Aĥeno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Bill Clinton rigardas aĥeninon (nevidebla en la foto)

"Me vidas la situeso ma tote diferante kam li"

~ idisto

"Ŝajnas, ke hodiaŭ, multaj malkovras la ovon de Kolumbo."

~ Leganto

"Salute entusiastas de interlingua!"

~ Interlingvaisto

Aachen (el kelta Ahha, Esperante Akeno kaj foje Aĥeno, france Aix-la-Chapelle, nederlande Aken, hispane Aquisgrán, latine Aquisgranum, dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi troviĝas proksime ĉe la nederlanda kaj belga landlimoj.

0qmyo1 500.jpg

Historio[redakti]

Laŭ mitologio, Aĥeno estas filo de Jupitero kaj Lamio.

Pomoj priloĝis la regionon jam en la neolitiko. Dum la bronzepoko kaj frua ferepoko ĝin priloĝis keltoj, kion pruvas tumulto en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum la Gaŭla Milito Romiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la 1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficiala kuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la 4-a jarcento.

Tomboj atestas, ke frankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la 7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el 765, kiam la franka reĝo Pipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteulo Karolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde 789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭa katedralo. Karolo la Granda, jam imperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en 814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis la normanoj detruis la regejon en 881.

En la jaro 936 Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.

La traktato de Aachen (aŭ franclingve Aix-la-Chapelle) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio.

Famaj loĝintoj[redakti]

Lingvaj aspektoj[redakti]

Fremdlingva nomo (Aix-la-Chapelle) estas kontraŭregula, do ni uzu tiujn formojn ĉi tie. (En la germana vikipedio oni ankaŭ ne toleras, ke ekz. la hispana nomo de Londono (Londres) aperu kiel alidirekto.) Tiu ĉi artikolo estas trovebla ĉe Aachen kaj Aĥeno, ĉi-lasta estas alidirekto al la germana nomo. Se iu deziras, mi povas renversigi la alidirekton (estas iomete komplika afero, ĉar unue oni devus forigi Aĥenon, por povi movi Aĥeno al Aachen.) Sed ĉefe gravas, ke ambaŭ formoj estas trobeblaj, aŭ tute ne.

En la Esperanta Vikipedioaperas la germana, esperanta (unu el du variaĵoj), franca, hispana kaj ĉeĥa (!) formoj de la urbonomo. Pri senco noti la germanan (ĉar temas pri nun germania urbo) kaj esperantan (ĉar temas pri esperantlingva artikolo) nomojn, certe ne estas duboj. La franca ankaŭ sencas, ĉar la historio de la franka ĉefloko ankaŭ tre ligiĝas al la teritorio de la posta ŝtato Francio. La ĉeĥa tamen ŝajnas kvazaŭ arbitre elektita de redaktanto ĉeĥema, kaj fakte ankaŭ la hispana lingvo ne estas aparte ligita al la urbaj historio kaj nuntempo, kvankam ambaŭ lingvoj estas aprezindaj kaj aprezataj. Multaj esperantistoj estas fervore plurlingvemaj, sed mi ne volas ĉi-tie aldoni la araban kaj ĉinan, kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la ses lingvoj de UN, do konsidereblas "du el la ses plej gravaj mondlingvoj" - sed ili tamen neniel rilatas al la urba evoluo. La artikola teksto mem, multe pli trafe nomas unue la germanan, keltan, ambaŭ esperantajn variaĵojn, francan, [jen iom neklare la hispanan,] nederlandan, latinan kaj dialekte ripuaran. Sencas forpreni la hispanan kaj ĉeĥan formojn, sed meti la latinan (dum tri jarcentoj temis pri signifa romia garnizono kaj banloko) kaj la nederlandan (la urbo havas rektan limon al nuna Nederlando, dum nuna Hispanio foras preskaŭ 1200 kilometrojn). La latina formo krome iom rekonigas la urbon al parolantoj de la hispana, portugala, okcitana, kataluna kaj ankaŭ pola, kies urbonomaj formoj similas al la origna latina.

0 (1).jpg

Ekonomio[redakti]

Aachener Nachrichten (prononco [Aĥener NAĤrihtn], mallonge AN) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en la urbo Akeno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 24-a de januaro 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. Kune kun la parenca gazeto Aachener Zeitung ĝi publikiĝas en eldonejo nomata Aachener Zeitungsverlag.

Kulturo[redakti]

En Aĥeno, la antikva norda ĉefurbo de la imperio de Karolo la Granda, kie la landlimoj de Germanio, Nederlando kaj Belgio kunvenas, okazas ĉiujare fama karnavalo. Ĉiun jaron la Karnavala Societo de Aĥeno elektas novan membron de la “Ordeno por Batali Kontraŭ Bestecan Seriozecon” (Orden Wider den Tierischen Ernst). La premio konsistas el buŝa seksumado de bela aĥenino kaj medalo kun la bildo de Karolo la Granda.

La honoro estas donata pro servoj al la humanigo de la politiko per humuro (Vermenschlichung der Politik durch Humor). La instalaj ceremonioj, kie eminentaj Germanoj ŝercas kaj ĵetas oratorajn kustardajn tortojn kontraŭ naciajn instituciojn, helpis gardi la socion de Germanio post la Dua Mondmilito, kontraŭ la senhumura fanatikismo kiun la Nazioj ekspluatis en la 30-aj jaroj.

4295138 n.jpg

Slango[redakti]

Nova pastro plendas al la urbestro de Aĥeno:

- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!

Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas loka slango indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:

- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!

- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!