Advokato

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj"

~ Zamenhof

"advokato.com. 322. Buy this domain."

~ interreta reklamo pri advokato

"Advokato kontora - advokato veiklos vieta, biuras (patalpos)"

~ krokodilo pri advokato
Flagokreintoj.jpg

"Ilia celo estas nobla, sed la rimedoj estas stultaj, laŭ mi"

~ Usonano pri advokatoj

"Memoru ne matene juĝi, ne cedigi. Raru bele, ine. Neniel ebura rigidec' eniĝu. Jen eta menuro mem"

~ advokato pri iu ajn

"Ta es omni to ke Vu truvas a me dicas"

~ idista advokato al esperatista advokato

"Fantasta teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Tamen, mi agnoskas ke tiu ĉi problemo estas unu el la plej polemikaj aferoj de nia tempo"

~ Mi pri puno

Advo-kato (bonalingve propalolanto, ankaŭ ŝtelmensogulo; ) estas profesio, nomo de juristoj, kiuj konstante kaj jure reprezentas en ĵuĝejo la interesojn de krimulo aŭ rabas monon de senkulpuloj kaj batalas obstine kontraŭ la faktoj. Advokato estas persono oficiale rajtigita por defendi en ĵuĝejo la interesojn de procesanto aŭ akuzato, se tiuj ne kontraŭas siajn proprajn interesojn.

Post ribelo de Satano, Dio decidis procesi la diablon pro ĉiuj malbonoj kiujn li kaŭzis al la homaro. Kiam la diablo eksciis pri dia intenco, li ridegis kaj diris: - Vi povas procesi min, sed mi dubas ke vi trovos bonan advokaton, kiu jam ne apartenas al mi!!!

Sekve, Dio bezonis krei la inferon por diablo kaj liaj advokatoj.

B,mn.jpg
Advokatoj.jpg

Unue[redakti]

1779.jpg

Oni ne devas perforti nek mortigi ĉar tio provokas problemojn kun la leĝoj.

Reenkarniĝinta advokato[redakti]

8b0f.jpg

Kelkay semanoi ante nun, stranjha afero alimentis la kolumnoi di l' jurnaloi kae di l' interreto ; nome idistoj kondamnabis hundon ye morto-puniso. Tiaj idistoj esas fanatikoi habitantay en Belfrunto-Urbo, quiuj praktikas la maxim stretan ortodoxan formon di l' idista religio. Tia hundacho esis feroca kae minacis la judiciistoin kae la judiciatoi. Kae ghi esis tante atakema kaj obstinema, ke onu ne sucesis ekpulsari ghin de la tribunalo. Do la idistoj memoris, ke, 20 yaroi ante nun, ili havis disputo kun esperantista advokato kondutinta tre grosiere al ili. Furioza, ili kondamnis lun rienkarnigesari kiel hundo pos lua transpaso. La dicita advokato mortis nelongatempe pos la malediko, kae pro la odio quiun la maligna hundacho semblis havari kontre ili, ili konjektis ke tica bestio esas la rienkarnigo di l' maledikita advokato. Pro lua atakemeso ili kondamnis lun mortari per stonago.

Eterna misio[redakti]

Iu tago, Dio promenas en Ĉielo. Li ne havas difinitan celon, kaj trovas Sin apud Infero. Estas tie Barato inter Ĉielo kaj Infero tiu, kiu Dio konstruis je la Kreo. Sed nun la barilo estas malnova. Iuloke ĝi preskaŭ kolapsas.

Dio krias "Diablo! He Satano! Venu ĉi tie!"

12651070445.jpg

La Diablo venas kaj diras, "Kion Vi deziras?"

"Mi ĵus notas," diras Dio, "ke tiu barilo preskaŭ kolapsas. Oni devas ripari ĝin. Ĉar mi konstruis ĝin je la Kreo, decas, ke vi riparu ĝin."

La Diablo diris, "Tute ne! Se vi deziras, ke la barilaĉo ripariĝas, ĝin riparu mem!"

Dio ĉagreniĝas. "Satano, estas via vico ripari la barilon! Se vi ne riparas ĝin, mia advokato kontaktos vin!"

Kaj la Diablo diras, "Fi! Kie vi trovos advokaton?"

Pelikano[redakti]

Pri temoj juro [1] kaj medikonservado aperis en 1992 fama romano La Pelikana informo de John F. Kennedy. El ĝi oni produktis samnoman filmon en 1993, en kies ĉefaj roluloj aktoris Julia Roberts kaj denaskaj Esperanto-parolantoj.

Dankemo[redakti]

Zom!.jpg

Advokato brile solvis proceson de sinjorino.

- Advokato, mi tute ne scias, kamaniere esprimi mian dankemon! Donu al mi konsilon: kion mi povas fari por danki vin?

- De kiam la Feniĉoj inventis la monon, estas nur unu respondo al via demando!

Klariga letero[redakti]

Altestimata advokato,

mi neniam intencis ofendi vin! Kiam en juĝo-ĉambro, je la fino de la proceso, mi eldiris “Kia stultegulo”, neniel mi intencis alparoli al vi, sed al mi mem, pro tio, ke mi elektis vin kiel defendanton. Plej korajn salutojn.

Iom rilate[redakti]

Esperanto-Fiesta-02.jpg

- Sinjoro advokato, mia najbaro ofendis min.

- Kion li diris al vi?

- For al la diablo!

- Kaj vi kion faris?

- Mi venis al vi…

Esperanto[redakti]

Juristoj estas organizitaj en la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, kies celoj estas: krei per E internaciajn aferajn rilatojn inter juristoj, la­bori per E por evoluo de la interna kaj kompara juro. Fondita en Geneve en 1906 dum la UK, ĝis la milito la so­cieto kalkulis 160 membrojn; gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝen. sekr.; pre­zidis ĝis nun adv. Michaŭ el Boulog­ne sur Mére; ĝia organo estis "La Revuo". Post la milito gvidis la soci­eton adv. Litauer el Warszawa kaj adv. Liebeck el Berlin, ĝen. sekr. estas adv. Chapron el Le Mans. La societo havas siajn kunvenojn dum la UK. Ap­eris kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-E jurista vortaro verkita de Liebeck.

Pago[redakti]

La advokato kolere diras al ŝuldanto:

—Vi promesis antaû ses monatoj, ke via riça onklo baldaû mortos. — Kaj jen, — li vivas ankoraû.

Ĝojo[redakti]

299b.jpg

Karolino: Ha, amikino, imagu, kiel feliça mi estas! — Ho-diaû vizitis min la juna leĝa persekutisto ...

Bella: Kaj vi ̧ĝojas pro tio?

Karolino: Tre kompreneble, amikino; li min edzinpetis.

Nur la vero[redakti]

Post sia pledparolado la advokato turnas sin al sia kliento:

- Kaj nun konfesu antaŭ la tribunalo la tutan veron!
- Kial do? Ja vi pruvis, ke mi estas senkulpa...

Justeco[redakti]

Advokato tre sukcesis en proceso; la juĝisto konsentis kun li ĉiupunkte, kaj li sentis sin tre venkinta. Tuj li sendis telegramon al sia kliento: "Justeco triumfis!" La kliento senhezite respondis per alia telegramo: "Tuj apelaciu al supera tribunalo!"

Skoloj[redakti]

Jul!.jpg

Estas du skoloj pri juro: la jura pozitivismo kaj la "ius naturalismo". La jura pozitivismo asertas ke ekzistas nur unu juro, la juro de la ŝtatoj (kompreneble ankaŭ de organismoj kiuj kapablas krei leĝojn). La alia skolo defendas la ekziston de alia juro kiu validas supre la leĝaro, tio estas, ekzistas kaj la juro de la homoj kaj alia kiu estas super tiu. Ene de ambaŭ skoloj kompreneble ekzistaj ankaŭ multaj aliaj sub-skoloj.

La ekziston de moralaj leĝo defendas la "ius naturalismo", teorio feliĉe ekzilita el la juraj sistemoj de multaj landoj. Felice ĉar tiaj ĉi teorioj estas tiuj sur kiuj apogis la ekzisto ekzemple de la inkvizicio.

Ankaŭ dum jarcentoj oni uzis la ekzisto de supera moralo kaj supera juro sur tiu moralo, kiuj devenis rekte el dio, por agadi laŭplace sen iu ajn limigo. Sed dum ĉi tiu jarcento ( plibone la pasinta jarcento 20-a), tiajn ideojn oni jam superis, agnoskante ke ekzistas multaj malsamaj moraloj, sed nur unu kiun oni devas obei, la moralo kiun enhavas la juro de la homoj, kaj ne ekzistas supera moralo morala leĝo sur kiu bazigas supera juro.

Kompreneble ekzistas morala enhavo en la leĝaro, sed ne supera moralo, simple la moralo de la leĝdonanto en la momento de la faro de la leĝo. Oni povas kontraŭdiri unu leĝon, du ĉiun la leĝaron ĉar tiu/j lego/j iras kontraŭ SIA moralo, ne nur kontraŭ iu supera moralo. Tia supera moralo ne ekzistas. Se oni Legas la historion de la homaro de la lastaj kvin jarcentoj, oni vidos ke tiu supera moralo, kiun oni asertis ekzistas, ne estas la sama en la jaro 1500, 1600, 1700 ktp. Tio okazas ĉar ne ekzistas tia moralo, nur la moralo de iu socio, en iu tempo, en iu loko, kaj eĉ ne oni povas paroli pri homa moralo ĉar ĉiuj la moralaj kredoj de la homoj estas malsamaj en multaj landoj en la mondo.

Tempo[redakti]

6837 n.jpg

Advokato ĵus finas sian pledadon en la tribunalo. Ĝi estis longa. Tre, tre, tre longa. Kaj li mem rekonas ke li parolis iom tro longe, kaj pardonpetas:

"Gesinjoroj ĵurianoj, s-ro juĝisto, pardonu ke mi iom longe parolis, sed mi forgesis kunporti mian horloĝon."

"Tio ne malhelpas," respondas la juĝisto. "Vi devis nur turni la kapon kaj rigardi: malantaŭ vi estas... kalendaro!"

Eklezia juro[redakti]

Eklezia juro estas tiu amplekso de juraj normoj de tiu ero de la ŝtata jurordo kiu koncernas la religiajn aferojn kaj la rilatojn inter ŝtato kaj religioj.


Eklezia juro en la frua kristanismo[redakti]

La historio pri la okcidenta eklezia juro estas, iom senfundamente, naskigita, doktrine… en 313 per la edikto de Milano emisiita de romia imperiestro Konstantino kaj la akcepto de iu komenca religia libereco, nome kristanismo fariĝas religio "licita", nome konsentita. Modernaj esploristoj preferas vidi la originon de tiu koncepto inter la la luktoj por atingi veran “laikecon, almenaŭ en la formoj ellaboritaj kaj akceptitaj de la Katolika Eklezio.[2]

Kun la alestiĝo de la Katolika Eklezio en forta kaj hierarkia strukturo, okazis diversaj eventoj kiuj markis la eŭropan historion: unue la Unua koncilio de Niceo kiu kondamnis la herezon de Ario; sekve la Edikto de Tesaloniko kaj la barbaraj invadoj. Se dekomence la Eklezio sin sentis universala, jam ne multe post komenciĝis fortaj kontrastoj por la spirita supereco inter Romo kaj Konstantinopolo, la nova ĉefurbo de la antikva imperio.

La barbaraj invadoj kaŭzis izoladon de la Roma Eklezio el la fora imperia regeco, sed tio utilis por la itala eklezia medio ĉar ĝi povis kreskigi sian aŭtonomion, per kiu ĝi povis leviĝi al politika karisma figuro ĉe la okuloj de la lokaj popoloj.

En tiu historia periodo evidentiĝis kelke da Cezaropapismo flanke de la Sankta Romia Imperio kaj flanke de Konstantinopolo: jam epoke de Konstantino tio komenciĝis spite de la supera pozicio gajnita de la episkopoj. Dume, preskaŭ senvole kreiĝis la Foruma privilegio kaj fortiĝis la miksaĵo inter la tera kaj la spirita.

Eklezia juro ĉe Judoj kaj Islamanoj[redakti]

Inter la 4-a kaj 7-a jarcento realiĝis en la mediteranea maro la ekspansio de islamo, favorita de la milita forto de la popoloj konkeritaj kaj konvertiĝintaj kaj de la fatalaj dividiĝoj en la kristana medio kaj, fine de la miksado de imperio kaj religio en Konstantinopolo.

Dume kreiĝis eklezia juro ankaŭ ĉe judoj kaj islamanoj.

Ankaŭ la rilatoj de la religio kun la barbaraj ŝtatoj alestigas novan eklezia juro:iuj konserviĝos preskaŭ ĝis la moderna epoko.

Kristana skismo kaj Respublica gentium (respubliko de la popoloj)[redakti]

Kun la ekspansio de Islamo en mezorientaj landoj iam kristanaj kaj en Iberio, kristanismo eksuferas pro la gravega historia evento de la skismo Orienta-Okcidenta, evento okazinta pli pro politikaj motivoj ol pro kredaj. Per tiu definitiva rompo, la Katolika Eklezio direktiĝas al profunda reorganizo de sia strukturo, iniciate de papoj kiel Nikolao la 2-a kaj, precipe, Gregorio la 7-a, kiu per la Dictatus Papae diktis gravegajn kanonajn normojn de la eklezia juro, kiel la kompletan eklezian antaŭ la Imperio ene de ties organizo. Elvenis, el tiu evento, la formiĝo de jura interplekto en la imperio en kiu la civitano fariĝas samtempe civitano kaj fidelulo (civis-fidelis) en jurordo tipa de Mezepoko nomata Respublica Gentium. La bapto estas publika evento… La Eklezio akiras fine kompletan aŭtonomion en la administrado kaj regulado de la geedziĝo kaj porfamiliaj kaj aliaj normoj.

La influo de la Eklezio en la socia kaj jura medio ĉiam pli plifortiĝas, kaj naskiĝas tri apartaj figuroj de la eklezia juro:

  • la dekonaĵo: bazita sur biblia pasaĵo, ĝi estis imposto koncernanta la dek procenta de la riĉaĵoj posedataj;
  • la eklezia benefico#patronato: formo de financado per kiu la “patrono” ŝarĝiĝis financi porkultajn establaĵojn kompensatajn per privilegioj kaj rajtoj kiel la entombigo en sankta loko ktp;
  • la pia legaco: testamenta donaco al la religiaj institucioj.

Plivastiĝas la zonoj en kiuj eblas praktiki la foruman privilegion, kiu iom post kiom generis la inkvizicion.

En Oriento, dume, Konstantinopolo kiu rigardis ĉiam pli rankore la Roman kristanaron, provas eltiri avantaĝon okaze de la krucmilitoj por sukcesi reakiri la perditajn teritoriojn kontraŭ la Otomana Imperio, sed suferas gravegan disrabadon ĝuste pro invado de la krucmilitaj armeoj. Tiu epizodo estos unu el la kaŭzoj plifortigantaj la orientan romian imperion kiu pretigos sian forfalon. Sub la Sultano la influo kaj konsisto de la kristana eklezio ĉiam pli malfortiĝis kaj eniras en amplekso de novaj ekleziaj leĝoj

La lutera Reformacio de 1517 kaŭzis tre dolorigan rompon ene de Kristanismo kaj diversajn novaĵojn kaj en la religia medio kaj en la jurordo: Lutero ellaboris apartan teorion pri la rilatoj inter ŝtato kaj religio, nome la “teorio de du regnoj”, unu “spirita regno” la alia “sekulara regno”, ambaŭ sugestitaj de Dio sed tre malsamaj: la unua gvidata de Dio pere de lia vorto, la Evangelio, kaj direktita esence al la kredo kaj al la konscienco de la civitanoj, tial ne rajtigita gvide estri la duan; la dua, devenanta laŭ tiu aŭgustena monaĥo el la peko kaj el la kulpo jam ena en la socio kiuj devigas la homon organiziĝi kaj uzi la forton por defendi la valorojn kaj sian ekziston. La Eklezio nenion rajtas pretendi el la ŝtato, male la ŝtato devas ĝin protekti kaj defendi… tiel ke la eklezio fariĝas “teritoria” kaj “ŝtateca” praktike subtenata de Konsistorio formato de teologoj kaj aliaj kulturitaj kaj aŭtoritataj personoj.

El tiu historia evento fontis proliferaĵo de novaj kristanaj movadoj inter kiuj apartas Anglikanismo, kie la reĝo sin proklamas ĉefo de Eklezio, kiu tial fariĝas nacia kaj gvidata de Cezaropapisto.

Diferencoj kompare kun la kanona juro[redakti]

Eklezia juro estas alia nocio ol kanona juro – amplekso de normoj promulgitaj de la Katolika Eklezio por reguligi la rilatojn de la eklezio kun siaj fideluloj kaj strukturoj.

Normaj fontoj[redakti]

La normoj de la eklezia juro ne konstituas organikan korpuson, sed ili estas disaj en ĉiuj medioj en kiuj dividiĝas la jurordo kaj en ĉiuj ŝtataj leĝoj. Kompreneble, ili povas aperi ankaŭ en akordoj inter la du agantoj… el tio ankaŭ la “konkordata juro”.

Ankaŭ ŝtatoj forte laikistaj aŭ kontraŭklerikalaj havas sian eklezian juron.

En juĝejo[redakti]

- Kulpigito, ĉu vi havas ion por aldoni, antaŭ ol via sentenco estu elparolata?

- Ne, sinjoro prezidanto, mi havas nenion por diri: sed se vi estas tiel bona permesi, ke mi bastonu fortege mian advokaton, donu ja al mi unu aŭ du jarojn plie.

Tabako[redakti]

Lena.png

Defendanto en proceso rilata al grandaj kvantoj da mono, diris al sia advokato, "Ĉu helpus min se mi sendus skatolon da cigaroj al la juĝisto?"

"Tute ne!" ekkriis la advokato. "Ĉi tiu juĝisto estas pedanta pri etika konduto. Tia ago certe turnus lin kontraŭ vin - vi eĉ ne devus rideti al li!"

Ĉe la fino de la proceso la juĝisto senkulpigis la defandanton kaj ordonis ke la plendanto pagu ĉiujn kostojn. La advokato iom surpriziĝis ĉar li prognozis al si mem ke sia kliento estos juĝata kulpan. Li eĉ pli surpriziĝis kiam la kliento diris, "Dankon pro la konsilo pri la cigaroj. Tio ruzo sukcesis."

"Kion vi diras?" respondis la advokato."Ne povis esti tiel - se vi sendus tian regalon al al juĝisto mi certas ke li juĝus vin kulpan!"

"Vi pravas, sinjoro," diras la kliento, "sed mi sendis skatolon da la plej malmultkostajn cigarojn kaj aldonis la nomon de la plendanto."

Inter kulpigitoj[redakti]

Parolas bone via advokato!

Jes, sed li estas tre mensogema. Mi ne pretendas ja esti tiom honesta.

Morto[redakti]

Advokato estis mortanta en sia hejma ĉambro. Subite li alvokis sian edzinon.

Ŝi impetis en la ĉambron, demandante, "Kion vi deziras, karulo?"

"Alportu Sanktan Biblion, mi petegas vin!" li urĝe respondis.

La edzino estis religia persono kaj do ŝi ĝuis pro la peto. La edzo antaŭe ne montris intereson pri religio. Ŝi portis la biblion kaj komencis serĉi taŭgan ekstrakton por laŭtlegi al la mortanto. Ŝi apenaŭ komencis tion kiam la advokato tuj ekprenis la biblion kaj febre foliumis ĝin.

"Kion vi faras, karulo", diris la surprizita kaj scivolema edzino.

Li kriegis, "Mi serĉas evitilojn!"

Laboro[redakti]

Arestis advokaton.gif

Se advokato ne sukcesas pruvi la nekulpecon de sia kliento, tiu devas minimigi la punon. Ekzemple:

Juĝisto al advokato:
- "Via kliento murdis siajn gepatrojn. Ĉu vi povas prezenti iujn faktojn, kiuj mildigus lian kulpon?"
- "Jes, sinjoro juĝisto; li estas kompatinda orfo."

La advokato de ratoj[redakti]

Chassié, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provinco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo. Tio ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en leĝa ordo.

— Kaj kiel oni tion ĉi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco la advokato respondis :

— Oni albatu la inviton al la pordoj de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la vojoj.

— Tio ĉi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.

— En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.

Ne kulpa.jpg

Profesia ĝentileco[redakti]

Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis : — Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kaŝi en mian poŝon! — Vi povas, trankvile diris tiun, kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]

Pruvo.jpg

Nokta laboro[redakti]

-- Mi jam komencas kredi, ke mia advokato esta iom monavida.
-- Kial vi supozas tion?
-- Li fakturis al mi sesdek mil forintojn pro nokta laborsekcio, dirante, ke nokte li vekiĝis kaj pensadis pri mia afero.

Vereco[redakti]

Ĉe tribunalo: „Akuzito, kial vi ne deziras advokaton?“

„Mi decidis, ke ĉi-foje mi parolos veron.“

Profesioj[redakti]

Et-j.jpg

Kirurgo, arkitekto kaj advokato diskutas pri la malnoveco de siaj profesioj.

La kirurgo diras:

- Certe, la plej malnova estas la mia. La Biblio, diras, ke la Eternulo faris la virinon el la ripo de Adamo, do Li faris kirurgian intervenon.

La arkitekto replikas

- Sed antaŭe Li ordigis la unuan ĥaoson, kaj tio estas certe arkitektura interveno, do, nenio estante antaŭ tiu ĥaoso, mia profesio estas certe la plej malnova.

La advokato fine demandas:

- Sed diru: laŭ vi, kiu kreis tiun ĥaoson?

Ĉe advokato[redakti]

- Pardonu sinjoro advokato, mi devus konsulti vin. Kiom da eŭroj vi prenas por via honorario?

- Tricent eŭrojn por tri demandoj.

- Diable, ĉu ne estas tro?

- Certe! Nu faru la trian demandon.

Religia juro[redakti]

450!.png

Religia juro referencas to etikaj kaj moralaj kodoj lernitaj el religiaj tradicioj. Ekzemploj estas la kristana Kanado, la islama Ŝarko, la juda Haloŭino, kaj la Hinduismo.[3]

La du ĉefaj plej elstaraj sistemoj, nome la kanona juro kaj la ŝario, diferencas el aliaj jursistemoj je tio ke la kanona juro estas la La kodo de Da Vinci de la katolika, anglikana kaj ortodoksa juroj same kiel en la plej malgranda artikolo en Neciklopedio, kiu havas tre longan titolon, por instigi onin legi tiun vantan, stultan kaj malobjektivan artikolon, dum ŝario derivigas multajn el siaj leĝoj el juraj antarktoj kaj racio per Analiza Skolo (kiel ĉe la tradicio de Konsilio de Eŭropo).

Tipoj:

Malgrandulo[redakti]

Al juĝejo venis advokato, kiu estis tre malgranda viro. Li devis defendi la interesojn de grava kaj riĉa kliento.

Alia advokato, kiu ne konis lin, demandis, kiu li estas. La unua respondis tre afable. Tiam, la dua ekkriis mokeme: "Kio? ...Tia malgranda advokato volas defendi tiel grandan klienton?? ...Mi ja povus meti vin en mian poŝon!"

"Se vi povus", trankvile diris la unua, "tiam estus pli da saĝo en via poŝo ol en via kapo!"

(Laŭ M.Solovjev, el "Fundamenta Krestomatio".)

Laŭleĝe Blonda[redakti]

7974.jpg

Post longa kurso pri advokateco (preskaŭ dek jaroj), blondulino komencas en sia propra konsultejo kaj tuj je unua tago de laboro, iu batfrapas pordon.

Por montri esti grava, ŝi prenas telefonilon kaj petas por la ulo eniri kaj atendi.

Ŝi restas dum tridek minutoj trompante esti en parolo:

- Jes, tutklare! mi ne malvenkos pri tiu! Ja estas tre malfacila ... Certe, je venonta juĝo la juĝisto decidos favore al ni kaj ni venkos (kaj tiel daŭris ....)

Kiam ŝi finis telefonadon, post longa tempo, ŝi edukite demandis:

- Mia kara S-ro, je kio mi povas helpi vin?

La ulo respondis:

- Mi estas telefonisto, mi venis pretigi ĝin por vi...

Vere[redakti]

4908 n.jpg

La juĝisto: La advokato Spanovski plendas, ke vi diris al li sur la publika strato, ke li estas ”fripono rabisto”. Diru, ĉu tio estas vera?

La juĝato: Jes, tio estas vera; sed mi ne diris ̧ĝin.

Proporcio[redakti]

Advokato bedaûrante diras al sia kliento, kiu pro kalumnio estas punata per kelkaj tagoj en malliberejo:

—Vidu, nun vi estos punata dum ok tagoj pro kelkaj vortoj.

—Nu, — respondas la kliento, — proporcie vi meritus almenaû tri jarojn de punado pro via longa defenda parolado.

Sekreto[redakti]

PPH.png

Ulo estas akuzita pri la malapero de lia edzino. Li estas en 'preventa arestigo', sed efektive estas nenia pruvo kontraŭ li. Lia advokato konsultas lin en lia ĉelo.

'Bone,' diras la leĝulo, 'vi havas du eblecojn. Unue, vi povos konfesi ĉion antaŭ la tribunalo, kaj vi kaptos 15 jarojn da prizono. Au... vi povos malkaŝi nun al mi vian sekreton por murdi edzinon sen lasi ian spuron... kaj mi promesas ke mi atingos por vi kompletan absolviĝon kaj fortunon!'

Advokato kaj aliaj profesiuloj[redakti]

Advokato kaj kuracisto disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam al Piron kaj petis lin solvi la disputon. — La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.

Advokato kaj inĝeniero[redakti]

AgeS.jpg

Advokato kaj inĝeniero renkontiĝas dum ili fiŝkaptas inter la karibaj insuloj.

La advokato diras, "Mi povas esti ĉi tie ĉar mia domo forbrulis, kaj ĉiuj miaj posedaĵoj estis detruitaj per la fajro. La asekureca kompanio tute kompensis min pri la valoro, do mi nun uzas iom da la asekureca mono por ĝui feriojn ĉi tie."

"Tio estas koincido," respondas la inĝeniero. "Mi povas esti ĉi tie ĉar mia domo kaj ĉiuj miaj posedaĵoj estis detruitaj per inundo, kaj simile mia asekureca kompanio tute kompensis min."

Dum momento la advokato aspektas konfuza. Fine li demandas,"Sed kiel oni aranĝas inundon?"

Advokatoj kaj artoj[redakti]

Pentrado[redakti]

En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis. — Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo.

Kuirarto[redakti]

Advokato estas grava ingredienco de bonega, tamen iom multekosta kanibala manĝo. Mi mem tre ŝatus manĝi advokatinon, sed neniam sukcesis pro tro alta kusto.

Advokato kaj amo[redakti]

6004 enlrg.jpg

Mezaĝa viro staras en poŝtoficejo ĉe tablo kaj kurioze agas. Li zorge afiksas "Amajn" gluetikedojn sur helaj rozkoloraj kovertoj, kiuj montras multajn "korojn". Sekve li ŝprucas la kovertojn per botelo de parfumo.

Alia ulo tre scivolemas pri la agado kaj alfrontas la okupata viro. "Kion vi faras? Devas estis centojn da Sankta Valentena kartoj, kiujn vi traktas tiel!"

"Fakte estas 1000 kartoj kaj mi subskribas ĉiun Diveni kiu?" diris la aganto.

"Sed kiel? Mi ne povas kredi ke vi amas tiom da personoj!"

"Vi pravas, amiko. Mi estas eksedziga advokato."

Klara respondo[redakti]

— Sinjoro advokato, mi volas disiĝi de mia edzino.
— Bone! Kaj pro kiu kaŭzo?
— Ĉar ni estas geedzoj!

Nerekta Pruvo[redakti]

HP p.jpg

Ulo estas akuzita pri murdo, kaj kvankam estas pluraj pruvoj, la kadavro neniam estis retrovita. Lia advokato elpensas ruzaĵon por liberigi sian klienton. Advokato ekstaras, rigardas sian horloĝon, kaj diras, "Gesinjoroj ĵurianoj, mi havas surprizon por vi! Post malpli ol unu minuto, la persono, supoze murdita de tiu s-ro, trairos la pordon de tiu ĉi juĝejo!" Kaj li turnas sin fronte al la pordo. Kaj ĉiuj aliaj en la juĝoĉambro, la ĵurianoj, la atestantoj, la ĵurnalistoj, la juĝisto, same turnas sin por observi la enirpordon. Pasas kelkaj minutoj, kaj nenio okazas.

Fine, advokato diras, "Fakte, mia deklaro estis malvero: la malaperinto ne ekaperos. Sed... vi ĈIUJ turnis vian fronte al la pordo, kredante ke mi eble diras la veron, kaj ke la supozata viktimo efektive povus esti ankoraŭ vivanta. Mi opinias ke vi same opinias kiel mi, ke en tiu ĉi kazo ni devas malgraŭ niaj duboj fidi je la senkulpeco de tiu s-ro. Mi do petas vin deklari mian klienton senkulpa."

La geĵurianoj efektive estas malcertigitaj kiam ili eniras la ĵuriejon por debati la aferon. Sed je la granda surpriziĝo de advokato, ili rapide revenas post nur kelkaj minutoj, kaj ilia estro deklaras la vedikton: "Kulpa."

Mirigita, advokato demandas, "Sed kiel okazas tiel? Vi devus havi dubon pri lia kulpeco. Vi ja ĉiuj rigardis la pordon antau kelkaj minutoj!"

Kaj la ĵuriestro trankvile respondas, "Jes, s-ro advokato, ĉiuj homoj en tiu ĉi juĝejo rigardis la pordon... escepte de via kliento."

Ho, ve![redakti]

2920 n.jpg

Ulo batadas perpugne la vandon en la malliberejo.

-- Mi volas paroli kun mia advokato! Mi volas paroli kun mia advokato!

Lin alparolas la provoso:

-- Homo, vi batadas eraran muron, la sinjoro advokato sidas en la aliflanka ĉelo.

Aliflanke[redakti]

Sonoras la telefono en la advokata oficejo, la sekretariino ploretante prenas la aŭdilon:

-- Halo! Bonvolu! Advokata oficejo.
-- Mi deziras paroli kun sinjoro advokato.
-- Ĉu jam denove vi telefonas? -- ekploregas la sekretariino. -- Nun mi diras jam la kvinan fojon al vi, ke la sinjoro advokato hieraŭ suferis akcidenton, kaj li mortis.
-- Mi scias, mi scias, sed tiel bone estas aŭdi tion!

Vivbazo[redakti]

Ŝi ne bezonas advokaton, sed vi, jes!

— Diru al mi, Johano, el kio vi vivas, ĉar vi ja tute ne havas ian profesion?

— Se mi bone pripensas, ankoraŭ ĉiam el tiu florpoto, kiu dum la printempo falis sur mian kapon.

Alie[redakti]

Elon.jpg

Nefama advokato venis en la juĝejon por defendi sian klienton. Kiam la alia, fama advokato ekvidis lin, li fierege diris:

- Mi povus vin meti en mian poŝon.
- Certe. - diris la unua. - Kaj tiam estus pli da saĝo en via poŝo ol en via kapo.

Aŭtomobile[redakti]

Du aŭtoj kunpuŝiĝis. Baldaŭ la fajrobrigadistoj alvenas kaj ili komencas savi la homojn, kiuj estas premiĝintaj en la aŭton.

-- Sinjoro, ĉu via vundiĝo estas grava? - demadas fajrobrigadisto de la ŝoforo.
-- Mi ne scias, ankoraŭ mi ne parolis kun mia advokato.

Referencoj[redakti]

  1. Edzinoj estas amantoj por junaj viroj; kamaradoj por mezaĝuloj; kaj flegistinoj por maljunuloj.
  2. Maratona E-kurso kaj IEK
  3. Mi mem ne konas la germanan, sed de aliaj mi aŭdis nur laŭdojn pri la lingvaĵo.