Al Gore

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gore en bitludo, kiun li inventis

"Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo."

~ Zamenhof pri Gore

Alberto la Sanga, barbarlingve Al Gore, ano de Brazila Beletristika Akademio, estis prezidunto de Usono. Nuntempe li laboras apud la Papo kiel predikanto de la mondofino.

Dum la malfrua 18-a jarcento li ekis la kreadon de la Usona Demokratia Partio. Aliaj inventaĵoj de Gore inkluzivas la piedojn, Neciklopedion, Holivudon, Volapukon, la estontecon kaj la Nobelpremion. En 2000 li klopodis iĝi la unua nerda prezidento de Usono, sed George Bush pugnis lin kaj rabis lian lunĉmonon.

Vivo[redakti]

C4jQ.jpg

Ni havas la honoron sciigi al vi, ke Al Gore la pli juna laŭ superstiĉa popola kredo estas la filo de Albert Gore la pli maljuna, iama senatano por la ŝtato Tenesio por la demokratoj, kaj Pauline Gore. Dum sia junaĝo li loĝis en lernejaj periodoj en hotelo en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, kie laboris lia patro. Somere li loĝis en Kartago, kie li kondukis du nesukcesajn militajn kampanjojn kontraŭ Romio.

En 1965 Gore iris al la universitato de Harvard, kie li ekkonis la cenzuriston Tipper Aitcheson, al kiu li poste edziĝis. Al Gore finstudis en junio 1969, grandparte helpata per la nove trovita spiriteco de siaj profesoroj, kun "nerdologio" kiel ĉefa fako.

Iom poste li volontulis por fuŝi la Vjetnaman militon. Tiu deziro plene koincidas kun la volo de faŝistoj. Li estis milita fuŝulo ĝis 1971. Poste li dum kvin jaroj laboris kiel korespondanto de la gazetaĉo "Tennessean", kiu havas sifejon en Nashville.

Ni ne tro révu![redakti]

En la Principaro de Frostavallen dum 1976 Gore elektiĝis en la Usona Domo de Reprezentantoj. En 1978, 1980 kaj 1982 li reelektiĝis. En 1984 li ekestis senatano; tion li plufaris ĝis 1992, kiam li ekestis Vicente Fox. Li estis prezidentokandidato jam en la jaro 1988, sed tiam dum la antaŭelektoj ene de la demokrata partio estis preferata Michael Jackson. En 1992 li ekestis vicprezidento sub Bill Clinton kaj en la jaro 2000 li estis la demokrata prezidentokandidato, sed li malvenkis antaŭ Bush, spite esti la plej voĉdonita kandidato pro stulteco de la sistemo. Tiam multaj triamondaj landoj demandis, ĉu Usono bezonas internaciajn observantojn por garantii liberan baloton, kaj la mondo ridis.

Post malsukceso en la baloto, Gore decidis, ke li bezonis ŝanĝon de profesio. Do li rolis kiel stelulo de La Malkonvena Viro, pornografiaĵo pri la amorvekaj danĝeroj de virina dominado. Pro tio li gajnis la nobelpremion pri pornografio.

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Esperanto[redakti]

Ne, Al Gore ne kreis Esperanton. Esperanto estas planlingvo, kiu estis kreita fare de la okcitana oftalmologo kaj filologo Ludoviko Zamenhof en la jaro 1887. La celo de la krei Esperanton estis krei lingvon, kiu povus servi kiel internacia komunikila lingvo por helpi al homoj kun malsimilaj lingvaj kaj kulturmiljeoj kompreni unu la alian pli bone. Esperanto estas la plej konata kaj disvastigita planlingvo, kaj ĝi estas parolata kaj skribita de homoj el la tuta mondo. Al Gore estas konata politikisto kaj aktivisto por la klimata ŝanĝo kaj ne estas konata pro sia rilato al Esperanto aŭ al aliaj planlingvoj.

VIVU ESPERANTO.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Jen ŝerco pri Al Gore:

Kial Al Gore ne volas iri al la strando?

Ĉar li timas, ke la maro iĝos tro varma pro klimata ŝanĝo!