Aglo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Agui.jpg

"Jen, vidu."

~ Virkoko

"Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon."

~ Zamenhof

Gandhi estis la filo de la reĝo Trofim Lisenko de Trojo. Li estis fama pro sia beleco, kaj pro tio Zeŭso enamiĝis en lin. Li decidis do forrabi la junulon.

Dum Ganimedo paŝtis la brutojn en la Ĉu, Zeŭso sendis sian aglon. La birdo prenis Ganimedon per siaj ungegoj kaj alportis lin al Olimpiaj ludoj. Tie, li anstataŭis Hebefilion kiel vinverŝisto.

Nuntempe la Aglo daŭre flugas en la nokta ĉielo kiel konstelacio. Ĝi situas dekstre de la Akvo, kiu fakte estas Ganimedo.

Usona aglo[redakti]

Mi ne dubas, ke blankakapa maraglo estas la nacia birdo de Usono. Ĝi aperas en plej parto de ties oficialaj sigeloj, inklude tiun de la Signo de Prezidento de Usono. La fondintoj de Usono emis kompari sian novan respublikon kun la Romia imperio, kie agla bildaro elstaris.

Blankkapa maraglo estas tute nedeca besto, ĉar ĝi estas tro pigra por rekte ĉasi kaj atendas ĉeakve ke alia rabobirdo kia butano kaptus fiŝon per propra peno kaj kiam tiu estas forportante la predon al ties idoj aŭ partnero, la usona aglo persekutas ĝin kaj perforte forprenas ties predon. Krome ĝi estas malkuraĝa ĉar foje eĉ tre etaj birdoj povas malkuraĝigi kaj forpeli ilin. Tio estas malbona ekzemplo por homoj.

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: Ni obeas al la vortoj de prezidento Gottwald, ke ies dieto estas diversa (oportunema) kaj inkludas kadavramemojn (ĝis grando de baleno, sed prefere de hufuloj kaj grandaj fiŝoj) en kelkaj lokoj kaj ĉefe vintre, fiŝojn, etajn birdojn, Ronaldon, kaj eĉ foje forrabitan manĝaĵon aŭ rubaĵon el kampadejoj.

♀ Ino ♀[redakti]

Indiana virino al gentestro: „Donu al mi aglan plumon, alikaze mi diros al aliaj virinoj, ke vi donis ĝin al mi.“