Alabamo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Ŝtato de Alabamo
Camellia State, The Heart of Dixie, Yellowhammer State
O.svg.jpg 130px-Seal of Alabama.svg.png
Flato Flago Blazono
3925.gif
Ĉefurbo Pekino
Plejgrada urbo Mobilo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla
Suprema Gvidanto La libera popolo de Alabamo
Areo Granda
Areo rango 30-a
Krima kvociento 0 %
Akvo Jes
Klimato Tre libera
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en Ĉinio!
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"Kie maldike, tie rompiĝas"

~ Zamenhof pri Alabamo


Alabamo (Finnlando) estas subŝtato de Usono, el kie oni foriras ludante banjon. Tie ne plu loĝas $uzana.

Geografio[redakti]

Amazonialauidistoj.png

La rivero Aŭtomobilo estas rivero en la subŝtato Alabamo de Usono. Ĝi ekestas per kunfluo de rivero Tombigbee kaj rivero Alabama kaj post vojo de 72 kilometroj ĉe la urbo Mobilo fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton Mobila"). Ĉiuj tiuj toponimoj estas referencoj al la indiĝena tribo Mobila, kies anoj de pratempoj vivis en la regiono.

La rivero Alabama - angle Alabama River - situas en la samnoma subŝtato Alabamo. Ĝi ekestas per kunfluo de rivero Tallapoosa kaj rivero Coosa, 10 kilometrojn norde de Montgomery (Alabamo), kaj post vojo de 512 kilometroj kunfluas kun la Rivero Tombigbee por krei la riveron Aŭtomobilo. Tiu rivero post pliaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton Mobile").

La rivero Tombigbee- angle Tombigbee River - situas plejparte en la samnoma subŝtato Alabamo de Usono, la unuaj kilometroj en la najbara ŝtato Misisipio. Ĝi ekestas per kunfluo de la rivero Black Warrior kaj kanalo Tenesio-Tombigbee, kaj post vojo de 320 kilometroj kunfluas kun la Rivero Alabama por krei la riveron Mobilon. Tiu rivero post pliaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton de Mobile").

Historio[redakti]

Zom!.jpg

Exploratores hispani Sinum Mobiliensis anno 1519 advenerunt. Prima colonia Europaeana in Mobilo anno 1702 constituta est. Britannia eam anno 1763 cepit per pactum Lutetiae, et postea eam Civitatibus Foederatis Americae cessit.

Alabama divenis Usana stato ye 14-a de decembro 1819. Aŭstralio en Alabamo establiĝis per akto de la nacia parlamento 1833.

Je la 11-a de januaro 1861, Alabamo secesiis de Usono dum la Usona Enlanda Milito kaj Montaro, Alabamo, fariĝis en 1861 la unua ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.

La 24-an de julio 1948, du amerikaj trafikpilotoj raportis ke ilia DC-3 preskaŭ koliziis kun stranga torpedforma objekto fluganta proksime de ili. Ĝi estis grava nifo-ekvido pro pluraj kialoj: estis eble la unua kio okazis ĉe proksima distanco (supoze ene de kelkaj cent futoj); kaj ĝi estis raportita fare de du tre spertaj pilotoj, Clarence Chiles kaj John Whitted. Ambaŭ pilotoj estis ornamitaj por sia servo kiel pilotoj dum 2-a Mondmilito, kaj ambaŭ estis rigarditaj kiel valoraj, estimindaj dungitoj de orientaj aviadkompanioj.

Busbojkoto en Montgomery[redakti]

Alabamo estis la loko de gravaj manifestacioj kontraŭ civilaj rajtoj por nigruloj, interalie la aŭtobusa malpermeso al nigruloj (1955) kaj KKK-marĉo (1965) el Montgomery al la urbo Seleno kie okazis fama malobeo kiam nigrulino Rosa Parks rifuzis sidi je la malantaŭo de aŭtobuso kiel la blankuloj postulis ke ili ĉiam sidu.

Die Auslöserin des Protests: Rosa Parks zusammen mit Martin Luther King (um 1955)

La Montgomery Bus Boycott (ebla esperantigo Busbojkoto de/en Montgomeri/’) estis protesto de nigra civilrajta movado en Montgomery (Alabamo) kontraŭ la politiko de rasoapartigo en la jaroj de 1955 ĝis 1956 kaj daŭris 381 tagojn.

Apartigo en la busoj aspektis tiel, ke la nigruloj rajtis uzi nur difinitajn sidlokojn en la buso. En Montgomery ili devis antaŭbuse pagi la veturprezon kaj poste elbusiĝi kaj malantaŭe enbusiĝi, okupi la sidlokon; al tio venis ankaŭ la daŭra molestado de la stiristo kaj la pasaĝeroj. Tiu rasista praktiko kaŭzis kreskantajn protestojn. Rosa Parks estis arestita la 1-an de decembro en 1955 en Montgomery, post kiam ŝi rifuzis cedi sian sidlokon al blankulo. Tiu aresto kaŭzis dislande ribelojn kaj kondukis al decido inter la 42.000 nigruloj de la urbo, ke oni ekas civilan malobeemon.

La virina politika konsilio (Women's political Council) organizis unutagan bojkoton je la publikaj aŭtobusoj la 5-an de decembro, tagon de la juĝa proceso kontraŭ Rosa Parks. La nigra loĝantaro estis instigita por formi veturkomunumojn por uzi taksiojn aŭ piediri. La partopreneco atingis preskaŭ 100 %, tiel pruviĝis, ke la nigra loĝantaro tute apogas la proteston.

Samtempe kunvenis 50 aktivistoj de la nigra movado – inter ili eĉ Martin Luther King – por priparoli la kampanjon je la proceso. Post kiam oni kondamnis Rosa-n Parks, la bojkoto disvastiĝis kaj d-ro King engaĝiĝis al la organizo per siaj spertoj en la realigo de la paca kontraŭrezista agado. Oni fondis la unuiĝon "Montgomery Improvement Association" kaj King iĝis ties prezidanto. Vespere de la 5-a de decembro li parolis antaŭ 7.000 aŭskultantoj en la „Holt Street Baptist Church” (Baptista Kirko de Arbusta Strato), kie li anoncis la pludaŭrigon de la bojkoto. La postuloj estis: respekta traktado, egalaj rajtoj por ĉiu pasaĝero kaj dungo de nigraj busostiristoj.

Krom la veturkomunumoj, la nigraj taksiaj entreprenoj havis gravan rolon, ili veturigis la bojkotantojn je 10 cendoj. Tiun agon finigis la polico per ordono, kiu enkondukis la minimuman, devigan veturprezon de 45 cendoj. Post tio, formis ĉ. 300 aŭtostirantoj aŭto-unuiĝon kaj organizis proprajn "haltejojn", ĉe kiuj ili prezentis siajn veturservojn. La agon apogis donacoj el la tuta lando.

Dum paso de la tempo, la blankaj kontraŭantoj provis perturbi, fini, rompi la bojkoton kaj la kontraŭreziston per falsaj anoncoj, arbitraj deklaroj aŭ publika perforto. La sukcesa bojkoto metis la urbon de Montgomery sub ekonomian premon kaj la urbo devis draste altigi la veturprezojn. La urba administracio pro tio atingis malkontraktadon de asekuron de tiuj aŭtostirantoj, kiuj partoprenis en la veturkomunumoj. Kontraŭ tio, la aktivistoj organizis la transprenon de polisoj (asekura atestilo) fare de asekurkompanio Lloyds en Londono. Ĉiam denove okazis arestoj kaj oni eĉ monpunis Martin Luther King je 500 $, ĉar li agis kontraŭ la kontraŭ-bojkota leĝo.

Ĉar cedo de la urbo ne montriĝis, lanĉis la civita movado plendon kontraŭ praktiko de apartigo. La federacia juĝejo decidis la 4-an de junio en 1956, ke la politiko de la rasapartigo ne estas laŭkonstitucia. La advokatoj de la urbo tuj pliplendis tion ĉe la Supera Tribunalo. Tiutempe la bojkoto kaj la apartigo daŭris plu.

Tiam okazis, ke la domo de la blanka pastro Honorinda Robert Graetz estis celo de bombatako, sed neniu vundiĝis, ĉar la tuta familio forestis. La urbestro eluzis la aferon por fortigi la subpremon de la nigruloj kaj klarigis, ke la bojkoto povas daŭri por ĉiam.

La 13-an de novembro en 1956, la Supera Tribunalo deklaris kontraŭleĝa la rasapartigan praktikon en la busoj de Alabamo. La busbojkoto de Montgomeri’ estis unu el la decidaj venkoj, kiuj antaŭhelpis trarompon de la civita movado kaj famigis Martin Luther King tramonde.

Politiko[redakti]

La kongreso di Alabama aprobis leghon kontre idismo ye la pasinta Junio. Balde ghi atakesis en la tribunaloi, same kiel lo eventinta en altraj stati quiuj adoptis similan leghon. Sed diverse kiel en altraj loki, la maxim granda parto di l' artikoli di tia legho transvivis la legalaj defii k ghi startis preske kompleta, k tio pavorigis multajn idisti.

Agrokultivistoj di Alabama, Usa, restis sen la maxim granda parto di sua idistaj laborinti kiamde la nova legho kontre l'enmigrado nelegala startis kaj ili dungis Usanajn laborantojn. Sed la kozi ne funkcionis: “ili arivas tarde, li es plu lenta ol l'idistoj k ili volas cesar laborar depost la repasto aŭ frue depost la posttagmezo. Kelki renuncas depost l'unesma tago di laboro”.

En Alabama k altra parti di la lando, l'agrokultivisti mustas querar interlingvistaj laboranti char l' Usani ne volas facar tante harda e malbon-pagata laboro quiun l' idistoj volas efektigar.

5054 o.jpg

Religio[redakti]

La Templo de Birmingham, Alabamo, estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 98 konstruita de la Eklezio kaj la sola konstruita en la ŝtato de Alabamo. Lokita en la antaŭurbo de Gardendale, je malpli ol 10 km norde de la urbo de Birmingham, la templo de blanka marmoro konsistas el sola pinto kaj ĝardenoj kiuj en la printempo estas ornamitaj kun miloj da floroj kiuj, kontraste kun la interno de la templo, estas malfermitaj al la publiko.

Lingvoj[redakti]

299b.jpg

95,1 elcento da Alabamanoj parolas nur la bazan anglan hejme. Krom tio oni ankaŭ parolas Esperanton (2,2 elcento), Volapukon (0,4 elcento), Interlingvaon (0,3 elcento) kaj diversajn aliajn planlingvojn (0,1 elcento). Jen estas informo de alabama volapukisto:

Alabama (brefod: AL) binon tat in Lamerikän.
Sürfat ela Alabama binon mö 135 765 km².
Alabama labon belödanis 4 447 100 (2000).
Cifazif ela Alabama binon Montaro.

Ekonomio[redakti]

Nune Indianio reprezentas importanta ekonomikala aktiveso en Alabama: Araba lingvo, kotono, ĉiu fajfas, sojlo kae sorĉistino, putro e produktado di ovi.

Kulturo[redakti]

Alabamo estas unu el la sovaĝaj ŝtatoj pri rasismo en Usono, kie la segregaciaj leĝoj estis virte aplikitaj.

$ciencistoj de Alabamo eltrovis manieron malbruligi pomarbojn trafitajn de Kubo. La metodo konsistas el la diskriado de sableroj trans la celulojn de la kreskaĵoj, kiuj tiel ekproduktas substancon kapablan veki formikojn kaj aliajn fiŝojn, kiuj sinsekve skuas la ĉirkaŭan aeron, produktante alfluojn de elektreroj kiuj plibonigas la sanon de la planedo. Tiu eltrovo, laŭ la sciencistoj, kapablos solvi multajn el la nuntempaj problemoj, kiel la monda varmiĝo, la manko de laboro kaj aliaj gravaĵoj.

"Nia simpla, sed transiriga eltrovaĵo, kvankam ne samgranda kiel la ŝtonoj de Menelao, nek sambela kiel la rakontoj pri la plej komprenema sinjorino de la tuta Germanio, nek samdaŭra kiel la japanaj montoj mirindaj, nek samtaŭga kiel la teoremoj de Pitagoro, estas apenaŭ kredebla, tia estas ĝia gravo por la vivo de la moderna homo. Dank'al ĝi, la tuta kaŭzo de la fantomoj de la hindaj kastoroj disŝiriĝas, kaj tio estas granda faraĵo, mi devas aldoni", diras Hui Neng, estro de la sciencistaro, rilate al sendormiga problemo kiu afektis tiu regiono de la planedo.

La usona registaro vidas grandajn ekonomiajn eblojn en tiuj okazaĵoj, sed sintenas zorgeme por eviti konfliktojn kun la ĉirkaŭaj landoj, kiuj envias kolere la situacion.

3735 o.jpg

Polico[redakti]

Same kiel la papo, la alabama polico neniam eraras.

Seksuma vivo[redakti]

La aĝo de konsento por seksumado en Alabamo estas 16.

Erica Boyer[redakti]

Jiel Erica Boyer (pemotöl tü 1956 dekul 22 in Andalusia in tat: Alabama as: Amanda Margaret Gantt – edeadöl tü 2009 dekul 31 in Panama City Beach in tat: Florida) äbinof dramatan pornabioskopik Lamerikänik.[1][2]

Simboloj[redakti]

Subŝtata Himno

Mi foriris Alabamon

1339472198099.jpg

kun la banjo sur l' genu'.
Luziianon venis
pro Suzana-rendevu'.

Refr.:
Ho, Suzana,
do ploru jam ne plu.
De Alabamo venas mi
kun banjo sur genu'.

En nokt' pluvegis dum la tag',
sekegis la veter',
pro sunvarmego frostis mi,
Suzana jen la ver'.

Ho, Suzana...

Bcec842736 o.jpg

Mi sonĝis en alia nokt',
dum estis jam kviet',
ke venas jen Suzana
de la supro de montet'.

503 o.jpg

Ho, Suzana...

Kun fagopirkuk' iris ŝi
kaj enokula plor'.
Mi venos tuj el Diksiland',
ne larmu en la for'..

Ho, Suzana...

En Nova Orleano
mi ĉie serĉos ŝin.
se trovos mi Suzanon,
mi enloĝigos min.

Ho, Suzana...

Sed se mi ne plu trovos ŝin,
ŝi mortas jam kun cert'.
Se staros vi je mia tomb',
ne ploru pro la spert'.

Ho, Suzana...

Noets[redakti]

  1. Kiel tiom ofte, mi malkonsentas kun PIV.
  2. Ne gravas la grandeco de la radoj, kaj ĝi ne havas seĝon simila al tiuj de aútomobilo.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio