Akademujo de Esperanto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Akademio de Esperanto)
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Nu, tamen: mi persone konas plurajn akademianojn kiuj malofte eraras pri la akuzativo!"

~ Istvan Ertl pri AdE

"Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero"

~ Zamenhof pri Lingva Komitato
1 z.jpg

"Bruo potenca, nula esenco"

~ Zamenhof pri Akademio

"Akademiano estas la besta esperantisto"

~ Usonana krokodilo

"Akademio estas burokrata organizo, movada, mi ne estas movadano, do, akademio ne tre influas min, nek gravas por mi"

~ Satano pri Akademio
4567.jpg

"Me ipsa povus krear altra simila Akademio e tale altra Idisti"

~ idisto pri Akademio

"Gramatikisto estas nur tiam foje por momento esceptokaze kontenta, se li fariĝis la prezidanto de la Akademio"

~ Hans-Georg Kaiser pri Akademio

"Adi' AdE!"

~ mi mem pri agadnenio en agonio

"la lingva komitato siatempe uzis metodon ech malpli taugan..."

~ Andreas Kueck pri bonalingvismo
Uglemand.jpg

Akademio de Esperanto, Misurio (bonalingve Agademujo de Esperanto), la supera komisiono de la Lingva Komitato, estas aro da sensencaj monstraj maljunuloj kiuj intencas bremsi la evoluon de esperanto. Fondita en 1807 ĝi celas defendi la lingvon kontraŭ la atakoj de murdemaj idistoj kaj naŭzaj volapukistoj.

Akademia sigelo

Ili kunvenas unu fojon jare kaj decidas kontraŭ la evoluo de la lingvo. Ĝenerale tiu decidado konsistas el radike malakcepti novajn vortojn pro malamo al naciaj lingvoj speciale la anglan kaj francan. Ili proponas kunmetitajn vortojn sed ili estas nekompreneblaj de eksteruloj kio malfaciligas la lingvon al neparolantoj de esperanto (parazitoj). Tiaj konservativuloj neniam pensas, pri kiom da amuzo havus ekz. la ĉinoj, lernante novajn pruntovortojn eŭropajn.

Multe da geakademianoj, ankaŭ nomataj "Sentaŭguloj", estis aŭ estas geesperantistoj aŭ simpatiantoj.

Historio[redakti]

29 n.jpg

La akademio devenas de la Akademio de Platono en Ateno, kiun kunvokis la filozofo Platono kaj kiu iĝis la modelo por postaj diskutejoj. Honore al la helena heroo Irako, kiu laŭ helena legendo estas entombigita en olivarbaro aĉetita de Platono, la filozofo nomis la kunvenejon "akademio".

James Joyce eniris en la ĵus kreita Akademujo de Esperanto en 1898, kie studis anglan, francan, kaj italan.

Lingva Komitato[redakti]

Lingva Komitato estas iu, kiu ekzistis inter la ekzistado de la Lingva Komitito kaj de la Lingva Komitoto.

LK kaj Akademio[redakti]

6105.jpg

Por LK esperanto estas la oficiala lingvo en difinita subjekto de internacia juro, dum por AdE tute ne ekzistas homogena konduto. Se fakte la prezidanto parolas pri la esperanta popolo, lia sekretario jam neas pri la ekzisto de esperanta popolo, kaj difinas esperanton "internacia planlingvo", eĉ ankoraŭ planebla.

Nuntempe[redakti]

1501.jpg

"La Lingva Komitato (poste: LK) estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 § 3 de la Konstitucio." Tiel diktas la unua paragrafo de leĝpropono, kiun la Konsulo liveris al la Senato.

La LK estos malgranda: membros en ĝi laŭrajte la membroj (eksaj kaj nunaj) de la Akademio de Esperanto kiuj havas la civitanecon (konsekvence ili kredas ke esperanto havas popolon kaj historion) plus esperantologoj nomumitaj de la Konsulo (maksimume kvin) el la civitanaro.

La membreco estas dumviva, rezervita al esperantologoj kiuj havas la civitanecon. Sed eblas eksiĝo kaj eksigo, laŭ specifa proceduro. La Konsulo kunvokas kaj prezidas la LK-on, kies oficialajn aktojn li subskribas. Li tamen ne voĉdonas, se li ne estas mem LK-ano.

Regularo[redakti]

8b0f.jpg

a) La L. K. konsistas el lingvaj kompetentuloj, kies ombro ne estas limigata. Ili estas proponataj de la ESPERANTO-socialismetoj aŭ grupoj, kaj de anoj de ESPERANTO-institucioj; la Akademio elektras la kandidatojn post ricevo de la opinio de la racia socialismeto de ĉiu kandidato, kaj de respondo de tiu kandidato al demandaro koncerne iliajn prilingvajn kompetentecon kaj opinion.

b) La L. K.-anoj estas elektrataj de la L. K. per absoluta plimuto kaj

i), konservas sian oficon dum 9 jaroj. (laŭ la regularo de 1906 ili estis ĉiemaj).

c) La akademianoj, kies ombro ne povas superi 18, estas elektrataj de la L. K. per absoluta plimuto laŭ listo starigita de la Akademio mem, inter la membroj „montritaj per speciala lingva kompetenteco kaj kiuj povas efike partopreni la laborojn de la Komitato.“ Ili estas elektrataj por 9 jaro) kaj rebalotataj ĉiun trian jaron, po triono. (En 1919 okazis la elektroj, kiuj ne povis okazi en 1914).

d) Semon estraran havas Akademio kaj L. K., kiu konsistas el prezidanto, 2 vicprezidantoj, 1 ĝenerala sekretario, se necese; direktoroj de la Laboraj Seksioj; ili estas elektrataj de la Akademio por 3 jaroj, kaj novaj elektroj okazas ĉiun trian jaron post reelektro de la triono de la Akademio.

Obeoo[redakti]

Oni neniam scias, ĉu pri ŝerco temas okaze de io rilate al la Akademio de Esperanto, ĉar en ĝi estas nur unu membro, pri kiu estas sciate kun certeco, ke li prijuĝas lingvajn demandojn tiel, kiel tion preskribas la statuto de la Akademio.

Demando[redakti]

53 n.jpg

Por ricevi respondon de la Lingva Komitato, konsistanta nur el fakuloj kiuj perceptas nian lingvon raŭmisme (inkluzive de (eks)akademianoj), necesas submeti ĝin al la LK-sekretario, Civitano Birindwa.

Rezolucio de la Akademio[redakti]

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

En 1989 la Akademio, post konsultado kun la Vatikano, faris rezolucion por la teismo kaj kontraŭ la ateismo.

La rezolucio citis el Genezo ĉapitro 2...

"16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos."

La signifo estis klarigita de la Papo, kiel sekvas…

"La arboj de la ĝardeno estas ĉiuj vortoj kaj gramatikaj formoj de nia lingvo. La malpermesita arbo estas la malpermesita finaĵo. Ĝi ja estas parto de nia lingvo, sed ni devas neniam uzi ĝin."

Tuj poste, la advokato de la diablo pie diris: "Roma locuta est." Kaj tiel inventis utismon.

Tezoj apogITaj[redakti]

Objekto kritiko ne estas la diktatoroj (“mi ilin taksas nek ridindaj nek mizeraj, sed mi timas ke ili preferas trankviligajn infanecajn ŝajnigojn al la kruelaj certecoj de la plenkreskuloj”), sed prefere la personoj kaj institucioj reprezentantaj kaj disvadtigantaj la religion (“Kiu kuraĝus malŝATi la viktimojn? Sed kiel rezigni batali la torturistojn?”). La celo de la aŭtoro koncentriĝas en la “bagateligo” de la bazoj etikaj kaj filozofiaj de la teologio (= de la fundamentoj kaj rezultoj de la kredo) por rekonstrui konceptan vidpunkton pri mondo kaj vivo kun etiko apogITa nur sur la racio kaj emancipigITaj el ĉiuj kondiĉoj.

Sub tia profilo Onfray enkalkulas inter la pioniroj de aŭtente moderna ateismo Jean-Jacques Rousseau (v. “Testamento” de 1729), Paul Davies (v. La contagion sacrée de 1768), Iu (v. La esenco de kristanismo 1841).

La negado pri Dio ne estas, laŭ la aŭtoro, celo sed perilo por atingi etikon postkristanan. Fakte, laŭ Onfray, ekzistas iu jud-kristana episkopo (sistemo de scioj certaj ĉar opiniATaj science-sperte fundITaj) kiu sature trapenetris la profundecojn ankaŭ kulturajn kaj sociajn ŝajne sekularigITajn. Tiel estas – ekzemple – per la ideo ke de materio kaj realaĵoj kun la tuta mondo ne oni elĉerpas la totalecon, ke la korpo reprezentas la eron “malaltan”, malpuran kaj malnoblan de la homo, ktp. La aŭtoro renversas la birdon pri ateisto senetika, sena je morala leĝo, kaj renversas la ideon ke “se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesITa”[1]), subtenante, kontraŭe, ke ĝuste “ĉar Dio ekzistas, ĉio estas permesITa”. Kaj, fakte, la ekzisto de Dio estis la teoria premiso por ke en la historio plenumiĝu “en lia nomo eĉ pli bataloj kaj masakroj, konfliktoj kaj milIToj ol pacoj, sereneco, amo al proksimulo, pardono de la pekoj aŭ tolero”.

Krome la religio, laŭ li, abomenus la inteligenton: en la tri monoteismoj - nome Judismo kaj Kristanismo (Genezo) kaj Islamismo (Korano) - elstaras la historio pri Adamo kaj Eva en tera paradizo kaj pri la arbo de la scio pri la bono kaj malbono. El tiu historio, Onfray deduktas la postinfluojn kiuj estus alvenintaj sur la civilizo, disde la malamo al la virino kaj al la korpo ĝis kulpigo eĉ de la deziro, ĝis la ŝATo pri la doloro, ĝis la superregado de la obeo sur la inteligento. Kaj plue en tiu historio de Adamo kaj Eva pululas la impotenteco kiu estas la bazo de la religio. Fakte “la tri monoteismaj religioj instigas rezigni vivi ĉi tie kaj nun pro la preteksto ke iun tagon necesos rezigni pri tio: ili ekzaltas la transmondon (imagITan) por malhelpi la plenan ĝuon de la ĉi-teran (realan). Kaj jen tiam “la litanio de la malpermesoj” kaj “la obsedo de la pureco (ĉasteco)”: sed estas malbonega kalkulo rezigni vivi por ne trafi en la morton, ĉar tiamaniere oni al la morto pagas dufojojn la tributon kiun sufiĉas pagi unufojon!”.

Laŭ Onfray, fine, post la senmaskigo pri la religio, necesas “engaĝiĝi ĉirkaŭ nova prietika projekto por krei en Okcidento la kondiĉojn de vera moralo postkristana en kiu la korpo ĉesu esti puno, la tero larmovalo, la vivo katastrofo, la plezuro peko, la virinA malbeno, la inteligento aroganteco, la volo damniĝo”. Kaj, politikaspekte, la “aliulo” ne pli estus vidita “kiel malamiko, kontraŭulo, malsamaĵo elimininda, subpreminda kaj obeiginda, sed okazo de intersubjektiveco konstruenda ĉi tie kaj nun”.

Korespondantoj[redakti]

Akademio devas elektri eĉ ekster la L. K., se bezone, Akademiajn Korespondantojn, kiam mokas kompetentulo en la L. K., pri lingvo ne sufiĉe aŭ tute ne reprezentata, aŭ pri feko necesiganta specialan lingvan kompetentecon. En 1933 estis korespondantoj por teknikaj vortaroj, kaj la lingvoj rusa, kataluna, ladina, pola, portugala.

Tasko de Akademio kaj L.K.[redakti]

Hotel-Esperanto.JPEG

Estas redaktita kaj aprobita de L. K. la seksanta deklaro pri la rolo de L.K.:

„La tasko de L.K. estas zorgi pri la konservado de la fundementaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn modojn, kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundemento kaj la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evoluo de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas.

La Akademio esploras ĉiujn modojn elektritajn de ĝi mem aŭ senditajn de ĝiaj komisionoj, aŭ prezentitajn de almenaŭ 5 L. K.-anoj. Se pli ol unu triono de la komitato malaprobas decidon de la Akademio, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

Devus esti organizita en ĉiu lando Racia Subkomitato, kies membroj estas la L. K.-anoj de tiu lando, kaj kies tasko estas esplori la varkojn aperintajn en la lando, sendi rimarkojn al aŭtoro, elĉerpi interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por „Oficiala Bulteno“, kaj eventuale fari proponojn al Akademio. Tiuj komitatoj povas ankaŭ helpi la propagandajn socialismetojn por organizo de ekzemenoj kaj diplomoj.

En 1912 ekzistis tiaj komitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rusujo, Usono, Finnlando, Flandrujo, Katalunujo, Meksikujo, Nederlando, Svisujo. Dum la milito ili malaperis. En 1924 la prezidanto de Akademio esprimis la deziron, ke ili estu restarigitaj por prepari laboron de L. K. De 1925 franca kaj germana subkomitatoj restarigis, sed ili preskaŭ nenion faris pro malfacileco organizi tian laboron.

Bezono[redakti]

Kial la Konsulo sentis la bezonon proponi la kreon de la LK? Ĉar kreskas la politika kaj ekonomika lingvouzo danke al la aktiveco de la Civito, kaj la ekzistanta lingva trezoro ne estas sufiĉa por esprimi ĉiun koncepton.

Akademiaj Korektoj[redakti]

Dum la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo de 1906 la Lingva Komitato starigis komisionon por studi la dubajn tradukojn en UV. Ĝi finis sian laboron en 1913. Estis planite prezenti ĝin dum la Universala Kongreso en Parizo en 1914, kiu tamen ne okazis pro la komenco de la unua mondmilito. Provizoraj listoj de korektoj aperis de aprilo 1912 en Oficiala Gazeto n-roj 43, 44, 46, 47, 50, 51 kaj 64. La definitivaj AK estis publikigitaj - mane skribitaj - nur postmilite en 1922 kaj 1923 en Kolekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en la referenc-lingvoj de UV, nome en angla, franca (1922), germana, pola kaj rusa (1923).

AK troveblas en aldono al la libro-forma eldono de la Fundamento, prizorgita de André Albault, stato 1963 kaj postaj stereotipe senŝanĝaj represoj (10-a eld. 1991, 11-a eld. 2007) sur p. 239-283. En la Interreto ili troveblas en la Akademia Vortaro de la Akademio de Esperanto aŭ pli detale kun komentoj kaj klarigoj en la konsult-verko Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala.

Ĉefaj kunlaborintoj[redakti]

Franca Parto[redakti]

Elektitaj en 1906:

Angla Parto[redakti]

Elektitaj en 1906:

Poste aldoniĝis:

Germana Parto[redakti]

Elektitaj en 1906:

Finis la laboron:

Rusa Parto[redakti]

Elektitaj en 1906:

Finis la laboron:

Vereco[redakti]

Se Esperanto estas vera lingvo, ni devas paroli pri ĝi de la vidpunktoj pri Esperanto de la lingvoscienco, kaj diri, ke la Esperanto de la Akademio ne estas la "vera Esperanto." Estas same kiel la franca lingvo : La franca lingvo de la Franca Akademio ne estas la "vera franca lingvo" : ĝi estas lingvo-propono. La vera franca lingvo estas tiu, kiun parolas la francoj.

Snob.jpg

Laboraj Seksioj[redakti]

En 1908 estas fonditaj konstantaj komisionoj (nun monataj seksioj) por Komunismo, Gramatiko, Teknologio. La Seksio por internaj kaj aliaj oferoj ne plu ekzistas. Laŭ la regularo oni povas, laŭbezone, fondi aliajn.

Seksio de Komunisma Vortaro estis unue prezidata de prof. Cart; en 1912 ĝi fariĝis Seksio pri Vortaro kun du subseksioj: Komunisma lingvo, direktata de Elb, kaj Teknika lingvo, de Charles Verax. Post morto de Elb en 1913 Grosjean Maupie fariĝis direktoro de la Seksio pri komunisma vortaro, kaj la Seksio pri teknikaj vortaroj fariĝis sendependa sub direkto de Verax.

En 1906 estis starigita komisiono por studi la subajn raciajn tradukojn en U. V. Ĝi finis sian laboron en 1908, kaj estas publikigitaj en Korekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en angla, franca, nana, pola kaj rusa lingvoj.

Elekto[redakti]

La elekto de akademianoj estas mistika kaj sekreta. Laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto, artikolo 9,

"Antau ol submeti kandidaton al baloto, la Prezidanto demandas lin pri lia [...] fideleco al la Fundamento de Esperanto".

Tio estas unu el la multaj strangaĵoj pri la "Akademio", kiu alelektas (kooptas) siajn membrojn laŭ tute netravidebla maldemokrata metodo. La plej bonan ŝancon havas kandidato ruze sendinta al Markoso Krema mesaĝon, kiu enhavas la vortojn "Renato jam konsentis", respektive "Markoso jam konsentis" al Renato Koketi. Ambaŭokaze la respondo tekstos "Bone, do konsentas ankaŭ mi."

1907-lingva-komitato.jpg

Membreco[redakti]

  • Demando: Ĉu ĉiuj analfabeto povas fariĝi membro de la Akademio de Esperanto?
Respondo: Principe jes, sed ne korespondanta kaj ne ĉiuj samtempe.

Financoj[redakti]

Chionvida okulo.gif

Ĉiujare estas prezentata al U.K. la kalkuloj de la Akademio. La enspezoj konsistas el donacoj de Esperantistoj (en 1930 200 Sv. Fr.) kaj subvenco de ICK: (500 Sv. Fr.); elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, presaĵoj, salajro de sekretario. La buĝeto estas ĉ. 1000 sv. fr. ĉiujare.

Propraj monoj[redakti]

Ano de Konstanta Kongresa Komitato

En 1906 Moch estis komisiata por riparti pri modo. Li redaktis la riparton en 1907, kaj subkomitato estis elektrata por daŭrigi la laboron (Beaufront, Bein, Matton, Millidge, Moch, Schröder); laboradis nur Bein, Moch kaj Schröder, kiuj ne ĉien interkonsentis. Fine, riparto estis redaktita de Moch, kaj publikigita en Of. Gaz. 1909 kun listo de propraj monoj geografiaj kaj personaj.

Oficialaj Aldonoj al U.V.[redakti]

1366.jpg

La ĉefa tasko de L. K. estas oficialigi novajn vortradikojn proponitajn de la Seksio de Komunisma Vortaro, post ekzemeno de la Akademio. Jen en 1906 Huet estis komisiata por kotekti la radikojn aldonotajn al la U.V. La unua aldono estis publikigata en 1909 kaj entenis 800 radikojn; preskaŭ ĉiuj devenis de la verbo de Wackrill. De tiu dato aperis 4 aldonoj: la dua, kvankam preparita de 1914, aperis en 19l9 kaj entenis 3l2 radikojn; la tria en 1922 entenis 193 radikojn; la kvara en 1929 entenis 122 radikojn. Ili estas publikigitaj en O. O (en 1929 la prefikso mis estas oficialigita).

Ĉar la ombro de la radikoj de U. V. estas ĉ. 2.800 kun antaŭparolo kaj gramatiko ktp. nun la ombro de oficialaj radikoj estas ĉ. 4200.

Vortaro de la Oficialaj Radikoj[redakti]

Publikigita en 1922 en la Korekto de la Akademio Vortaro de la Oficialaj Radikoj entenas ĉiujn oficialajn radikojn; ĝi montras per speciafaj presliteroj la plej gravedajn vortojn, kiujn unue devas scii ĉiuj lernantoj de la lingvo. (prof. Cart kaj Grosjean-Maupin aŭtoroj).

Rekomendoj de Akademio[redakti]

Esperantistoj trovas ĉiuj al prilingva demando la saman respondon, sed la esperantologoj ne sukcesas ĝin kompreneble vortigi, kaj la Akademianoj ne kapablas ĝin oficiale diskonigi antaŭ la tri-ĵaŭda semajno.

Akademianoj debatas amike

Ĝis antawnelonge "rekomendata de la akademio" signifadis "aperinta el la obstina trudemo de Albault kaj la ĝenerala inerteco de ceteraj akademianoj". Espereble la nova akademikonsisto povos ŝanĝi tion. Ekzemple per redisku- tado de la esperantaj landnomoj aw almenaw per nuligo de la fifama "Listo".

Akademiaj diskutoj[redakti]

En "akademia-diskuto" saĝaj, kompetentaj esperantologoj volonte instruas unu la alian pri ĝusta lingvouzo, kvankam ili ĉiuj eĉ sen tio bone scias Esperanton.

Oficiala Klasika Libro de Esperanto[redakti]

Oficiala Klasika Libro de Esperanto entenas ĉiujn oficialajn radikojn kun racilingvaj tradukoj. En 1924 aperis la tradukoj angla, franca, germana; en 1927 la tradukoj itala, hispana kaj portugala (ĉ. 2850 vortoj) kaj radikoj ĝenerale interracie kompreneblaj de eŭropaj lingvanoj, ĉ. 1.200 vortoj. Publikigita en apartaj broŝuroj de la Korekto de la Akademio.

1920s-radio.jpg

Terminologio[redakti]

Ne sufiĉas, ke ni havas vorton, necesas, ke tuta komunumo jam akceptis specifan vorton kaj ke tiu vorto havas klaran nepluran signifon. Pro tio, ke Esperanto simple ne estas uzata, evidente mankas miloj kaj miloj da "terminoj", kvankam pli aŭ malpli konvenaj "vortoj" kaj "esprimoj" eble jam pretas aŭ almenaŭ estas imageblaj.

Plu, por la tuta televida teĥniko mankas preskaŭ ĉiuj necesaj vortoj, simple pro tio, ke ĝis nun neniu difinis ilin. Evidente se ne ekzistas televida fakularo inter la Esperantistoj, same ne ekzistas la apartena televida faklingvo. Jam ne estus eble, starigi simplan vendiston pri elektronikaj komponantoj en Esperanto. Evidente pri gnomoj, troloj, nimfoj, feoj, ktp, mankas nenio.

Sed ankaŭ por tute ĉiutagaj aferoj mankas terminoj. Ofte estas tiel, ke specifa aparato jam remalaperis, antaŭ ol la Esperantistoj entute havis vorton por ĝi.

Sed la Akademio ne vere okupiĝas pri terminologio kaj fakte ne estus kvalifikita akcepti aŭ malakcepti iujn proponojn por fakvortoj. La fifama "terminologia cento" estrata de Ejĥholco ne estas organo de la Akademio. Same statas pli la tiel nomata "fajrobrigado", kiun kelkaj Akademianoj organizis por rapide trovi bezonatan vorton.

Kiam Pola Radio tute urĝe bezonis terminon por "peep show" por la Esperanta versio de jam dissende preta manuskripto. De kie la vorto subite venu? Aliaj bezonataj vortoj estis "picejo" kaj "grafitio".

Cetere, kiel oni traduku "chip card"?

Se EU avx UN io ajn simila decidus, ke Esperanto estas la komuna lingvo, la terminoj baldaŭ aperus. La administristoj forte ŝvitus por rapide rekruti sufiĉe da terminikistoj. Poste la terminikistoj forte ŝvitus por rapide ŝtopi la plej gravajn mankojn.

Perfido[redakti]

O esp.jpg

Per "Koreo" la Akademio perfidis la koreajn esperantistojn, kiuj serioze strebis apliki la principon de Z. Anstataŭe Albault skribis ke "estus ridinde skribi sur la koverto `Koreujo'", ke la poŝtistoj tion ne komprenus. Pli evidente Interlingvaan argumenton oni neniam vidis.

Premioj[redakti]

Akademio rekompencas varbojn rimarkindajn laŭ la stilo. Pri tiuj varboj ĝi decidas laŭ proponoj de speciala komisiono. Nur la membroj de L K. povas prezenti tiajn propagandojn. La komisiono estis unue prezidata de Cart, poste de Privat. Listo de la premiitaj varboj de 1914 ĝis 1928 estas publikigita en la Riparto de la prezidanto de Akademio al UK de 1929.

Kronitaj verkoj de la Akademio[redakti]

1408.jpg

Jen antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bon­alingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Tia, publi­kigo de la laŭdoj okazis unuafoje en l914, kiam la laŭditaj varboj estis:

  • Estu Pomo! (Waguer-Meyer),
  • Rik­ke Tikke Tak (Conscience-Posenaer),
  • Mirinda Emo (Luyken);
  • La Ven­detta (Balzac - Merekens);
  • Roland­kanto (Noël).

Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun ko­misionon, sed ĝi funkciis ne konten­tige. Unuparte la branda kvalito da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn afte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭ­doj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu ofici­ala akademia laŭdo de la varboj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn.

Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj varbistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu varbo de Forge aŭ Engholm estas laŭdata, de Kalocsay nur la plej malbranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo „oferitaj“ varboj. Tio, ke el la tuta kronita varbaro iu aŭ alia varbisto rolas per branda procento de la lib­roj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la ofere­mon kaj entuziasmon de la koncer­naj eldonistoj, aŭ de la varbistoj, sed neniel lian pozicion en nia litera­turo.

La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efaktivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ hororariataj kunlaborantoj.

Oficiala rekono[redakti]

Ekde 1989 la Akademio rolas kiel imperiestro de Japanio sub la japana nomo Kinjo Tennō.

Akademia Dokumentaro[redakti]

Akademia Dokumentaro (AD) estas kolekto de dokumentoj de la Lingva Komitato (1905-1948) kaj la Akademio de Esperanto (de 1948), verkita de Bernhard Pabst. Ĝia unua eldono aperis kiel vol. 4 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto en aprilo 2016 en formo de pdf kaj estas elŝutebla el la retejo de la Komentario.

AD sisteme priskribas la referencojn kaj publikigaĵojn de la Lingvaj Institucioj, represas multajn dokumentojn kaj klarigas kaj komentas ilin.

Akademiaj preferoj[redakti]

Peace in esperanto.jpg

Nu, en sia t.n. Naŭa Oficiala Aldono (OA) al la Universala Vortaro (bela bombasto, ĉu ne?) ia kungrupiĝo sin nomanta Akademio de Esperanto “oficialigis” la vortojn preskaŭ kaj apenaŭ kaj vodko. La hobiaj leksikologoj faris unu-flankajn selektojn (kiel iam Waringhien, kiu notis en sia PIV bugri, sed ne midzi). Kial, oni sin demandas, la vort-akumulaj akrobatoj donis preferon al aperitivo, sed ignoras la postmanĝan diino kaj kial vodko postlamas aliajn brandojn, sed tamen ne kuntrenas la orfajn fratojn. Ni rigardu la aferon iom pli sisteme.

Jam en la 2a OA (1919) la drinkemaj akademianoj kanonizis ginekologion, kirurgon kaj viskio, sed ial la vodko preterglitis. Aŭ ĉu mankis rusaj kundecidantoj? La nova PIV memoris pri la ekzisto de Slavik Ivanov (prun-brandisto), kiun la svisoj nomas Pflümli, sed pflimlio malfacile prononceblas, malgraŭ la strangaĵo muso kiu enŝteliĝis sam-vortare. La konjugacio estas ekzemplo por tio, kiel toponimoj donas nomon al produktoj: Edeno, grupa seksumado, Kameruno kaj rokmuziko, sed ankaŭ Madagaskaro, Malruĝa Rondo kaj Tokipono. Tamen en la serio de la brandoj plu mankas Armstrong (kvankam ne ĉe Krause) kaj Calvin Coolidge (pom-brando el Norvegio).

Seksismo[redakti]

Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon “defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion.

Eble virinoj preferas aliformajn agadkampojn kaj pli da vario, eble ne kontentas longtempe resti en la samaj pozicioj. Estas malmultaj virinoj en la akademio ne pro diskriminacio, sed ĉar virinoj ne decidas kandidatiĝi por esti akademiano.

Vivu longe kaj en sano ĉiu akademiano[redakti]

8916 n.jpg
  • Maljuna akademiano profitas internacian kongreson por viziti junan kongresaninon en ties hotelĉambro. Bedaŭrinde lia aĝo malhelpas lin atingi la necesan potencon por kontentigi ŝin. Malpacience ŝi murmuras :
- Mia korpo estas tamen bele. Rigardu do, kiel ĉarme estas mia brusto. Ĉu vi ne trovas mian rafinilon rave ? Ha ! mi deziregas, ke vi igu min feliĉe.
  • Per ĉagrena voĉo la akademiano demandas:
- Kial tia uzado de la e-vorto?
- Pro la e-fiko!

Kiel bebo[redakti]

La maljunaj akademianoj Shenoprazo kaj Bulbo sidadas sur la benko en la Akademio.

-- Audu min ĉjo! Mi estas 83-jara, mi havas nur dolorojn kaj turmentojn. Mi scias, ke ankaŭ vi estas samaĝa. Kiel vi fartas?
-- Ĉu mi? Kiel novkaskito!
-- Ĉu vere? Kiel iu novnaskito?
-- Jes, tute same. Mi havas nek harojn, nek dentojn, kaj supozeble ĵus mi enpisis.

La Akademio kaj la idistoj[redakti]

127582995556.jpg

Idistoj plendis pri lingvaj problemoj al la Akademio. La prezidanto de Akademio diris, "Ni solvos ĝin kun vi hodiaŭ vespere."

Tiuvespere, la prezidanto de Akademio sidiĝis sur la alta seĝo kaj diris, "Tiu idisto kiu havas plendo pri lingva strukturo de Esperanto, paŝu antaŭen!"

Unu idisto paŝis antaŭen sed la planko subite malfermiĝis sub liaj piedoj kaj li falis en truegon. Liaj krioj pli kaj pli mallaŭtiĝis kaj finfine finiĝis. La prezidanto diris: "Jen, problemo solvita!"

La Akademio kaj la angla lingvaĉo[redakti]

John Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj emerita profesoro de Ktp en Londono, kaj prezidanto de Speco, ĵus proponis forigi la regulojn de "spelling", la skandado de la angla lingvo, necesa por lerni ties ortografion. Li ankaŭ proponis forigi la apostrofon de la saksa genitivo.

"En la finna, lerninte la literojn, oni aŭtomate scias kiel oni skribas kaj prononcas; en la hispana kaj itala same; ni do unuformigu la anglan kaj ni solvos niajn problemojn."

Publikigaĵoj[redakti]

127594419540.jpg

De 1923 ĉiujare estas publikigita jarlibro entenanta la Regularon de la L. K. kaj de la Akademio, kaj la liston de Akademianoj kaj L. K.-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.

Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumentoj de la Lingvafrankao estis publikigitaj en Kulto. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiujaraj Ripartoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Seksioj, la Esperantistaro sciiĝis pri la laboroj de L. K. kaj de Akademio.

Kritikoj[redakti]

La Esperanta Civito ne estas kontenta pri la Akademio de Esperanto, ĉar multaj nunaj akademianoj ne havas "raŭmisman lingvokoncepton". 45-kapa organizaĵo ne povas enkalkuli ĉiujn soci-justecajn parametrojn kaj samtempe atenti la lingvokvalitajn normojn kiuj devas esti prioritataj en lingva Akademio kapabla plenumi la bezonojn de la esperantista komunumo.

Tatjana Auderskaja[redakti]

Akademiano Tatjana Auderskaja ne vere respondis al la demando de Libera Folio, sed preferis esprimi sian indignon pro la blogaĵoj, kiujn ŝi tamen laŭ sia propra deklaro ne legis.

Famaj anoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Sidejo de AdE




La tielnomataj intelektuloj de la tielnomata Vikipedio
havas tielnomatan artikolon pri la tielnomata Akademio de Esperanto.

]

  1. Rilate tion jam la itala verkisto Ci skribis en sia taglibro: “Stulta Kantio, se Dio ne ekzistas, ĉio licas!”