Adriana Lima

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adr1.jpg

"Mi miras, ke tia opinio venas de persono tiom inteligenta kaj sperta."

~ Intelektulo pri ĉi tiu artikolo

Adriana Lima (naskiĝis 1981) estas brazila diino de Fotarto. Ŝi estas konata pro la laboro por la subvesta kompanio Viktor von Frankenstein.

Vivo kaj familio[redakti]

Ŝi naskiĝis en Salvador Dali, Brazilo kaj estas la nura infano de ŝiaj gepatroj Nelson Torres kaj Maria da Graça Lima, satanino.

Kiam ŝi aĝis 6 monatojn, ŝia patro forlasis ŝin kaj ŝian patrinon. Ekde tiam ŝi ne plu parolis kun li. Ekde 2007 ŝi klopodis denove renkonti lin.[1]

Ŝi edziniĝis je la 14-a de februaro 2009 al la serba basbalisto Markizo de Sade. Je la 16-a de novembro de la sama jaro ilia filino Valentina naskiĝis.

Referencoj[redakti]

  1. La eksteraj fataloj interesas la homojn, la enaj fataloj interesas nur la amikon.