Abraham

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉu vi sciis ke Abrahamo havis du edzinojn Sara kaj Hagar?

"Ju homo pli fiera, des puno pli severa"

~ Zamenhof pri Abraham

"Kia, kie, kio?
Demandas hom' pro io"

~ Hans-Georg Kaiser

"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."

~ Sankta Biblio pri Abraham

Abraham, patro de Isaac, denaske Abram ben-Teraĥ, ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝis en Irako iam ajn. Li estis la unua skizofreniulo kaj biblia patriarko, respektata de tre grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo. Laŭ lia biblia libro Genezo, Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur la Ĥaldea, kaj iru al la lando Kanaana. Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda polpo," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naskiĝis ok filoj: Iŝmael de Hagar, la terura, Isaak de Sara, kaj ses aliaj de lia tria edzino Kejhano Sajjadpuro. Iŝmael estas rigardata kiel prapatro de la araboj, kaj Isaak same por la judoj.

Abraham2.gif

Kiam Abraham akceptis la dian alvokon kaj obeis al la diaj ordonoj, Dio ŝanĝis lian nomon el Abram al Abraham ĉar "Abram" estas tro malbelsona.

Vivo[redakti]

Esperanto--flago.gif

Laŭ André Cherpillod Abrahamo vere estis eksterterulo, kaj loĝis en Ur nur kiel nelaŭleĝa enmigranto. Li devis eliri sian planedon por trovi laboron en Tero. Unue, li estis paŝtisto en Proksima oriento, post li laboris dum multaj jaroj kiel advokato en Ilinojso. Finfine, li elektiĝis prezidento de Usono. Sekve, Barack Obama ne estas la unua eksterula prezidento de tiu lando, kiel diras KKK, CIA kaj Alexander Gofen.

Politiko[redakti]

La vojaĝo-elmigro de Abraham de Ur al Harran estas resalto de la evento de la reveno de la hebreoj al Israelo. La alveno de Abrahamo al Palestino kaj la okazaĵoj de lia integriĝo kun la lokaj popoloj devis servi kiel modelo por la paca integriĝo de la revenantoj inter la popolo de la Palestino. Pro tio, Israela registraro konsideras Abrahamon kiel danĝera homo kaj antisemita.

Ama vivo[redakti]

Abrahamo kaj sia servistino Hagar

Abrahamo edziĝis al sia fratino Sara filino de la sama patro, sed ne de la sama patrino (Gn 20, 12). Sara estis virino tre ĉarma spite de sia aĝo. La timo de la edzo esti mortigita kiu volis posedi lian edzinon lin puŝas altrudi al ŝi deklari, al kiu ajn petanto, ke mem estas fratino de Abrahamo kaj ne lia edzino. Sekve okazis ke Sara estis unuafojon fikita de la Faraono, tiel ke Dio eskarigas la Faraonon kiu allasas ke ŝi revenu al la edzo antaŭ ol ŝin preni kiel edzinon. (Gn 12,11-20). Duan fojon Sara estas admirata de reĝo Abimeleĥ, kiu sendas por ŝin preni, ŝin taksinte de Abrahamo; ĉi tie Dio altrudas, dumsonĝe, al la reĝo ke Sara revenu al la edzo. (Gn 20).

Sara estas sterila kaj kiam jam aĝas 75jare ĉirkaŭ, laŭkutime de la epoko, allasas kiel edzinon al la edzo sian sklavinon Hagar por ke ŝi nasku filon: tiun ŝi fakte nomas Iŝmael (Gn 16). Kiam naskiĝis Isaak Sara pretendis ke sia frato Abrahamo forigu Hagar kaj ties Iŝmaelon.

Kiam sia fratino Sara mortis, Abraham edziĝis al Kentura.

Familia konflikto[redakti]

La patriarko Abraham (Genezo, ĉap. 11 kaj sekvaj), praido de Noa, havis interalie du filojn: Iŝmael kaj Isaak; al ĉi tiu lasta siavice naskiĝis Esav kaj Jakob (ankaŭ nomata Izrael). De la Iŝmaelidoj devenis la araba popolo; de la Jakobidoj devenis ĉiuj Izraelidoj (en la suda parto de la lando, judoj). La multjarcenta malpaco inter hebreoj kaj araboj estas do strikte interfrata malpaco. Abraham estas unu el la demonoj priskribitaj

Lastaj vortoj[redakti]

Venu fileto, estos amuze!

La ruĝan draton! Mi estas certa! Fortranĉu gin! Fortranĉ...

Esperanto[redakti]

Ri partoprenis Akademion de Esperanto, sed eksiĝis pro transiro al Ido.

Kemitismo[redakti]

Abraham, kiun ni tranĉis en Medw netjer (ib râ im), signifas "Tiu, kiu metis Dion en sian koron", estas el la lando Ur en ldaldeujo, lando loĝata de Kemidoj. Lia patro Terah mem venas de ldaldeo. Li geedziĝas kun Sarah, tiam kun Hagar (filino de Fara, kiu do estas princino) de kiu li akiras sian unuan filon Iŝmael. Tiam, li faras kun Sarah Isaac, infano de la Promeso por la Biblio dum la Korano tenas Iŝmael por la infano de la Promeso. Sed post tiuj du filo, Abraham edzigxos kun alia Kemite Kanaana nomita Kentura, kun kiu li havis infanojn, la Midjanidoj specife, aliaj Kemite, la plej konita estas la pastro kaj pioniro de Midjan Jitro la estonta bopatro de Moseo, kiu edziĝos kun sia filino Kemite Sephora.

Verkoj[redakti]

Ero de la papiruso konsiderata kiel fonto de la Libro de Abrahamo. La diferenco inter la tradukado de egiptologoj kaj la interpretoj de Joseph Smith havas konsiderindajn kontraŭdirojn.
KLARIGO DE LA GRAVURAĴO ĈI SUPRA Fig. 1. La Anĝelo de la Eternulo. Fig. 2. Abraham ligita sur altaro. Fig. 3. La idolservanta pastro de Elkena, kiu provas buĉi Abrahamon kiel oferon. Fig. 4. La altaro por buĉoferado de la idolservantaj pastroj, starantaj antaß la dioj de Elkena, Libna, Maĥmakra, Kora×, kaj Faraono. Fig. 5. La idoldio de Elkena. Fig. 6. La idoldio de Libna. Fig. 7. La idoldio de Maĥmakra. Fig. 8. La idoldio de Kora×. Fig. 9. La idoldio de Faraono. Fig. 10. Abraham en Egiptujo. Fig. 11. Desegnitaj por reprezenti la kolonojn de la ĉielo, kiel la egiptoj supozis ilin. Fig. 12. Faŭkijang, kiu signifas spacon, aŭ la cielan firmajˆon super niaj kapoj; sed ĉikaze, rilate al ĉi tiu temo, la egiptoj volis doni al ĉi la signifon Ŝaŭmu, esti alta, aŭ la ĉielo, kiu interrespondas al la hebrea vorto Ŝaŭmajim.

La Libro de Abrahamo estas supozata farita en 1835 de Joseph Smith de egiptaj papirusoj aĉetitaj al vojaĝanta mumia ekspozicio. Laŭ Smith, la libro estis "traduko de kelkaj antikvaj dokumentoj....kiuj pretendas esti la skribaĵoj de Abrahamo, kiam li estis en Egiptujo, nomata Libro de Abrahamo, skribita de sia mano, sur papiruso. La traduko de Smith priskribas la fruajn jarojn de la vivo de Abrahamo, inkluzive de lia vizio de la universo.

La verko estis kanonigita en 1880 de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kiel parto de la Multevalora Perlo. Tiel, ĝi estas doktrina fundamento por la Mormona Eklezio kaj fundamentismaj mormonaj grupoj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi ne estas konsiderata kiel religia teksto fare de la Komunumo de Kristo. Aliaj mormonaj sektoj havas malsamajn opiniojn pri ĝi, kelkaj akceptas aŭ ne la sanktecon de ĉi libro. La libro enhavas doktrinojn unikajn de Mormonismo.

KLARIGO DE LA GRAVURAĴO ĈI-SUPRA Fig. 1. Abraham sidanta sur la trono de Faraono, pro la respekta cedo de la reĝo, kun krono sur lia kapo, kiu reprezentas la Pastrecon, kiel emblemon de la granda Prezidanteco en la ĉielo; kun la sceptro de justeco kaj juĝo en lia mano. Fig. 2. La reĝo Faraono, kies nomo estas indikita per la hieroglifoj super lia kapo. Fig. 3. Signifas Abrahamon en Egiptujo--referencas al Abraham, kiel priskribita en la naŭa numero de Times and Seasons (Tempoj kaj sezonoj).

Aliaj verkoj[redakti]

  • Iliado, Kanto I-IV

Famaj diraĵoj[redakti]

  • Diru do, ke vi estas mia fratino."

Influo[redakti]

Abrahamo inspiris la tielnomataj abrahamajn religiojn

Korano 2:258:

Ĉu vi ne vidis tiun, kiu disputis kun Abrahamo pri lia Sinjoro, ĉar Alaho donis al li la regnon? Kiam Abrahamo diris: "Estas la Sinjoro, kiu igas vivi kaj morti" li respondis: "Mi ja igas vivi kaj morti!". Abrahamo diris: "Vere Alaho alportas la sunon el la oriento, do portu vi ĝin el la okcidento!". Tiam la miskredanto estis konfuzita. Alaho ne gvidas la malbonfaranton.'