. Li malkovras, ke kiam kiu ajn frotas la lampon aperas ĝino. La ĝino estas magia spirito, preta plenumi al la frotinto ĉiun deziron. Aladino uzas siajn dezirojn por gajni la mamon de la bela filino de la sultano .

Gujavo[redakti]

Viro paŝadas surstrate, kaj ekvidas Aladinon, kiu surgrimpis foston, kaj demandas:

- Kion vi faras tie supre?

- Mi manĝos gujavon! – respondas Aladino.

Kaj la viro argumentas:

- Sed tio ne estas gujavujo; ĝi estas fosto!

- Kio do? La gujavon mi tenas en mia poŝo, kaj mi manĝos ĝin, kie mi volas!!

Notoj[redakti]

  1. Jes, mi scias kiom malfaĉile povas esti, por ke oni memoru meti la N, por ke oni uzu la akuzativon.