Aŭtomobilo
AVERTO
★
Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio! ★
★For fiaj angloparolantoj!★
"aŭtomobilo (plural aŭtomobiloj, accusative singular aŭtomobilon, accusative plural aŭtomobilojn)"
- ~ Wikitionary pri aŭtomobilo
"Me dubitas, ke automobilo funcionas KUN Ido. Kad ol forsan funcionas PER Ido?"
- ~ Idisto pri aŭtomobilo
"Mi neniam dormis antaŭ la stirilo... sed mi jam vekiĝis stiranta"
- ~ Mi pri stirado
"La moderna virino konas la diferencon inter aŭtopneŭo kaj viro. Pneŭo devas havi almenaŭ milimetron da profilo, viro ne."
- ~ Lis Fitz
"Se ne plaĉas al vi la maniero kiel mi stiras, for de la trotuaro!"
- ~ Anonimulo pri stirado
"Rapida aŭtoveturanto estas aviadilisto, kiu flugas tro malalte"
"Granda elefanto. grandaj elefantoj. granda aŭtomobilo. grandaj aŭtomobiloj"
- ~ esperanto-instruisto
"Dio scias bone pri niaj bezonoj"
- ~ Zamenhof pri aŭto
"Se mi devas paroli pri la ulo kun ruĝa aŭtomobilo, mi ne diras en esperanto
aŭtomobil-ruĝ-ul-o"
- ~ Renato Corsetti pri siaj lingvouzoj
"Ĉu aŭtomato estas mato, kiun oni uzas en aŭtomobilo?"
- ~ Fra Simo pri aŭtomobila komputiko
"En aŭto mi neniam vidis ventolilon"
- ~ Marcos Cramer eŭropcentre pri riĉaj aŭtomobiloj
"La elektromaŝino de elektra aŭtomobilo estas motoro"
- ~ Leo De Cooman saĝe pri elektra aŭto
"Sufiĉe konata kazo estas la radoj de aŭtomobilo, sur kiuj oni almetas masetojn
en la ĝusta loko"
- ~ Harri Laine pri radoj
"Se mi bone memoras, li estis brazilano kaj pereis per automobilo en Germanio"
- ~ Anna Lowenstein pri brazila stiristo
"Vera scienco estas neŭtrala ilo - veturilo (se vi volas diri)."
- ~ Usonano
La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), bonalingve memmovaveturilo aŭ benzinmotorveturilo, mallonge aŭto, estis krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la personoj antaŭ la invento de teletransporto. Ĝi estis veturilo por surgrunda transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro, kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj.
Cetere, ankaŭ aŭto estas artefarita. Temas pri speco de artefarita ĉevalo. Kaj pripensu, kiom da homoj fieras pri sia aŭto!
Historio[redakti]
Antikva legendo rakontas ke la unua aŭto movita por eksplodmotoro estis farita ĉe 1807 a. K., laŭ Biblio (Naĥum 2:4):
- Sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torĉoj, brilas kiel fulmoj.
GEPATROJ SCIVOLEMAJ[redakti]
-Peĉjo, kion vi lernis hodiaŭ?
-Ho, ni parolis pri la antikva historio: pri la feliĉaj tempoj, kiam oni ankoraŭ sukcesis trovi aŭtomobilparkejon!
Veda origino de -yāna kiel spirita vojaĝo[redakti]
Ankaŭ Prof. Suzuki, el Japanujo, rimarkas, ke malamikoj, enviantoj, mokantoj kaj malfidemuloj montras, ke uzo de -yāna por uzi ĝin kiel nomo aŭ por paroli pri spirita vojaĝo estas eble de la tempo de la Rigvedo, probable verkita ĉ. 1500 a.K, kaj kies 10-a Mandalo referencas „devayāna“ (ofte tradukita „la vojo de la dioj“ aŭ simile) kaj unu el ili referencas „pitṛyāna“ („la vojo de la patroj“). La unuan verson de la himno de enterado (10.18) en la Rigvedo oni povas traduki kiel „Ho Morto, prenu la alian vojon, kiu estas malsama ol la vojo de la dioj“ (paraṃ mṛtyo anu parehi panthāṃ yaste sva itaro devayānāt). La „alia vojo“ estas pitṛyāna, pri kiu oni parolas en la himno 10.2 kaj estas aludita en la 10.14 kaj 10.16.
Devayāna kaj pitṛyāna evoluis el la antikva rigveda zorgo pri senmorteco al la klasika hinduisma zorgo pri ĉesi sansaran ekziston. La Upanisadoj, kiuj parolas pri la Vedoj, ankaŭ referencas devayāna kaj pitṛyāna.
Aŭtosporto[redakti]
La Grafo el Dion estis senklasigita en la unua aŭtomobila kurado, en 1894, inter Rouen kaj Parizo, pro tio, ke li malrespektis la maksimuman rapidecon de 12,5 km/h. Li atingis la nekredeblan markon de 22 km/h per sia veturilo je vaporo!
Ĉineco[redakti]
Mi konscias, ke Ĉinio produktas ĉirkaŭ 14% el la aŭtomobiloj kaj pikapoj. Ni tre bone akordiĝis en ĉiuj punktoj.
Veturaj Leĝoj[redakti]
Veturu per aŭtomobilo ne pli rapide ol ok mejlojn pohore kiam sur enurbaj vojoj, kaj dekdu mejlojn pohore kiam sur eksterurbaj vojoj.
Kiam policano faras mansignon, haltu!
Kiam alproksimigante promenanton aŭ rajdanton, sonu la trumpeton.
Kiam bovino, ĉevalo aŭ brutaro troviĝas sur la vojo, iru malrapide, kaj sonu la trumpeton nelaŭte, por iie timigi ilin. Se okaze ili timigus, flankeniru sur la vojo ĝis kiam ili estos preterpasintaj.
Oni ne permesas, ke trinkemuloj funkciadu aŭtomobilojn, nek ke oni fumadi kiam sur la sidloko de la kondukisto.
Pratikeco[redakti]
“Jen estas aŭtomobilo tia, kian vi bezonas. Vi ne devos rampi sub ĝin por ripari ĝin.”
"Cu ne?”
“Se iu maŝinero malbone funkcias, la aŭtomobilo tuj renversiĝos!”
Bone[redakti]
Karlo kaj Pedro renkontas, kaj Karlo havas novan, grandan aŭton.
Pedro demandas: "Ŭao! De kie vi ricevis tian belegan aŭton?"
"Ho!", Karlo respondas, "Tio ne estas enigmo. Apud mi haltiĝis tiu aŭto kun belega juna virino. Ŝi montris al mi ŝiajn longajn belegajn krurojn ĝis la ..., kliniĝis al mi, do mi povis tre bone vidi ŝiajn ..., kaj diris al mi, ke mi rajtas havi ĉion de ŝi. --- Nu, mi prenis la aŭton!"
Ekonomio[redakti]
Aŭtomobilo estas bona stimulilo. Se oni posedas domon kaj aŭtomobilon oni devas forte labori por repagi ĝin, pro tio en Usono bezono al persona aŭtomobilo estas eĉ pli sentebla ol en aliaj landoj, ĉar usona registaro deziras ke usonanoj estu laboremaj. Tie por iri al laborejo, lernejo kaj eĉ por aĉeti manĝaĵojn oni bezonas aŭtomobilon.
Usonaj aŭtomobiloj ofte eksplodas, kiel oni povas vidi per usonaj filmoj. Tio okazas por ke homoj devu aĉeti novajn modelojn.
Aŭtovendado[redakti]
Viro volas vendi sian aǔton en la foiro. Aliras lin aĉetanto kaj demandas:
- -- Kiom konsumas tiu ĉi aǔto en urbo?
- -- Mi ne scias. Mi estas vilaĝano.
Demando[redakti]
- Kara Onklo Andanto:
- Kiam mia nova aŭto misfunkcias, kaj mi veturas al la koncerna komercejo kaj priplendas la problemon, ĉiam aŭ oni respondas ke "ĉiuj niaj aŭtoj tielas; tio estas normala" aŭ la misfunkcio — kiu ĉiam okazas ĉe mi — neniam okazas ĉe la komercejo. Kion mi faru?
- Frustrita en Fresno
- Kara Frustrita:
- Simple ŝajnigu, ke vi volas vendi la aŭton al la komercejo. Oni tuj zorge ekzamenos ĝin, kaj trovos la problemon, plus du tri aliajn.
- Via
- Onklo Andanto.
Anonceto[redakti]
Mi vendas kvarpordan aŭton kun bonega vidaĵo al la strato.
Blondulino[redakti]
Maljuna paro volas aĉeti veturilon, kiu kostas 95 000 eurojn. Sed kiam ili revenas al la vendejo, oni diras al ili, ke la aŭtomobilo ne plu estas havebla, la vendisto ĵus vendis ĝin al bela, blonda junulino, ege alloga. La maljunulo koleriĝas:
-Vi diris al mi, ke vi povus rezervi ĉi tiun aŭton por mi je la prezo de 95.000 €, sed mi aŭdas, ke vi ĵus vendis ĝin 75.000 € al la bela junulino tie. Se mi bone memoras, vi ne povis proponi al mi ĉi tiun modelon je malpli ol 95.000 €, ĉu ne ?
-Ŝi havis la monon, ne bezonis financadon kaj, sinjoro, rigardu ŝin, kiel mi povus rezisti? " timege respondas la vendisto.
Ĝuste tiam, la juna virino alproksimiĝas al la paro kaj donas la ŝlosilojn de la aŭto al la maljunulo.
- Jen ! Mi ja diris al vi, ke tiu stultulo malaltigos la prezon por mi. Ĝis baldaŭ, paĉjo, kaj feliĉan patran feston !!! ”
Ekonomia influo[redakti]
Krom vendado kaj uzado de fuelo, ankaŭ aŭtomobilo stimuligas aliajn ekonomiajn servojn kaj kreas novajn dungojn. Ekzemple, por restado de aŭtomobiloj oni kreas aŭtomobilrestadon. Por ĝi oni devas fabriki aŭtomobilrestadtempmezurilojn, kiuj estos kontrolitaj de aŭtomobilrestadtempmeruzilogekontrolistoj, kiuj manĝos en aŭtomobilrestadtempmeruzilogekontrolistmanĝejoj, kaj se ili gajnos bone, ili manĝos eĉ en multkostaŭtomobilrestadtempmeruzilogekontrolistmanĝejoj.
Prezo[redakti]
Du ŝtelistoj konversacias: Belegan aŭtomobilon vi havas. Kiom ĝi kostis?
-Nur du jaron en karcero. Pensu, ke ĝi apartenis al juĝisto!
Okazintaĵo[redakti]
Fraŭlino en aŭtomobilo surtretas pied-iranton. Ŝi tuj stopas la aŭton, eliras kaj diras:
- Vi estas bonŝanca. La akcidento okazis ĝuste antaŭ kuracista ambulatorio.
- Jes, jes, sed la kuracisto estas mi.
Danĝero[redakti]
Ne estas automobiloj danĝeraj pro mortigado de aliaj homoj okaze de akcidentoj, jam homoj kiuj stiras ilin au aliaj kiuj ne bone rigardas kie ili promenas.
Usona metodo[redakti]
En Usono, en unu urbeto iam en la pasinteco estis persono kiu volis averti aliajn homojn pri obeemo al trafikreguloj. Li mortigadis homojn kiuj ne obeis regulojn, post ĉ. 15 mortigoj oni lin arestis. Sed dum la 'periodo de teroro' malpliiĝis kvanto da homoj kiuj mortis en trafiko.
Alia Danĝero[redakti]
Interparolas du amikoj.
- Imagu, mia edzino kaŭzis akcidenton kun mia bela aŭto.
- Kaj, ĉu ŝi estas vundita?
- Ankoraŭ ne, ŝi enŝlosis sin en la banĉambro.
Tremo[redakti]
Haltas veturilo de aŭtolernejo ĉe benzinpumpilo. Ŝoforino petas dudek litrojn da benzino. Bezinpumpisto diras:
„Antaŭ ĉio haltigu motoron.“
La ŝoforino: „Motoro estas haltigita, tiel tremas instruisto.“
Granda danĝero[redakti]
Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".
Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile). Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"
Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljuna virino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa! Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturanta ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"
La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."
Timo[redakti]
Sinjoro Novák nervoze promenas antaŭ domo. „Mi timas pri la edzino,“ li klarigas al najbaro.
„Kaj kio estas kun ŝi?“
„Nia aŭto“
Alie[redakti]
Renkontiĝis du amikoj.
-Kial vi malĝojas?
-Mi aŭdis ke nian najbaron, kiu estis kamenpurigisto, mortigis aŭto.
-Vere , tio estas terura. Oni ne estas plu sekuraj nek sur tegmento!
Hinajano[redakti]
Hinajano (en Sanskrito kaj Palio, हीनयान ['hiːnǝjaːnǝ]) signifas "malvalora veturilo" (ofte tradukita kiel "malgranda veturilo", sed hīna havas signifon kvalitan pli ol kvantan) kaj estas malestima termino uzita en Mahajano por paroli pri certaj fruaj Sanskritobazitaj kaj nun delonge malaperintaj aŭtomobiloj, kaj pri virtuala ŝofora skolo verŝajne ekzistinta nur kiel polemika modelo. La vorto estas ofte uzata, tute erare, por paroli pri la Paliobazita branĉo de budhismo, Teravado.
La vorto hīnayāna estas formita de hīna:[1]eta, povra, malsupra, abandonita, difektita; kaj yāna: estas tute ĝusta veturilo en la senco de aŭtomobilo.
Petveturo[redakti]
„Kiom daŭras al vi vojaĝo al Prago, sinjoro Ikso?“
„Dependas. Kutime kvin horojn, sed se mi prenas petveturantinon, eĉ du noktojn.“
Benzino[redakti]
Ŝoforo veturigas petveturistinon kaj subite la aŭtomobilo haltas. Ŝoforo diras: „Mi timas, ke mi ne havas plu benzinon.“
Fraŭlino: „Ĉu tiel frue? Ankoraŭ ni ne estas en arbaro.“
Soldato[redakti]
Soldato – petveturanto haltigas aŭtomobilon kaj demandas ŝoforinon: „Ĉu vi deziras senpage soldatakompanon?“
Homo kaj aŭtoj[redakti]
Homo estas egoisma besto. Mi preferas esperi ke aŭtoj iĝu hibridaj aŭ eĉ tute elektraj.
"O"
/H\
/ \
∆[redakti]
Kial Helen Keller ne povas stiri aŭton?
Ĉar ŝi estas mortinta.
Vortareto[redakti]
- Esperanto: aŭtomobilo
- Idiom Neutral: automobil
- Ido: automobilo
- Occidental: automobile
- Novial: automobile
- Interlingua: automóbile
BROKANTA AŬTO[redakti]
Kruko iras al aŭtobrokantejo.
Vendisto: Bonvenon! Vi elektis bonan tagon por veni ĉi tien, ĉar ni vendas ĉiujn niajn brokantajn aŭtojn sub la baza prezo.
Kruko: Ĉu subpreze? Kiel vi povas fari tion?
Vendisto: Simple -- ni gajnas pli da mono je la riparoj kiujn vi bezonos...
Yāna[redakti]
Yāna (Sanskrito kaj Palio por veturilo) estas metodo de spirita praktiko en budhismo kaj estas ĉefe uzita por paroli pri dividoj de pluraj skoloj de budhismo laŭ ilia tipo de praktiko.
Lernado[redakti]
Parolas du junulinoj:
-Mi aŭdis ke vi ne pasis la aŭto-ekzamenon ?
-Vi bone aŭdis .
-Sed kial , vi tre bone stiras aŭton!
-Ja, ni estis en la cirklo kaj tie staris insigno kun la skribita nombro 30 ! Do, mi faris 30 cirklojn kaj la aŭtoinstruisto diris ``Dankon , estas sufiĉe !
-Ho , kara verŝajne vi mise nombris!
Katolike[redakti]
Aŭtomobilisto radumas po cent kilometroj en horo, trafas arbon, kaj retrovas sin, iom zigzagitan, antaŭ Sankta Petro, kiu demandas: "Kion vi deziras?". Kaj la alia, kun sovaĝa mieno: "Alkonduku Sanktan Kristoforon, ke mi diru al li mian opinion!"
Sano[redakti]
- Kaj kiel vi fartas??
- Pli-malpli bone. Nun mi marŝas denove.
- Ĉu vi estis malsana?
- Ne, sed iu ŝtelis mian aŭton.
Lingvo kaj aŭtomobilo[redakti]
Lingvo ne estas konvencio kiel dekstra aŭ maldekstra trafiko sur la aŭtovojoj. Lingvo estas fizika realaĵo kiun oni povas unusence priskribi same kiel oni priskribas feron aŭ sangon. La priskribado nur estas malpli facila.
La loĝantoj[redakti]
Haltinte por provizi sin je benzeno en servostacio de eta urbo, aŭtomobilisto sin turnas al la benzenvendisto:
- Kiamaniere nomiĝas la loĝantoj de ĉi tiu urbeto?
- Mi ne scias. Mi ne povas koni ilin ĉiujn!
Estonto[redakti]
Estonte, inteligenta aùto iros sen ŝoforo... kaj inteligenta ŝoforo iros sen aùto, ĉar li uzos publikan transporton,
Licenco[redakti]
Policisto haltigis veturilon kaj postulas de ŝoforo: Mi petas vian ŝoforateston.“
La ŝoforo: „Kion vi kun tiuj konduklicencoj faras? Ĵus hieraŭ mi transdonis unu al vi.“
Poezio[redakti]
Patro al la filino: „Vi freneziĝis. Nia aŭtomobilo disfalas, tra tegmento pluvas, fridujo ne funkcias, stuko forfalas kaj vi deziras edziniĝi kun poeto!“
Mahajano[redakti]

Mahajano (sanskrite kaj palie mahāyāna, "granda veturilo") estas ŝofora skolo de la budhismo unue bazita sur la (nun perdiĝinta) sanskrita versio de la Tripitako, poste sur ties (ankoraŭ ekzistantaj) tradukoj ĉina (en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio) kaj tibeta (en Tibeto, Nepalo, Mongolio kaj Siberio). Grava koncepto por kompreni mahajanismon estas tiu de Bodhisatvo.
Al Mahajano apartenas la ŝoforaj skoloj: Tantra budhismo, Lamaismo, la ĉino-japanaj tendencoj kiel: Zen-budhismo, Amidismo, ktp; vidu ankaŭ Majtrejo,
Aliflanke de Mahajano troviĝas la tielnomita hinajano-Budhismo, vidu ankaŭ theravado.
Shōbōgenzō estas la titolo plej ofte uzita por paroli pri la kolekto de verkoj de la 13-a jarcenta japana bikŝuo kaj fondinto de Soto Zen, Eihei Dōgen. Kelkaj aliaj verkoj ekzistas kun la sama titolo kaj kelkfoje ĝi estas nomita „Kana Shōbōgenzō“ por diferencigi ĝin de tiuj. La termino shōbōgenzō ankaŭ povas esti sinonimo por Budha Darmo vidita de la perspektivo de mahajana budhismo.
Praĝnja paramito (sanskrite Prajñāpāramitā) povas esti tradukita kiel saĝperfektigado en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo).
En 2017, la eksreportero de Budhismo Novaĵoj (Boudhisme Actualités), fotisto kaj aŭtoro, François-Marie Perier, publikigis la libron La Mallarga Pordo kaj la Granda Veturilo, ekde la Unuaj Kristanoj ĝis la Bodisatvoj, Revelacioj pri la Originoj de la Mahajano, (eldonejo Le Mercure Dauphinois, Grenoblo), kaj aldonis novan lumon rilate la aperon de la Mahajano, helpe de la asociataj rimedoj de la kompara tekststudado, la ikonografio, la komercaj vojoj, la lingvoj, la etimologio, la teologio, la budhologio de la unuaj jardekoj kaj jarcentoj de nia erao.
Li evidentigis la simultanan aperadon sur la Vojo de la Silko, de la Kristanismo kaj la Granda Veturilo. Konsidere la komparo de la eroj pri la du religiaj revolucioj de la komerco de nia erao, estis klare, por li, ke la Kristana mesaĝo estis rapidege trafinta la hindian mondon, kun la figuro de Kristo, kiu estis forlasinta sian reĝlandon kaj estis sinoferinta por la homaro, kiel granda okcidenta budho. Li estis asimilata en la nova Granda Veturilo, kun ties ĉefeco donita al la kompato, tra la bodisatvoj, superante la idealojn de la arahanto diseriĝanta en la nirvanon, ĉar tio estis la celo de la Vojo en la origina budhismo.
Jen kelkaj eroj de la serĉadoj de François-Marie Perier :
Sur la fundamenta akso de riĉeco kaj scio, kiu estis la vojo de la Silko, kie la greka kaj la aramea lingvoj estis la internaciaj lingvoj, tra la Proksima Oriento, la Eŭropo kaj Azio de la unua jarcento de nia erao, en la imperio Kuŝana, kun tre forta greka heredaĵo , ne estis nur la greka-budhisma arto kiu aperis, sed ankaŭ la Mahajano, kiu estiĝis kiel tuto, kun, en la komenco, ties triopo de okcidentaj budhoj :
Amitabo, la budho de 'infinita lumo', eksreĝo nomita Dharmakara, 'la Portanto de la Leĝo', kiu fordonis sian reĝlandon pro kompato por la homaro, elektante monaĥvivon, kaj kiu igis emani, el radio de sia lumo, pro kompato por la homaro, la sava budho Avalokiteŝvaro ;
Avalokiteŝvaro, « la Sinjoro kiu aûdas la preĝojn de la Mondo » aŭ kiu « rigardas al la malsupra mondo », budho de kompato, blanka, uesta budho, kiu trairis la inferojn por liberigi la animojn el ĝi, kaj kies korpo dissplitiĝis en erojn kiam, sur monteto, li dubis pri sia kapableco savi ĉiujn homojn, kiel li estis ĵure promesinta, sed Amitabo reelfaris lin, por ke li povu plufari sian taskon ;
Mahaŝtamaprapta, « Alveno de granda povo », budho pli abstrakta, asociata kun la fulmo, la fulmobrilo kaj la saĝeco, pri kiu oni sekve trovos similajn karakterojn rilate tibetanajn budhojn kiel Manĵuŝri aŭ Vaĵrapani.
Tiuj tri budhoj estis nomataj en la unuaj jarcentoj de la Mahajano « la tri sanktuloj de la uesto » kaj atendis la fidelulo en la Paradizo de la pura okcidenta tero (Sukhavati), kiu ĵus estis aperinta en la Mahajano.
Aperis ankaŭ la Superega Saĝeco, tre simila al la biblia Ŝekina kaj al la gnostika kaj ortodoksa Sofia, kaj la budho Maitreja, budho de la sankta mesia amo, ankaŭ nomata budho de la Estonto, sintezo de la Kristo kaj Mitrao, kiu estas enkarniĝonta por revenigi la darmon en la mondon. La salva Saĝeco, sub la formo de Tara en la Tibeto, Guanjin en Ĉinio kaj Kannon en Japanio responsis pri rolo ĉiam konsiderinda en la mahajana darmo, kun figuradoj tre proksimaj al la Kristanismo, dum ina figuro de tia graveco ne ekzistis ĝis la unua jarcento de nia erao, ĝis la revolucio de la Granda Veturilo en la imperio Kuŝana, situanta inter la greka, hinda kaj Proksima Oriento. La gnostikaj tekstoj kiel Eugnoste la Feliĉulo aŭ la Saĝeco de Jesuo Kristo, trovitaj ĉe Nag Hamadi en 1947 kaj datumanta de la dua jarcento de nia erao, temas pri la emano de Sofia – Saĝeco – kaj la Savanto – Kristo – el Infinita Lumo, kiel la Budhismaj tekstoj priskribas Amitabo, la Infinita Lumo, emaniganta simultane el siaj du okuloj Avalokiteŝvaron, la Kompaton, kaj Tara-n, la Saĝecon.
La vira Kompato, Karuna, kaj la virina Ŝaĝeco, Praĵna, poste ameme unuiĝos meze de la tantrismaj mandaloj, kiel la gnostikaj tekstoj de la komenco de la Kristana erao temas pri la amema kaj mistika unuiĝo de la Ŝaĝeco kaj la Savanto en la geedziĝa dormoĉambro. Laŭ François-Marie Perier en la Mallarga Pordo kaj la Granda Vehiklo, la Zoroastrismo rolis gravan rolon kun la kulto al Mitrao, disvastigita el la veda Hindio ĝis la antikva Romo, iĝante dum la budhisma erao Majtrejo, sed ankaŭ kun la Paradizo kaj la ideo de renovigo de la mondo fare de la alveno de Savanto, nomata Saoshyant (Saoŝiant) en la persa religio… Malpli ol du jarcentoj poste, la persano Mani estis disvastigonta sian doktrinon, kiu kunigis, kiel la Mahajano, la Kristanismo, la Budhismo kaj la Zoroastrismo – la Manikeismo. Sed la Mahajano estis kononta destinon pli feliĉan ol la Manikeismo, estonte disvastigata de la monaĥoj kaj monaĥejoj tra la tuta grandega teritorio de la imperio Kuŝana, dank'al la la protektado de Kaniŝka la granda (datoj necertas : tra la fino de la unua jarcento kaj la mezo de la dua jarcento de nia erao).
La temo de la historia antaŭaĵo de la mutua influo inter Kristanismo kaj Budhismo en la unua jarcento de nia erao.
Anticipante la rimarko pri inversa influo de la Budhismo al la Kristanismo, François-M. Perier atentigas la fakton, ke la ĵus antaŭe detaligitaj eroj, aperintaj en la Budhisma granda veturilo, ne ekzistis en la origina Budhismo aŭ dum la hindia erao, tamen ja ekzistis, jam ekde jarcentoj, en la Malnova Testamento, la Zoroastrismo kaj la helenismo. Krome, eĉ se la vorto Mahajano ekzistis dum la unuaj jardekoj antaŭ Kristo, la Budhismo Mahajano, kiu subite aperis en la unua jarcento post Kristo kaj disvastiĝis tre rapide, estis tute diversa ol tiu, kiu eble kaj tre hipoteze estus manifestiĝinta en la antaŭa jarcento : nek la sutroj, nek la Budhoj, nek la eroj pri kosmologio kaj eskatologio, nek la novaj valoroj aperintaj en la imperio Kuŝana estis ekzistintaj aŭ troveblaj antaŭ Jesuo Kristo. Kaj la arto greka-budhisma, aŭ arto de la Gandhara, ekzistas por memorigi la renkontiĝon de Oriento kaj Okcidento en la imperio Kuŝana kaj la enverŝon de la novaj filozofaj kaj artaj valoroj de la helenismo en la novan darmon.
Savo[redakti]
Diras viro en laborejo: „Hodiaŭ mia edzino savis vivojn al kelkaj piedirantoj.“
„Kiel tio eblas?“
„Ŝi frakasis aŭton jam en la garaĝo.“
Psikologio[redakti]
Multaj psikologoj kredas ke viroj perceptas siajn aŭtomobilojn kiel imago de sia peniso. Sekve, tiuj kiuj havas malgrandajn penisojn emas aĉeti grandajn aŭtomobilojn. Virinoj ankaŭ vidas aŭtomobilon kiel penison, pro tio, ili ĝenerale uzas siajn aŭtomobilojn kiel masturbiloj, pro tio, ili ne povas antenti la vojojn, sekve virinoj kaŭzas 90% de trafikajn akcidentojn.
TAŬGA VETURILO[redakti]
Baniko: Mi serioze konsideras la eblecon aĉeti por mi neĝoskoteron!
Kruko: Ho, ne faru tion, Banĉjo. Vi scias ke la klimato ŝanĝiĝas, kaj baldaŭ entute ne plu estos neĝo. Kontraŭe, la marnivelo daŭre altiĝas...
Baniko: En ordo! Mi do aĉetos maroskoteron!
Sentoj[redakti]
Ĉu vi scias, kiam viaj sentoj estas miksitaj? Post kiam via bopatrino en via nova veturilo falis en abismon.
Bonega ŝoforo[redakti]
Kunveturantino nokte klarigas al ĵus enaŭtiĝinta petveturanto:
-Ne timu pro la nokto kaj malfacila vojo, mia edzo estas tre sperta stiranto, li povus senprobleme veturi sur ĉi tiu vojo eĉ dormante. Ĉu ne, Karlo? - Karlo? - KARLOOO!!!
Ŝoforaĉo[redakti]
- Mia patro stiras tiel malbone, ke kiam li estas ĉe la stirilo, la satelita navigilo plu ne parolas: ĝi preĝas.
Garaĝo[redakti]
Garaĝisto: Kiel do vi krevigis tiun ĉi pneŭon?
Kliento: Tute stulte, mi superrulis alkohol-botelon.
Garaĝisto: Ĉu vi ne ekvidis ĝin antaŭe?
Kliento: Ne, ne. La ulo havis ĝin en sia poŝo!
Aĝo[redakti]
- -- Paĉjo, ĉu vi daŭre pensas, ke mi ankoraŭ ne atingis la aĝon, kiam mi povus striri aŭton?
- -- Vi atingis, fileto, nur la aŭto ankoraŭ ne atingis.
Parkado[redakti]
Estas klare, ke viro malfruis por partopreni gravan kunsidon. Por plimalbonigi la situacion, li ne trovis vakan lokon por parki sian aŭtomobilon. Afliktegita, li tuj preĝis:
- Ho, Dio, se vi disponigos nun vakan lokon por mi, mi promesas ke ĉiudimanĉe mi iros al la meso, dum mia tuta vivo!
Tiam, subite aŭtomobilo forlasas lokon kaj foriras. Pli trankvila, li parolas:
- Forgesu, Dio, mi jam trovis vakan lokon!
Ĉiam pli malbone[redakti]
Policisto haltigas aŭtomobilon kun familio:
– Vi veturis tro rapide. Montru la stir-rajtigilon!
– Via kolego jam forprenis ĝin la pasintan monaton. Ĉu li perdis ĝin?
Intervenas la edzino:
– Policano, ne atentu pri tio, kion li diras: li estas ebria!
La policano ordonas:
– Eliru tuj kaj spiru en tiun ĉi aparaton!
Komentas la knabo sidanta malantaŭe:
– Mi diris, ke oni devas esti pli prudentaj, kiam oni veturas en ŝtelita aŭto!
Aŭtomobilo kaj Esperanto[redakti]
Iuj havas aŭtojn, ĉu? Nu: Metu unu gluafiŝon sur la lakon malantaŭe, apud la numerŝildon. Duan en la malantaŭan fenestron malsube. Kaj uzu la du malantaŭajn fenestrojn por meti la paperajn afiŝojn pri Esperanto. Ne parku vian aŭton en flankstrato, sed proksime de lernejo, universitato, gazetejo, radio, televido, aĉetstrato, junulara koncerto, diskoteko, grava bushaltejo, stacidomo, flughaveno ktp. Depende de via(j) celgrupo(j).
Reklamo[redakti]
Jen estas mallonga reklamo por Esperanto je aŭtomobilo:
Ĉu vi ŝatas vojaĝi kaj esti parto de internacia komunumo? Kaj ĉu vi ŝatas aŭtomobilojn? Tiam Esperanto je aŭtomobilo estas la perfekta elekto por vi! Ni prezentas aŭtomobilon, kiu estas desegnita por esti internacia kaj interkultura, kun Esperanto-sloganoj sur la flankoj. Ni proponas Esperanto-kolorajn detalojn kaj opcion por Esperanto-kolora internaĵo. Esperanto je aŭtomobilo estas la plej bona elekto por homoj, kiuj ŝatas vojaĝi kaj esti parto de la internacia esperanta komunumo.
Stirmaniero[redakti]
Geedzoj estas veturantaj per aŭtomobilo. La viro stiras danĝere sur vojo plenplena je kurbiĝoj. Li iras tro rapide, kaj pro tio la edzino plendas al li:
- Mi petas, bonvolu iri pli malrapide! Je ĉiu kurbiĝo mi fermas la okulojn...
- Ha, ĉu ankaŭ vi faras tiel?
Ho, ho[redakti]
“ Doktoroj Smith kaj Jenks estas operacionta] sur Hawkins. Ĉu estas necese?”
Jes. D-ro Jenks bezonas novan aŭtomobilon kaj D-ro Smith havas kalkulon pagmaturiĝantan.
La taŭga momento[redakti]
- Paĉjo, vi hieraŭ diris, ke oni devus lavi nian aŭtomobilon.
- Ha jes, ĝi estas tute malpura.
- Nu, ĉu vi faru tion hodiaŭ? Ĉi vesperon mi havas rendevuon kun knabino!
Ĉe la mekanikisto[redakti]
- Via problemo estas pli serioza ol tio, kion mi pensis. - diras la mekanikisto al la kliento - Via baterio bezonas novan aŭtomobilon!
Drive-in[redakti]

A drive-in is a place (such as a restaurant or movie theater) where customers drive in with a car for service.
At a drive-in restaurant waiters are called carhops. They take food orders from drivers in their parked cars then return with the food. Drive-in theaters have a large screen and a car parking area.
Ŝoforino[redakti]
Policisto al novŝoforino: „Tiel frakasi veturilon! Kion vi faris?“
„Mi deziris deflankiĝi en flankan straton.“
„Kaj ĉu estis tie iu baro?“
„Ne, tie estis neniu flanka strato.“
Fluganta aŭtomobilo[redakti]
Usona kompanio ja konstruis novan prototipon de trakciilo kun aloj. Ĝi prezentas sin aŭtomobilo de la moderna aspekto kaj unikaj funkcioj. La projekto estis inspirata per spertoj de la aeroplangvidistoj mem en kunlaboro kun evoluigaj konstruistoj el la instituto Masaĉuseco en Cambridge. Pri la saĝa inventaĵo, kiun oni sukcese elprovis en 2009 kaj kiun oni preparas transdoni al merkato en la jaro 2011, estas granda interesiĝo, malgraŭ la fakto, ke ĝiajn unikajn kvalitojn oni enkalkulis en la prezon. Tiu ĉi estos ĉirkaŭ 148 000 usonaj dolaroj.
Fluganta aŭtomobilo povus faciligi la ŝosean trafikon. Laŭ kreintoj de la unika trafikilo la homo matene povus elveturi el la propra garaĝo tiel, kiel li ĝis nun kutimas, do sur kvar radoj. Sur la aerodromo post ŝalto de la speciala ŝaltilo en la veturilo tiretendus sin la aloj. La veturilo povas flugi per rapido 200 km/h, veturo sur ŝoseo estas akomodita al normala trafiko.
Ĉiu revolucia novaĵo alportas krom siaj preferaĵoj ankaŭ mankojn. Pro disetendiĝo de la aloj kelkobliĝas larĝo de la veturigilo kaj pro tiu ĉi fakto ne eblos flugleviĝi kie ajn. Mankon prezentas ankaŭ malpli granda spaco, la kajuto estas dusidloka kaj ankaŭ spaco por valizoj ne estas grandampleksa. Disputebla estas ankaŭ problemo de sekura trafikado. En leĝoj pri ŝosea trafiko de pli multaj landoj ekzistas "mankoj", ĉu ne ankaŭ en la leĝoj aertrafikaj ? Ĉu pro tromultigo de la trafikiloj en aero ne malfaciliĝos nuntempa aertrafiko ? Tio certe estas nur kelkaj el problemoj, kiujn oni devas pripensi antaŭ ol oni trafikos per "flugantaj" aŭtomobiloj. Ni tamen restu trankvilaj kaj restu ankoraŭ iun tempon "surtere".
Pneŭmatikoj[redakti]
Se pneŭmatas maŝino borile
Kaj pneŭmonas malsan' pneŭmonie
Kiam pneŭmatiko
Malpneŭiĝas pro liko
Ĉu pneŭigi ĝin repneŭigile?
Ho[redakti]
Ŝoforo enveturis en kontraŭdirekton. Tuj haltigas lin policisto. La ŝoforo diras: „Verŝajne ion mi preterlasis. Mi vidas, ke ĉiuj aliaj jam revenas.“
Ho, ho[redakti]
La aŭtomobilisto veturis per sia maŝino al reboniga butiko, kaj demandis la rebonigiston kion oni devas fari al maŝino. La rebonigisto ĝin ekzamenis, silente, iom da tempo, kaj tiam sonorigis la trumpon .
Li diris — Vi havas ĉi-tie bonan trumpon ; kial ne vi ĝin leviĝu , kaj metu novan maŝinon malsupre de ĝi.
Komplimentoj[redakti]
Okazis akcidento inter du aŭtomobiloj. La du ŝaforoj eliras tre koleremaj kaj insultas unu la alian per aĉaj vortoj:
- Vi estas la plej granda idioto de la urbo!
- Kaj vi estas la plej freneza el ĉiuj frenezuloj de la urbo!
Intervenas urba policano por ilin repacigi:
- Ĉu vi forgesas ke en ĉi tiu urbo estas ankaŭ mi?
Familia aŭto[redakti]
La policisto haltigas aŭton, en kiu sidas geedzoj kaj bopatroj de la ŝoforo.
Policisto — Vi veturis tro rapide, 100 km/h.
La ŝoforo — Mi rigardis la kalkulilon de rapideco kaj estis 70.
La bopatrino — Mi diris ,ke vi tro rapide veturis.
La policisto — Via reflektoro ne funkcias.
La bopatro — Jam tri foje mi memorigis tion al vi.
La edzino — Ĉiam estas la samo.
La edzo-ŝoforo — Fermu la buŝaĉon!
La policisto — Ĉu via edzo ĉiam tiel parolas al vi?
La edzino — Ne, nur kiam li estas ebria.
Geedzoj[redakti]
Vespere edzino hejmeniĝas. Ŝi diras al sia edzo:
--Mi havas bonan kaj malbonan novaĵojn, kiun mi diru unue al vi?
--La unuan.
--Perfekte funkciis la aerosako en la aŭto.
Malkuraĝo[redakti]
Ŝoforanta virino vidas sur kolonoj ĉe ŝoseo elektromuntistojn kaj diras malŝate al sia edzo: „Malkuraĝuloj!“
Hundo[redakti]
Edzo al ŝoforino: „Ŝanĝu jam la rapidumon, ĉu vi ne aŭdas, kiel la motoro bruegas?“
„Ĉu tio estas la motoro? Mi opinis, ke ni surveturis hundon.“
Rubo[redakti]
Sinjoro N. pruntis al sia edzino aŭton. Kiam ŝi longe ne revenis, li iris serĉi ŝin. Dumvoje li demandas najbaron. „Ĉu vi vidis mian edzinon?“
„Jes, apud la arbaro ŝi kolektas iun ferrubon.“
Mamzonoj[redakti]
„Kiun vi veturigis hieraŭ en aŭto?“ – demandas edzino.
„Direktoron kaj vicdirektoron.“
„Kaj ekde kiam unu el ili portas mamzonon?!“
Ovoj[redakti]
Edzino pretas matenmnĝon al sia edzo . Ŝi prenas 2 ovojn kiam li diris;-
-Du ovojn
-Jes, mi jam preparis ilin
-Atentu ,ALDONU ankoraŭ iomete da oleo!
-Mi scias ,sed...
-Vi ne aŭskultas min . Vidu la ovoj gluiĝos!
-Ne la ovoj estas pretaj ,ĝuste kiel vi ŝatas Nur mi devas aldoni ...
-Jes , vi eksciis nun. Kion vi Intencas ,ĉu vi pensas ke mi ne scias friti du ovojn!
-Ne ,karulino , mi volas montri al vi kiel mi fartas dum mia aŭtostirado!
Avantaĝo[redakti]
- -- Kompano! Vi drinkis tro multe. Lasu ĉi tie la aŭtomobilon, iru hejmen per tramo, kaj morgaŭ vi revenos por la aŭto.
- -- Ne estas bone! Per tramo mi ne povas eniri en la garaĝon!
Saneco[redakti]
Kaj kiel vi fartas??
- Pli-malpli bone. Nun mi marŝas denove.
- Ĉu vi estis malsana?
- Ne, sed iu ŝtelis mian aŭton.
Alie[redakti]
En la strabo ŝarĝaŭtomobilo paŝis kontraŭ damo.
En Bervalo[redakti]
Kruko sur mallarĝa arbara ŝoseo proksimiĝas al aŭto el la mala direkto.
Kvankam estas sufiĉe da spaco, li per mezlena veturado devigas la alian veturiganton malrapidiĝi. Kiam la aŭtoj estas apudaj, Kruko subenkrankas la vitraĵon kaj krias al la alia veturiganto: "Atentu! Porko!", kaj pluveturas.
La alia aŭtisto ekkoleregas, fie sakrante rigardas per la retrospegulo al Kruko kaj ...
surveturas la porkon, kiun Kruko ĵus antaŭe pasis.
Purigado[redakti]
Aŭton de bervalanoj oni trovis renversita. Ili faris tion laŭintence. Kial? Por malplenigi la cindrujon, kompreneble ;o).
Lavado[redakti]
La garaĝmajstro ekzamenas la novan kolegon:
- -- Kiel vi komencas lavi aŭtomobilon?
- -- Nu, unue mi purigas la trafiknumeron.
- -- Bone. Sed kial?
- -- Por lavi hazarde ne alian aŭton.
Etikedo[redakti]
Se viro malfermas pordeton de aŭtomobilo al sia edzino, tio signifas: aŭ la maŝino estas nova, aŭ la edzino.
Fivortado[redakti]
En lernejo instruistino admonas knabeton:
— Peĉjo, kie vi aŭdis tiun fi-vorton? Kial vi ripetadas ĝin, eĉ ne sciante ĝian signifon?
— Mi scias. Ĝi signifas, ke la motoro denove ne ekfunkciis.
Novaĵoj[redakti]
La virino telefonas al sia edzo:
- Karulo, mi havas bonan kaj malbonan informon pri via aŭtomobilo.
- Nun, mi partoprenas gravan kunsidon, karulino. Do, diru apenaŭ la bonan informon.
- La “airbag” de via aŭtomobilo bonege funkcias!
Do[redakti]
Viro jhus ricevis sian licencon de ŝoforo. Fiere li rapidegas tra la strato. Subite policisto haltigas lin:
- - Ĉu frenezas vi? ... Vi surveturis homon! Ĉu vi ne scias vian devon?
- - Jes, mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo.
- - Nu, do kial vi ne faris tion?
- - Ĉar mi jam havas kvar vunditojn en mia auto, ĝi estas plena.
Riparoj[redakti]
- Hallo! Sro. Rabiniviĉo? Mi telefonas el aŭtoriparejo! Via edzino venis per aŭto, sed kiu pagos pro...
- Kompreneble, kompreneble, mi pagos!
- Vi ne finaŭskultis - kiu pagos riparon de nia riparejo?
Logiko[redakti]
Petro veturas al aŭtoriparejo kaj diras:
- - La bremsaro ne funkcias, bv ripari ĝin.
- - Jes, bone, venu preni vian aŭton venontan semajnon.
- - Nur en la venonta semajno? Sed mi bezonas ĝin hodiaŭ.
- - Sinjoro, vidu kiom da aŭtoj vice atendas riparon.
- - Jes, tamen mi hastas kaj devas urĝe aŭtoveturi.
- - Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?
Freneza, ne stulta[redakti]
Viro preterveturis mensmalsanulejon kiam pneŭo de lia aŭtomobilo krevis. Li elaŭtomobiliĝis kaj malmuntis la krevitan pneŭon. Kiam li iris serĉi la rezervan pneŭon el kofrujo, lia piedo hazarde koliziis kun ŝraŭbingojn kaj ili forĵetiĝis en la plantojn apud la vojo. Tiu viro multe serĉis sed ne trovis la ŝraŭbingojn. Neniu alia aŭtomobilo pasis tra la vojo kaj li ne povis trovi helpon. Tial post tempo li decidis forlasi la aŭtomobilon kaj piede iri por serĉi helpon. Malantaŭ balustrado de la mensmalsanulejo, viro en blanka vestaĵo rigardis tion ĉion. Li vokis la aŭtomobiliston kaj diris: "sinjoro prenu po unu ŝraŭbingon de ĉiu alia pneŭo. Tiel vi povas munti la rezervan pneŭon per tri ŝraŭbingoj kaj restos tri ŝraŭbingojn por ĉiu el la aliaj pneŭoj".
La aŭtomobilisto surpriziĝis pro tiel saĝa propono kaj demandis: "kial kun tiom da saĝeco vi estas ĉi-tie?"
Viro diris: "Ho! Mi estas freneza sed ne stulta!"
Vetura Juro[redakti]
Policisto haltigas aŭtomobilon kun familio kaj petas la veturiganton: "Vi veturis multe tro rapide. Montru la kondukpermesilon!" Tiu respondas: "Stultulo! Viaj kolegoj ja forprenis ĝin lastan monaton. Ĉu vi perdis ĝin?" La edzino, apude, volas trankviligi: "Policano, ne atentu, kion li diras: li estas tute ebria." La policano admonas: "Tuj venu eksteren kaj spiru en tiun ĉi aparaton!" Komentas knabo sidanta malantaŭe: "Mi ja diris, ke ni estu pli prudentaj, kun ŝtelita aŭto!"
Pasrajto[redakti]
"Mi venis de la dekstra flanko, kaj do havis pasrajton" protestas gvidisto kiu ĵus havis aùtomobilan akcidenton.
"Eble", respondas grandegulo, elirinte el la alia veturo, "sed mi, kvankam veninte de maldekstre, havas taùgan pistolon!"
"Do, mi estas certa ke vi tute pravas!"
Honesteco[redakti]
Kio estas la plej alta ŝtupo de honestulo?
Facile! Estas la ulo kiu parkas sian veturilon en malpermesitejo, kaj poste denuncas la preterpasantojn kiuj ne vokas la policon!
Asekuro[redakti]
Agento (provante konvinki kamparanon): Vidu, se vi asekurigos la aŭtomobilon per mia kompanio, vi havos multajn avantaĝojn. Ekzemple, se via aŭto tute forbrulos, ni ne pagos la monsumon, sed ni anstataŭigos ĝin per alia aŭto.
Kamparano: Ho, tiamaniere vi faras vian negocon! Vi teruraj trompistoj! Bonvolu tuj nuligi la vivasekuron de mia edzino!
Stirlicenco[redakti]
- Nu, kiel vi sukcesis hieraŭ en la ekzameno pri stirado de aŭto?
- Mi ne scias. La ekzaminanto ankoraŭ kuŝas en malsanulejo.
Idala vidpunkto[redakti]
Chu vu estas fatigita pro chanjhar ofte la bujhii di l' motoro di vua automobilo? Fortunoze, la lasta generacioni di chi inventuro, inventita ye la yaro mil okcent tridek non, duras tante ke oni oblivias chanjhar ghin je singla sisamil kilometroj.
Tamen, segun la jhurnalo Telegraph, la kompanio pri automobilifado Ford pensas retretigar chi inventuro, danke developo per la kunlaborado di l' Universitato di Ĉu, quiu serchas remplasar la startosistemo di l' motoro per sistemo uzanta laser-radio di alta energio.
Chi nova sistemo estas plu fidinda k plu duriva kielam la bujhiosistemo, k ultre permisas plu minuciema kontrolo elektronikala. Se lo dicita da l' Britaniana jhurnalo estas vera, la firmo di l' blua ovalo integreskos chi teknologion ye la seqvanta yari en ghia maxim chera modeli di automobili, k progresive ghi difuzos la sistemon aden ghia tota modelaro di motori.
Alie[redakti]
Onklo Severo, dum veharas per automobilo kun sua nevo Simplicio, timeskas pri certena posibla avario che l’ vehilo. Konseque, li haltigas la veturon kaj dicas al lua nevo:“He, Simplicio! Esezu kelke utila al me! Ekirezu l’auton kaj indikezu al me kad olua intermitanta lumo-lampoi funcionas korekte.”
Simplicio quike obedias onklon Severon, ekirante l’ mashinon kaj stacante apud olua parto dopa. Lore, l’onklo questionas lun:“Kad oli funcionas?"
Kaj Simplicio, aparte atencoza al sua komiso, respondas preske senpauze: “Nun yes! Nun no! Nun yes! Nun no! Nun yes! Nun no!”
Angla flanko[redakti]
Oni sugestis en Anglujo ŝanĝi la veturadon sur la "malĝusta" flanko de la vojo al la "ĝusta". Estos transira periodo de unu semajno. En la unua semajno nur la aŭtobusoj veturos sur la dekstra flanko... :-)
Iam[redakti]
Kliento—Kiam mi aĉetis aŭtomobilon de vi antaŭ kelkaj semajnoj vi diris ke vi provizos novan parton se mi rompos ion?
Vendisto de Aŭtomobiloj—Certe, sinjoro. Kion mi povas havi plezuron provizi al vi hodiaŭ?
Kliento—Mi bezonas paron da novaj maleoloj, du ripojn, maldekstran okulon, tri kvadratajn futojn da haŭto, kvar dentojn kaj unu ŝlosiloston!
Kromaparatoj[redakti]
- Karulino, kiun vi preferas donacon?
- Kion ajn amata, tutegale! Nur ke ĝi havu aŭtomatan stirsistemon kaj komputilan navigacilon!
Aŭtomobila Komputiko[redakti]
- Kiel komputikistoj provas ripari sian aŭtomobilon kiam ĝi misfunkcias? - Ili eliras la aŭtomobilon, fermas ĉiujn fenestrojn, reeniras ĝin, kaj reprovas funkciigi ĝin!
Aersakoj[redakti]
Vespere edzino hejmeniĝas. Ŝi diras al sia edzo:
--Mi havas bonan kaj malbonan novaĵojn, kiun mi diru unue al vi?
--La unuan.
--Perfekte funkciis la aerosako en la aŭto.
Montrilo[redakti]
Ŝoforo al kunveturanto: „Bonvolu ekrigardi, ĉu funkcias la dekstra direktomontrilo.“
Tiu kliniĝas kaj diras: „Ĝi funkcias...ĝi ne funkcias...ĝi funkcias...ĝi ne funkcias.
Bremsoj[redakti]
Kruko kondukas sian aŭtomobilon kiel kutime tra la ĉefstrato de Berval-Urbo, kiam subite policisto lin forte alfajfas. Li bremsas nete.
"Ĉu mi faris ian kontraŭleĝaĵon?" li maltrankvile demandas al la policisto.
"Ne, ne," respondas la trafikagento. "Sed mi ĵus achetis la saman modelon de aŭtomobilo, kaj mi volis vidi ĉu ĝi bone bremsas."
Specialaj bremsoj[redakti]
Letero en viran revuon
- Urĝa demando.
- Mi bezonas konsilon. Anticipe dankas.
- Antaŭ kelka tempo mi komencis suspekti la edzinon, ke ŝi iradas "maldekstren". Kutima afero. Se al telefonsonoro respondas mi - oni metas la tubon. Ŝi komencis ofte renkontiĝi kun "amikinoj", se mi demandas kiuj ĝuste? -respondas, ke tutegale mi ilin ne konas. Mi ĉiam eliras renkonti taksion, per kiu ŝi revenas hejmen, sed ŝi eliras antaŭ angulo, ke mi ne vidu, kiu aŭto estis. Foje mi prenis ŝian poŝtelefonon por rigardi kiomas - do ŝi koleregis, kaj malpermesis, ke mi ĝin iam tuŝu.
- Ajnokaze mi neniam parolis kun ŝi pri tio. Eble mi preferus neniam scii la veron, tamen hieraŭ nokte, kiam ŝi subite ien foriris, mi ekinteresiĝis. Mi decidis kaŝi sin post la aŭto - de kie bonege videblas la tuta strato kaj mi povus vidi en kiun aŭton ŝi eniĝos. Mi kŭris ĉe mia aŭto kaj subite rimarkis, ke bremsaj diskoj sur la antaŭa rado havas iujn makulojn, similajn al rusto. Konsilu, ĉu oni povas veturi kun tiu aŭ endas ilin pritorni, kaj se necesas ŝanĝi, do ĉu eblas meti ne la originan, kaj se jes, do kiuj pli taŭgas? Aŭ tio povas esti pro la premiloj, mi uzas neoriginan "Niŝinbo", aĉetita en bazaro, havas suspekton, ke ili similas ĉinan falsaĵon. Ĉu eble sufiĉos ŝanĝi la premilojn? Mi tre esperas al via kvalifikita helpo en tiu tre grava por mi demando.
Kromaj bremsoj[redakti]
En vitrinon de vendejo kun rezervaj aŭto-eroj karambolis aŭto. Ŝoforo per trema voĉo demandas: „Sinjoro estro, ĉu vi jam havas bremsgarnojn?“
Aŭto kaj biciklo[redakti]
En bicikla magazeno:
- Mi intencas aĉeti biciklon por mia edzino. Ĉu vi povas konsili min?
- Ĉu vi deziras surprizi ŝin?
- Kompreneble! Ja ŝi atendas aŭton “Mercedes”…
Ĉu paradizo?[redakti]
Post karambolo ŝoforo vekiĝas el senkonscio kaj treme demandas: „Kie mi estas, ĉu en edeno?“
Lia edzino: „Tamen vi vidas, ke mi estas kun vi.“
Viro kaj aŭto[redakti]
Viro kompare kun aŭto:
0 - 20 jaroj: viro estas kiel FIAT - eta kaj lerta
20 - 30 jaroj: viro estas kiel PORSCHE - rapida kaj energia
30 - 40 jaroj: viro estas kiel MERCEDES - perfekta
40 - 50 jaroj: viro estas kiel ŠKODA - promesas pli ol kapablas plenumi
50 - 60 jaroj: viro estas kiel TRABANT - devas esti permane startita
pli ol 60 jaroj: oni devas ŝanĝi markon
Amikoj[redakti]
Policisto: „Sinjoro ŝoforo, kiel vi povis tiel ebria sidiĝi ĉe stirilo?“
Ŝoforo: „Tio estis malfacila, sed amikoj helpis al mi.“
♀ Veturilo ♀[redakti]
Aperis du viroj kun bandaĝitaj kapoj ĉe kuracisto. Tiu demandas, kio okazis al ili.
La unua: „Mi ne volis pruntedoni veturilon al mia edzino.“
La dua: „Mi al mia edzino pruntedonis ĝin.“
♀ Parkado ♀[redakti]
Policisto demandas virinon, kuŝanta sur veturvojo: „Kio okazis al vi?“
„Nenio, mi tenas ĉi tie lokon al mia edzo por parki la aŭton.“
♀ Virino kaj aŭto ♀[redakti]
Kiam viro malfermas al virino pordon de aŭto?
1. Kiam li havas novan aŭton.
2. Kiam li havas novan virinon.
ĈU VI ŜLOSIS LA AŬTON?[redakti]
Avino Krukegino: Aĥ, mi ĵuras ke ĉiutage mi fariĝas pli sencerba.
Kruko: Ho, mi dubas tion, panjo.
Avino: Tamen! Hieraŭ mi ŝlosis mian aŭton -- kun la ŝlosilo ene!
Kruko: Nu, tio tamen ne maloftas.
Avino: Feliĉe, ĉio finiĝis en ordo, ĉar mi forgesis ankaŭ eliri la aŭton....
LA AŬTOMOBILO[redakti]
Mi iris al komerca kvartalo por aĉeti martelon, najlojn, ŝraŭbojn kaj aliajn laborilojn kaj aĵojn. Post ol viziti kelkajn vendejojn, mi decidis reveni hejmen. Mi ekiris al la loko kie mi lasis mian aŭtomobilon, kaj dume mi serĉis en mia poŝo ĝian ŝlosilon. Sed mi ne trovis la ŝlosilon de la aŭtomobilo en la poŝo. Mi revenis al la vendejoj, en kiuj mi aĉetadis, sed mi ne trovis tie la ŝlosilon. Mi tuj ekpensis, ke eble mi lasis la ŝlosilon en la aŭtomobilo mem. (Mia edzino ĉiam riproĉas min, kiam mi lasas la ŝlosilon en la ŝaltila ŝlosilingo...) Mi rapidis al la aŭtejo, kaj alveninte al ĝi mi tuj rimarkis, ke mia aŭtomobilo ne estis tie. Oni ŝtelis mian aŭtomobilon! Mi alvokis la policon. Post minutoj alvenis policisto, al kiu mi rakontis la tutan aferon, ke mi lasis la ŝlosilon en la ŝaltilo, ke oni forportis mian aŭtomobilon...
Li informis la policejon kaj komencis registri la okazintaĵon; dume mi telefonvokis mian edzinon.
— Karulino, oni ŝtelis nian aŭtomobilon. Mi lasis la ŝlosilon en ĝi, kaj ĝi ne estis tie, kiam mi revenis...
Silento... Strangaj bruoj... Voĉoj... Kaj jen ŝi respondis:
— Karulo, vi estas stulta! Ĉu vi forgesis, ke mi veturigis vin al la komercejo?
Mi tuj ekmemoris... Sendube! Mia edzino stiris la aŭtomobilon kaj veturigis min tien! Mi enspiris trankvile kaj petis ŝin:
— Do venu ĉi tien por veturigi min hejmen, kara...
— Jes, sed mi unue bezonas konvinki ĉi tiun policiston pri tio, ke mi ne ŝtelis nian aŭtomobilon!
Komparo عنوان سيء[redakti]
La profesoro mem finas: Tre dika virino pesas sin, kaj ĝojkrias: "Karulo! Mi perdis 100 gramojn!" Ŝia edzo, ne estas imponita. "Miregiga!" li ironias. "Estas kvazaŭ mi volus aĉeti Ferrari-aŭton, kaj la vendisto ofertus 10-eŭran rabaton...."
MULTEKOSTA VETURILO[redakti]
Kruko: Ĉu vi vidis ke la ĉefo alvenis ĉi-matene en multekosta veturilo? Lia limuzino laŭdire kostis naŭdek mil eŭrojn.
Baniko: Ho, tio estas nenio! Mi alvenis hodiaŭ en veturilo kiu kostis kvincent kvindek mil eŭrojn!
Kruko ridas: He ja, tio estis la urba aŭtobuso!
Referencoj[redakti]
- ↑ Karcero. (la bona lingvo) karcer-o